Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Rekorda kvanto de vizitoj ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno

Rekorda kvanto de vizitoj ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno

de Redakcio Laste modifita: 2012-03-07 20:28
Novan rekordon povas festi la Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko: 9.781 vizitantoj venis dum la jaro 2011 por vidi la ekspozicion. Por komparo: En 2009 la komparebla cifero estis 5.886, en 2010 jam estis 7.523.

La kialo de la preskaŭa duobliĝo laŭ respondeculoj de la muzeo estas plurflanka. La muzeo proponas al la publiko specialajn programojn: Longa Nokto de la Muzeoj, Longa Nokto de la Lingvoj, Tago de Monumento, Tago de la Malfermita Pordo. 41 lernejaj klasoj partoprenis la gvidadojn por infanoj kaj junuloj. 870 personoj, precipe lernejanoj kaj metilernantoj, ĉeestis fulm-kursojn por Esperanto.

Al tio aldoniĝas, ke la Aŭstria Nacia Biblioteko, al kiu apartenas la Esperanto-muzeo, faras profesie altnivelan publiklaboron, kio kreskigis konsiderinde la averaĝan nombron de la ĉiutagaj vizitantoj.

Plia kialo de la pozitiva bilanco laŭ la respondeculoj estas la fakto, ke la koncepto de la muzeo sin direktas al personoj, kiuj ĝenerale interesiĝas pri lingvoj kaj metas Esperanton en la pli vastan kuntekston de la lingva problemo unuflanke, kaj de historia evoluo aliflanke. Esperanto prezentiĝas al la publiko do ne kiel kuriozaĵo, sed kiel parto de la monda kulturo.

En rilato al sia grandeco, la Esperanto-muzeo laŭ la freŝa statistiko estas la plej ofte vizitata muzeo en Vieno.

La Esperanto-muzeon fondis Hugo Steiner en 1927 en formo de asocio, sed jam en 1928 ĝi fariĝis laŭ oficiala kontrakto parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La solena inaŭguro okazis en 1929 en la pompa salono de la tiel nomata Hofburg.

Post kiam la nazioj invadis Aŭstrion (1938), Gestapo fermis la muzeon kaj oni planis sendi la librojn al Berlino por kreota biblioteko de libroj malpermesitaj fare de nazioj. Sed la argumento, ke la havaĵoj de la Esperantomuzeo apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko, efike malebligis tiun transporton.

La remalfermo okazis en 1947 en la Hofburg sub Mikaela kupolo. En 1990 fondiĝis per ministeria decido la Kolekto por Planlingvoj kaj tiel strukture disiĝis la funkcioj de muzeo kaj biblioteko.

En 2005 okazis solena malfermo de la komplete renovigita muzeo en Palais Mollard, kiu situas en la centro de Vieno.

Laŭ gazetara komuniko de la Esperanto-muzeo

La retejo de la muzeo

 

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-03-08 13:23
La muzeo multe kontribuas al E-kulturo. Gxin mi vizitis en 1970 jaro kaj jam tiam ravis min per profesia arangxo. En tiu jaro, dum UEA-kongreso mi havis gxojon travivi 20 minutan parolon de neforgesebla batalanto por Esperanto Prezidento Franz Jonas.
En mia kolekto trovigxas legitimilo de AustriaLaborista Ligo de 1925, subskribita de li.

Okaze de 125-a jubilea jaro , mi deziras duobligxon de vizitantoj!
otbuller
otbuller diras:
2012-03-08 23:29
En la Reta Kinejo de UEA videblas filmo pri la Viena UK kun fragmento el la parolado de Franz Jonas:

http://www.ipernity.com/doc/uea/7180356/
esperanto
esperanto diras:
2012-03-21 22:42
La nombro de 10'000 vizitantoj de biblioteko estas ghojiga novajho kaj aspektas alta, despli se oni parolas pri nova rekordo.

Sed tio estas relativa cifero. Ekzemple la vitro-fabrikon en Hergiswil en Svislando (kiun nesvisaj e-istoj vershajne ne konas) estas vizitata chiujare de 120'000 personoj. Antau kelkaj tagoj en Berno la "muzea nokto" estis vizitata de 135'000 personoj.
Gerrit
Gerrit diras:
2012-03-22 09:46
En 2010 vizitis la Van Gogh-muzeon en Amsterdamo entute 1.429.854 homoj - kompare kun 2006 kiam estis 1.677.268 homoj, tio estis ia perdo... Tiaj ciferoj estas chiam relativaj.
Persone mi ghojas pri la funkciado de IEMW - nia Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (Austrujo). Iri rigardi famajn pentrajhojn estas unu afero, sed muzeo pri Esperanto estas ege specialisma.
Kuraghe antauen!