Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Plia instruisto de Esperanto subvenciota de EU

Plia instruisto de Esperanto subvenciota de EU

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-22 17:24
Eŭropa Unio subtenos la restadon plia instruisto de Esperanto Mazara del Vallo en Italio. Laŭ informo de Itala Esperanto-Federacio kaj de la entrepreno Kosmo, esperantisto el Francio ricevos stipendion por translokiĝi al Mazara kaj kunlabori kun la tieaj agadoj de IEF dum kvin semajnoj, aŭtune de 2012.

Antaŭ kelkaj semajnoj venis la informo, ke Eŭropa Unio aprobis subvencion al esperantisto el Belgio por loĝi en Mazara del Vallo dum tri monatoj por instrui Esperanton. Ĝenerale la kunlaboro kun Mazara del Vallo lastatempe montras novajn gravajn sukceson, skribas Aldo Grassini, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, en komuniko:

- Ni ĵus ricevis informon ke lernejo en Mazara del Vallo partoprenos en esperantista Comenius-partnerado, financita de EU. Plie, du instruistoj estos pagitaj de EU por helpi nin en nia agado en tiu urbeto, per la programoj Grundtvig-Asistantado kaj Grundtvig - Vizitoj kaj Interŝanĝoj. La verda vojo de IEF bone kuniras kun la blua Eŭropa vojo.

En Mazara del Vallo okazos la ĉi-jara landa kongreso de IEF, kiu gastigos seminarion subtenotan de EU.

Pri la havigo de la subvencioj okupiĝis la entrepreno Kosmo. Francesco Maurelli, unu el la direktoroj, esprimis sian kontenton en rete dissendita komuniko:

- Ni tre feliĉas pro tiu ĉi sukceso, kiu venas ĝuste kelkajn tagojn post la sciigo de akcepto de Kosmo en Grundtvig por partnera projekto financita de EU. La kosmo-skipo pli kaj pli spertiĝas.

arkivita en: