Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Pasporta Servo reviviĝis

Pasporta Servo reviviĝis

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-07 12:16
Post proksimume unusemajna paneo, la rezerva servilo en kiu momente troviĝas la retejo de Pasporta Servo estis refunkciigita.

Post la pasintjara paneo en la ĉefa servilo, la retejo de Pasporta Servo estis provizore translokita al la privata servilo de Daniel Bebelacqua, unu el la teamanoj de Pasporta Servo. En la fino de aŭgusto ankaŭ tiu servilo subite ekpaneis, sed la teamanoj rimarkis la misfunkcion nur kiam Libera Folio demandis pri la kialo.

Post kelkaj tagoj la informo atingis ankaŭ la teknikan respondeculon, Daniel Bebelacqua, kaj li rapide ordigis la aferon.

-  Aŭ min maltrafis mesaĝoj, aŭ eble ili iris al spamujo fare de la retpoŝta servilo, ĉar nur hodiaŭ mi ricevis la informon pri la problemo. Ĝi jam estas solvita. Mi ne povas certigi ĉu estis iu sekureca problemo, aŭ ĉu tio okazis dum iu laboro en la servilo fare de ĝiaj respondeculoj (mi nur luas kundividitan ip-servilon) sed la fakto estas, ke la rajtoj de la ĉefdosiero de Drupalo estis forigitaj, do neniu rajtis aliri ĝin, kaj tial oni ne povis atingi iun ajn parton el la retejo de Pasporta Servo. Mi restarigis la rajton al tiu dosiero kaj verŝajne ĉio funkcias denove, li klarigis merkrede.

La retejo nun denove estas atingebla pere de la ordinara adreso pasportaservo.org, kiu redirektas la vizitantojn al la rezerva servilo. Ne estas konate, kiam la ordinara servilo denove ekfunkcios.

arkivita en:
vasall
vasall diras:
2012-09-07 00:56
Mi bedaŭras vidi ke Pasporta Servo, unu el aferoj pri kiuj antaŭ jaroj mi fanfaronis al neesperantistoj montrante la avantaĝojn de nia lingvo, apenaŭ vegetas. De kiam ĝi estis establita antaŭ kelkdek jaroj de TEJO-volontuloj ĝi ĉiam estis io unika, pordomalferma kaj esperantiga. Nun venkas ĉi-kampe Couchsurfing kaj PS-on komencas prifajfi eĉ la Esperantistoj.
georgiano
georgiano diras:
2012-09-07 08:22
Bedaurinde! Malgrau chiuj promesoj en la pasintaj kvin jaroj! En la PS-diskutgrupo fine de julio 2009 mi skribis: "Mi jam en antauaj diskutoj atentigis, ke Pasporta Servo estas heredajho de la Esperanto-movado, kaj ke oni ne devas permesi ghian ruinigon. Poste mi estis kritikata kiel malprogresemulo. ... Oni ne plu rajtas toleri la fushojn. La administrantoj kredas ke ili faras bonan aferon, sed la uzantoj ne estas kontentaj! Tio estas la chefa problemo! Pasporta Servo ekzistas pro siaj uzantoj kaj ne pro la administrantoj!"
Tragike estas, ke unu bona ideo venis en sakstraton, kaj ke la retoj kiel "Couchsurfing" kaj similaj, en tiu "konkurado" venkis nin! Homoj fidas pri iu ideo au afero nur se ghi funkcias kaj evoluas! En la kazo de PS, malgrau modernaj teknologioj, evidenta estas la malprogreso kompare kun iam bone funkcianta tradicia reto kun papera libro. Ankau chi-kaze montrighas, ke ne gravas la teknikajhoj, sed kapablaj homoj!
LukiZ
LukiZ diras:
2012-09-07 11:05
Estas por ĉiuj tute klara, ke la nuna stato de Pasporta Servo tute ne estas kontentiga. Paralele al plibonigaj laboroj, lastetempe Komitato de TEJO diskutis ĝian estontencon kaj alprenis decidon pri tio. Iom pli detale mi rakontis pri tio en "Rubriko de la prezidanto" en Kontakto 3/2012, paĝo 21 (tiun tekston mi alkroĉas ĉi-sube). Ankoraŭ pli detale pri la planoj oni povas legi en en intervjuo kun Sergeo Tyrin aperinta en julia Revuo Esperanto (paĝo 150). Mi esperas, ke ambaŭ tekstoj povas iom bildigi tion, kio baldaŭ okazos kun PS. Certe la okazontaj ŝanĝoj ne aperos tre rapide - tio evidentas. Pro tio necesas ankoraŭ iom da pacienco por vidi la finan rezulton.

---

"Rubriko de la prezidanto" el Kontakto 3/2012, paĝo 21

Łukasz ŻEBROWSKI

La estonteco de Pasporta Servo estis en la lastaj monatoj unu el la ĉefaj diskutataj temoj de la TEJO-Komitato oficinta ĝis la fino de majo 2012. Longa debato kun diversa intenseco daŭris ĉe la komitata listo kaj en lastaj komitatkunsidoj. Kiel bazo rolis la laborplano preparita sub la gvido de la estrarano Sergeo TYIRİN. Finfine alvenis tempo voĉdoni por unu el tri eblecoj.

La unua el ili celis pluvivigi kaj pluevoluigi Pasportan Servon investante je dungo de plia(j) programisto(j) kaj trovante pliajn volontulojn. Rezulte de tiu propono, eblus plu havi PS-n funkciantan, inkluzive de libreto ekde la venonta jaro. Aliflanke, tiu elekto necesigus investon de pliaj laborfortoj kaj de pliaj 500 ĝis 1000 eŭroj. Laŭ la dua varianto, la retejo de PS estus lasita en la nuna stato sen la prizorgo de TEJO, do konsekvence eblus uzi ĝin rete almenaŭ dum kelkaj jaroj, sed certe ne plu forme de libreto. Tiu ebleco subkomprenigis ankaŭ eventualan transprenon de la projekto fare de aliaj homo(j) aŭ organizo(j). Fine la tria varianto celis fermi la nunan retejon de PS kaj instigi al la komunumo migri al alia platformo ekster TEJO (ekz. CouchSurfing). Tiu ĉi varianto signifus laŭ iuj nuligon de PS, ĉar temus pri perdo de tre rekonata marko de TEJO, kaj perdo de la ekskluziveco kaj intimeco de la gastiganta reto. Certe ne plu eblus eldoni libreton kaj sendube perdiĝus signifa parto de la gastigantaro. Tamen laŭ aliaj tiu varianto signifus rezigon pri la nuna nekontentige funkcianta retejo, kaj migron al speciala subkomunumo en CouchSurfing. La subkomunumo povos evolui memstare, ideale tamen plu sub la aŭspicio de TEJO.

La Komitato per tre forta, ĉirkaŭ du-triona plimulto subtenis la unuan varianton. La duan eblecon elektis kvarono de la komitatanoj, dum la duan nur dekono. Tio signifas, ke atendas nin multe da laboro, sed samtempe la decido donas al la estraro mandaton rezervi buĝeton kaj serĉi homojn por pagite fari grandan parton de ĝi. Tio permesas al ni antaŭvidi ke baldaŭ Pasporta Servo atingos la staton pri kiu kontentos la uzantoj, la landaj organizantoj, la Komitato de TEJO kaj ankaŭ aliaj helpantoj.
esperanto
esperanto diras:
2012-09-07 22:13
Interese: Post kiam lau la opinio de la Eo-fundamentalistoj la angla lingvo shajne kulpas pro la fiasko de Esperanto, nun CouchSurfing shajne kulpas pro la signifoperdo de Pasporta Servo. Kia terura stultajho! E-istoj emas chiam kulpigi aliajn, kaj tio estas trajto kiun mi ege abomenas che e-istoj.

Kompreneble, ne CouchSurfing, sed la signifoperdo de Esperanto kulpas pro la malfortigho de TEJO kaj ties Pasporta Servo, kiu estas/is speciala kaj specifa servo de la Eo-movado. Sed pri tiu fakto oni kompreneble nenion legas en la supraj komentoj.

Char mi ne sciis kio estas CouchSurfing, mi lernis pri ghi sub
http://de.wikipedia.org/wiki/CouchSurfing

Kial do la Eo-movado ne alighas al CouchSurfing? Ke io movighas chi-rilate, oni povas legi sub
http://eo.wikipedia.org/wiki/CouchSurfing, kie oni povas legi ankau la anglofoban frazon "Bedaŭrinde, ĝis nun haveblas nur unulingvaj profiloj, do la plejparto de la homoj havas siajn profilojn nur en la angla lingvo." Ankau tiu chi ekzemplo ilustras la frenezan kaj damaghan reakcian fundamentalismon de la e-istoj, kiuj skribas tiajn aferojn.

Servoj estas uzataj kiam ili estas bezonataj. Evidente Pasporta Servo ne plu estas tiom bezonata kaj alloga kiel ankorau antau 20, 30, 40 jaroj, char simple mankas esperantistoj, kiuj dezirus utiligi ghin. Chi tiu simpla konkludo komplete mankas en viaj analizoj.

La komitato de TEJO povas nur klopodi por malhelpi, ke Papsorta Servo komplete malaperos, pro manko de utiligo kaj pro manko de tauga administrado. La samo cetere reale validas por Esperanto mem.

georgiano
georgiano diras:
2012-09-08 07:29
Andy skribis: "Evidente Pasporta Servo ne plu estas tiom bezonata kaj alloga kiel ankorau antau 20, 30, 40 jaroj, char simple mankas esperantistoj, kiuj dezirus utiligi ghin." kaj "La komitato de TEJO povas nur klopodi por malhelpi, ke Papsorta Servo komplete malaperos, pro manko de utiligo kaj pro manko de tauga administrado."
La shrumpo de PS ne komencighis per malintereso de la uzantoj, sed per malbona administrado (do tute inverse ol asertas Andy). La administrantoj post Derk Ederveen dum jaroj ignoris chiujn plendojn de la PS-gastigantoj kaj uzantoj.
Pri nombro de uzantoj mi povas jughi nur el mia propra sperto. Mi estas gastiganto kaj chiujare venas novaj kaj novaj uzantoj. Pri tio mi havas propran "Gastlibron" en kiu la vizitantoj notas "gastadon" che mi.
Cetere, neniu kulpigas CouchSurfing pri io ajn (tute male: ili agas pli kvalite ol esperantistoj), sed TEJO-n char ghi toleras shrumpon de PS. Ghuste la retejo de CouchSurfing http://www.couchsurfing.org/surf povus servi al TEJO kiel ekzemplo de bona administrado.
esperanto
esperanto diras:
2012-09-08 16:07
En interreto oni trovas jenan statistikon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Pasporta_Servo

kiu ja feliche konfirmus la aserton de Pleadin, sed kiu tamen ne donas informon pri pluraj aliaj aspektoj (kiel nombro de uzantoj, plej ofte uzataj gastigantoj, lingvonivelo k.a.). Oni do povus fari interesajn statistikojn por informi, promocii la servon, vigligi la tutan aferon kaj allogi la homojn. Ekzemple per eksplicita rekomendado de certaj gastigantoj, kiuj elstaras pro iu au alia kialo.

Vershajne kun la ghenerala vigligho de la internacia turismo (ankau al antaue fermitaj landoj kiel Ruslando kaj Chinio), ankau la turismo kadre de PS automate iom viglighis, kaj kun tio punktuale ankau iomete la uzado de Eo (kiu tamen estas uzata precipe inter e-istoj mem, kio estas samtempe la baza problemo de Eo). (Tio tamen ne povas kontraudiri mian principan hipotezon pri la ghenerala shrumpo de la Eo-movado.) Do, turismo restos vershajne unu el la chefa atuto de la Eo-movado, kaj ghin necesus efike progresigi kaj fortigi per allogaj kaj modernaj rimedoj (anstatau investi sian energion en la idiotisman propagandismon praktikatan de la UEA-movado).

Do, se tiu servo, kaj Esperanto entute, volus ludi iun pli signifan rolon en la mondo, la amplekso de la uzado de PS devus esti dek, au centfoje pli altnivela, kaj eble malfermita ankau al ne-istoj. Unu el la problemoj de PS estas, ke en multaj urboj trovighas de jaroj kaj jardekoj la samaj (ofte strangaj kaj malagrablaj) gastigantoj, kiujn mi mem nepre evitus.

Povas esti, ke tiu kresko estas unuavice ankau dankinda precipe al la laudinda agado de Derk Ederveen, kiu montras, ke en la Eo-movado iu agado ofte dependas de privataj unuopuloj.

La transiro de PS al la interreto do chiukaze estis risko, char oni sciis kaj scias, ke TEJO estas malstabila organizajho kun ofte shanghigantaj respondeculoj. Sed chu TEJO havas volontulon en la CO, kaj se jes, kion li (au shi) konkrete faras? Chu la administrado de PS ne apartenas ankau al la taskoj de tiu volontulo? Char mi eksmembrighis el UEA, mi iom perdis la superrigardon.

Do, el tiuj konsideroj PS devus eltiri la ghustajn konkludojn.

Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2012-09-29 16:57
Jes: TEJO estas malstabila organizajho kun ofte shanghigantaj respondeculoj.
Tial oni faru el ghi memstaran organizajhon, eventuale sub CouchSurfing.
Miaj spertoj kiel gastiganto kaj kiel gastanto estas diversaj, sed ne tre pozitivaj. Ghi devos farighi PAGATAN servon, kun iela instigado al komento pri chiu unuopa gastado.
Mi proponis min por helpi administre, sed la respondoj de Aleks (kiu vershajne nur sekvas la regulojn de la estraro de TEJO) estis malallogaj.
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2012-09-28 07:45
Function ereg() is deprecated in /home/pener34/public_html/pasportaservo/includes/file.inc on line 649.
: Function ereg() is deprecated in /home/pener34/public_html/pasportaservo/includes/file.inc on line 649.
: Function ereg() is deprecated in /home/pener34/public_html/pasportaservo/includes/file.inc on line 649.

Kial vi kompate ne finmortas gxin?