Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / John Wells trafita de apopleksio

John Wells trafita de apopleksio

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-21 20:50
La konata lingvisto kaj esperantisto John Wells estis trafita de apopleksio dum promeno en merkredo, kaj nun estas flegata en malsanulejo. Komuniko pri tio aperis en lia paĝo en Facebook ĵaŭde antaŭtagmeze.

La anglalingvan informon pri la enhospitaligo de John Wells afiŝis en lia Facebook-paĝo lia najbaro, kiun li kontaktis telefone el la malsanulejo.

John Wells estas 73-jara. Li estas emerita profesoro pri fonetiko. Li eklernis Esperanton 16-jara, kaj estis estrarano de UEA en la 1970-aj. Poste, de 1989 ĝis 1995 li estis la prezidanto de UEA. Li gvidis ankaŭ la Esperanto-Asocion de Britio, la Londonan Esperanto-Klubon kaj Ligon de Samseksamaj Geesperantistoj.

Ekde 2007 John Wells estas la prezidanto de la Akademio de Esperanto.

arkivita en:
fsoghomonian
fsoghomonian diras:
2012-06-21 23:30
Kiel alia prezidinto de LSG, mi sendas miajn sanigajn pensojn al John Wells, esperante ke li baldaŭ elmalsanulejiĝos.

Francis Soghomonian
pistike65
pistike65 diras:
2012-06-21 23:54
"Mi ĵus parolis telefone kun John kaj transdonis ĉies amajn bondezirojn. Lia parolado estas iom malklara nun - sed la intonacio perfekta."
"Mi ĵus vizitis John... Mi rakontis al li pri ĉiuj mesaĝoj, kaj tio ŝajne plaĉis al li. Li ŝajnas laca sed babilis sufiĉe facile. Mi ne restis longe sed estis bone vidi lin."
"Mi ĵus vizitis John en la malsanulejo ĉi-vespere. Li sentis sin ne tro dolora kaj bonhumoris."
"Michael... diras ke li parolis al vi telefone, kaj vi parolis en via kutima, flua kaj vigla maniero..."

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2012-06-26 22:49
"Mi vizitis lin posttagmeze kaj li sentis sin relative en ordo kaj gaja, certe vigle atenta: li rimarkigis al mi ke la medicinistaro prononcas la vorton 'thrombolysis' kun akcento sur la tria silabo, do anomalie kompare kun 'paralizo' kaj 'analizo'(kun akcento sur la dua silabo)!"

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2012-06-27 22:19
Mi ne trovis tiujn informojn sur la Facebook-pagho de "nia" John Wells, nek sur la retpaghoj de lia privata retujo. Ech ne kiel registrita uzanto de Facebook.
Ankau la anoncita afisho de la recenzo de la recenzinto de mia Z-libro en la fejsbukaj paghoj de Istvan Ertl mi ne povis trovi.
DO, mi ne komprenas. Aferoj kiuj estus anoncitaj kaj kiujn oni ne povas trovi, mi konsideras kiel blufo kaj do kiel neseriozaj.
pistike65
pistike65 diras:
2012-06-28 14:44
La informoj de mi laste cititaj venas el afisho de Michael Ashby sur la pagho de John, afisho kiu datighas je junio 22, je 9:36ptm.
Ekde tiam aperas multo plia, kaj kuraghiga, ekz. hodiau finfine John mem tajpis, do shajne ne iu alia tajpis por li: "Pasis semajno post mia apopleksio. Mi kuŝas en la hospitalo kaj iom post iom resaniĝas."

amike
Istvan Ertl
MarkoTraviko
MarkoTraviko diras:
2012-06-24 17:14
Kara estimata Redakcisto, bonvolu diri al Sr-o Wells ke multaj Esperantistoj taksas lin heroo de la movado pro liaj multaj kontribuoj kaj al nia lingvo kaj al homa egaleco. Ankaŭ li verkis la vortaron kiu estos la plej gravan dum la komenco de propra lernado antaŭ multaj jaroj.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-24 18:08
Ankorau unu groteska troiganto!

Malgrau tio - sincerajn bondezirojn por rapida resanigho al John Wells (kiu "devos" ankorau verki kelkajn librojn).
difbob
difbob diras:
2012-06-25 00:18
Same kiel Francis, mi esperas plej bonan, rapidan resanigon de D-ro Wells. Lia estas pioniro por LSG kaj por Esperanto ĝenerale.

Randy Dean
FerdinandCesarano
FerdinandCesarano diras:
2012-06-26 20:10
Mi volas esprimi miajn elkorajn dezirojn pri la resaniĝo de la p-ro Wells. La unua eldono de lia granda vortaro nutris min kiam mi estis nova Esperantisto, antaŭ pli ol dudek jaroj. Kaj la nunan version mi kontrolas oftege. Li estas honorinda Esperantisto, kaj honorinda batalanto por la homa digno.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2012-06-26 21:23
Ankaŭ mi tutkore deziras ke John resaniĝu baldaŭ. Mia patro suferis apopleksion kiam li estis 80jara kaj poste ne povis paroli. Post unu jaro li denove parolis normale kaj vivis ankoraŭ 12 jarojn.