Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / ILEI-konferenco en Ĉinio kun altranguloj

ILEI-konferenco en Ĉinio kun altranguloj

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-22 22:57
La 45-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis solene malfermita en Kunming en sudokcidenta Ĉinio, sabate la 21-an de julio. La inaŭguron ĉeestis senprecedenca kvanto de altrangaj oficialuloj. La konferenco okazas en la Profesia Artkolegio de Kunming kaj daŭras ĝis la 26-a de julio.

La solena malfermo de la 45a Konferenco de ILEI estis sendube la plej impona en la liga historio, kun la plej altrangaj akceptantoj. Podie sidis naŭ solenuloj, ses personoj alparolis la 300-kapan publikon – temis do pri komplete plena salono. Eĉ kun dulingva prezentado, la tuta ceremonio restis ĝis unuminuta precizeco ene de la planita unu horo.

La unua preleganto estis la antaŭa vic-estro de la provinco Yunnan, s-ro Liang Gongqing, kiu fermis siajn salutojn priskribante la provincon: ‘Ĉi tie estas okulfrapaj belaj artoj de diversaj nacioj, buntaj popolaj bildoj de diversaj nacimalplimultoj, kun briloj de longa historia kulturo.’

Responde, la Prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, unue dankis al s-ro Liang pro la bonvenigo kaj la provinca apogo por la konferenco. Plia danko direktiĝis al s-ro Duan Yongxing, longtempa esperantisto kaj Prezidanto de la gastiganta Profesia Artkolegio de Kunmingo, pro la signifa materia kaj arta helpo de la kolegio por nia aranĝo. Li plie skizis la historion de ILEI-konferencoj – ĝis 2006 obstine eŭropaj kun nur tri esceptoj. Ekde 2007 okazis tutmondiga eksplodo, kulminanta en la Kunminga konferenco. La saluto venis al fino per kelkaj observoj pri arto kaj komunikado: la konferenca temo.

La tria parolanto estis la prezidanto de la kolegio, kiu parolis en Esperanto kaj ricevis ĉinan tradukon. Li diris interalie: ‘Lingvo, kiel ilo de amasa komunikado, karakteriziĝas ofte per kunfandiĝo de pensoj kaj karamboloj de saĝofajreroj. Esperanto, kiel ponto inter lingvoj, dissemas ideojn de espero, paco, amikeco kaj amo.’

Venis la vico de la organiza komitato, nome de LKK parolis s-ino Gong Xiaofeng (Arko), kiu aldonis sian bonvenigon al la partoprenantoj el 19 landoj.

La landajn salutojn prezentis du personoj: Bharat Kumar el Nepalo, reprezentante la aziajn sekciojn, kaj Aurora Bute el Rumanio, nome de la ne-aziaj.

Antaŭ la solena malfermo, en akcepto por la alvenantaj ĉinaj gastoj, ni tuŝis la deziron de la provinco kaj la kolegio vastigi siajn artajn kontaktojn pere de Esperanto al landoj, kie tiaj kontaktoj ĝis nun ne ekzistas. Tio povus eĉ inkluzivi reciprokajn studvizitojn aŭ liveron de art-instruistoj. Klare en ĉi tiu regiono, ni havas malferman sintenon al Esperanto kaj eblojn demonstri ĝiajn praktikajn eblojn.

De post tiam okazis la unua komitatkunsido, kaj spir-haltige mirinda arta koncerto kun eroj el plej diversaj regionoj de Ĉinio.

Raportis: Stefan MacGill, prezidanto de ILEI

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2012-07-24 18:24
En tiaj landoj inter “altrangaj akceptantoj” kutime trovighas kelkaj agentoj de la politikaj policoj kaj sekretaj servoj, kiuj kontrolas la eventon por atenti, ke okazas nenio neantauvidebla. Do, oni povas nur esperi, ke tiu Eo-konferenco ne estis misuzita de la china komunisma reghimo por politika propagando. Mi ne scius, kion Esperanto kaj precipe ILEI havas komunan kun “nacimalplimultoj”. Tiaj platajhoj kiel “Esperanto, kiel ponto inter lingvoj, dissemas ideojn de espero, paco, amikeco kaj amo” estas tiom altgrade kichaj kaj ridindaj, kaj la tuta cetera teksto estas tiom senlime surrealisma, tiel ke ghi povus esti lauvorte cherpita el la china gazetaro au tiel ke oni kredas sin en la paradizo, au almenau en iu religia sekto.
Eble en la sama tago en la sama urbo au provinco kelkaj prizonanoj au disidentoj estis mortpafitaj, kiu scias.

Mi estas scivolema, chu similaj skurilaj (la signifon de tiu chi vorto oni nun konas) frazajhoj ripetighos en Vjetnamio dum la UK de UEA.

esperanto
esperanto diras:
2012-07-27 11:32
Rezolucio sur:
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/7273

Ho mia dio, kia kulmino de la kreteneco!

Mi ne memoras, ke iam ajn antaue mi legis iun Esperanto-rezolucion, en kiu la frazajhoj enhave kaj signife estis pli malplenaj.

La kernaj ILEI-vortoj edukado kaj instruado sekvas plej fine, dum fanfaronado pri chio ajn alia karakterizas la tutan tekston.

Mi estas tre scivolema kiujn "ideojn" oni havos por verki la hanojan rezolucion. Char oni kongresis en Vjetnamio, pri la homaj rajtoj oni vone-nevole trovighos en dilemo.