Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Hungaraj esperantistoj kolektas monon por Szilvási

Hungaraj esperantistoj kolektas monon por Szilvási

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-21 07:28
Membroj de Hungaria Esperanto-Asocio lanĉis monkolekton por finfine nuligi pli ol dumileŭran ŝuldon de la asocio al László Szilvási. La ŝuldo treniĝas de la jaro 2006, kiam gvidantoj de HEA denuncis Szilvási pro asertita monfraŭdo kaj devigis lin forlasi la asocion, kies financojn li estis resaniginta. La polico trovis nenion kontraŭleĝan en la financa agado de Szilvási, sed ĝis nun la estraro de la asocio ne sukcesis repagi la ŝuldon al li.

En la socialisma epoko Hungaria Esperanto-Asocio (tiam efektive nomita Hungara Esperanto-Asocio) estis unu el la plej fortaj landaj asocioj de UEA, kaj ankoraŭ meze de la 1980-aj jaroj en la asocio laboris trideko da salajrataj homoj.

Kiam ekde 1989 en Hungario estis enkondukita merkata ekonomio, HEA restinte sen ŝtata subteno rapide ekhavis ekonomiajn problemojn, devis maldungi la stabon kaj akumulis grandan ŝuldon. Por savi sin de bankrotiĝo la asocio vendis ĉiujn siajn posedaĵojn, inter tiuj ankaŭ la grandan librostokon de la libroservo. La librostokon aĉetis Oszkár Princz, la ĉefsekretario de la asocio, kiu nun kiel privatulo plu funkciigis la libroservon.

Post la morto de Oszkár Princz en 2004 la asocio dum duonjaro restis sen estro. Fine oni elektis novan estraron, kiun eniris interalie László Szilvási. Montriĝis, ke en la kaso de la asocio estis nur ŝuldoj, kaj do tute mankis mono por reaĉeti la librostokon, kiu nun apartenis al la heredintoj de Oszkár Princz. Anstataŭe la librostokon aĉetis Fondaĵo Esperanto, ĉe kiu Szilvási estis unu el la respondeculoj.

Ene de malpli ol du jaroj la financoj de Hungaria Esperanto-Asocio estis resanigitaj, ĉefe per organizado de pagataj Esperanto-kursoj kaj per vendado de libroj. La librovendado okazis laŭ komisia kontrakto, kaj HEA ricevis 20% de la enspezita sumo. Tiel HEA povis ricevi enspezon sen bezono havi propran kapitalon. Tamen al iuj el la gvidantoj de la asocio ne plaĉis la entreprenistaj metodoj de Szilvási. Precipe temis pri homoj ligitaj kun la Esperanta Civito.

- Grupo de homoj enviis la sukcesojn, ne komprenante la mekanismojn de komerca kaj financa vivo, kaj en 2006 ili faris senbazan, kalumnian denuncon kontraŭ mi ĉe la polico. La kurantajn aferojn de la asocia oficejo mi transdonis al nomumita nova oficeja gvidanto, kun inventaro, kun dokumentoj. La tiujare venditaj libroj ne estis pagitaj al ni (liveris ilin Fondaĵo Esperanto), kaj restis en la librovendejo ankaŭ stoko de aktuale vendataj libroj. Ilia kuna valoro estis 331.000 forintoj, klarigas Szilvási.

La polico post longdaŭra esplorado fine de 2007 konstatis, ke la ekonomia aranĝo estis tute en ordo, kaj liberigis Szilvási de ĉiuj akuzoj. Post longa pripensado la estraro de HEA en marto 2008 konfesis sian eraron, kaj ĉiuj estraranoj publike pardonpetis al li. Tamen la asocio ne repagis la libroservan ŝuldon al Fondaĵo Esperanto.

László Szilvási

- Ili eĉ volis izoli la teamon ĉirkaŭ nia Esperanto-Centro en la hungaria Esperanto-movado - do fakte la hungara movado disfalis je pluraj partoj. Estas interesa fakto, ke en la estraro de HEA membris pluraj Civitanoj - la prezidanto Imre Szabó, kaj Anna Bartek, kiuj pro kompreneblaj Civitaj kialoj rilatas al mi ne kun amikeco… Pro la nepagado la ŝuldo kreskis per la alkalkulitaj interezoj, difinitaj per la ŝtata impostoficejo, kaj hodiaŭ ĝi jam estas 630.000 forintoj (proksimume 2.200 eŭroj), preskaŭ la duoblo de la origina sumo, rakontas Szilvási.

En oktobro 2012 la estraro de HEA, post du kunsidoj kun la organizaĵo de Szilvási, fine interkonsentis pri la maniero repagi la monon. Tamen en la posta jarkunsido montriĝis, ke la estraro retiriĝis de la interkonsento kaj komencis pridubi la bazan sumon de la ŝuldo. Ĉar la estraro ne povis mem solvi la aferon, la problemo estis anstataŭe prezentita al la jarkunveno.

En la jarkunveno membroj de la asocio lanĉis monkolekton inter si, por finfine solvi la aferon. Surloke, dum la jarkunsido, ili sukcesis kolekti proksimume 80.000 forintojn, kiuj tamen kovras 13 procentojn de la suma ŝuldo. La monkolekto kaj disputoj pri ĝi nun daŭras en hungaraj retaj diskutejoj.

En novembro estis elektita nova estraro de la asocio, sed al Szilvási ĝia konsisto ne ŝajnas esperiga.

- Oni esperis, ke eble venos novaj ventoj, eble venos novaj kapablaj homoj, kaj la dronanta ŝipo de Hungaria Esperanto-Asocio havos novan perspektivon. Kontraŭ tiu espero, mankis novaj homoj, mankis novaj ventoj, kaj la malnova estraro iĝis reelektita kun la samaj malnovaj homoj...

Libera Folio turnis sin ankaŭ al la estraro de HEA, kiu tamen ne reagis al la senditaj mesaĝoj.

arkivita en:
ferhar
ferhar diras:
2012-12-19 10:50
Szilvási ĉiuloke kaj multfoje plendis pro tiu ŝuldo, sed li neniam povis pruvi ekzakte tion. Kiam Szilvási sendis la pruvon (laŭ li valoran) al HEA, la asocio ekzamenigis ĝin per juristo. Laŭ la juristo tiu pruvo ne pruvas sendube la valoron de la postulo de Szilvási. Povus leviĝi la damando, kial Szilvási ne turnis sin al tribunalo de 2008?
eventoj
eventoj diras:
2012-12-20 10:34
Juristoj estas diversaj. Mi konsultis plurajn advokatojn, kaj ĉiuj asertis nian postulon plene bazita, kaj certe gajnunta ajnan proceson...

Porti la aferon al tribunalo postulus elspezon de multe da tempo kaj energio, sed la relative negranda sumo ĝis nun ne meritis tiun elspezon. Sed se la afero longe ne solviĝas, ne restos alia vojo...

La nuna estraro de HEA (gvidata daŭre de civitano Szabó Imre) asertas, ke ili denove apenaŭ havas monon. Tribunala proceso rezultus ekzekucion, kaj sekve eble bankroton de la asocio - sed tio ne estas celo por mi.

En Hungario Esperanto estas sufiĉe konata fenomeno (nia E-Centro elspezas grandajn sumojn por reklamo), kaj tia tribunala proceso aŭ bankrotiĝo de Hungara E-Asocio ne farus bonan reklamon por la lingvo, kaj ne kreskigus la prestiĝon de ĝi.
jparzyszek
jparzyszek diras:
2012-12-19 13:23
La malnova proverbo, ripetata de pluraj jarcentoj diras ke polo kaj hungaro estas du amikoj (fratoj), kaj por labori kaj por drinki...
En Esperantujo dum multaj jaroj poloj kaj hungaroj havis (la plej) fortajn E-movadojn, kunlaboris kaj kundrinkis, sed tio jam pasis for.
Mi memoras kaj estimas Szilvasi el la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ne nur pro tio ke li sicipovis aktivi en Sovetunio (studante tie) kaj en Hungario, organizante tre sukcesajn arangxojn dum la 80-aj jaroj (dum unu el ili - la laborbrigado en Harta en 1982 - mi ekparolis E-on), kaj poste famajn printempajn kaj somerajn renkontojn, IJK-ojn k.t.p.), sed ankau pro lia persista eldonista laboro kaj fine, sed ne plej malgrave, pro la sukcesa sendependigxo kiel kapitalisto. Malmultas tiaj kapablaj homoj en la movado kaj se ili faras ion la aliaj "sukcese" akuzas ilin pro la "suspektinda agado". Tio okazis kun Jerzy Leyk kaj granda grupo de polaj aktivuloj en 1985 kaj okazas nun.
Tristas mi observante la forigatajn kapabluoljn, kiel Szilvasi, per - plej ofte - nepruvitaj akuzoj. Rezulte de tio restas kelkaj persistuloj (ekzemple la radaktoroj de Libera Folio kaj de La Ondo, E@I), iom da ardaj gejunuloj - kiuj plej ofte post kelkaj aktivaj jaroj forlasas la movadon, "la tria generacio" kaj ... la ceteraj.
La movado putras kaj stagnas. Ne nur en Hungario kaj en Pollando.

Malgratulon al la akuzemuloj!

Jarek Parzyszek
(kiun oni dum kelkaj UK-oj suflore suspektis pro la fraudo de la mono de Fondumo Zamenhof kaj gxis nun neniu el inter "oni" pardonpetis)
eventoj
eventoj diras:
2012-12-20 12:00
Saluton Jarek, dankojn pro viaj vortoj, mi bedaŭras la atakojn kontraŭ vi.
eventoj
eventoj diras:
2012-12-20 12:03
Por kompreni la fonon de la artikolo oni sciu, ke en Hungario ekzistas deko da Esperanto-organizaĵoj, sed nur parto de ili membras en Hungaria E-Asocio, HEA. La supre menciita ŝuldo direktiĝas ne persone al mi, sed al "Fondaĵo Eszperantó" - en kiu mi estas unu el la kuratoroj.

Pli detala artikolo pri la menciita "publika pardonpeto" troveblas ĉe http://www.eventoj.hu/senbazaj-akuzoj/senbazaj-akuzoj.htm

Mi aldonu, ke mi pli-malpli komprenas la envion kaj minuskomplekson de la estraranoj de HEA.

Ekde 20 jaroj jam ekzistas la Esperanto-Centro "Eventoj" kiu ne estas parto de la tradicia E-strukturo. Ene de la Centro Eventoj laboras pluraj homoj kiel dungitoj, ni havas societon, fondaĵon kaj firmaon - kiuj strikte kunlaboras, kaj reciproke helpas la laboron unu de la alia.

Dum 10 jaroj ni eldonis la "plej oftan Esperanto-gazeton" Eventoj, poste ni sukcesis establi apartan E-lingvo-lernejon verŝajne la plej grandan en Esperantujo (110 m2, tri lernoĉambroj, 5-8 E-instruistoj), ni sukcesis establi bone funkciantan pagan interretan E-kurson (malgraŭ la paralela konkurenco de senpaga Lernu!), kaj kun stabila financa bazo ni funkciigas plurajn Esperantajn servojn (Kalendaro, Ret-Info, STEB, ktp.) - kiuj estas ekster la influ-eblo de estraranoj de HEA.

Novaj kondiĉoj postulas novajn sciojn

Pro la komunikada revolucio, interreto kaj globaliĝo la mondo ĉirkaŭ ni plene ŝanĝiĝis. Ne sufiĉas nur paroli pri la adaptiĝo, sed ni devas ja konkrete fari tion.

La Esperanto-movado funkcias inter merkataj cirkonstancoj, do por funkciigi Esperanto-organizaĵojn kaj projektojn oni bezonas ĉefe merkatikajn, manaĝerajn kaj ne lingvajn sciojn. – Sed multaj gvidantoj de la tradiciaj Esperanto-organizaĵoj havantaj tradician klerecon akceptas la novajn kondiĉojn kun minuskomplekso.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-12-20 13:00
Kio estas priskribita montras la saman malsanon de niaj postkomunistaj movadoj. Estis kelkaj, kiuj scipovis uzi avantaghojn de la sistemo kaj plej multaj agantoj ne komprenas, ke la tempoj shanghighis kaj estas bezonataj nonaj metodoj, novaj vojoj. Ili ne komprenas, ke novaj homoj kun novaj ideoj estas bezonataj, char nur ili komprenas kaj povas majstri la situacion.

Kun bedauro ni observas dispecigon de niaj organizoj. Revigligi la movadon kun malnovaj "aktivistoj" lau malnovaj metodoj estas senfrukta, sizifa laboro.
Nur federacie kunigitaj diversaj organizajhoj de la landoj havus perspetivon, sed gvidataj tute demokrate. Anstatau subteni tian aktivadon, multaj malnovaj "aktivistoj"
uzas chiujn metodojn por legale kaj mallegale detrui chiun seriozan agadon,chu proponon. Ironio estas, ke plej ofte tiuj personoj, kiuj aktive subtenis la agadon de sekuraj organoj, nun kontraustaras politikan seriozan agadon.
Ario
Ario diras:
2012-12-21 10:29
For de religia intenco por aserti feliĉaj la simplaj, tamen en ĉi kunteksto, feliĉaj la lokaj grupoj, kiuj havas neniun sidejon, neniu protokolon, neniun estratron, neniun kason -- nur forton kaj viglecon, por interkonatiĝoj, vizitoj kaj gastadoj, ekskursoj kaj rekontiĝoj, festivaloj kaj kursoj, kunlaboradoj kaj interagadoj. Kvankam nepre bezonante espreranton, tamen kies brila sukceso meruziĝas per malofteco bezoni diri vortojn esperant'.

*** esperanta paradokso: kiam oni bezonas ripetadi vortojn esperant', dubu, la medio ne estas tiel natura -- por kulti esperanton ne necese oni bezonas esperanton ***
ztisljar
ztisljar diras:
2012-12-21 18:14
Diference de iamaj diktatoraj komunismoj en kiuj povis certagradan forton (kaj monon) ricevi produktoj de kulturo kia interalie Esperanto, la novliberalisma raba kapitalismo starigis nur unu dion: la monon. Kaj la neregulitan merkaton kiu kreas monopolojn kaj rabemon. La hungara movado estas nur unu el viktimoj de la sistemo el kiu tuj kreskis avidemuloj por forŝteli la ĝistiamajn posedojn de E-asocioj. Imagu HEA kiu havis TRIDEKON DE OFICISTOJ (kiom da mono fluis por la salajroj, mono kiu ja havis fontojn!!). Imagu grandan eldonadon kaj lernejan laboron kaj prestiĝon kiun havis E en tiu lando! Mi ĉiam miregis, kiam en Hungario mi trovis E-revuojn en normalaj kioskoj kiuj vendis nacilingvan gazetaron! Tio montris ke ekzistis vere amaso da hungaraj esperanton-parolantoj kiuj aĉetadis tion en la kioskoj! Kaj sufiĉis nur unu-du jaroj por komplete detrui ĉion. Tia rezulto estis pro du kaŭzoj: pro nekapablo de la tiamaj gvidantoj rapide adaptiĝi al la sistemo kaj naskiĝo de vulturoj interne de tiu gvidantaro kiu forrabis rapide ĉion.
Simile okazis al same mirinda movado en Bulgario kiu posedis neimageblajn riĉojn (ankaŭ oficistaron, plurajn oficejojn, diversajn posedojn inter kiuj grandegan hotelon). Nun ili havas nenion!! Forŝtelis ĉion gvidantoj de la movado kiuj rapide komprenis kiel akiri riĉojn sen labori. Pli malpli simile okazis en ĉiuj ekskomunistaj landoj.
Sekve la nuna konflikto estas nur postreflekto de la tiamaj tempoj: deziro preni monon de io aŭ iu sukcesa. Evidente la HEA-gvidantoj pensis ke ili estas same kapablaj kiel Szilvasi kaj kial ili ricevu de la vendoj nur 20% kial ili ne ricevu ĉion? Ili avidis la monon. Sed ili ne komprenis, ke ili absolute ne kapablas fari tion kion li faris. Kaj post kiam ili forigis lin, ili ne nur ne havas 20% kiujn ili ricevadis dum lia agado sed eĉ ne tion, ĉar ili estas nekapablaj kaj maldiligentaj.