Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Forpasis Li Shijun

Forpasis Li Shijun

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-12 10:48
S-ro Li Shijun (esperanta nomo: Laŭlum), ĉina fama Esperanta tradukisto kaj verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de la Universala Esperanto-Asocio, forpasis pro malsano je la 7a horo antaŭtagmeze, la 10an de novembro, 2012. Li estis 89jara.

Li Shijun naskiĝis en la 29a de marto, 1923. Lia naskiĝloko estis la vilaĝo Shatou de Anguo-Gubernio, Hebei-Provinco, norda Ĉinio. La invado de la japana armeo devigis lin fuĝi al suda Ĉinio, kiam li studis en loka mezlernejo. En 1939 li eklernis Esperanton.

En 1946 li funkciis kiel sekretario de la nove fondita Chengdu-a Esperanto-Asocio. En 1950 li partoprenis en la preparaj laboroj por la fondo de la Ĉina Esperanto- Ligo kaj la redaktadon de la revuo El Popola Ĉinio, kies vicĉefredaktoro li fariĝis en la fino de sia profesia kariero. Krome li funkciis ankaŭ kiel vicĉefredaktoro de la Ĉina Esperanto-Eldonejo kaj de La Mondo, organo de la Ĉina Esperanto-Ligo.

Li Shijun estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en 1983, kaj reelektiĝis en 1992 kaj 2001. En 2003 li ricevis Premion Grabowski. En 2004 li fariĝis honora membro de UEA, kaj en la sama jaro, okaze de la 89a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, funkciis kiel la rektoro de la Internacia Kongresa Universitato. En 2010 honoris lin la Ĉina Tradukista Asocio per Dumviva Honora Premio pri Tradukado, kaj en 2011 la Ĉina Esperanto-Ligo per Dumviva Honora Premio. Li ĝuis specialan subvencion de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pro sia kontribuo al ĵurnalismaj laboroj.

Li Shijun tradukis multe da ĉinaj literaturaj verkoj en Esperanton: ekzemple, Aŝma, Aŭtuno en la Printempo, Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang, Elektitaj Ĉinaj Antikvaj Poemoj Ilustritaj, Frosta Nokto, Mirrakontoj de Liaozhai, Ĉe Akvorando, Romanoj pri la Tri Regnoj, Pilgrimado al la Okcidento, Noktomezo kaj Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento.

Li verkis ankaŭ multajn lernolibrojn kaj lernilojn ĉefe por ĉinoj. Plej laste en tiu ĉi jaro eliris lia internacie uzebla Esperanta Vortaro por Lernantoj.

Teksto: EPĈ

arkivita en:
verdeca1
verdeca1 diras:
2012-11-12 12:36
Lauxlum estis unu el miaj geinstruistoj en mia lernado de Esperanto,kvankam tempo pasis cxirkaux pli ol dudek jaroj tamen lia afalba kaj rideta vizagxo cxiam restas en mia memoro.Lauxlum gxuas grandan renomon en nia esperantujo por tio.ke li donacis preskaux sian tutan vivon al Esperanto,oni ecx tiel esprimas ,ke lauxlum naskigxas gxuste por propagandi.disvolvi kaj plivastigi Esperanton.Lia forpaso estas granda perdo ne por la cxina esperanto-aktivado sed ankaux por la tutmonda esperanto-movado.Kvankam li forpasis tamen li vivos en nia koro por cxiam.
Tenten
Tenten diras:
2012-11-14 10:59
Nun oni povas viziti la specialan rubrikon de El Popola Cxinio, "Eterna Lauxlum" kaj lasi tie mesagxojn:

http://branch.cipg.org.cn/mapleleaf-1-9/index.php
esperanto
esperanto diras:
2012-11-14 16:33
Antau ol ghissate kaj senkritike laudi tiun "Laulum" (ripozu li en paco!) necesus unuavice esplori lian politikan-ideologian rolon en Cinio kaj en la redakcio de El Popola Cinio. Nur kiam oni povas forvishi chiun dubon kaj suspekton pri politika-ideologia malneutraleco, oni povus lau mi nomumi e-istojn el komunismaj landoj honoraj membroj. Tiurilate, en la pasinteco la honora membreco estis misuze atribuita en pluraj kazoj, char ne ekzistis la okazo kontraustari tiujn nomumojn.
Chu Laulum estis membro de la komunisma partio de Chinio ne estas menciite. Mi ree atentigas, ke la komunisma partio de Chinio respondecas ne nur pri senlimaj lezoj de la homaj rajtoj en la propra lando, sed ankau pri 65 milionoj da perfortaj mortintoj dum la periodo de la kultura revolucio kaj de Mao Zedong. Shajnas, ke la e-istoj komplete forgesis tiujn faktojn kaj neniam interesighis pri ili (dum ili agreseme krachadis kontrau la "lezoj" de la homaj rajtoj en la Okcidento). Plej vershajne Laulum ne kulpas nek respondecas pri tiuj krimoj, kvankam kiel 40_50-jarulo li plenkonscie travidis la tempon de la china stalinismo kaj de la kultura revolucio en Chinio, sed kion li faris kiel kunlaboranto de EPC kaj kiel verkisto por malkashi ilin? Eble li ne estis konvinkita komunisto. Kiel oni povas legi en lia biografio, Laulum esperantistighis sub la influo de la Movado de la 4a de majo, kiu estis naciisma, kontraujapana movado kaj konsiderata kiel prasocialisma reformmovado en Chinio. Chu Laulum finfine farighis komunisto ne estas menciite, sed estus tamen interese scii (multaj e-istoj emas diri, ke la politika aparteneco ne gravas. Sed ili eraras, char la politika sinteno de iu e-isto rekte influas lian pensmanieron kaj agadon ankau rilate al Eo).

Due:
Supozeble la membrigho de Laulum en la Akademio de Esperanto sekvis surbaze de la meritoj menciitaj en la vikipedia artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/Laŭlum. Sed kiuj estis liaj realaj meritoj por la Akademio de Esperanto mem? Krom tio: Chu liaj verkoj kaj agadoj estis kritike analizitaj kaj recenzitaj lau valoro kaj kvalito, ne estas konate al mi (char mi ghis nun ne okupighis pri china Eo-movado kaj chinaj e-istoj).

Ktp.