Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Forpasis Aleksandr Ŝevĉenko

Forpasis Aleksandr Ŝevĉenko

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-25 20:46
La 24-an de novembro neatendite forpasis Aleksandr Ŝevĉenko, rusia esperantisto, fondinto kaj gvidanto de "Impeto", unu el plej rimarkindaj esperantistaj eldonejoj. Ĉi-septembre Aleksandr fariĝis 55-jara.

Fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-j jaroj Aleksandr Ŝevĉenko, kune kun kelkaj aliaj esperantistoj, laboris en rusia eldonejo "Progreso", kie en 1992 ĝermis "Impeto".

Kun sia edzino Jelena (en la lastaj jaroj la eldonejon kungvidis ilia nun plenkreska filo Dmitrij) li eldonis pli ol 200 librojn, el tiuj ĉirkaŭ 150 en kaj pri Esperanto - poezion, prozon, vortarojn, lernolibrojn.

Dank' al lia agado esperantistoj ekkonis multajn aŭtorojn - kaj origine verkantajn en Esperanto, kaj tradukitajn.

Aleksandr estis ĉiam malferma al novaj ideoj kaj proponoj. Multaj homoj perdis ne nur eldonanton de bonegaj libroj, sed ankaŭ delongan amikon.

Pacon al la animo de Aleksandr.

Grigorij Arosev

arkivita en: