Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Brewer antaŭvidas morton de Esperanto-asocioj

Brewer antaŭvidas morton de Esperanto-asocioj

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-10 12:55
Post preskaŭ jardeko en gvidaj pozicioj en la landa asocio de UEA en Usono, Steven Brewer fine de junio demisiis de sia posteno kiel sekretario de Esperanto-USA. En blogaĵo publikigita post la demisio, li klarigas ke la cetera gvidantaro de la asocio ne volas vidi la neprecon de renovigo, sed preferas obstine pluiri en la direkto de certa morto. Simila sorto laŭ li atendas ankaŭ Universalan Esperanto-Asocion, se ĝi ne renoviĝos.

Steven Brewer estas unu el la plej konataj esperantistoj en Usono. En sia demisia blogaĵo li rakontas, ke li de dudeko da jaroj membras en la landa asocio, iam nomita ELNA, nun Esperanto-USA, sed ke la asocio efektive neniam proponis al li ion kion li bezonas. Tial li antaŭ ok jaroj akceptis la proponon iĝi vicprezidanto por vidi, ĉu eblus evoluigi la asocion en pli moderna kaj malferma direkto.

Li sukcesis kolekti grupon de spertuloj kiuj transformis la eksmodan retejon de la asocio en retan komunumon, kun la celo helpi kaj kuraĝigi homojn mem aktivi, kaj por montri al la ekstera mondo ke efektive ekzistas vivanta Esperanto-komunumo en Usono, li klarigas en sia blogo. Aldone, la retejo donis al ordinaraj membroj la eblecon afiŝi informojn kaj raportojn pri siaj agadoj, dum la administranto povis publikigi la plej interesajn erojn en la frontpaĝo.

La nova retejo eble ne furoregis, sed ĝi tamen estis relative sukcesa, opiniis Steven Brewer. Li tamen trovis, ke aliaj estraranoj de Esperanto-USA ne konsentis pri liaj ideoj, li rakontas en sia blogaĵo:

Pluraj homoj, speciale Lucy Harmon, ne ŝatis la direkton de la nova retejo. Ili ne volis konstrui komunumon - ili simple volis "reklami". Ni havis senfinajn diskutojn kaj kelkajn krudajn debatojn, sed mi neniam sukcesis konvinki ilin (ŝin) ke indas organizi homojn. Fine, post tri jaroj, mia mandatperiodo kiel vicprezidanto finiĝis, kaj, nesurprize, oni ne petis min iĝi prezidanto. Mi pluservis kiel retestro, kaj kiam post kelkaj jaroj liberiĝis la posteno de sekretario, mi akceptis ĝin, ĉar ĝi bone akordiĝis kun miaj jamaj taskoj kiel retestro.

Post malkonsento en la estraro pri tio, ĉu Steven Brewer kun siaj renovigaj ideoj estus taŭga persono por reprezenti Esperanto-UEA en la komitato de UEA, la prezidanto de la asocio ne nur reprenis la proponon komitatanigi lin, sed ankaŭ sen apartaj klarigoj forprenis de Brewer la respondecon pri la retejo kiun li grandparte mem kreis kaj dum multaj jaroj administris kaj evoluigis.

Dum la ĵusa landa kongreso en Teksaso en la antaŭlasta semajno de junio, Brewer fine decidis demisii de sia posteno en la estraro. Sian decidon li publikigis en Twitter: "Post longa pensado, mi decidas demisii kiel sekretario de Esperanto-USA ekde la 25a de junio, 2012."

En sia anglalingva blogaĵo, publikigita la postan tagon, li klarigas:

Blogaĵo de BrewerMi aliĝis la estraron kun la celo provi transformi la asocion Esperanto-USA en siaspecan organizaĵon, kiun mi vere povus subteni. Kion mi vere volas estas asocio, kiu helpas homojn organiziĝi por atingi komunajn celojn, kaj kiu donas vizaĝon al la Esperanto-komunumo, montrante al angleparolantoj ke ekzistas homoj kiuj uzas Esperanton ĉiutage por fari amuzajn kaj interesajn aferojn. Anstataŭe, ni restas socia klubo por maljunaj homoj.

Libera Folio petis ke Steven Brewer klarigu, kiu laŭ li do estu la tasko de esperantistaj asocioj en la nuna epoko.

Steven Brewer:  Mi ne diras ion sekretan aŭ ion novan.  Humphrey Tonkin dum almenaũ dek jaroj diras tion ĉi - kaj jam antaũ tridek jaroj provis averti ke la mondo ŝanĝiĝas, ke oni devas atenti kaj adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj - aŭ morti.

— Laŭ mi plej grave, la Esperanto-organizaĵoj devas esti periloj de la aktivado de la membroj. Kiel ne-profit-celaj organizaĵoj, ili povas ricevi monon senimposte kaj uzi ĝin por antaŭenigi difinitajn celojn de la membroj. Laŭ mi, la organizaĵoj estu la sokloj sur kiu povus stari tiuj, kiuj volas antaŭenigi ajnan Esperanto-agadon. Sed tio neprigas ke la membroj organiziĝu: ke ili sciu kion la aliaj faras. Antaŭlonge, tio okazis pere de novaĵletero aŭ bulteno. Nun tio devas okazi pere de la interreto. La organizaĵoj devas provizi la membrojn per rimedoj por facile komunikiĝi kaj scii kion aliaj faras.

— Samtempe, la landaj asocioj devas montri ke Esperanto ekzistas kaj parolantoj de Esperanto aktivas en la koncerna lando. Oni facile vidu ke estas novaĵoj, ke aferoj okazas, kaj ke novaj aktivuloj estas bonvenaj.

Libera Folio: Kion do laŭ vi Esperanto-USA kaj UEA faras malĝuste?

Steven Brewer:  Anstataŭ fariĝi perilo por la aktivado de la membroj, ili proponas sin nur kiel servantojn. Membroj, laŭ ili, estas simple tiuj, kiuj petas servojn (aĉetas librojn, legas bultenon, ktp) anstataŭ tiuj, kiuj mem aktivas kaj bezonas subtenon. Tro ofte, la estraranoj ŝatas ke la organizaĵo estu nur kiel propra socia klubo kie ili ludu kun siaj delongaj amikoj. Tre malofte – aŭ neniam — okazas kampanjo kiu devenas de la membroj. La estraranoj preferas ke membroj restu pasivaj kaj faru nenion.

Libera Folio: Kiel laŭ vi eblus tion korekti?

Steven Brewer:  Por UEA, mi plej klare priskribis tion en la artikolo UEA devas eliri el sia morta spiralo. Por Esperanto-USA, la afero estas malpli klara. Ili nun perdegas monon je la rapideco de 25.000 dolaroj jare. La organizaĵo havas profundajn poŝojn, sed finfine tamen malaperos se ili ne povas ŝtopi la truon aŭ replenigi la poŝojn. Kaj tio estas la granda problemo: La maljunuloj, kiuj eble testamentos monon al Esperantujo, malmulte aktivos. Ili ne partoprenos la reton. Ili ŝatas la socian klubon al kiu ili apartenas. Oni devas daŭre provizi ilin per la servoj de la klubo kaj samtempe pripensi kiel oni allogu la junulojn kaj ebligu al ili aktivi. Oni nur devas ĉirkaŭrigardi ĉe Landa Kongreso por vidi ke, almenaŭ en Usono, tio ne okazas.

Libera Folio: Vi asertas, ke UEA kaj Esperanto-USA laŭ sia nuna modelo estas mortantaj. Kiel vi antaŭvidas tian morton? Kiel eblus ĝin eviti? Kial indus?

Steven Brewer:  Eble la nunaj Esperantaj organizaĵoj efektive devos morti antaŭ ol oni starigos novajn, kiuj pretas alfronti la nunan mondon. Mi laboris dum ok jaroj por enkonduki novan pensmanieron: por flegi komunumon de aktivuloj kiuj volis fari ion por antaŭenigi Esperanton. Mi konfesas, ke mi nur duone sukcesis. Sametempe, la organizaĵo nur duonvole subtenis tiun celon. Duono — aŭ eble eĉ pli — ne volas ke la organizaĵo transiru al alia modelo. Ili preferas ke la organizaĵo simple prediku al la kredantoj. Sed oni ne povas eviti la konkludon ke la tradicia Esperanto-movado mortos se ĝi ne alfrontos la veron kaj ne transiros al nova pensmaniero.

arkivita en:
Lu
Lu diras:
2012-06-29 16:35
La artikolo informas, ke oni "forprenis de Brewer la respondecon pri la retejo kiun li grandparte mem kreis kaj dum multaj jaroj administris kaj evoluigis." Tiaĵo povas esti tre doloriga. Simile dolorige certe estis por kelkaj UEA-dungitoj forlasi la oficejon fine de 2001 sekve de konfliktoj kun la estraro. Mi ne deziris vidi tian sorton por la rezultoj de mia laboro, tial mi ekde 2001 laboris kadre de sendependa asocio "EsperantoLand". De tempo al tempo mi proponas similan modelon al aliaj - eble mi sukcesis inspiri al Martin Schäffer, kiu fondis la asocion "Esperanto Internacia".

Mi havas la impreson, ke ne ekzistas absoluta vero en la mondo. Ĉu pravas Lucy Harmon aŭ Steven Brewer - malfacile decidi. Tial mi havas la impreson, ke estus bona ideo, se oni samtempe realigus ambaŭ ideojn, en du malsamaj organizaĵoj. Ne necesas konflikti pro tio, ke oni ne kredas je la sama vojo - eblas plej amike rilati, sed iri laŭ malsamaj vojoj.
vallef
vallef diras:
2012-06-29 17:10
Jes, tiun vojon mi sekvas nun en Brazilo. Se la labormetodojn estas malsamaj, la strategio estas malsama, la teoriaj fundamentoj estas malsamaj, kaj eĉ kelkaj celoj estas malsamaj, do la solvo estas krei novajn organizojn.
Multaj pledos por unueco, sed tio signifas unuecon ĉirkaŭ iliaj pensamiero kaj labormetodoj.
Mi opinias ke unueco en la diverseco estos pli bona por Esperanto. Ĉio estos utila al Esperanto:
Tiuj, kiuj volas preni Esperanton nur kiel amatan ĉevaleton, prenu do.
Tiuj, kiuj volas nur prediki pri la bonaĵoj de Esperanto al mondo kaj fari nenion per ĝi, nur prediku do.
Tiuj kiuj volas perlabori monon per Esperanto, perlaboru do.
Tiuj, kiuj volas labori per modernaj metodoj por Esperanto, bonvolu fari tion.
Se metado de ĉiuj en la sama asocio okazigas kverelojn, konfiktojn..do ni fondu novspecajn asociojn kaj ĉiu laboru en sia niĉo. Kaj ili povas starigi komunajn laborojn inter si. Kial ne?
pbrewer
pbrewer diras:
2012-06-29 18:54
Almenaŭ en Usono, la laboro por krei kaj priservi ne-por-profitan organizaĵon estas sufiĉe granda, ke oni tre preferus ne subteni du.

Estus plej bona, se unu organizaĵo faru tiun laboron, kaj agu kiel kondukilo por la mono. Iuj aliaj agoj--iuj, kiuj ne bezonas la movon de mono--povus farita de aliaj organizaĵoj. Do, certe ni havu aliajn organizaĵojn, sed havu unu ne-por-profitan organizaĵon, kiu povas (kaj volas) agi kiel monkondukilo por ĉiuj la aliaj.
jakvo
jakvo diras:
2012-07-01 14:45
Estas interesa informo kiun Steven Brewer donas. Mi sekvas lian pensmanieron kaj scias ke la plej granda problemo estas la koncervatimuloj kiuj ja havas ideojn, sed bedaŭrinde ili ne plu kongruas kun la ideoj de nuna jarcento.
Mi mem "rompis la dentaron" pro miaj ideoj ene de SAT fakte parto pro sama kialo.
Forlasi asocion en kiu oni estas dum jaroj aktiva estas same kiel maledziĝi. Oni sentas malŝarĝon kaj samtempe malkontenton pro malsukceso.

Certe mi firme aplaŭdas la reagon de Lu kiu laŭ mi pravas.

Mi deziras al Steven la plej bonan kaj esperas ke li, post ripoza tempo trovas novan angulon en kiu li povas agadi kaj esti utila.
Mankas en esperantio homoj, aktivuloj kun ideoj sed strange, vidu tiuj kiuj klopodas formeti ŝtonon en la rivero ne havas subtenon de la koncervativuloj.
Lu
Lu diras:
2012-07-02 21:02
Kiam mi forlasis la Esperanto-asociojn fine de 2000, mi sentis ĉefe malŝarĝon. Jam dum la antaŭa jardeko mi pensadis, ke tiel, kiel ili faras, ne atingeblos progreso.

Per tio mi venas al la demandoj, kio estas progreso, ĉu oni volas "progreson" (aŭ nur administradon de la aktuala stato), kien oni volas iri kaj laŭ kiu vojo? Mi havas la impreson, ke la Esperanto-asocioj estas grandaj ŝipoj, sur kiuj kelkaj iom remas, multaj en malsamaj direktoj, aliaj ĉefe amuziĝas. Mi ne vere miras, ke la ŝipoj ne moviĝas - sed, mi supozas, ke por multaj tio ne plu gravas. Ĉiukaze multaj perdis la esperon pri progreso.

Tio, kio mankas interalie, estas interkonsento pri la atinginda celo, pri la elektenda vojo tien kaj ankaŭ pri tempaj imagoj. Ĉu ni volas atingi ekzemple ĉiujare dekprocentan kreskon de la vendonombroj de lernolibroj aŭ de vizitantoj (tralaborintoj) de retaj kursoj? Aŭ kiujn aliajn nombrojn ni altigu? Kiuj estas la aktualaj nombroj en la kampoj, kiujn ni - eventuale - volas progresigi?

Ĉu vi, Steven, eble ŝatos prezenti viajn personajn celojn (kaj eble kontraste la celojn aŭ necelojn de aliaj estraranoj)?

(Kara Jakvo, mi timas, ke restos tiel, ke tiuj, kiuj "klopodas formeti ŝtonon en la rivero", ne havas subtenon de la konservativuloj. Ni devos labori en iuj kadroj sen tiuj konservativuloj, fidi niajn proprajn fortojn.)
esperanto
esperanto diras:
2012-07-02 22:20
Pardonu, mi ne estas demandita, sed mi tamen aldonas komenton:

Se ne ekzistas reala demando (germane Nachfrage) pri Esperanto, tiukaze ankau ne okazos progreso. Mi ne scias chu vi komprenis tiun simplan fakton au logikon au ne (shajnas al mi ke ne, char alikaze vi ne daure parolus pri altigo de la nombro). Due, se vi ne povos oferti kvaliton, bezonon au allogon, tiukaze vi ankau ne povos altigi la nombrojn kaj progreso ne estas.

Estas al mi jam malfacile diri, kion sentas, vidas, audas kaj spertas novulo, kiu havas kontakton kun e-istoj (ekzemple che edukado.net au lernu.net). Oni devus unue fari enketojn kaj analizojn pri la opinioj de tiuj personoj, kiuj faris/as kurson au ekzamenon. Shajnas al mi, ke pro tio, ke la Eo-moavdo post la kurso kaj ekzameno havas nenion interesan por oferti, la novuloj ne daurigas au en la plej malbona kazo denove malaperas. Chu vi kredis, ke inteligentaj homoj volas nur stulte babili kun iuj stranguloj?

Krom tio, kiu shatas lerni Esperanton pere de tiuj primitivaj lernolibroj, kiuj disponigas la Eo-movado?

Poste venas la praktiko. Novuloj reale ne povas praktiki la lingvon. Eble ili partoprenas iun Eo-aranghon, ofte por la unua kaj plej lasta fojo.

Sed chiuj tiuj estas subalternaj demandoj. La chefa problemo estas, ke per Esperanto oni povas fari (preskau) nenion interesan.

Do, en Eo devus esti produktitaj unue altnivelaj kaj allogaj produktoj kaj servoj, kaj nur tiam ekzistas la shanco, ke iu interesighos pri Eo. Antaue ne.
Lu
Lu diras:
2012-07-03 09:06
Ĉu ekzistas mendado por iu produkto aŭ servo, tio dependas de la aĵo kaj ĉefe de la surmerkatigo. ("Bona vendisto povas vendi ion ajn.") Tre malfacilas konkludi multon el la nuna stato de la mendado por Esperanto, se oni ne lernis, konsideris kaj aplikis la scion de varbado kaj merkatiko. Ĉu vi jam legis kelkajn fakajn librojn pri tiuj temoj, Andy? Kiujn?

Inter gimnaziaj lernejanoj en Germanio proksimume nur triono scias, kio estas Esperanto. Se ni sukcesos informi la aliajn du trionojn, plej verŝajne ni povos triobligi la nombron de lernantoj en tiu aĝgrupo. Verŝajne multe pli, ĉar ankaŭ la unua triono havas plej ofte erarajn aŭ nesufiĉajn sciojn aŭ simple ne sufiĉe ofte aŭdis pri Esperanto, por ke tio kreu instigon al lernado.

Evidente la hodiaŭa kvalito de Esperantujo sufiĉis por allogi la hodiaŭan parolantaron, vin kaj min kaj multajn aliajn. Supozeble tiu kvalito ankaŭ sufiĉos por allogi iun procentaĵon inter tiuj, kiuj ankoraŭ ne scias (sufiĉe) pri Esperanto. (Verŝajne la procentaĵo similos al tiu inter la ĝisnunaj "sciantoj".)

En Facebook eblas konstati, ke multaj novuloj jes daŭrigas la Esperanto-uzadon. Kaj en aliaj lokoj. Inteligentaj homoj volas inteligente paroli kun aliaj inteligentuloj.

Kelkaj lernolibroj eble estas ne bonaj - tamen ekzistas pluraj, kiuj sufiĉis por levi homojn ĝis kontentiga nivelo. En ĵusa enketo en Facebook, http://www.facebook.com/questions/427902157241435/ , mi kolektis 88 respondojn de ĉefe germanlingvanoj pri "Falls ihr Esperanto lernt oder schon gelernt habt: Mit welchem Buch/Lehrwerk?" (Se vi lernas/is Esperanton - kiulibre?) Kiam estis 62 voĉoj, estis jenaj sumoj:

10x Esperanto programita (Behrmann) (+1 voĉo en komentario), 9x Wir lernen Esperanto (Wingen) (+1 retpoŝta voĉo), 8x Tesi la testudo (Bick u.a.) (+2 retpoŝtaj voĉoj), po 4foje Taschenlehrbuch Esperanto (Dahlenburg/Liebig) kaj Kurso de Esperanto (Pereira, por elŝuti) ktp.

Do evidente la ekzistanta oferto sufiĉis almenaŭ al tiuj homoj lerni Esperanton. Certe indas plibonigi la kvaliton de lernolibroj - sed tie ŝajne ne troviĝas strategia prioritato.

Por la praktiko ekzistas Esperanto-renkontiĝoj, Facebook kaj multaj aliaj eblecoj. Kelkaj homoj foriras, aliaj evidente restas. (Kaj ju pli ni sukcesos alvenigi per bona varbado, des pli restos, plej verŝajne.)

Ŝajne por vi estas io interesa verki komentojn en Libera Folio. Aliaj homoj trovas aliajn aferojn - ĉiu laŭ sia plaĉo. Kaj, bedaŭrinde, ni ne povas sukcesi kontentigi ĉiun. Sed ja kontentiĝas multaj. Kelkaj eĉ trovas sian kontenton en la esprimado de sia malkontento...

Mi povas meti la aferon ankaŭ en ŝajne kontraŭdira aserto:

La perspektivoj de Esperanto estas bonegaj, ĉar nur tre malmultaj homoj scias pri Esperanto. (Se multaj homoj bone scius kaj tamen ne lernus, la perspektivoj estus vere malbonaj. Sed tiel feliĉe ne estas.)
esperanto
esperanto diras:
2012-07-03 12:44
Vian plej lastan konkludan frazon mi ne komprenis. Shajnas al mi, ke ghi estas kontrau la logiko.
Lu
Lu diras:
2012-07-04 21:40
Nur ŝajne kontraŭ la logiko. Eble morgaŭ relegu.

Se ni sukcesos informi multajn homojn (kaj tiuj neinformitoj ekzistas), multaj el ili supozeble lernos Esperanton. Tio estas bela perspektivo.
vallef
vallef diras:
2012-06-29 16:45
En Brazilo okazis pli malpli la samon al mi, kiam antaŭ pli ol dek jaroj mi estis prezidando de la Federacia Konsilantaro de Brazila Esperanto-Ligo kaj prezidanto de Esperanto-Asocio de Brazilja. Tamen, miaj ideoj estis pli radikalaj. Ni volis starigi novajn laborpremisojn, ŝanĝi la akson de la brazila movado. La afero tiam iris al tre malbona vojo kaj estis granda opozicio al la proponitaj ŝanĝoj. Nu, nun grupeto da samideanoj provas la novajn ideojn per Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio kaj per Rede Esperanto (Esperanto Reto www.redeesperanto.com.br ). Tre resume, ni agadas/os laŭ tri branĉoj:
1- Ekonomia Esperantismo > profitaj celoj, entreprenoj, Intraespo;
2- Sociala Esperanto-Entreprenismo > ne-profita celoj sur la kampo de NROj; esperanto kiel laborlingvo por la Celoj de la Jarmilo, de UN;
3- Esperanto-Movado > iom malsama de la tradicia movado, ĉar oni prenas radikale la celon apliki en la praktiko la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Do, kluboj de Esperanto fariĝu komunumaj lingvo-lernejoj...kaj kompreneble Esperanto rolos kiel propedeŭtikan lingvo.
Alivorte, venis la tempo por plena disvolvado de aplikado de Esperanto. Kompreneble, ĉar tio postulas multe pli fundan laboremon kaj strebadon kaj profesinivelan laboron (eĉ se per voluntula laboro), ne estas facile forlasi la tradician modelon, kun kunvenetoj por praktiki Esperanton kaj nenio pli.
Nu, estas multe pli, sed ni prezentos niajn ideojn al la mondo iom-post-iom. Ni esperas, ke ekster Brazilo niaj ideoj estu pli facile akceptataj. Aliflanke, ni ne funde kalkulos je la tradiciaj esperantistoj, ĉar nia ĉefa celpubliko estas la ne-esperantista mondo, kiu ja bezonegas Esperanton, sed ne scias eĉ pri sia ekzisto. Vizitu nian provizoran paĝon ĉe www.intraespo.org/internacie por pli da informoj pri ekonomia esperantismo. Pri la aliaj branĉoj, ni iom post iom informos la internacian komunumon.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2012-06-30 01:27
Mi membras en 8 diversaj organizaĵoj, tri el ili en Esperanto. Mi devas membri en la aliaj 5 pro mia laboro. Do mi kotizas ĉiujare ĉirkaŭ $1000 al organizaĵoj. Tial mi ne membras en Esperanto-USA. Laŭ mi, oni ne devus uzi la eŭropan modelon de landaj asocioj en Usono. Usono estas grandega lando. Vojaĝi al Teksaso estas kvazaŭ vojaĝi al Montrealo - do longa vojaĝo. Por iri al Naŝvilo (kie lastvintre estis renkontiĝo) mi lernis ke mi devus flugi al Dallas, poste al Ĉikago kaj de tie al Naŝvilo!
Mi estas ano de SFERO (Sudflorida Esperanto-Rondo). Devus ekzisti plurŝtata organizaĵo de eble sudorienta Usono aŭ simple de Florido, ktp. Mi kotizus al SFERO - ero da tiu kotizo irus al la regiona organizaĵo kaj ero de tio al Esperanto-USA. Ni devas havi regionajn kongresetojn. Ekz. mi pli malmulte koste povas vojaĝi al Atlanta kaj daŭras nur horon en la aviadilo. Aŭ se estus florida kunveno, oni povus renkontiĝi en Orlando, urbo ĉe la centro de nia ŝtato, do nur kvazaŭ 4-hora aŭto-vojaĝo por la plej multaj floridanoj. Tio pli similas al la situacio en Eŭropo.

En Usono ni ankaŭ ne havas tiom da ferioj kiel oni havas en Eŭropo - do E-kunveno povus esti semajnfina renkontiĝo.Ekz mi povus liberiĝi de la laboro vendredan posttagmezon kaj konduki al Orlando (kie estas ankaŭ malmulte kostaj hoteloj fore de DisneyWorld)kaj malmulte kostaj etnaj restaŭracioj kiel en kvartalo kion oni nomas tie "Malgrandan Vietnamion". Eĉ se la kunveno estus en Miami, estas 1-hora flugo de Jacksonville (en la norda parto de nia ŝtato). Flugi al Kalifornio estas tutnokta flugo por ni - ofte ke ni devas ŝanĝi aviadilojn en Atlanta aŭ Dallas.
Ni usonanoj devas trovi nian propran modelon por E-komunumo.
Mi ankaŭ ŝatas la komentojn de vallef. Mi proponos diskuton de tio dum la proksima renkontiĝo de SFERO.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-06-30 13:39
Mi ne timas pri la morto de la movado kaj se mortas iuj asocioj, tio ne stas katastrofa, sed ofte estas ech necesa. Ja nuntempe ni jam havas multe pli da "unueco en diverseco" ol iam ajn. Ekzistas vere tre inertaj asocioj sed paralele fortega movado en chiuj direktoj. Rigardu nur la rusan movadon. Pri la agado de Rusa E-Asocio mi audis preskau nenion dum mia tuta 50-jara E-aktivado, sed vere kvalitaj kontribuoj de rusoj al la movado ghenerale estas chiam pli evidenta. Krom Ondo de Esperanto, kiu estas grava kaj ege konata, ekzistas amaso de individuaj junaj rusaj esperantistoj kiuj kreis tre gravajn retejojn, elektronikajn servojn al individuoj, ne al asocioj, filmtitologa agado, pluraj el ili fondis entreprenojn privatajn kaj kreas ege gravajn kontribuojn al la movado. Simile kiel che rusoj okazas en preskau chiuj asocioj, estas efektive malmultaj esceptoj, kie la Asocioj estas aktivaj kaj klopodos kunkrei kun la kreemo de la membraro. Multaj plej gravaj nuntempaj atingoj estas rezultoj de individuoj kaj grupoj kaj entreprenoj ekster la asocioj (lernu.net, edukado.net, E@I, vikipedia komunumo, wikitrans...) Mi do ghojas ke ekzistas tutsimple multaj kiuj uzas la lingvon tiel kiel al ili plachas (tra la sociaj retoj kaj en reala financa mondo) inter kiuj multaj ech ne scias pri ekzisto de UEA. Kaj Esperanto sendube vivas. Tamen la asocioj devas ekzisti ech se tre inertaj char ili ankorau estas niaj reprezentantoj antau oficialaj instancoj, la Movado estas la popolo, la asocioj estas shtato. Pro tio ke la nuna mondo rapidege shanghighas tiel ke ne eblas antauvidi kiel ni vivos post 5 jaroj, estas klare ke la asocioj devos adaptighi, sed kiel, ili mem ne scias. Kaj tio ne estas nur nia problemo. Ankau la veraj shtatoj ne scias kiel reorganizighi por la estonta mondo,kaj insistas pri malnovaj formoj de stirado de la socioj, kiuj evidente montrighis malbonaj. La problemon fontas chiuj neprofitcelaj organizajhoj.
Mi simple opinias ke la vivo mem baldau alportos tre surprizajn novajhojn (imagu la mondon en kiu malaperos mono kaj ideo pri profito, la mondon en kiu ne plu estos asocioj baze de kotizoj kaj asembleaj kunvenoj kiel praktika apliko de demokratio!!)
Iu speciala revolucio nun ne estas necesa. Kreighas per si mem novaj strukturoj de la organizigho de la popolo kaj tiu nova mondo neprigos la shanghojn ankau en la organizoj, sed nun ankorau ne klaras kiel. Ni fosu, chiu sian sulkon au plurajn sulkojn samtempe kaj atentu la evoluon.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-30 14:31
Se Eo-asocioj ofertas al la publiko, inkluzive de la propra membraro, nenion interesan, kaj la plimulto de Eo-asocioj ofertas nenion interesan, oni ne devas miri, se tiuj asocioj degeneras kaj malaperas. La tradiciaj Eo-asocioj mortis, ne nur char ili havis nenian interesan programon por oferti (evidente la kelkaj malmultaj membroj mem trovis ghin interesa), sed char mankis posteuloj por plugvidi tiujn asociojn. Chi tiun historion de la mortado kaj malaperado de Eo-asocioj mi dokumentis en "mia" svisa enciklopedio. Kaj intertempe mortis ankau la lucerna Eo-societo, vershajne ankau la zurika, kaj la aliaj kluboj vegetas au ekzistas nur sur la papero (kiel la berna). Se vi rigardas iliajn retpaghojn, vi konststas, ke ili havas nenion interesan por oferti.

Se tiuj kluboj ne kapablos oferti interesan programon, homoj ne aperos, kiel montris multaj ekzemploj. Se ili sukcesos organizi allogan programon, homoj (plej diversspecaj) aperos, kiel montris pluraj ekzemploj. Logiko tutsimpla.

La alia demando estas la demando pri bezono de tiaj kluboj. En multaj kazoj ili simple ne plu estas bezonataj, char la homoj trovis aliajn manierojn kunveni, renkontighi, socie organizighi kaj aktivighi (ne nur per la interreto). La sociaj bezonoj de la homoj restis en principo la samaj, nur la formoj kaj kutimoj shanghighis.

La problemo estas, ke e-istoj ne konas sociologion, nek historion. Pro tio ili asertas iun ajn fatrason kaj venas al falsaj konkludoj. Se ili konus ghin, ili komprenus la problemojn pli bone kaj argumentus alimaniere, kaj pli celtrafe kaj kompetente, kaj eltirus aliajn konkludojn.
jakvo
jakvo diras:
2012-07-01 15:01
La tradiciaj Eo-asocioj mortis, ne nur char ili havis nenian interesan programon por oferti, sed char mankis posteuloj por plugvidi tiujn asociojn, mi legis en reago ĉi supre.
Parte mi konsentas, sed ne estas nur tiuj aferoj. Laŭ mi la plej granda problemo estas, trovi manieron por eviti konfliktojn. Nek Steven, nek mi sukcesis pri tio. Mankas al plejmulto de la homoj la kapablo diskuti. Jam rapide ili ofendiĝas kaj koleras pro vorto malzorge uzata aŭ pro vorto simple miskomprenata. Ĉiam, kiam mi estas aktiva en iu Esperanto asocio homoj konsilas esti "diplomato". Kial, ĉu esperantio estas politika partio aŭ mondpolitiko? Mi ĉiam pensis ke la celo de esperanto estas, interalie, internacia komunikado. Do homoj devas preni atenton pri malsameco de kulturaj kutimoj. Estas pli da kaŭzoj por milito ol por paco kaj precipe tio estas plej detrua en nuna tempo. Homoj uzas interreton kaj pensas esti mondvojaĝantoj kiuj scias ĉion.
Plej malfacila en iu ajn asocio estas klopodi ŝanĝi ion al pli moderna, al pli laŭ nuna jarcento. Homoj estas regataj de timo. Timo ke tiuj novaj (konsiderante ke tio daŭre ekzistas, novaj ideoj)ideoj, novaj formuloj povas malsukcesi. Ke la klubo eble perdas monon pro tio aŭ ke iu malkontentulo forlasus la asocio. Timo estas plej malbona konsilanto. Estas pli bone malsukcesi ol resti en kampo de timuloj.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-01 17:05
Certe, konfliktoj ludis gravan rolon, sed konfliktoj okazas en chiuj homaj organizajhoj, spontane mi nomu la internacian komunisman movadon kaj la internacian katolikan eklezion kun ties sennombraj konfliktoj, kvereloj kaj skismoj.
Sed kiu kulpas pro konfliktoj?
Necesus verki la historion de la konfliktoj en la planlingva kaj Esperanta movadoj, por analizi kaj kompreni kio vere okazis.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-07-02 12:33
> Laŭ mi la plej granda problemo estas, trovi
> manieron por eviti konfliktojn.

Oni ne ĉiam povas eviti konfliktojn, sed ekzistas eblecoj solvi la neeviteblajn pli elegante ol nuntempe ofte okazas.

> Mankas al plejmulto de la homoj la kapablo diskuti.

Se Esperantistoj nur havus ian ideon pri kio ili diskutas, jam multo estus gajnita.

> Ĉiam, kiam mi estas aktiva en iu Esperanto asocio homoj
> konsilas esti "diplomato". Kial, ĉu esperantio estas
> politika partio aŭ mondpolitiko?

Esperant_o_ estas mondpolitiko, vole-nevole. Se Esperant_io_ sukcesas ne esti mondpolitiko, tio estas nur ĉar oni diligente laboras por eviti tion.

> Mi ĉiam pensis ke la celo de esperanto estas, interalie,
> internacia komunikado.

Nu, tio estas la baza miskompreno. Lingvo absolute ne rilatas al komunikado. Lingvo estas memesprimo.

> Estas pli da kaŭzoj por milito ol por paco

Paco estas memkomprenebla kaj ne bezonas kaŭzojn. Minaco al paco venas nur kiam sufiĉe da homoj konvinkiĝas ke ĝi bezonas esti motivita.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-02 13:48
En la Eo-movado estis aplikitaj du chefaj metodoj, au tipoj de konfliktoj:

1. Plene kaj malferme efektivigi konfliktojn (kio ofte finighis per tio, ke unu flanko cedis kaj malaperis, dum la alia flanko restis - eterne).
2. Eviti konfliktojn sed prokrasti kaj ne solvi gravajn demandojn (kio kondukis al stagnado kaj nesolvado de certaj demandoj. Praktike la malkontentuloj au rezignis aktive tushi demandojn au senbrue forlasis la movadon kaj lasis la "stagnulojn" fari. Ekzemple, la tuta UEA-sistemo bazighas sur stagnado, chefe post 1990, char ghi preferas la konfliktotipon n-ro 2. Sed kion oni reformu??? La organizajhojn? La linvon Esperanto? La propagandan strategion?)

pako
pako diras:
2012-07-23 13:11
Mia loka klubo (mi ne diras ĝian nomon por ne honti ĝin) kiel multaj aliaj mortadas lante.

Nur maljunulaj membroj (mi estas unu el la plej junaj... kaj mi estas pli ol 40 jara) de tempo al tempo partoprenas.

Eble ĝia ununura ebleco por ĝin salvi estos kredi "reton de mort-minacitaj societoj". Multege da e-kluboj kaj societoj tra la mondo povus aniĝi... eĉ UEA. Kompreneble la nomo de la reto estus alia, sed la ideo estas tia.

Por la societoj estus maniero havi iom artefarite novajn membrojn por ne esti fermita. Tiu ulo kun la identigilo de la reto estus membroj de ĉiuj societoj, kontraŭ pago de nun simpla kontribuo, kaj povos recevi servojn de ĉiuj.

Ĉu tro stranga ideo?




Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-23 16:06
Kara Francisco,
rigardu nur nian "registraron", chu vi vidas iun pli junan de vi? Chu iu de ili povas entuzinmigi junularon? Eble respondeca persono pri informado, kiu mem ne komprenas uzon de moderna elektroniko, kiu laboras lau malnovaj komunismaj metodoj - eluzi sen mem investi? Kiu sukcesis disbati estraron de Pola Esperanto Asocio?
Persono, respondeca pri informado kaj opinias, ke ne indas festi 125-an jubileon de Esperanto, char ghi estas simila jaro kiel alia?