Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Akademio de Esperanto trovas frua decidi

Akademio de Esperanto trovas frua decidi

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-16 22:25
La Akademio de Esperanto, 125 jarojn post la publikigo de Unua Libro, opinias ke la lingvouzo ankoraŭ ne decidis, ĉu resti kun leono estas danĝera, aŭ tamen danĝere. Tiun konkludon de la Sekcio pri Gramatiko diskonigas la 13-a Oficiala Informo de la Akademio, dissendita en la reto en vendredo la 13-a de julio.
Akademio de Esperanto trovas frua decidi

Danĝera leono

La Sekcio pri Gramatiko ekkonsideris la demandon pri "resti kun leono estas danĝera" en februaro, ricevinte demandon de Volker Schultheiß. La demandanto en sia letero citas du frazojn de Zamenhof, unu kun la vortoj "trovas necesa", alian kun la vortoj "trovis utile".

Li restas konfuzita ankaŭ leginte la klarigojn pri la demando en Plena Analiza Gramatiko kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, ĉar la dua laŭ lia kompreno preskribas, ke resti kun leono ĉiam estas danĝere, dum la unua konsideras danĝera resti kun leono. Tial li petas la Akademion klarigi la situacion kaj doni rekomendon pri ĝusta lingvouzo.

La ampleksan sed senkonkludan respondon de la Akademio subskribis kaj supozeble do verkis Otto Prytz, Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko. Evidente tamen estis konsultitaj ankaŭ aliaj membroj de la Sekcio pri Gramatiko, ĉar la teksto klarigas, ke temas pri atribuo de relativa graveco de diversaj principoj, kaj ke ambaŭ alternativoj havas siajn subtenantojn en la Sekcio.

Tial la Sekcio pri Gramatiko konkludas, ke la lingvouzo ankoraŭ ne solvis la demandon, kaj ke ambaŭ alternativoj estas pravigeblaj. La Akademio sekve ne volas doni rekomendon pri ĝenerala lingvouzo, sed tamen provas iom helpi la verkantojn de lernolibroj:

Pro la ankoraŭ ne stabila lingvouzo kaj pro la marĝeneco de la problemo, la Sekcio pri Gramatiko ne trovas la tempon matura por decide rekomendi unu uzon kaj malrekomendi la alian. Tamen, al verkistoj de lernolibroj la Sekcio rekomendas, ke oni uzu adjektivon por predikativoj rilatantaj al substantivoj kaj substantivecaj vortoj kiaj pronomoj, kaj ke oni uzu adverbon por predikativoj - subjektaj kaj objektaj - rilatantaj al infinitivoj kaj "ke"-propozicioj.

Ĝuste lingvaj demandoj plej facile gvidas al akraj kaj senkompromisaj debatoj en Esperantujo. Tiel ankaŭ ĉi-foje: jam la tagon post la publikigo de la Oficiala Informo, la bloganto Bernardo publikigis en Ipernity kritikan analizon de la (ne)decido, plendante ke la Akademio en sia rezonado ne distingis inter Fundamentaj kaj neFundamentaj Zamenhofaj ekzemploj, ne citis ĉion citeblan, erare citis, kaj krome tute ne esploras la aktualan lingvouzon.

Li konkludas:

La studeto de la Akademio konvinkas nek formale, nek metode. Ĝi montras evidentan nekonon kaj de la Fundamento kaj de la koncerna faka literaturo. La de ĝi prezentita fakto-materialo estas mallarĝa kaj nekontrolebla kaj ne pravigas la faritajn konkludojn. Ĝi fake apenaŭ havas valoron kaj ne estas taŭga konvinke doni gvidon.

Eble do necesos atendi pliajn 125 jarojn por ricevi definitivan respondon pri tio, ĉu ni konsideru, ke resti kun leono estas danĝera - aŭ ne.

arkivita en:
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-07-16 22:57
Se la lingvouzo (kaj la Akademio) bezonos 250 jaretojn por findecidi pri danĝera restado aŭ danĝere-restado kun leono, imagu kio okazos, kiam la lingvouzo (kaj la Akademio) komencos okupiĝi pri tigroj.

Nu bone, kiel konate, erari estas home. Aŭ erari estas homa...???
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-17 05:45
Mi ne estas nek akademiano, nek gramatikisto, sed simpla erara esperantisto, kiu uzas Esperanton de pli ol 50 jaroj.
De tempo mi havas dubojn kaj foje mi serchas respondojn el la regularo, sed plej ofte elektas pli plachan formon lau sento.

Chi tie, ne studante regularon, mi dirus, ke se vi uzas infinitivon vi pvas uzi adverbon kaj la frazo estasfinita.
Se vi uzas adjektive bezona estas substanivo. Ekzemple;
 "Erari estas home" - estas finita, kompleta, tamen "Erari estas homa" -io mankas, do ekzeple vi povus diri "Erari estas homa afero"(manko, kutimo...chiam substantivo)
Kun leono simile:
Resti kun leono estas danghera.... substanvivo, au
Resti kun leono estas danghere, au
Restado kun leono estas danghera.
Pli bone sonas substanitvo che fino.


Marcos
Marcos diras:
2012-07-17 10:54
La redakcio de Libera Folio same kiel la bloganto Bernardo grave miskomprenis kio estas la ĉefa temo de la priparolata respondo de la Sekcio pri Gramatiko, kaj sekve ankaŭ grave miskomprenis ĝiajn rekomendojn. La ĉefa temo ne estas la subjekta predikativo kiel en "Resti kun estas danĝere", sed nur la objekta predikativo kiel en "Ili trovis utile batali malkaŝe". La subjekta predikativo estas menciata en la respondo nur por la argumento laŭ analogeco, sed ne estas la temo de la respondo aŭ de la rekomendoj. Do la aserto ke la lingvouzo ne solvis la demandon tute ne rilatas al frazoj kiel "Resti kun estas danĝere" (en kiuj oni ja nepre uzu adverbon), sed nur al frazoj kiel "Ili trovis utile batali malkaŝe".

Markos Kramer
Membro de la Akademio de Esperanto kaj de ĝia Sekcio pri Gramatiko
AndreoPeetermans
AndreoPeetermans diras:
2012-07-17 13:24
Ankaŭ mi kredas, ke oni miskomprenis la ĉefan temon de la respondo; mi tamen emas kulpigi la ĝeneralan malklarecon de tiu dokumento, kiu sendube kaŭzis miskomprenon ĉe multaj. Tiu ĉi diskuto en la forumoj de Lernu! klare montras tion: http://nl.lernu.net/[…]/temo.php?t=12259&p=1

Cetere, tiu miskompreno neniel malvalidigas la kritikojn de Bernardo, kiuj temas ne pri la enhavo de la konkludoj, ja pri la metodo de prezentado. Bernardo en sia blogo prave atentigas pri tio, ke la maniero de alekstera komunikado de la Akademio grave misas.
akueck
akueck diras:
2012-07-17 19:34