Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Libroj en Esperanto en apudkremla vendejo!

Libroj en Esperanto en apudkremla vendejo!

de Ret-Info Laste modifita: 2012-12-27 17:25
Esperantaj libroj de la eldonejo Impeto estas aĉeteblaj en publika librovendejo apud Kremlo, en Moskvo!
Libroj en Esperanto en apudkremla vendejo!

Eldonejo Impeto, Moskvo

Esperanto-librojn de la eldonejo Impeto jam dum pli ol dek jaroj oni povas trovi en la plej popularaj librovendejoj de Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. 

Nun moskvanoj kaj gastoj de la ĉefurbo havas la eblecon aĉeti Esperanto-literaturon en la nova, malgranda kaj komforta librovendejeto «Hodaseviĉ» laŭ tre malaltaj prezoj, kompare kun la aliaj librovendejoj! La vendejo situas en la centro de Moskvo, en promendistanco de Kremlo kaj metrostacio Kitaj-gorod, laŭ la adreso: ul. Pokrovka, n-ro 6.

En la vendejo estas prezentitaj jam 22 Esperanto-librotitoloj, inkluzive vortarojn kaj lernolibrojn. -- Retejo de Impeto: http://impeto.trovu.com

arkivita en: