Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / 85 vizitantoj festis la 50-jariĝon de UEA en Nieuwe Binnenweg

85 vizitantoj festis la 50-jariĝon de UEA en Nieuwe Binnenweg

de Redakcio Laste modifita: 2012-05-06 18:50
Ulrich Lins estis la ĉefa preleganto en la 36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28-an de aprilo. La aranĝo allogis 85 vizitantojn kaj okazis precize 50 jarojn post la translokiĝo de la oficejo al la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. D-ro Lins, kiu vizitas la UEA-domon jam de pli ol kvar jardekoj, prelegis dufoje pri personoj, kiujn li renkontis dum siaj vizitoj, kaj pri movadaj eventoj, ligitaj al la CO dum tiu periodo.
85 vizitantoj festis la 50-jariĝon de UEA en Nieuwe Binnenweg

Foto: UEA

La prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, parolis pri la civitana iniciato por la kantado de la Eŭropa Himno en Esperanto. Flory Witdoeckt vivigis la prelegon kantante la himnon kun la vortoj de Umberto Broccatelli. Lige kun la kunsido de la Estraro de UEA ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de TEJO kaj ILEI, kiuj prezentis la agadon de siaj organizaĵoj.

85 Pri TEJO parolis prezidanto Łukasz Żebrowski kaj estrarano Nico Huurman. La ILEI-prezidanto Stefan MacGill rakontis ne nur pri sia organizaĵo sed ankaŭ pri la Esperanto-kurso, speciale kreita kiel kontribuo al la 125-jariĝa jubileo de Esperanto.

Kiel tradicie, la programo komenciĝis per prezentado de libroservaj novaĵoj kaj finiĝis per respondado de estraranoj de UEA al la demandoj de al publiko. Pro sia kunsido post la Malferma Tago ĉeestis ses el la sep estraranoj. Komence de la lasta programero la publiko ricevis pruvon, ke la gvidado de UEA estas lingve en bonaj manoj, ĉar Katalin Kováts transdonis al prezidanto Probal Dasgupta diplomon pro lia sukceso ĉe la KER-ekzameno.

Jam pli frue estis aliaj solenaj momentoj: Katalin Kováts kaj Barbara Pietrzak gratulis kun florbukedo la Honoran Membron de UEA, Mila van der Horst-Kolińska, pro ŝia 85-jariĝo; kaj Ans Bakker, gratulante la jubileantan oficejon, transdonis koverton kun grava donaco por la ciferecigo de kolektoj de ĝia biblioteko.

Samtempe kun la prelegoj oni montris filmojn en alia ĉambro, kie funkciis ankaŭ bazaro de esperantaĵoj. Bone vizitata estis kompreneble ankaŭ la libroservo, kiu vendis librojn kaj aliajn varojn por la suma valoro de 1856,80 eŭroj.

La sekva Malferma Tago de la Centra Oficejo estos sabaton, la 24-an de novembro 2012.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: