Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Unesko subpremis lingvan diversecon

Unesko subpremis lingvan diversecon

de Redakcio Laste modifita: 2011-11-06 18:52
Du reprezentantoj de TEJO partoprenis la Junularan Forumon de Unesko en la ĉefsidejo de la organizaĵo en Parizo. Dum la preparado de rekomendoj por la baldaŭa ĝenerala konferenco de Unesko iliaj argumentoj por lingva diverseco ricevis subtenon de aliaj junularaj delegitoj. Tamen en la fina dokumento la mencio pri lingva diverseco kiel grava ero de kultura diverseco estis forstrekita.

Unesko estas la organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo, kun kiu Universala Esperanto-Asocio havas altnivelajn oficialajn rilatojn. Pro tiu oficiala ligo, reprezentantoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) povis kiel observantoj de UEA partopreni la prestiĝan junularan forumon de Unesko, okazintan en Parizo de la 17-a ĝis la 20-a de oktobro.

Plej grandan influon dum la Junulara Forumo de Unesko havis la landaj delegitoj, sed ankaŭ la du reprezentantoj de TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman, havis eblon partopreni diskutojn en pluraj forumoj. La ĉefa eblo de TEJO por influi estis la merkredaj laŭtemaj diskutkunsidoj, kies celo estis kolekti rekomendojn de la delegitoj por la raporto al la ĝenerala konferenco.

La diverstemaj kunsidoj okazis samtempe. Nico Huurman partoprenis la diskuton pri edukado, kie li proponis rekomendon pri lingva edukado kiu antaŭenigu tutmondan komunikadon sen lingva diskriminacio. La rekomendo eniris la unuan skizan dokumenton, sed estis forigita en la fina diskuto, spite la subtenon de Singapuro.

Veronika Poór partoprenis la diskuton pri kulturo, kaj rakontis pri siaj spertoj al Libera Folio.

Libera Folio: Ĉu la publiko rimarkis la ĉeeston de esperantistoj? Kiajn reagojn vi renkontis?

Veronika Poór: Jes, ili ja rimarkis. La reagoj preskaŭ ĉiam estis pozitivaj. Kaj eĉ se ne, la homoj ŝanĝis siajn opiniojn post babilado. Tamen, la Unesko-uloj, kiuj estis maljunuloj, ili estis strangaj.

Libera Folio: En kiu maniero strangaj?

Veronika Poór: Do, ekzemple, jen kio okazis en mia sekcio: la Unesko-ulo, en la malferma parolado pri kultura diverseco, diris ke en la citita difino ne estas menciita la lingva diverseco, sed ke tamen tio estas grava parto de kultura diverseco. Poste delegitoj de landoj parolis pri la temo. La singapuranino parolis pri tio, ke la homoj perdas sian identecon kaj kulturon pro la angla. La slovaka reprezentanto diris, ke minoritatoj perdas sian identecon kaj eblon lerni, pro la pligranda lingvo. La franca delegito menciis ke tamen, oni bezonas lingvon por komuniki. Do mi resumis tion, ke oni devus pritrakti tiun temon, ĉar lingvoj estas kaj kulturaj aferoj, kaj iloj por komuniki. La sama Unesko-ulo, kiu parolis komence, ŝajnis embarasita, ke li tiam donis al mi furaĝon, kaj vere ne volis enigi la aferon en la dokumenton, kvankam estis konsento en la ĉambro, ke tio estas tra grava kaj priparolinda. Do ŝajnis al mi, ke ĉe Unesko oni tre timas pri tiu temo.

Libera Folio: Do, la reprezentanto de Unesko estis marĝena en tiu junulara kompanio, kaj vi kiel reprezentanto de TEJO malmarĝena?

Veronika Poór: Jes, inter la junuloj estis subteno, sed la Unesko-uloj decidis kio eniru la resumon kaj kio ne. Ili diris, ke ne restas tempo, necesas akcepti ilian resumon aŭ estos problemoj.

Libera Folio: Kaj la rezulto?

Veronika Poór: Do, fine en la resumo nur restis la mencio "lingva diverseco" - sed tute marĝene. Tion ni eĉ ne sciis, ĉar ili kompilis la tuton... Kaj tial mi sentas min malbone - mi simple devintus diri: "Ne, ni restu ĝis oni finparolis tion!" ĉar ankaŭ multaj landaj delegitoj estis tre malĝojaj pri la maniero. Fine, kiam oni faris la finan resumon de la rekomendoj, mencio de "lingva diverseco" tute ne eniris. Do, estas tute malbona rezulto.

Libera Folio: Tamen estas interesa ekzemplo pri la funkciado de tiaj aferoj, ĉu ne?

Veronika Poór: Jes, 80 procentoj el la landaj delegitoj, kaj ni, observantoj, estis ege frustritaj pro tio.

Ankaŭ la alia reprezentanto de TEJO, Nico Huurman, havis similajn spertojn en sia temkunsido. Pri siaj observoj li rakontas en freŝa intervjuo en la retradia elsendo Muzaiko.

En sia unua raporto pri la kunsido la reprezentantoj de TEJO konkludas, ke la tagordo de la Junulara Forumo donis tre malmulte da tempo al vera debato inter la delegitoj, sed ke estis multe da interesiĝo inter la partoprenantoj, precipe inter la delegitoj el Sud-Ameriko. Tial laŭ ili utilus, se sekvafoje inter la reprezentantoj de TEJO estu flua parolanto de la hispana.

Ajnakaze la partopreno de TEJO en similaj aranĝoj povas utili, ili konstatas."Junuloj de TEJO havas verŝajne pli da ŝanco por influi debatojn kaj rekomendojn en tia forumo ol la iom malpli junaj de UEA aŭ aliaj plenkreskulaj organizoj, ĉar junuloj pli akceptas riskajn rekomendojn kaj emas ŝanĝi la mondon", ili skribas.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-10-23 16:39
Do, denove estas ekzemplo de demokrata traktado de solvo pri lingva problebo.
Cxi tie oni devus demandi kie estas nia kara UEA? Cxu gxi povus unu fojon malfermi la busxon, protesti? Cxu UEA nur skribas, ke se temas pri lingva problemo ne estas neutrala? Eble pravas, gxi estas lojala, subigita, eble ecx subacxetita!
ursula
ursula diras:
2011-10-24 19:23
estimata, vi demandas: kie estas nia kara UEA? Se TEJO ne sukcesis chifoje, tamen sciu, ke UEA dum la NRO-konferenco je invito de UN en Bonn en septembro ja sukcesis, aldonante en la fina teksto (14 paĝa) por RIO+20 dek du menciojn pri lingva diskriminacio, lingvaj rajtoj, propono studi la eblecon de uzo de neŭtrala dua lingvo ktp. Kaj planas defendi tiujn tezojn en Rio de Janeiro en junio 2012.
akueck
akueck diras:
2011-10-24 18:59
Estas kurioze, ke en la Esperanta Vikipedio "lingva diskriminacio"*) estas komprenata kiel tute malsama afero, ol "sprachliche Diskriminierung"**) estas komprenata en la germana Vikipedio:

Laumiakomprene ...
a) la unua celas esence malavantaghigadon de homo lau tio, kiun lingvon (je difinita nivelo) shi au li ne posedas, kaj
b) la dua celas esence malestimadon de homo per certaj lingvaj esprimoj au esprimmanieroj.

Cetere: Mi partoprenis en la seminario "Lingvaj rajtoj en Europo" kadre de la 77a Itala Esperanto-Kongreso en Augusto 2010. Mi ankorau memoras pri tio, ke tie estis menciite, ke la esprimoj "lingvaj rajtoj" kaj "lingva diskriminacio" jure ne estas difinitaj.

Shajnas al mi, ke ekster Esperantujo praktike ne estas konscio***) pri "lingva diskriminacio" lau a). Tion chi mi _povus_ kompari - sed mi ne faras! - kun ekzemple tio, ke estas "skribsistema diskriminacio" en la Esperanta Vikipedio: La tieaj potenculoj ne toleras la h-sistemon ;-)

*) http://eo.wikipedia.org/[…]/Diskriminacio#Lingva_diskriminacio
**) http://de.wikipedia.org/[…]/Diskriminierung#Sprachliche_Diskriminierung
***) Komparu Ziko Marcus Sikosek: "Esperanto sen mitoj", Antverpeno, FEL, 2003, 2a eldono, p. 117: "La Tradicia Esperanto-Ideologio estas bazita sur problemo, pro kiu la mondo lau la esperantistoj suferas eksterordinare kaj netolereble, nome sur la t. n. 'monda lingva problemo'." (Mi chiam legas tiun chi frazon kun emfazo de "lau la esperantistoj".)
edmundo
edmundo diras:
2011-10-25 10:12
Mi ekmiris, ke Andreas skribas ion interesan, sed rapide rimarkis, ke estas alia Andreas! :-)

Eble oni devas uzi la neologismon "Linguizismus" en la germana. Pri tio estas artikolo en la germana Vikipedio: http://de.wikipedia.org/wiki/Linguizismus

Kiel oni esprimu la alian aferon en Esperanto? Ĉu "uzado de diskriminacia lingvaĵo", aŭ eventuale eĉ "lingvaĵa diskriminacio"?
esperanto
esperanto diras:
2011-10-25 14:46
Eble vi tamen trovos ion interesan kaj uzeblan chi tie

http://www.planlingvoj.ch/B[…]RAFIO_SCHRIFTEN_KUENZLI.pdf

La ghenerala problemo en la Eo-vomado ja estas, ke flanke de la esperantistoj kutime sekvas nul ehxo rilate al gravaj kaj interesaj temoj, ke oni pli kaj pli ricevas la impreson, ke oni vane verkis en kaj por Esperanto kaj ke oni devas kontenti per la miopa kaj banala fatraso, kiun diversaj e-istoj skribas en Libera Folio, en diversaj retforumoj kaj en la Eo-gazetaro ghenerale.

akueck
akueck diras:
2011-10-25 18:01
Eble estas tiel:

Unu afero estas "perlingva diskriminacio"; ekzemplo: Iu labordonanto sisteme nomas siajn ne-edzinighintajn dungitinojn "fraulinoj" kaj siajn edzinighintajn dungitinojn "sinjorinoj", dum okaze de siaj viraj dungitoj li ne distingas analoge. Li do perlingve diskriminacias virinojn - au chu virojn?

La alia afero estas "laulingva diskriminacio"; ekzemplo: Iu labordonanto dungas ne tiun, kiu posedas la anglan, sed tiun, kiu posedas Esperanton. La labordonanto do diskriminacias homojn lau tio, kiun lingvon ili posedas.

La uzo de "lau" por la dua afero estas subtenebla per la oficiala difino de "diskriminacio"*) en la Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, difino, el kiu mi citas nur jenon: "diskriminacio lau agho".

*) http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/9oa.html
simono
simono diras:
2011-10-26 09:47
Ho, ho, ho! Kiom feliĉa mi estas povi kontraŭi!

"perlingva" kaj "perlingvaĵa" estas du apartaj nocioj.

Mi povas "perlingve" distingi inter mia edzino kaj mia ĉefo. Alivorte mi parolas lingvon A kun mia edzino kaj lingvon B al mia ĉefo. Tipa situacio en Alzaco. Sed situacio sub kiu mi mem ofte vivis. Germane hejme, Angle labore.

Mi povas "perlingvaĵe" distingi inter mia laboro kun miaj kunuloj sur stratkonstruejo kaj eble mia vizito al la preĝejo ĉiun dimanĉon. Labore mi eble dirus "Bone, forpisiĝu! Hejme havu bonan fikon!" kaj preĝeje mi eble dirus "Ĝisrevido via altestimata pastra moŝto! Postdeĵore ĉion bonan!". Do mi nun lingvaĵe distingas. Unu lingvaĵo en mia laborejo, alia lingvaĵo en la preĝejo. Ambaŭ formuladoj, tute klare, SAMLINGVAJ. Malsamas la lingvaĵoj, ne la lingvoj.

(Sendube, mia ekzemplo iomete troigas. :)

Do via ekzemplo de "perlingva" diskriminacio ne pravas. Fakte la diskriminacio - aŭ mi diru - la distingo inter "fraŭlino" kaj "sinjorino" estas lingvera, do lingvaĵa afero, ne lingva. Alie estus se mi dirus "Fräulein" al fraŭlinoj kaj "Madame" al sinjorinoj. Tiam temus pri perlingva distingo.

La tuta problemo estas, ke oni komencas uzi la vortojn "lingvo"/"lingva"/"lingve", kiam oni fakte celas "lingvaĵo"/"lingvaĵa"/"lingvaĵe". Tiel oni enkondukas problemon tien, kie antaŭe problemo tute ne ekzistis.

La enkonduko de "per-" kaj "laŭ-" ĉi tie tute ne helpas kaj eĉ misgvidas.

La distingiloj estas kaj estu - "-o" kaj "-aĵo" - do - lingvo/lingvaĵo. Mi fakte ne vere komprenas, kial oni diskutas tion.

simono
simono diras:
2011-10-26 15:26
Mi denove atentigas, ke "lingvo" kaj "lingvaĵo" ne estas la samaj aferoj. Evidente same statas pri "lingva" kaj "lingvaĵa". Jen la du sekcioj el la respektivaj Vikioj.

En la Germana Vikio:

Sprachliche Diskriminierung

Unter sprachlicher Diskriminierung wird jene Form des Sprachgebrauchs verstanden, bei der andere Personen oder Gruppen von einzelnen Personen oder Gruppen bewusst oder unbewusst verbal herabgesetzt, abgewertet, beleidigt oder angegriffen werden.

(Lingvaĵa diskriminacio

Per lingvaĵa diskriminacio kompreniĝas jena speco de lingvaĵapliko, per kiu oni per vortoj - konscie aŭ nekonscie - subuligas, malestimas, insultas aŭ agresas aliajn personojn, aŭ grupojn de unuopaj personoj, aŭ grupojn.)


En la Esperanta Vikio:

Lingva diskriminacio

Nuntempe diversaj institucioj aŭ firmaoj ofte preferas dungi denaskajn parolantojn de la angla. Tio povas esti rigardata kiel formo de lingva diskriminacio.

==========================

Evidente, temas pri du malsamaj specoj de diskriminacio - nome lingvaĵa kaj lingva.

Cetere, la Esperanta ero pri "lingva diskriminacio" estas fuŝa, paranoja, primitiva propagando de la plej aĉa speco - sed jen tute alia temo.

Do en la du Vikioj oni priskribas du malsamajn specojn de diskriminaciado. Fakte ankaŭ la du titoloj "Sprachliche Diskriminiorung" kaj "Lingva diskriminacio" ne havas la saman signifon kaj klare esprimas tion. Se iu vortaro mistradukas "sprachlich" al "lingva" metu alumeton al ĝi.

==========================

Pri la Esperanta distingo inter "lingvo" kaj "lingvaĵo" jen ligilo rekte al la ĉi-rilata artikolo de Revo:

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/lingv.html
akueck
akueck diras:
2011-10-26 17:58
Al mi la klarigoj de Pejno Simono ne shajnas maltrafaj. Pri la metado de alumeto al vortaro: Kandidato estas la dika Krause-vortaro germana-Esperanta (de 2007), char kiel tradukojn de "sprachlich" ghi prezentas nur "lingva" kaj - rilate al la gramatiko - "gramatika", sed ne "lingvajha" ...

Kion vi opinias pri "perlingvajha diskriminacio", por karakterizi la "fraulino"/"sinjorino"-ekzemplon, kaj pri "diskriminacio de lingvo", por karakterizi la ekzemplon, en kiu labordonanto por dungado preferas posedanton de lingvo A al posesanto de lingvo B?

La germana Vikipedio estas indiko por tio, ke almenau ekster Esperantujo estas pli da konscio pri la unua speco de diskriminacio, ol pri la dua, chu ne?
simono
simono diras:
2011-10-26 20:16
Jes - perfekte.

Cetere, oni tuj metu alumeton ankaŭ al la reta vortaro "Revo". Tie oni mistradukas "lingva" Germanen kiel "sprachlich". :) Fakte "lingva" estas "Sprach-" aŭ eble "linguistisch". Verdire, "sprachlich" ne estus plene malebla, sed konvenus nur en specifa kunteksto aŭ ĉe specifa enfrazigo.

Ĉiuokaze, plia problemo estas, ke kelkaj etnaj lingvoj ne ĉiam tre klare distingas inter "lingvo" kaj "lingvaĵo" - ekz. la Angla - "I speak four languages" - "I do not use bad language". La sola distingo en la Angla estas tio, ke la lingvaĵa "language" - alie ol la lingva "language" - ne estas nombrebla. Pro tio, se mi volas diri en la Angla - "mi uzas du apartajn lingvaĵojn - unu inter miaj kunuloj, alian en la preĝejo" - mi havas etan problemon. :)

Jen la solvo:

"I use two separate types of language - one among my chums, the other at church".

Kaj jen nun la "lingva" varianto:

"I use two different languages - one at home, the other at work.
simono
simono diras:
2011-10-25 11:17
La probleme estas, ke multaj Esperantistoj ne sufiĉe konscias pri la distingo inter "lingvo" kaj "lingvaĵo'.

(Cetere, ekzistas simila stranga malkapablo rilate al "eblo", "eblaĵo" kaj "ebleco", sed intertempe la eraro kun la idiota misuzo de "ebleco" tiom furoras, ke la "malĝusta" supozeble iĝas "ĝusta". Intertempe eĉ pomego defendas ĝin.}

Do jen:

a) lingva diskriminacio - temas pri lingvoj
b) lingvaĵa diskriminacio - temas pri lingvaĵoj

"Nekutima lingvo" kaj "nekutima lingvaĵo" estas du tute apartaj aferoj.

Sed eĉ kun -o, -aĵo kaj -eco, ĉe kombinaĵoj kun adjektivo aŭ radikokombino la signifo ne estas ĉiam centelcente certa. Al Esperanto mankas tie ĉi iom da precizo. Tiun econ ĝi dividas kun multaj neplanlingvoj.

simono
simono diras:
2011-10-25 13:03

Mi eble aldone atentigu, ke "sprachlich" en la Germana, ne signifas "lingva". Ĝi signifas "lingvaĵa". Por "lingva" oni normalokaze uzas la antaŭmetitan radikon "Sprach(en)-".

Alivorte "sprachliche Diskriminierung" kaj "Sprachendiskriminierung" estas tute precize "lingvaĵa diskriminacio" kaj "lingva diskriminacio".

Ambaŭokaze, kaj Germane kaj Esperante, ne estas tute klare, ĉu oni diskriminacias iujn homojn, kiuj aplikas aĵojn, aŭ la aĵojn mem. :)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-10-25 16:46
Unue por klarigi, mi ne estas denaska germano, do mi povas nur transdoni mian komprenon.

Chiuj vortaroj che vorto sprachlich donas klarigon "lingva"
Lau mia opinio, povas esti ecx ankaux lingve. Ekzemple; sprachlich gesehen mi tradukus; lingve traktate- (vidate).

sprachliche Diskriminierung = lingva diskrimainacio
Sprachdiskrimination = diskriminacio de la lingvo
Sprachdiskriminierungen = diskriminacioj de la lingvo
Sprachendiskriminierungen = diskriminacioj de la lingvoj
simono
simono diras:
2011-10-26 09:08
Ankaŭ mi ne estas denaskulo.

Sed unu afero. La formuloj "Sprach-XYZ" kaj "Sprachen-XYz" estas plene egalaj. la "-en-" estas nur kunigilo, la tielnomata "kuniga genitivo".

Kaj "sprachlich gesehen" normalokaze signifus "lingvaĵe pritraktite". Tamen mi ne kontestas, ke en specifa kunteksto ĝi povus ankaŭ signifi "lingve pritraktite". Sed jen iomete alia frazkonstruo. "sprach-gesehen", kvankam logika, ne eblas. Do ne plu estas eblo tiel distingi. Simile ĉe la frazo "von der Sprache her gesehen". Ankaŭ jen ne plu estas tuja metodo distingi, ĉu "Sprache" estu "lingvo" aŭ "lingvaĵo". Necesus kelkaj pliaj preciziloj.

============================

En Esperanto regas - laŭ mia observo - tendenco mallongigi. El "organizaĵo" iĝas "oganizo", el "eblaĵo" iĝas "eblo", ktp. Tio ne ĉiam faras la signifon pli klara. :)

Rilate al "lingvo" kaj "lingvaĵo", oni eble ankoraŭ klare distingas, se temas pri la substantivo, do o-vorto. Sed a-vorte kaj e-vorte la tuto tuj enkakiĝas. Oni ĉi-okaze praktike neniam plu metas la "aĵ". Kial, scias nur la dioj.

Por mi plej strangas la populariĝintaj "aktivecoj" kaj "eblecoj", kiuj preskaŭ ĉiam estu "aktivadoj" kaj "eblaĵoj".
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-10-27 07:01
LA AUXTUNO
merkredo 12a de Oktobro 2011 je 10:41
aldoni al plej ŝatataj modifi tiun ĉi artikolon viŝi

Multajn havas la vizaĝojn

la aŭtuno en pejzaĝoj;

Pluvoj, vento kaj grizeco,

de naturo malbelpeco.


Ne ĉiam estas malĝoje

ankaŭ bele estas foje;

belega estas aŭtuno,

kiam venas brila suno.


Multaj birdoj jam foriris,

en grupetoj suden tiris.

La sciuroj diligentas,

la provizon fundamentas.


Tamburadas sur fenestro,

kvazaŭ tristega orkestro,

perdita vento aŭtuna,

sensenta ankaŭ sensuna.


Perdas arboj foliaron,

lastaj fungoj en arbaro,

ĝojas do, la kolektantoj-

kulinaraj gustumantoj.


Multkolora foliaro,

ornamita la altaro,

ĝuu tiam vi promenon,

estu kvazaŭ en Edeno.


Oktobre 2011, Falkenstein. Stanislavo