Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Tiberio Morariu reviviĝis en Stokholmo

Tiberio Morariu reviviĝis en Stokholmo

de Redakcio Laste modifita: 2011-05-23 12:39
Dum la Sveda Esperanto-kongreso en Stokholmo, sabate la 14-an de majo estis prezentita nova biografio de la fama instruisto de Esperanto Tiberio Morariu, kiu en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj aktivis unue en Rumanio kaj poste en Svedio. La prezentadon ĉeestis ankaŭ la filino de Tiberio Morariu, denaska esperantlingvano, kiu de 30 jaroj ne parolis Esperanton.
Tiberio Morariu reviviĝis en Stokholmo

La aŭtoro kaj Dorica Stenbäck.

Tiberio Morariu estis la plej proksima kunlaboranto kaj amiko de Andreo Cseh. Li alvenis al Svedio en 1928 por trimonata prelegvojaĝo kaj kursumado, kaj fine restis tie ĝis sia morto, ankoraŭ dum 60 jaroj. Li edziĝis al sia kursano Lizzie Andersson, kun kiu li havis filinon Dorica, edukitan denaska esperantisto. En 1943 la gepatroj disiĝis, kaj Lizzie, kiu ĝis tiam eĉ kursumis kun Tiberio, forlasis la movadon.

Tiberio Morariu, kiel dungita sindiko dum la dua mondmilito, multon faris por ke la movado restu viva en Svedio. Li estis redaktoro de la sveda movada organo La Espero inter 1953 kaj 1970. Laŭ la plej modestaj kalkuloj li instruis Esperanton almenaŭ al 10.000 personoj dum sia vivo, pro kio la stokholma Pacasocio premiis lin en 1965.

Morariu mortis en 1987 en Stokholmo. Lige kun la 110-jara datreveno de lia naskiĝo, okazonta ĉi-septembre, Katalin Kováts verkis la verkon "Stelsemantoj en la ora nordo", kiu estas ne nur biografio de Morariu, sed ankaŭ priskribas la epokon kaj ĉirkaŭaĵon en kiu li agis - la "oran epokon de Esperanto", kiel ĝin nomas la aŭtoro.

En Svedio Tiberio Morariu gvidis Esperanto-kursojn ekde 1928, kaj li edziĝis al sia kursano Lizzie Andersson. Pri tio la libro rakontas sub la titolo "Malakcidento en Örebro", elpensita en 1930 de la sveda Esperanto-revuo La Espero:

La plej multaj Cseh-instruistoj venis, prelegis, instruis kaj pluiris al alia lando de la misio.

Al pluraj foj-foje okazis akcidento, aŭ ĝuste malakcidento, kaj tiuj decidis resti en la gastiganta lando. Por Tiberio Morariu la misio fariĝis fatala, li venis kaj restis poreterne en Svedujo. Lin priravis talenta juna fraŭlino Lizzie Andersson, kiu partoprenis lian unuan kurson en Örebro en aprilo 1929 kaj kiun li fianĉinigis la 16an de marto en la sekva jaro.

Geedziĝo de ges-roj MorariuOkaze de la evento la radiostacio de Bukareŝto dissendis triminutan salutprogramon, kiun en Örebro la festantoj povis kapti pere de la 8-lampa radioaparato, fabrikita de la patro de Lizzie, Karl Andersson.

Lizzie estis profesia tajlorino, post unu jaro da studado fariĝis regula interpretanto de la prelegoj de Tiberio. Ekde ilia kuniĝo ŝi dum pluraj jaroj akompanis lin dum la instruvojaĝoj, gvidante mem kursojn, paralele aŭ apudurbe. La Esperanto-revuoj kun ĝojo kaj fiero raportis pri la bela, juna kaj talenta paro, kies fotoj ofte ornamis la gazetojn.

Tiberio kaj Lizzie geedziĝis la 28an de junio 1931 en Stokholmo, kaj tiu ĉi festo fariĝis diplomatia evento. Danke al la pozitiva kontakto kaj rekono de la Rumana Legacio en Stokholmo, ilia civila geedziĝa ceremonio okazis ĉe la Legacio, kun la asistado de D-ro C. Flondor, rumana ministro, ĝuste tiam traveturanta Svedujon kaj D-ro R. Uhrynowski, la rumana ataŝeo. La atestantoj estis rektoro Sam Jansson kaj (Gustav) Adolf Larson (1888-1977), ĉefdelegito de UEA por Svedujo. La stokholma gazetaro prezentis sin kun fotistoj kaj raportistoj, kaj sekvatage la gazetoj diskonigis la novaĵojn pri la “Esperanto- geedziĝo” kaj historio de la romantika ren­kontiĝo pere de la mondolingvo.

La verko en kiu Tiberio Morariu ĉefrolas estis prezentita al la publiko preskaŭ samtempe dum la Sveda Esperanto-kongreso en Stokholmo kaj la malferma tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. En Stokholmo la prezentadon ĉeestis 55 personoj, kiuj tuj aĉetis 42 ekzemplerojn de la verko.

La prezentadon ĉeestis ankaŭ speciala gasto, rakontas la aŭtoro, Katalin Kováts:

- Estis grandega surprizo por ĉiuj, ke la premieran duhoran prelegon tute kaŝite ĉeestis la filino de Morariu, Dorica Stenbäck, kiun ni retrovis, invitis kaj kiu cetere helpis en la verkado. Ŝi ne parolis jam de 30 jaroj Esperanton, kaj ne estas esperantisto. Sed ŝi estas denaska parolanto, parolas ankoraŭ perfekte laŭ lingvon, kaj estis tuŝita de la evento.

Laŭ Katalin Kováts, la libro malkaŝis ankaŭ al la filino multajn nekonatajn aferojn pri la patro.

- La eldonaĵo iusence konsolis ŝin pro la perditaj tempoj - la gepatroj divorcis kiam ŝi estis 9-jara. Kiam fine mi malkaŝis ŝin al la publiko, kaj prezentis la libron, dediĉitan al ŝi kaj al ŝiaj filinoj kaj nepoj, pluraj ĉeestantoj ploris pro emocioj.

Pri la prezentado estis informita ankaŭ la ambasadoro de Rumanio, kiu ne povis sendi reprezentanton, sed tre afable respondis al la invito, rakontas Katalin Kováts.

La libro estis eldonita helpe de la fondaĵo Olle Olsson, kiu antaŭmendis 50 ekzemplerojn. La tuta eldonkvanto estas 500 ekzempleroj, kaj la libro mendeblas interalie tra la reta katalogo de UEA.

Foto de la prezentado: Olof Pettersson

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2011-05-17 18:15
Estas bone, kiel faris Ed Borsboom kun Andreo Cseh kaj Katalin Kovacs kun Tiberio Morariu, studi la instruan vivon de kelkaj instruistoj de Esperanto en la lasta jarcento.

Mi ne kredas, tamen, ke ni NE lernos multe utilan rilate la instruadon de la lingvo mem, char la Metodo de Cseh aplikighas en limigitaj kazoj kaj vershajne la gelernantoj post plena Cseh Kurso ne atingos altan nivelon en la KER Ezkameno.

Tamen oni tro preteratentas la grandan sukceson de instruistoj kiel Cseh kaj Morariu por altiri NOVAJN GELERNANTOJN al la ekstudo de Esperanto. Tio estus la dua leciono por ni.
 
Parto de iliaj sukcesoj en antau 90 au 80 jaroj certe devenas de la tiutempa situacio kiu eble pli konkrete favoris ekprenon de kursoj tiam.

Sed alia parto devenis de la varba SISTEMO: Cseh ofte prelegis antau ol instrui kurson; li ofte donis provlecionon por gustumigi la novajn partoprenantojn. La gelernantoj ofte rekte devenis de tiuj efikaj "merkatikaj" varbosesioj.

Hodiau, kiom da Esperanto-Kluboj unue faras prelegon por altiri pli da homoj antau ol komenci kurson, kaj kiom da kluboj post tiu prelego faras provlecionon por altiri novajn lernantojn?

Kiel efike varbi? Tion ni ankau povas lerni de kelkaj antauaj sukcesaj instruistoj de Esperanto. Ankau pro tiu kialo la libro de Katalin estas probable leginda kaj studinda.

Dennis Keefe
katalin25931
katalin25931 diras:
2011-05-17 18:42
Jes, Dennis, el la libro oni multon povas lerni pri la maniero organizi kursojn, pri varbado, pri la serioza laboro atingi, ke miloj lernu, ekzameniĝu. Krom tio la vivo de vojaĝanta instruisto povas nin propfunde pensigi kaj instigi. Eĉ se la cirkonstancoj nun estas aliaj, la tiama vivo iusence povus esti modela. Mi bone scias ke la Cseh-metodo ne plu estas kiun ni devas apliki, la libro ne estas pledo por ĝi.
Mia ĉefa celo estis memorigi, omaĝi al Morariu kaj aliaj instruistoj kaj movadulo, kiuj multege faris, sed malgraŭ la tiamaj sukcesoj kaj meritoj iliaj nomoj komencis malaperi el la memoro de la homoj. Sen koni la pasintecon kaj valorigi ties rezultojn ni ne povos sukcese antaŭeniri.