Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Saluto de Unesko al la UK en Kopenhago

Saluto de Unesko al la UK en Kopenhago

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-25 06:08
La ĝenerala direktoro de Unesko, Irina Bokova, sendis saluton al la Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago. La saluto estis voĉlegita en la solena inaŭguro de la kongreso dimanĉe la 24-an de julio. Libera Folio publikigas la kompletan tekston.

Mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko

okaze de la 96a Universala Kongreso de Esperanto

Estas por mi granda plezuro sendi miajn salutojn al ĉiuj partoprenantoj de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.

Koncentriĝante al "dialogo kaj interkompreno", la elektita temo de la nuna Internacia Jaro de Junularo de UN, vi kontribuas al la antaŭenigo de la idealoj de paco, libereco, progreso kaj solidareco, kiuj esencas por kapabligi la junularon kaj atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.

En tiuj noblaj celoj partoprenas ankaŭ Unesko, kies Membro-Ŝtatoj - cite el nia Konstitucio - "firme intencas evoluigi kaj kreskigi la rimedojn de komunikado inter siaj popoloj kaj uzi tiujn rimedojn cele al reciproka kompreno kaj pli vereca kaj perfekta konado de la vivo de aliaj".

Estante distinga karakterizaĵo de la homa ekzisto kaj kovrante la tutan gamon de homaj emocioj, opinioj kaj valoroj, lingvoj funkcias kiel nemalhaveblaj portiloj de dialogo, toleremo, kompreno kaj respekto inter popoloj, sociaj grupoj kaj generacioj.

La Esperanto-movado, fondita antaŭ pli ol cent jaroj, persiste promocias egalecon inter la lingvoj, kulturoj kaj popoloj de la mondo. Simile, Unesko estas konvinkita, ke multlingveco iĝis esenca por konservi la mirindan diversecon kiu karakterizas la homaron, precipe en la nuna epoko de ĉiam kreskanta tutmondiĝo. Plie, estante integra parto de niaj identecoj, multlingveco iĝis vaste agnoskata kiel strategia faktoro por paco kaj daŭrigebla evoluo.

Unesko do aplaŭdas la grandegajn klopodojn de esperantistoj ĉie en la mondo dum la lastaj jardekoj. Tiurilate la 96a Universala Kongreso de Esperanto formas valoran kontribuon al la lukto por antaŭenigi lingvan diversecon kaj reciprokan komprenon.

Al Universala Esperanto-Asocio kaj al ĉiuj partoprenantoj en tiu ĉi 96a Universala Kongreso de Esperanto, mi volas esprimi miajn plej varmajn bondezirojn por fruktodonaj kaj stimulaj laboroj.

Irina Bokova

Gazetara Komuniko de UEA

arkivita en: ,