Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Osmo Buller ne revenos en marto

Osmo Buller ne revenos en marto

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-16 18:35
Laŭ informoj el Roterdamo, Osmo Buller plej kredeble ne povos reveni al la Centra Oficejo en marto, kiel pli frue ŝajnis. Eĉ ne certas, ĉu li povos ĉeesti la sekvan estrarkunsidon, okazontan meze de aprilo.

La ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio, Osmo Buller, estis enhospitaligita vendredon, la 11-an de februaro. Antaŭ tio jam de kelkaj tagoj li malbone fartis kaj ne povis labori plentempe. Laŭ la peto de Buller oni ne publikigas detalojn pri lia malsaniĝo.

Komence oni antaŭvidis, ke li revenos al sia laboro iam en marto, sed laŭ freŝaj informoj, ricevitaj de Libera Folio el Roterdamo, lia sanstato ankoraŭ dum kelkaj semajnoj ne permesas eklaboron. Tial oni en la Centra Oficejo jam ne atendas, ke li eklaboros dum marto.  Malklaras, ĉu li revenos antaŭ la estrarkunsido, okazonta en la mezo de aprilo.

Kvankam la ĉefa oficisto de la asocio forestas jam pli ol monaton, ĝis nun en la retejo aŭ gazetaraj komunikoj de UEA aperis nenia informo pri la temo. Nur en la diskutejo de la komitato la estraro kurte informis pri la afero, komence de la foresto.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-03-17 17:38
Ankau tio estas speco de MKA ("maksimuma kredinda akcidento") - kaj shajnas al mi, ke UEA ne estis preparita al tia kazo, char ghi okazis neatendite.

Do, mi shatus scii, kion la UEA-estraro kapablas konkrete entrepreni por solvi tiun TRE SERIOZAN INCIDENTON, kiu kauzis neatenditean vakuon kaj necertecon chefe pri tio, chu Osmo Buller entute povos reveni al la laboro, kaj kun kiuj konsekvencoj.

La demando estas ekzemple, chu alia(j) oficisto(j) de la CO estas tiom instruita(j) kaj sperta(j) por povi transpreni taskojn de Osmo Buller ?

Supozeble iuj rimedoj okazas, sed la membraro estas lasita en la malhelo.

Chi-loke indas ree esprimi la plej sincerajn bondezirojn al Osmo Buller por lia rapida resanigho.

interDisto
interDisto diras:
2011-04-02 21:26
Evidente, la stabo de CO estas sufiĉe profesia por povi kontentige kaj apenaŭ senteble por la mebroj daŭrigi kontinue la laboron.
Mi povas persone atesti, ke kiel kasisto de TEJO, preparanta gravan raporton por Eŭropa instanco, ĉiuj miaj petoj je informoj kaj dokumentoj - eĉ tiuj kiuj bezonas kutime la kompetenton de Osmo - estis taŭge plenumitaj.

Mi ŝatus deziri al Osmo rapidan resaniĝon kaj esprimi mian respekton al la profesieco de la CO-laborantoj.