Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Neniu paco en Pollando

Neniu paco en Pollando

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-11 08:10
La lastmomente invititaj reprezentantoj de Pola Esperanto-Asocio ne aperis por fari pacon kaj diskuti kunlaboron kun la pola sekcio de la politika asocio EDE. La sola parlamentano ĉeestinta dum la aranĝo de EDE donis neniajn promesojn pri oficiala rolo por Esperanto. Tamen multaj famuloj ĉeestis la malkovron de nova memorŝtono en Malbork, atentigas reprezentanto de la pola EDE - inter tiuj "kuzo de la Nobel-premiito Günter Grass".

Ne nur Nobel-premiitoj kaj EU-parlamentanoj lastmomente nuligis sian ĉeeston en la pasintsemajnaj aranĝoj de la grupo ĉirkaŭ la pola sekcio de la politika asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE). Tion faris ankaŭ reprezentantoj de la franca sekcio de EDE.

Pro la malĉeesto de la francoj, dum Grandpolia Esperanta Somero (GES) en Wągrowiec ne povis okazi la federacia kunveno de EDE. Okazis tamen la kunsido de la pola sekcio de EDE (EDE-pl).

Anticipe estis anoncita publika diskuto kun du parlamentanoj, kiu gvidu al parlamenta decido antaŭenigi Esperanton kiel "duonoficialan" lingvon ene de Eŭropa Unio. La kunvenon vizitis tamen nur unu parlamentano - Tadeusz Tomaszewski, reprezentanto de marĝena, opozicia maldekstra frakcio en la pola parlamento. Li donis neniajn konkretajn promesojn pri antaŭenigo de Esperanto.

Post korespondado kun la pola ministerio pri eksteraj aferoj pri la eventuala rolo de Esperanto dum la ĵus ekinta pola prezidanteco de Eŭropa Unio, la grupo ĉirkaŭ EDE-pl tamen ricevis duonan promeson: en la retejo de la prezidanteco povus aperi teksteto pri Zamenhof kaj Esperanto.

Tamen ĝis nun tia artikolo ne aperis. La sola mencieto pri Esperanto en la paĝaro troviĝas ĉe turismaj informoj pri Bjalistoko: "Kvankam ĝi estas artefarita lingvo, Esperanto havis noblajn intencojn kaj tre interesan historion."

Lastmomente al Grandpolia Esperanta Somero estis invititaj reprezentantoj de Pola Esperanto-Asocio (PEA), por "diskuti kunlaboron" kun la grupo ĉirkaŭ EDE-pl, delonge konfliktanta kun PEA. La estraro de PEA decidis ne sendi reprezentantojn, parte ĉar la invito venis tro malfrue, parte ĉar mankis informoj pri tio, kian kunlaboron EDE-pl celas.

-  Mi ne scias kiel EDE imagas kunlaboron kun PEA - ni daŭre atendas pli precizajn informojn: kion EDE deziras de ni kaj kion ĝi povas proponi, klarigas responde al demando de Libera Folio Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de PEA

Ne montris grandan deziron al repaciĝo ankaŭ la grupo ĉirkaŭ EDE-pl, kiu antaŭ, dum kaj post GES daŭrigis dissendadon de retaj cirkuleroj, en kiuj ili akuzis reprezentantojn de UEA kaj PEA pri kontraŭlaborado. Aparte forte estis kritikataj Barbara Pietrzak kaj Osmo Buller. (Komentojn de UEA-respondeculoj legu en aparta teksto.)

Reprezentantoj de Pola Esperanto-Asocio same ne ĉeestis en la urbo Malbork, kie jam post la fermo de Grandpolia Esperanta Somero en ĉeesto de la ĉefaj aktivuloj de EDE-pl estis malkovrita memorŝtono dediĉita al la mecenato Etsuo Miyoshi. Samloke estis transdonita al Etsuo Miyoshi la ordeno de kavalira kruco.

La oficialan decidon pri la ordeno faris la prezidento de Pollando, kaj ĝin devis transdoni la loka vojevodo (guberniestro). Li lastmomente nuligis sian partoprenon, kaj la ordenon anstataŭe transdonis la vicguberniestro Michal Owczarczak.

Laŭ cirkuleroj dissenditaj de la vicprezidanto de EDE-pl, Edward Kozyra, la ceremonion aldone ĉeestis "pli ol cent esperantistoj". Tamen la fotoj faritaj surloke montras malpli ol dudek personojn.

Kvankam ne povis ĉeesti la promesitaj du Nobel-premiitoj, tamen partoprenis pluraj gravuloj, atentigas Edward Kozyra: krom la vicguberniestro ĉeestis ankaŭ unu ano de la gubernia parlamento, kaj aldone Arkadiusz Binnebesel, kiu laŭ aserto de Edward Kozyra estas "kuzo de Nobelpremiito pri literaturo Günter Grass".

 

Filmeto pri la malkovro de la memorŝtono spekteblas en la retejo de Malborka loka televido.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-08 07:55
https://service.gmx.net/de/[…]4056647.1310102440.d4f892df

Jen estas originale skribita unu el kelkaj tekstoj al PEA por cxesi stultan batalon kaj komenci pacan kunlaboron. Interesantoj povas mem traduki tekston, por ne vidi, ke vi denove malverigas.

Mem pritaksu, cxu estis malfrue sendita, cxu nenia propono estis donita...ke ni EDE-anoj ne zorgus pri kunlaboro. Mi prezentos ankaau respondon de nuna prezidanto Arek Zychewicz, (se vi bezonos), en kiu li opinias, ke se politikistoj havas intereson, do ili venu al ili! (regxo venu al kamparano)

Por ne kalumnii kaj ne troigi, mi mem proponis al vi veni kaj skribi raporton kaj ecx filmi, kie li povus konstati, ke estis ne dudek sed pli ol 100 personoj. Por ni ne gravis fari "kongresan foton", sed la arangxo mem. (mi nur aldonu, ke tagmangxon, kiun ne cxiuj cxeestis, partoprenis 82 personoj, dume, multaj jam forvojagxis kaj la politikistoj ne cxeestis).

Krome estus bone, se vi mencius inauxguron de alia sxtono, sxtono por Kasxubia popolo. Via raporto volas montri ne sukcesojn de esperantistaro kaj Esperanto, nur substreki eventualaljn malsukcesojn. Mi devas min demandi, cxu eble ankaux vi estas acxetita.

Domagxa kaj tre hontinda afero estas, ke Etsuo estis ofte eluzita private kaj asocie de PEA -anoj, de UEA KAJ NENIU POVUS VENI POR CXEESTI LIAN FESTON, FESTON DE ESPERANTO, kiu devus esti ankaux via sukceso. Cxu vi vere deziras sukceson al Esperanto?

Estus vere konsilema tiujn energiojn meti en la agado kaj ne en kontrauxbatalo. Versxajne vi havas intereson por krei malpacon, ke via kalumnia pagxo havu nutrajxon. Mi tre bone komprenas aliajn, kiujn asertas, ke Esperanto povas nur venki sen esperantistoj!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-08 21:42
Von:
"Stani Rynduch" <s.rynduch@gmx.de>
An: oczykota@gmail.com, fiskot@gmail.com
Betreff:
Datum: Tue, 14. Jun 2011 18:37:18



    Bearbeiten


    Weiterleiten


    Umleiten


    Löschen

Szanowni koledzy,

jakkolwiek Arek zaczal pionierskie dzialanie na rzecz EDE w Polsce, co nie chcemy zapomniec, tak ja postanowilem dokonczyc i doprowadzic do celu. Stalem sie niby duchownym przewodnikiem.
Sami wiecie, ze losy nie oszczedzaly nam trudnosci a najwiecej od Haliny.

Dlatego Wy mozecie wiele zmienic. My nie chcielismy nigdy rozbijac ruchu esperanskiego w Polsce, tylko go ratowac i wybralismy tylko inna droge.

Dlatego wazne jest dla mnie i dla polskiej esperancji, bysmy zaczeli nowa ere, ere wspolpracy i harmoni, bo tylko dzialalnosc wspolna ma wieksze szanse.

Dlatego uwazam, ze Wasz przyjazd do Wagrowca jest jeszcze z innej strony wazny. Uwazam, ze nalezaloby:

- prowadzic wstepne rozmowy o wspolpracy
- podpisac kontrakt (jezeli sie dogadamy a uwazam, ze tak)
- w tym celu prosze przygotowac propozycje o wspolpracy (na jakich warunkach, w jakim celu,np. koordynacji imprez, wspolnych wystapien, wymiana informacji....)
- jezeli bylby czas, nalezaloby tez porozmawiac o przyszlych losach polskiej esperancji.
- nalezaloby tez zastanowic sie o losach arhiwu, ktory obecnie gdzies gnije na Slasku.( Wagrowiec ma mozliwosci w powiatowej bibliotece)

To inne sprawy, ktore i Wy macie "na sumieniu" moglibysmy rozwazyc.

Serdecznie pozdrawiam Stanislaw

PS. dzisiaj otrzymalismy wiadomosc, ze odznaczenie dla Etsuo zostalo podpisane przez Prezydenta Polski