Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Microsoft estas la angla, Google estas Esperanto?

Microsoft estas la angla, Google estas Esperanto?

de Redakcio Laste modifita: 2011-01-21 21:01
Ĉiuj en la mondo parolas la anglan, neniu parolas Esperanton. Tion subkomprenigas reprezentanto de la firmaego Microsoft en polemika blogaĵo kontraŭ Google. La konkuranta firmao Google decidis preferi liberan programaron por montrado de videoj en sia populara retfoliumilo Chrome. Tio ne plaĉas al Microsoft, kiu ĉiam pli sentas la konkuradon de alternativaj solvoj kiel Linukso al la pli frue monopola operacia sistemo Windows. En sia blogaĵo, Tim Sneath de Microsoft klopodas ridindigi la decidon de Google, komparante liberan programaron kun Esperanto. En retaj diskutoj lia repliko kondukis al reago mala al la intencita: ne nur libera programaro, sed ankaŭ Esperanto ricevis la simpation de multaj. Toño del Barrio esploris la temon.

Por neniu estas sekreto ke inter la entreprenegoj kun rilato al la teknologioj de la informado kaj komunikado, Mikrosofto (Microsoft) elstaras pro sia malatento rilate Esperanton. Nur kiel ekzemplo, en la programo per kiu mi verkas la malneton de tiu ĉi artikolo, Microsoft Word, mi povas marki kiu estas la uzata lingvo, kaj por tio mi povas elekti inter pluraj dekoj da lingvoj kaj dialektoj, inter kiuj ekzemple dudek unu variantoj de la hispana, tri de la keĉua kaj du de la tamaziĥta (berbera), eĉ se plejmulto ne havas ortografian nek gramatikan korektadon. Sed mi ne povas identigi la lingvon kiel Esperanto.

Neniu alia mikrosoftaĵo uzas Esperanton, nek alie eblas interagadi kun li. Nek la navigilo Explorer, nek la serĉilo Bing iamaniere konsideras nian lingvon. Ĝis nun mi supozis ke temas pri neglekto de entreprenego al malaltpova komunumo, sed nun mi emas pensi ke temas pri konscia malŝato de firmao favoranta fermitajn kaj proprietajn solvojn, fronte al lingvo malferma, nefavoranta grupon kaj sen kopirajtoj. Kaj tion montris al ni ĵusa artikolo de alta reprezentanto de la firmao, en sia respondo al ĵusa iniciato de Google (Guglo).

Por resumi la aferon: en la lastaj tagoj Guglo anoncis ke ĝi ne plu subtenos la uzon de kodigilo (aŭ kodeko, codec) H.264 en sia navigilo Chrome. Tiu kodigilo estas la plej uzata por videoj, sed ĝi ne estas tute libera, kaj kelkaj trajtoj estas patentitaj kaj oni devas pagi por iuj profesiaj uzoj al konzerno. En la lastaj disvolvoj de novaj teknologioj, kiuj estas tre evoluantaj kaj ŝanĝantaj, Guglo preferas la subtenon al novaj normoj kiel html-5, kaj gvidas iniciaton nomatan WebM por uzo de malfermaj kodoj kaj kodigiloj. La batalo inter la kompanioj (inter kiuj Apple, Adobe kaj aliaj ankaŭ montras diversajn preferojn) estas tre akra, kaj ankaŭ la uzantoj polemikis en la retaj forumoj, ĉar evidente ĉiu decido havas konsumajn konsekvencojn kaj difiniĝas per ekonomiaj interesoj, kaj ne ĉiuj movoj estas malavaraj kaj senkaŭzaj.

Kaj en tiu polemiko, Mikrosofto, kiu plu apogas la uzon de la ĝis nun dominanta kodigilo, uzis Esperanton kiel armilon. En moka mesaĝo publikigita en ilia blogaro, Tim Sneath, laŭtitole “Senior Director of Windows and Web Evangelism” en Microsoft, verkas komunikon kvazaŭ li estus la “Prezidanto de la Uniĝintaj Ŝtatoj de Guglo”, alvokante al anstataŭado de la angla lingvo (kies mencio enhavas ligon al vikipedia artikolo pri H.264), pere de Esperanto.

La ligo en tiu ĉi kazo kondukas al la retejo de la projekto WebM,  kaj ankaŭ estas mencioj al Klingono (redirektita al alia projekto Theora), kaj pluraj diversaj konsideroj pri Esperanto, ĉiam en moka tono, kun aludoj al ĝia utopia rolo kaj ŝajna fiasko. Li mencias ke tiu ĉi lingvo estis kreita en la lasta jarcento, ke ĝi estas pura formo de komunikado ne makulita per kultura kunteksto, ke ĝi havas dek mil parolantojn aŭ ke ĝi havas dialektojn. Oni eĉ ilustras la artikolon per la flago de Esperanto, kun interna moto, kiu paradokse estas verkita en pseŭda latina lingvo.

La artikolo vekis multe da atento en la teknologia mondo. Ĝi estis tre komentita en la blogo mem, kaj ankaŭ tre disvastigita en medioj kiel Twitter. Estas pluraj aludoj al ĝi en teknologiaj retejoj kiel Engadget, Cnet,  Geek.com  kaj multaj aliaj retoj kaj forumoj.

Ĝenerale la mencioj kaj komentoj malofte aludas al la lingvo Esperanto mem, ĉar evidente ĝi estas uzata kiel metaforo kaj retorika instrumento, kvankam ne mankas konsideroj pri ĝi. Interalie, tio okazis en la populara ruslingva forumo Habrahabr.ru, kie cetere klara plimulto de opinioj estis favoraj al Esperanto (jen specimeno: “Fu, kaj mi dum momento kredis ke estas vero. Kaj eĉ ekpensis, al la diablo la anglan, mi iros lerni Esperanton kaj laboros ĉe Google. Kaj eĉ iel seniluziiĝis, kompreninte ke estas parodio”) 

Fakte, multaj povas taksi ke la komparo de Sneath, eĉ se farita kun evidenta malestimo al nia lingvo, ne estas tiel malĝusta. Certe, multaj defendantoj de malfermaj informadikaj sistemoj abundas inter la esperantistoj, kaj la komparo inter Linukso kaj Esperanto estas jam tradicia. Do, eble li faris al ni favoron.

Male al tiu evidenta malŝato de Mikrosofto pri nia lingvo, la sinteno de Guglo al Esperanto, kion ajn oni opiniu pri tiu ĉi ankaŭ giganta kompanio, estis ĝis nun multe pli favora. Ne nur la serĉilo estas agordigebla en Esperanto, sed pluraj aliaj servoj estas uzataj en ĝi. Kaj ĉefe, la omaĝo al Zamenhof okaze de la 150-a datreveno de lia naskiĝo konsistigis unu el la plej grandaj informaj sukcesoj de la lastaj jaroj.

Ĉefa manko estas la tradukilo Google Translate, kiu ankoraŭ ne permesas la uzon de Esperanto. Tamen, ŝajne tio okazas precipe pro teknikaj kaŭzoj, ĉar la metodo sur kiu tiu ĉi baziĝas, la utiligo de granda nombro da dulingvaj tekstoj, estas maltaŭga por nia lingvo.

Tamen, mi supozas ke tio ĉi estas nur portempa, kaj ke en la estonto ankaŭ nia lingvo partoprenos en tiu ĉi servo, kaj fakte, kiel jam informis Libera Folio, antaŭa paŝo, la Traduk-Ilaro de Guglo (Google Translation Toolkit) jam uzeblas en Esperanto. Aŭ eble la mesaĝo de Mikrosofto povas kaŭzi kiel kontraŭa reago, ke nun Guglo estos pli zorgema pri ajna asociacio kun libera lingvo kia Esperanto.

Iam mi montris miajn dubojn pri la rilato kiun ni esperantistoj devas havi kun grandaj retaj firmaoj kiuj petas niajn servojn eĉ senpage  Sed se iam venas peto de Mikrosofto, la respondo estos klara: ili ne nur pagu sed eĉ unue pardonpetu!

Toño del Barrio 

arkivita en:
Vilius
Vilius diras:
2011-01-15 07:31
Se mi povus ĉesi uzi Windows la duan fojon, mi sendube farus tion. Bedaŭrinde mi jam ŝanĝis operaciumon de miaj komputiloj al Linux antaŭ kelkaj jaroj :)
Toño, vi povus uzi AbiWord aŭ OpenOffice.org (ĉi tiu eĉ haveblas Esperante) anstataŭ Microsoft Word.
aleksandro
aleksandro diras:
2011-01-15 10:09
Eterne valida recepto: se vi ne povas fari fruktodonan agadon, tiam kompromitu vian konkurenculon!
Jen kompatinda provo de Mikrosofto, kiu klare montras la kreskantan agonion de la firmaego. La rapida evoluo kaj divastiĝo de liberaj iloj estas la plej favora afero de la lasta jardeko rilate al la komputiko - kiel ajn profitcelaj organizoj kontraŭas tiun ĉi fakton.
Kian "bonan novaĵon" povus alporti tiaspeca "evangeliisto" (ja evangelio origine signifas tion)? Ĉu ke ili donos al la uzantoj sistemon, kiu estas kongrua sole kun si mem, kaj oni rajtas elspezi pezajn sumojn por ekhavi ĝin? Hmmm... Ridinda.
Malgraŭ mia esenca malsimpatio al MS, mi devas nepre esprimi mian dankon al ĝi, pro la propagado de liberaj programoj kaj nia lingvo. Do, aspektas tiel, ke la kartoĉo eliĝis la pafilon malantaŭen! :-)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-01-15 13:09
Nenio malbona okazis, oni ja rajtas ridi , kritiki kaj primoki. Humuro estas, se ni tamen povos ridi kaj ridi ni povas, cxar ili faris por ni pli multe da bono ol malbono. Certe tio estos tre vaste legate kaj cxe okazo homoj ekscios pri Esperanto kaj certe kelkaj provos serioze pripensi.

Krom tio ne estas dirite, ke ni estas domagxitaj.Kiel diras konata proverbo;
"KIU LASTA RIDAS; TIU RIDAS PLEJ BONE!".
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-01-15 19:49
Fakte, mia dua naskiĝo en Esperantio (mi unue lernis Esperanton por kompreni miajn kunĉambranojn en pensionlernejo en Lausanne Svisio sed forgesis ĝin kiam mi akiris la francan, la lingvo de la lernejo) okazis kiam mi legis fiŝercon pri Esperanto en la Frankfurter Rundschau, tagĵurnalo de Frankfurt ĉe Majno. La negativa ŝerco kontraŭ Esperanto memorigis min pri la utileco de nia lingvo kaj mi relernis ĝin.
limako
limako diras:
2011-01-15 13:45
Via artikolo subkomprenas ke ili pripensas tion, kion ili faras. Mi supozas ke la artikolo tute ne temas Esperanton kiel lingvo. Fakte, en usono, oni ofte kaj kutime uzas la vorton "esperanto" por aŭ (1) utopia ideo kiu malsukcesis aŭ (2) nekomprenebla ĵargono aŭ sensencaĵo. Multaj homoj apenaǔ scias ion ajn pri Esperanto: la vorto tute disiĝas de kio vere estas Esperanto. Estas kvazaŭ oni lernis la proverbon "Ĝi estas por mi nur volapukaĵo" kaj nenion ajn sciis pri Volapüko krom tio. La firmao pripensas la veran Esperanton same ofte kiel ili pripensas la lingvon de la antikvja Majaoa popolo, t.e. neniam.

Tonyo
Tonyo diras:
2011-01-15 16:16
En tiu ĉi kazo la aludo al Esperanto estas rekta kaj nemiskomprenela, ĉar la aŭtoro klare mencias lingvon, ligas al aferoj rilataj al nia lingvo, kaj eĉ uzas la flagon. Li do faris veran esploron, kvankam, kiel mi diras en la artikolo, "evidente ĝi estas uzata kiel metaforo kaj retorika instrumento".

Mikrosofto ja foje atentas la kiĉean lingvon: almenaŭ en Word mi povas marki la tekston kiel verkitan en la kiĉea (majaa). Esperanton ili uzas nur por moki.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-01-15 19:50
Mi ne konas la vorton "nemiskomprenela". Kio estas la signifo?
Lu
Lu diras:
2011-01-16 13:37
Mistajpo: devas esti "nemiskomprenebla", do klara, unusignifa.
blahma
blahma diras:
2011-01-15 20:12
La Vikipedio hodiaŭ festas sian 10-an naskiĝtagon. Intertempe ĝi fariĝis bona instrumento por sekvi la efikon de retaj kampanjoj rilataj al esperanto, kiel mi jam montris lige al la Zamenhof-tago 2009 en http://esperanto.org/Ondo/Ondo/184-lode.htm#184-04

Leginte tiun ĉi artikolon, sufiĉis kontroli http://stats.grok.se/en/201101/Esperanto por vidi ke ĝi jam kaŭzis pli ol 10 mil kromajn vizitojn al la artikolo Esperanto en la anglalingva Vikipedio, do almenaŭ tiom da homoj pro la artikolo iris informiĝi pri la lingvo. Ĉu ili tie trovis pozitivajn aŭ nur negativajn, aktualajn aŭ malaktualajn, multajn aŭ malmultajn informojn, tio poste dependas nur de ni - ĉar ĉiu el ni, almenaŭ se scianta la konkretan nacian lingvon, povas redakti la vikipediajn artikolojn kaj kontribui tiel al ilia pli alta kvalito kaj per tio rekte al la pli bona rezulto de similaj kampanjoj, ĉu lanĉitaj de ni ĉu ni, eĉ de tiuj kiuj maljam venas kaj pri kiuj ni nun ankoraŭ tute nenion povas scii.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-01-16 15:50
Prava atentigo. Estas des pli rimarkinde ke la ligo al la vikipedia artikolo pri Esperanto ne troviĝis en la artikolo mem, kaj do homoj proprainiciate serĉis tiun vorton. Se oni rigardas la statistikon pri la vorto "Esperantido", kiu ja aperis ligita en la artikolo, la grafikaĵo estas multe pli frapa http://stats.grok.se/en/201101/Esperantido, kio montras la efikon de tiaj mencioj, eĉ ene de negativaj artikoloj.
jxeromo
jxeromo diras:
2011-01-17 13:04
en serĉiloj la fronto ne tiom rektas:

la esperantan interfacon de guglo preparis eksteruloj. la firmao ĝin akceptis, jen ĝia tuta merito.

esperantan interfacon bing ne havas. sed ĝi tre bone filtras paĝojn en la lingvo, kion guglo ne faras. komparu la serĉesprimojn : 'melo" http://www.bing.com/search?q=melo kaj "melo language:eo" http://www.bing.com/search?q=melo+language%3Aeo
edmundo
edmundo diras:
2011-01-17 16:49
Lu
Lu diras:
2011-01-18 08:54
Ŝajne kaj Bing kaj Guglo ebligas filtradon laŭ la lingvo Esperanto - kun la diferenco, ke ĉe Bing vi devas mane enmeti Esperanton, dum ĉe Guglo ĝi estas inter la proponoj. Eble la serĉmekanismo funkcias pli strikte ĉe Bing, tiel, ke vi ricevas ĉe Bing malpli da serĉrezultoj, ĉiuj vere en Esperanto, dum ĉe Guglo pli da rezultoj, kelkaj eble ne en Esperanto - sed tion necesus detale esplori.
Lu
Lu diras:
2011-01-18 09:03
Ĉiukaze ni konsciu pri la sinsekvo: Unue Esperanto fariĝis vaste uzata lingvo en la interreto, poste konsekvence Guglo enmetis ĝin, dum Microsoft plu rifuzas tion. (Ekzemple Esperanto estis lingvo n-ro 27 en la interreto en 2000, kp. Grefenstette/Nioche, http://arxiv.org/abs/cs.cl/0006032 ) Se ni volas ŝanĝi ion rilate al Microsoft, estas pluraj vojoj: Rekte petadi ilin - ili priridos nin. Plu grandigi Esperantujon - eble iam venos la tago, kiam ili rezignos. Elekti aliajn ofertantojn ol Microsoft (kaj varbi aliajn por tio) kaj tiel kontribueti al la relativa grandigo de la ekster-Microsoft-a mondo - ne tre gravas por ili, sed ĉiukaze la agado de unu homo inter kelkaj cent milionoj da interretuzantoj ne tuj ŝanĝas la mondon.
edmundo
edmundo diras:
2011-01-18 15:38
Mi rekomendas ne uzi mikrosoftaĵojn. Tamen, mi eble ĵus trovis la oficialan liston, kiu ekskluzivas Esperanton. Eble ĝi interesas iun: http://msdn.microsoft.com/en-us/goglobal/bb964664
La alzaca enestas!
edmundo
edmundo diras:
2011-01-18 17:35
Eble mi devus klarigi, ke ne vere temas pri "lingvolisto", sed pri listo de "lokaĵaroj". Ŝajne mikrosofta lokaĵaro inkluzivas aferojn kiel la klavararanĝo, do estas dubinde, ĉu Esperanto aperu en tia listo. Uniksaj lokaĵaroj ne inkluzivas klavararanĝojn, laŭ mia scio, sed ili inkluzivas ekzemple la valuton, do ankaŭ en Unikso oni gratas al si la kapon iomete, kiam oni difinas Esperantan lokaĵaron.

Tamen kelkfoje oni nur volas identigi lingvon. Por tio oni prefere ne uzu liston de lokaĵaroj.

(Jen unu el eble la plej surprizaj kromaj informoj, kiujn necesas inkluzivi en lokaĵaro: kiuj majuskloj respondas al kiuj minuskloj. Tio ja dependas de la lingvo kaj gravas eĉ por askiaj signoj, ĉar en la turka 'i' kaj 'I' estas apartaj literoj, kiuj respondas ne inter si, sed al 'İ' kaj 'ı', respektive. Mi iam renkontis cimon en programo, kiu misfunkciis por turka uzanto ĝuste pro tiu detalo.)
edmundo
edmundo diras:
2011-01-17 17:03
En MOBI-dosieroj, uzataj interalie de Kindlo (Kindle de Amazon), la lingvo estas specifita per du bitokoj laŭ stranga kodo, kiun mi ne rekonis: 07 = germana, 09 = angla, ... Mi nun pensas, ke temas pri mikrosofta kodo. Supozeble la kreantoj de la dosierformo uzis mikrosoftaĵojn. Se ili uzus Unikson, eble ili uzus ion pli normalan, ĉar Unikso uzas la normalajn ISO-kodojn. Inventi propran strangaĵon estas tipe pri Mikrosofto.

Ĉar Mikrosofto ne agnoskas Esperanton, ankaŭ Kindlo ne rekonas Esperanton. Mi supozas tamen, ke iam oni riparos tiun mankon. Certe oni volas krei MOBI-dosierojn en pli da lingvoj ol tiuj (ĉirkaŭ cent), kiujn Mikrosofto rekonas.
chielismo
chielismo diras:
2011-01-18 17:56
En Ĉinio lastajn jarojn multiĝas mokoj al Esperanto......ĉar la lingva stato fariĝas pli komplika ol la pasinta jardeko kun tro vasta angligado, ke la diplomiĝinto de English fariĝas unua el 10, kiuj ne povas facile trovi laboron en Ĉinio laŭ la ŝtata statistiko. Aliflanke la negoco kun Usono jam ne estas tiel grava pro la merkata malkreskiĝo, iuj altsenatoj alvokas ŝanĝon de lingva politiko, eĉ mencias Esperanton... Pro tio kontraŭuloj, kiuj pasinte malatentis ekziston de eo, nuntempe mokas Eon, kiu ankoraŭ vivas en la mondo!
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-01-18 18:18
Mi ne komprenas kial oni mokus Esperanton se la negocoj kun Usono malkreskas. Mi ne vidis la logikon en tio.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-01-19 20:47
Saluton Ĉielismo

- ĉu vi eventuale povos verki por Libera Folio superrigardan artikolon pri la publika bildo de Esperanto en Ĉinio? Mi certas ke ĝi multajn interesos.