Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Mezorienta Kunveno lastmomente nuligita

Mezorienta Kunveno lastmomente nuligita

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-26 00:10
La 4-a Mezorienta Kunveno, kiu devis okazi fine de marto en Irano, estas nuligita pro la maltrankvila situacio en la regiono. Tion anoncis Renato Corsetti, la sekretario de la Komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko.

La 4-a Mezorienta Kunveno, kun la titolo "Esperanto sur la Silka Vojo", devis okazi en la urbo Karaj en Irano de la 25-a ĝis la 29-a de marto.

La 1-a Mezorienta Kunveno okazis en Jordanio, en la jaro 2008. En 2009 kaj 2010 la kunveno okazis en Turkio, kaj ĉi-jare ĝi devis unuafoje okazi en Irano. En Israelo la decido aranĝi la regionan kunvenon en Irano ne estis populara, ĉar por israelanoj praktike ne eblas viziti tiun landon.

Pro la malstabileco en la regiono, la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko lastmomente decidis nuligi la aranĝon. Laŭ Renato Corsetti, oni faris la decidon, ĉar ne eblas antaŭvidi la evoluon de la situacio.

Aliĝintoj, kiuj jam pagis, povas rericevi la kotizon, li informas. Tiuj, kiuj spite la nuligon deziras viziti Iranon, laŭ Renato Corsetti povas ricevi helpon pri aranĝado de vizoj, kaj estos individue bonvenigataj de la iranaj esperantistoj.

arkivita en: