Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Madrida Bitoteko proponas retbibliotekan kunlaboron

Madrida Bitoteko proponas retbibliotekan kunlaboron

de Redakcio Laste modifita: 2011-08-15 08:34
Hispana Esperanto-Federacio komencis antaŭ du jaroj ampleksan projekton, kies celo estas konservi la komunan kulturan heredaĵon de la esperantistoj. Por tiu celo oni kreis "bitotekon", kiu unue estos deponejo por dokumentoj de la Biblioteko Juan Régulo kaj eldonaĵoj de aliaj iberiaj bibliotekoj, kaj poste povos esti deponejo por la tuta esperantistaro, klarigas bibliotekisto Ana Manero en artikolo, kiu baldaŭ aperos ankaŭ en la gazeto de Hispana Esperanto-Federacio.

La Projekto Bitoteko fontis el duobla konstato: unue, ke la Biblioteko Juan Régulo Pérez (BJRP) ne povas multe pli kreski ene de la mallarĝaj limoj de la asocia sidejo kaj due, ke la hodiaŭaj teknologioj, kiel neniam antaŭe, ebligas plenumi la duoblan celon de ĉiuj esperanto-bibliotekoj: faciligi la aliron de la uzantoj al iliaj dokumentoj kaj konservi nian komunan kulturan heredaĵon.

Dum la unua fakto, t.e. la manko de spaco, draste limigas la eblecon de bibliotekoj kreskadi per tuŝeblaj materialoj, la dua, male, donas la ŝancon disponigi en la reto, post oportunaj bitigado kaj organizado, parton de la jamaj dokumentoj – tiujn ne plu sub aŭtor-rajtoj – kaj ankaŭ tiujn kreitajn rekte en bita formato.

Paralele, do, al la plua mastrumado de sia, ni diru, “tradicia biblioteko”, HEF proponis la kreadon de kroma “bita biblioteko”. Jen tiel statis la afero, kiam ni komencis labori per dokumentoj el BJRP. Sed eklaborinte, ni konsciis pri tio, ke multaj similaj projektoj certe jam aperis en la movado: kial ne, do, labori kune kun aliaj samideanoj? La nunaj teknikaĵoj tion ebligas. Ĉu ne oportune plene malfermi la projekton al aliaj institucioj, tiel ke la Bitoteko estu konsiderata projekto ne de HEF, kvankam iniciatita de ĝi, sed de la tuta esperantistaro? Ni pensis komenci per realisma atingebla celo, do unue pri la iberiaj organizoj.

Poste – aŭ samtempe, se la afero glate funkcios – eblus, pli ambicie, proponi ĝin al la cetera Esperantujo. Ni konsideru, ke multaj Esperanto-bibliotekoj kaj asocioj havas valoran bibliografian materialon indan je konservado kaj diskonigo, kaj ke per kunlaboro ni povus kompletigi kolektojn – ofte disajn kaj mankajn, ĉefe se temas pri malnovaj eldonaĵoj – kaj proponi al interesatoj kaj esploristoj kiel eble plej ampleksan kaj riĉan datumbankon.

Cetere, unika deponejo de komune konstruita bibliografia kolekto konsiderinde faciligos la trovon de esperanto-dokumentoj kaj donos, se bone strukturita, koheran bildon de nia bibliografia produktado. Kaj ni ja disponas la profesian informadikan infrastrukturon kaj la bibliotekistan gvidon bezonatajn por disvolvi ĉi projekton internaci-skale. Nun, kiam tiu infrastrukturo pretas kaj la baza organizado de la tuta afero povas kontentigi almenaŭ minimume la atendojn de eventualaj kunlaborantoj, venas la momento diskonigi la projekton kaj inviti vin ĉiujn partopreni.

Fakte la projekto jam prezentiĝis kadre la 70a Hispana Esperanto-Kongreso en Sankta Laŭrenco Eskoriala (San Lorenzo de El Escorial). Eblas spekti la registritan videon de la programero kaj ĵeti rigardon al la bildaroj uzitaj dum la prezentado. Trovu tiujn dokumentojn en la Bibliotekistejo aŭ rekte en la Bitoteko.

Projekto tia estas vera defio de kunordigo, kaj – ĉar tiel ampleksan – konsilindas realigi ĝin paŝo-post-paŝe, per fiksado de sinsekvaj malgrandaj celoj, kies plenumado konduku nin al la fina realigo de la projekto.

Bitoteko tempoplanoFina celo estas konstrui inter ĉiuj, laŭ profesiaj kriterioj, kiel eble plej ampleksan bibliografian datumbankon kapablan konkurenci kun similaj profesie kreitaj bitdeponejoj, kompletigante tiel la diversajn kolektojn de ĝisnunaj eldonaĵoj.

Por tio ni bezonas plenumi ĉi partajn celojn: unue, konservi bitigitajn dokumentojn jam ekster aŭtor-rajtoj troviĝantajn en esperantistaj bibliotekoj aŭ asocioj kaj doni aliron al ili; due, konservi kaj alirebligi la ĉiam pli abundajn denaske bitajn dokumentojn; kaj trie, engaĝi aliajn bibliotekojn, asociojn kaj esperantistojn, kiuj provizu nin per dokumentoj kaj – multe pli grave – laborforto.

Certe grupoj kun longa historio disponas abundon da interesa bitiginda materialo. Kaj certe ankaŭ ekzistas samideanoj al kiuj plaĉas la ideo kunlabori en projekto kies sukceso plifaciligos la aliron de esploristoj kaj aliaj interesatoj al la valoraj havaĵoj de nia kulturo. En ĉi bitdeponejo trovu sian lokon, do, same bitigitaj dokumentoj kiel dokumentoj origine bitaj, el kiuj la plej abundaj specoj sendube estos gazetoj, libroj, fotoj, videoj, sonregistroj, kaj gazet-eltondaĵoj, sed kie poiome kolektiĝos ankaŭ mapoj, partituroj, afiŝoj, arkiv- dokumentoj kaj alispecaj kuriozaĵoj.

Kvankam la projekto unuavide estas bibliotekeca, ĝi tute ne povintus realiĝi sen intima interrilato de bibliotekaj kaj informadikaj rimedoj. Kaj granda parto de la ĝisnunaj penoj estis dediĉita al la starigo de tiuj nepraj teknikaj kondiĉoj.

Unua nepraĵo estis servilo daŭre stabila kaj kapabla gastigi la espereble ĉiam pli kreskantan datumbankon, ebliganta rektan aliron al la maŝino por fari la necesajn agordojn. Tiu, kie longe gastis nia retejo, ne plu plenumis tiujn kondiĉojn. HEF decidis, do, migri al virtuala servilo en la internacia plene testata firmao 1&1. Tamen, pruntita servilo en amika entrepreno taŭgis por instali la provizoran provprogramon kaj testi la taŭgecon de la elektita bitoteka mastrumprogramo.

Loĝado ĉe la nova servilo kostos al HEF ĉirkaŭ 600 € jare.

Due, ni bezonis programon kiu ebligos katalogi la dokumentojn per profesieca rigoro tiel ke ili estu poste facile troveblaj. Ni studis diversajn liberajn senpagajn programojn kaj decidis ke DSpace kontentige plenumas tiujn bezonojn.

DSpace estas mastrumsistemo por instituciaj bitdeponejoj kreita de MIT Libraries (Massachusetts Institute of Technology) kaj Hewlett-Packard (HP) en 2002. Ĝi distribuiĝas sub Open Source Licence (BSD Berkeley Software Distribution) kaj estas libera programo kun certaj limigoj ne inkluditaj en la GNU GPL licenco, kiu ja permesas la uzadon kaj modifon de la fonto-kodo kaj la komercan uzadon de la programo. Ĝi baziĝas sur merkataj standardoj: JSP, kaj la duuma kodo Java kompilita per konataj iloj, Maven kaj Apache Ant, kaj servata pere de la program-servilo Tomcat.

Ĉiuj tiuj iloj estas vaste uzataj en la mondo kaj facile uzeblaj de ajna profesia teknikisto. Niakaze, ni faris malgrandajn modifojn en ĝia aspekto kaj funkciado, surbaze de dokumentaro kaj aliulaj spertoj troveblaj en la Reto.

DSpace allasas ĉiajn materialojn: tekstajn dokumentojn, bildojn, sonregistraĵojn, videojn... La bibliografiajn rikordojn oni redaktas per la metadatuma skemo Dublin Core. Ĝi ebligas migradon al formatoj IFF, SGML, XML, AIFF, PDF sed ne garantias migradon al neliberaj formatoj kiel Microsoft Word, PowerPoint, Lotus 1-2-3 aŭ WordPerfect.

Aliaj kapabloj de DSpace gravaj por nia projekto estas: indeksado de dokumentoj, kontrolo kaj superrigardo de la laboro per difino de laborfluoj, kapablo mastrumi Unuformajn Risurcajn Identigilojn (URI), kiuj rolas kiel normaj identigiloj de la rikordoj ligitaj al ĉiu dokumento. La programo ebligas informi ankaŭ pri la koncernaj aŭtorrajtoj. La laboro fareblas el ĉiu fizika loko konektita al la Reto, pere de –ne gravas kiom granda– teamo de kunlaborantoj.

Kvankam la programo estas senpaga, dungado de la URI-servo kostos ĉirkaŭ 60 € jare. Baldaŭ ni okupiĝos pri tiu temo, tiel ke la avantaĝoj de ilia uzado estu profiteblaj kiel eble plej baldaŭ.

DSpace organiziĝas laŭ komunumoj (fakte fakoj, ni devas poluri la tradukojn) kaj eblaj subfakoj kaj kolektoj. Serĉado eblas ene de la tuta datumbanko, ene de difinita fako aŭ ene de kolekto. Eblas ordigi la rezultojn laŭ diversaj kriterioj: dato (de la plej malnova ĝis la plej ĵusa aŭ male) kaj alfabetorde je titolo, aŭtoro aŭ fakvorto. En la plej vasta serĉebleco, rezultojn oni trovas ne nur en la bibliografia rikordo, sed en la teksto de la dokumento mem, kondiĉe ke ĝi estas teksta, ne bilda. Tio, memevidente, malfermas grandajn perspektivoj al studemuloj de nia kulturo. Kaj laste, sed ankaŭ grave, ĝi permesas identigi la institucian originon de ĉiu dokumento.

La lingvo de la datumbanko estas, kompreneble, Esperanto, sed la konsult-interfaco povas esti dulingva: provizore en Esperanto kaj la hispana. Ni studas la eblon aldoni pliajn lingvojn.

Ankaŭ provizore, aperas nur HEF kiel respondeca institucio, sed eblas aperigi sur la ĉefpaĝo la nomojn de aliaj kunlaboraj organizoj. Jen la naskiĝanta datumbanko: http:// bitoteko.esperanto.es

Trie, ni konsideris diversajn eblojn organizi la bitigadon. La unuajn provojn la kunlaborintoj faris per la skanilo HEF-eja kaj per siaj propraj hejmaj skaniloj. Komence tio sufiĉis por malmultpaĝaj dokumentoj, sed en la kazo de kunbinditaj revuoj kaj libroj kun rigidaj bindaĵoj tio montriĝis nesufiĉa ĉar, se oni respektas la integrecon de la dokumento, la kvalito de la skanaĵo estas tre malbona. Male, por atingi kvalitan skanaĵon, oni devus detrui la bindaĵon, kio –kompreneble– ne estis prenita en konsidero ĉefe ĉar BJRP posedas, ĝenerale, nur po unu ekzempleron de ĉiu titolo.

Ni do informiĝis pri bitig-entreprenoj. Sed tiuj, kiuj uzas profesiajn skanilojn celas grandajn klientojn kaj tre multekostas. Kaj tiuj kiuj bitigas po-malgrande ne okupiĝas ĝenerale pri libroj kaj, cetere, ne garantias la prizorgon de la originalo. Ni devis do traserĉi alian solvon. Kaj ŝajne la plej bona estas la aĉeto de skanilo specifa por libroj, tre simila al la normalaj sed kun la aparteco, ke la vitro alvenas ĝis la rando. Ni trovis en la merkato unu sufiĉe altan por ke la libro-spino falu, tiel ke la bildo ne kreiĝu misformita kaj, cetere, ties programaro permesas krei plurpaĝan pdf-on kaj mastrumi la orientiĝon de ĉiu paĝo (tio permesas labori rapide simple renversante la libron sen la neceso mane turni la bildon). La estraro de HEF jam aprobis ĝian aĉeton (ĉirkaŭ 460 €) kaj baldaŭ ni akiros la maŝinon. Provizore, ni plu prilaboras la ankoraŭ restantan bitigeblan materialon per la jamaj skaniloj. Sed la ekzisto de tia ilo kaj la certo, ke ni povos aĉeti ĝin kiam bezonate garantias la estontecon de la projekto.

Paralele, ni studis la uzadon de tekstorekonilo por profiti unu el la ĉefaj trajtoj de DSpace: la eblon traserĉi en la dokumentaj tekstoj kaj tiel faciligi la laboron al eventualaj esploristoj. Tio farus la kolekton laŭeble alireblaj ankaŭ por blinduloj, kaj estus ja vera kronado de la projekto, sed ne tuje ni povos entrepreni tiun fazon, ĉefe pro manko de homfortoj. Sed ni ne rezignas pri la ideo, nur prokrastas ĝin provizore ĝis alvenos pli oportuna momento.

Jen, ĝis nun, la teknikaj postuloj. Sed la projekto bezonas ĉefe homajn penojn. La nepraj taskoj rilate al bitigado de paper-dokumentoj estas jenaj: elektado de la bitigendaĵoj (sub interkonsento pri tio, kiu institucio bitigos kion, por malhelpi nesisteman laboron kiu eventuale rezultigos maltrafon de bitigienda materialo aŭ la plurfojan bitigadon de la sama materialo far diversaj homoj); skanado kaj pdf-igado de la teksta materialo (sekvante la donotan instrukciaron por ke la rezulta kvalito de la datumbanko estu laŭ eble homogena); alŝuto de la bitdokumentoj en DSpace (laŭ la difinota laborfluoj kiuj ebligos superrigardon kaj laborkontrolon); kaj la katalogado de la dokumentoj (laŭ internacia bibliotekista normaro por pluteni la prefesiecan valoron de la datumbanko).

Rilate al bitigado de son- kaj video-dokumentoj, la taskoj estas esence la samaj, krom la apartaj teknikoj bezonataj por ĉi analogaj materialoj.

La projekto bezonas homojn, kiuj laŭ siaj ebloj kaj ŝatoj kunlaboru en la supre menciitaj taskoj. Estos bonvenaj ankaŭ helpaj komputilistoj kaj tradukantoj.

Sed, ĉefe, ni bezonas scii ĉu vi jam entreprenis similan projekton kaj ŝatus kunigi fortojn. Nepras granda laboro de kunordigo kaj interkonsento pri pluraj aferoj, kaj tiucele ni kreos forumon, kiu permesu al la kunlaborantoj facilan interkontakton.

Kaj certe estas jam multaj bitigitaj dokumentoj dise en multaj lokoj, eble ne en la plej konvena formato, sed kiuj povus jam provizore aliri la kolekton. Eventuale estonte ni povos anstataŭigi ilin per pli kvalita bitigaĵo.

Sekva natura paŝo de BJRP, post la enretigo de ĝia katalogo, estis doni retaliron al la dokumentoj mem. Tio signifas, do, bitigi parton de la kolekto –tiun ne plu sub aŭtorrajtoj kaj kies bitigcela manipulado ne endaĝerigas la koncernan materialon– kaj proponi ĝin al la esperanta komunumo kaj al kiu ajn interesito pri nia kulturo, pere de taŭga ilo kiu faciligu ĝian trovon.

Estas nature ankaŭ do, ke la jamaj prizorgantoj de la biblioteko kaj retejo entreprenu ĉi duan paŝon. Ili konstituis la una skipeton kiu antaŭenpuŝis la projekton per starigo de strategia plano, difino de bezonoj, serĉado kaj testado de programoj, kaj kunordigado de la ceteraj kunlaborantoj.

Cetere, la bitigado de la HEF-kolekto de gazet-eltondaĵoj kaj la kreado per ili de baza retalirebla datumbanko (kion ni povas konsideri la ĝermo de la ideo) donis tre kontentigan rezulton kaj instigis nin plu labori en la saman direkton.

En la komenco, la laboro baziĝis sur du paralelaj agadlinioj: disvolvo de la teknikaj rimedoj kaj proceduroj, kaj laŭorda bitigado kaj katalogado de kiel eble plej multaj dokumentoj.

La projekto startis per la kunlaboro de manpleno de madridaj esperantistoj kaj ekde la komenco ĝi kalkulis je la plena apogo de la HEF-estraro.

Unue ni bitigis la nunan bultenon (Boletín) kaj kelkajn historiajn revuojn eldonitajn de la hispana movado (La suno hispana, Hispana Esperanto-gazeto, kaj similajn). Poste, ni okupiĝis ĉefe pri la libroj eldonitaj en Hispanio ĝis pli-malpli la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. Ne ĉio bitigita estas jam alŝutita al la datumbanko.

Ĝis nun, la labormetodo estis ĝenerale jena: regule –unu fojon monate, pli malpli– okazis laborkunsido en la HEF-ejo. Tiam oni taksis la laboron faritan dum la pasinta periodo, planis la laboron por la sekva kaj disdonis taskojn inter la kunlaborantoj. Ĉiam protokolo pri la kunsido estis redaktita kaj ĝin ricevis ĉiuj kunlaborantoj, ankaŭ neĉeestintaj, por ke ĉiu engaĝito estu akurate informita pri la disvolviĝo de la afero.

Estonte la afero funkcios esence same. Tamen depende de kiom da skipanoj aliĝos al la projekto kaj de kie ili loĝos, la proceduro iĝos ĉiam pli virtuala, t.e., kontaktoj estos ĉiam pli perretaj.

Tia kunlaboro nepre implicas respekti la regulojn, kiujn ni kune proponos kaj komune akceptos por disvolvi la projekton, kaj tiel laŭeble malhelpi la problemojn ŝprucuntajn el dista kaj reta komunikado kaj el la malfacilo ĉeeste kunsidi. Tamen, tiuj malfacilaĵoj ne senkuraĝigu nin: kunlaborantoj povos ĉiam kalkuli je gvidaj laborprotokoloj kaj je la konstanta helpo de la kunordigantoj. Tiuj kunordigantoj estos, same kiel ĝis nun, Miguel Ángel Sancho kaj Ana Manero, kiuj respektive responsos pri la informadika kaj biblioteka flankoj de la projekto kaj estos ĉiam je via dispono rete kontakteblaj. Kaj al kiuj vi povas jam retmesaĝi se vi deziras kunlabori aŭ peti pliajn informojn pri la afero.

Kiel vi vidas, temas pri tre ampleksa kaj ambicia projekto, kies realigado postulas multe de laboro, sindediĉo kaj entuziasmo. Kunlaboro estas ĝia esenco. Bele, se multaj samideanoj emus kunkontrui nian esperantan Bitotekon!

Ana Manero

Biblioteko Juan Régulo Pérez, Hispana Esperanto-Federacio

La artikolo kun kompletigaj piednotoj elŝuteblas pdf-forme en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio

arkivita en:
mirmal
mirmal diras:
2011-08-21 12:53
Skanilo faras foton de teksto, kiun OCR-programoj povas decxifri kaj disponigi kiel tajpajxon. Elektronikan libron eblas fari el la fotajxoj aux el la tajpajxoj. La Viena kaj Madrida bibliotekoj uzas la unuan manieron, iliaj skanajxoj restas en formo de fotoj. Projektoj kiel Gutenberg, Sakura, Tekstaro, eLibrejo kaj cxio, kion kolektis en sia retejo la forpasinta Don Harlow, prezentas tekstojn en formo de tajpajxo, kvankam ankaux ili estis origine skanitaj. En la retejo de Ivo Lapenna estas liaj verkoj prilaboritaj parte kiel fotajxoj, parte kiel tajpajxoj.
mirmal
mirmal diras:
2011-08-21 13:41
(Mi malbone klakis kaj erare forsendis tro frue la tekston, do mi dauxrigas). Cxe valoraj verkoj estas bezonataj ambaux manieroj samtempe. Fotajxo konservas la precizan aspekton de la originalo, gxi gravas por esploristoj kaj historiistoj, sed tajpajxo ebligas rekomposti la verkon kaj fari novan, modernan libron, kio pli gravas por legantoj, kiuj volas gxui legadon. Malnovaj dokumentoj (kunvenaj protokoloj, klubaj bultenoj) estas pli bezonataj kiel fotajxoj, simile ankaux gazetoj, el kiuj valoras tajpigi sole unuopajn valorajn artikolojn kaj beletrajxojn. Estus bone dauxrigi la laboron de Don Harlow, kvankam en alia retejo (la lia estas pietate sxlosita), cxar tiamaniere povus ekzisti supervido pri cxiuj esperantajxoj, disponigitaj en la tutmonda interreto. Li montris sekvendan vojon. Tiel ni povus scii, en kies retejo trovigxas konkreta elektronika libro kaj en kia formo. La unuopaj projektoj (Bitoteko, Bretaro, Sakura ktp.) metus en sian retejon ligon al tiu supervido kaj tiamaniere estus iliaj projektoj kunligitaj. Grava problemo estas nomado de dosieroj. Ne suficxas skribi Patrino.pdf, cxar multaj verkistoj skribis verkojn kun tiu nomo kaj kiam ekzistos miloj da verkoj en elektronika formo, okazos terura kaoso. Ni bezonas ankaux deponejon por verkoj, kiuj ne estas ankoraux liberaj, tamen konservindaj. Principe estus bone, se cxiu kunlaboranta esperantisto prilaboros prioritate verkojn aperintajn en lia lando kaj eldonitajn de lia landa asocio, cxar tio estas plej natura disdivido de laboro kaj plej facile eblas observi la autorajn rajtojn. Tamen ne cxiam eblas trovi la heredantojn de kopirajto ekz. por traduko, cxar ne cxiam tradukintoj subskribis sian verkon. Multaj verkoj restis kasxitaj en skatoloj en niaj arkivoj kaj se ni volas ilin savi, necesas tuj bitigi ilin, kvankam la autoro aux tradukinto estos liberaj nur post kelkaj jaroj, do gxis tiam necsas la skanajxojn ie deponi kvazax mikrofisxojn. Aux nuna auxtoro ne volas tuj publikigi elektronikan version de sia libro, nur post dek jaroj, sed gxis tiu tempo li bezonas ie la tekston deponi, kie gxi restos, ecx se iu akcidento trafus lian personan komputilon aux ecx lian personan vivon. Alia auxtoro volas post dek aux dudek jaroj reverki kaj reeldoni sian verkon kaj ne povas trovi la originan dosieron, cxar dume li sxangxis plurajn komputilojn kaj plurajn programojn. Estus bone jam dekomence pripensi tiajn aferojn, antaux ol ekestos kaoso. Gutenbergo donas al siaj materialoj vicordan numeron. Ekz. gxia 19030-a libro estas Puphejmo de H. Ibsen, unuopaj formatoj havas dosierojn 19030.html, 19030.txt, 19030.pdf ktp. Slovaka projekto Ora Fonduso (slovaklingva) uzas kompletan nomon de la autoro kaj verko, do ili skribus ibsen-henrik_puphejmo.html, ibsen-henrik_puphejmo.txt, ibsen-henrik_puphejmo.pdf. Ion similan ni devas ankaux elpensi, aux ni perdigxos sub lavango, kiam ekzistos centmil materialoj.
dennis
dennis diras:
2011-08-26 00:20

La Bitoteko de Hispanujo estas elstara, malmultekosta projekto kiu povas esti, lau mi, modelo por kunlaborado de Esperantistoj en aliaj landoj. Mi esperas, ke niaj movadestroj legos kaj studos la strategion kaj metodaron bone prezentitaj kaj klarigitaj de Ana Monero supre.

La projekto de Hispanujo bone kunligas informadikon kaj bibliotekan sciencon. Krom tio, en la artikolo de Ana bone videblas la bona bazo de altruista kunlaborado ene de Hispanujo kaj, fakte, tra la tuta mondo. Bonvenos, mi dirus, en ilia teamo homoj ankau el aliaj fakoj, spertoj kaj interesoj.

La logika, profesia aliro legeblas tra la tuta artikolo. Estas klare, ke antau ni trovighas homoj kiuj vere komprenas sian profesian taskon. La posta komento de Miroslav Malovec ankau devenas de homo kiu scias pri kio li parolas.

La kunigo per interreto de fakuloj estas esperiga novajho por la Esperanto-Movadoj. Mi kredas, ke ene de la Movadoj mem jam estas sufiche da bibliotekistoj kaj informadikistoj kiuj kapablas krei kaj sukcesigi projekton nomatan Bitoteko. Mi esperas, kiel mi jam diris, ke aliaj profesiuloj kontribuos siajn pensojn al la avangarduloj de Madrido. Chiuj el ni profitos de tio.

Estus inde, ke nia grupo de Madrido, kune kun la helpo de kelkaj aliaj fakuloj au spertuloj, kreu TASKO-TEAMON de konsilistoj por helpi al aliaj landoj krei sukcesan landan bitotekon. Bitoteko en Brazilo, bitoteko en Pollando, Bitoteko en Chinujo. En la venonta monato, mi reiros al Chinujo, kaj mi pretas, se Hispanujo volas, kontakti chinajn interesatojn por komenci krei internacian bitotekon de Chinujo, plene kunlaborantan kun la Bitoteko de Hispanujo. (Mi nomus la bitotekon de Chinujo, Biblioteko de Chinujo (Esperanta)).

Kvankam ke mi plene subtenas ankau la laboron de Vieno, post la studado de la retejo de ili, mi vidas, ke ilia projekto estas multe pli sur la vojo de bitoteko por planlingvoj. Kompreneble, Esperanto estas la plej sukcesa kaj pagho-kvanta planlingvo, sed kvankam ke la laboro de Vieno bone kontribuos al la Esperanto-Movadoj, mi pensas, ke la projekto de Hispanujo, se ghi altiros sufiche da kunlaborantoj, povas esti la GVID-PROJEKTO kiu riche kontribuos al la sukcesa disvolvigho de internacia Virtuala Biblioteko de Esperanto.

Amike,

Dennis Keefe