Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / La IJK estas la homoj - sed ne nur

La IJK estas la homoj - sed ne nur

de Redakcio Laste modifita: 2011-08-04 22:01
Carolin Weemeyer, 29-jara instruisto el Germanio, partoprenis la ĵusan Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Kievo. Antaŭ tio ŝi partoprenis ĉiujn IJK-ojn ekde 2005 ĝis 2009. Krome ŝi dum pluraj jaroj partoprenis en la organizado de Internacia Seminario, la popularega aranĝo de Germana Esperanto-Junularo. En sia teksto ŝi volas analizi la pasintan IJK-on kaj IJK-on ĝenerale. Ŝi konstatas, ke ja gravas la partoprenantoj, sed la nepra fundamento por sukcesa aranĝo estas funkcianta Loka Kongresa Komitato.

In English

Parton de la titolo de mia artikolo formas citaĵo, prenita de la parolado, kiun faris Jevgenija Slovaĉevskaja dum la lasta vespero de IJK. Jevgenija transprenis la ĉeforganizadon de la IJK de Mikaelo Lineckij, kiu pro koratako du semajnojn antaŭ la IJK bedaŭrinde ne povis partopreni.

En sia parolo Jevgenija klarigis, ke estis malfacile por la Loka Kongresa Komitato (LKK) transpreni ĉiujn taskojn de Mikaelo, interalie, ĉar “ni ne sciis, kio estas IJK”. La fina frazo estis, ke malgraŭ multaj problemoj kaj mankoj la etoso estis bona, kaj ke “la IJK estas la homoj”. Tiuj frazoj kaptis mian atenton, igis min pensi multege pri IJK, kaj fine igis min verki ĉi tiun tekston.

Por klarigi, de kie venas la sekvaj opinioj: Mi partoprenis ĉiujn IJK-ojn de 2005 ĝis 2011 krom la pasintjaran en Kubo. Krome mi de 2004 ĝis 2009 estis ano de la GEJ-komisiono por renkontiĝoj, kiu preparis la Internacian Seminarion (IS). Miajn tieajn spertojn mi resumis per la jena grafikaĵo de “IJK-konstruaĵo”.

La ĉefan, unuan bazon formas la LKK. Nur poste sekvas la partoprenantoj. Diversaj kolonoj tenas la tegmenton, la bonan etoson, kiu laŭ mi formas la celon de la renkontiĝo. Gravas aldoni, ke ne nepre ĉiuj kolonoj bezonatas. Sed manko de pluraj malhelpas al la celo.

Mi analizu la pasintan IJK-on laŭ mia grafikaĵo.

La LKK ekster propra kulpo estis sufiĉe malforta pro la supre menciita manko de Mikaelo. Mi tre bedaŭras tion. Tamen aldonindas, ke por la partoprenantoj tute ne klare videblis, kiu havas kian taskon. Fakte, por multaj partoprenantoj, kun kiuj mi parolis, eĉ dum la tuta semajno ne klaris, kiuj estas la LKK-anoj. Simplaj manieroj por tion montri estas alikoloraj nomŝildoj por LKK-anoj kaj prezentofotoj en la programlibro.

Dum akceptado (kiu vere funkciis nur ekde la dua tago), oni estis demandita, kiam oni antaŭpagis (!), kaj oni rekalkulis ĉiujn kostojn laŭ la kotiztabelo surpapere, tiel ke oni devis atendi longege. Komence oni eĉ devis ordigi sin laŭ kongresnumero, kiu kutime tute malgravas dum IJK kaj kiun tial kompreneble neniu sciis. Ŝajnas al mi, ke oni tute ne havis datumbazon kaj la aliĝdatenojn. Tiu maniero de akceptado certe ne estas rekomendinda.

Homoj ĉeestis. Kiel kutime en junulara esperanto-renkontiĝo estis multaj diversspecaj homoj el diversaj landoj kaj kulturoj, kiuj alportis la bazon por la bona etoso.

La ejo laŭ mi estis netaŭga. Oni povas longe diskuti pri malvarma akvo, truo-necesejoj kaj kurento en ĉambroj. Laŭ mia impreso plej multaj preferus alian luksnivelon, tamen iel akceptis aŭ devis akcepti la ejon kia ĝi estis. Mia propra opinio estas: Se estas tiaj - por plej multaj nekutimaj - niveloj de komforto, oni almenaŭ sciu tion antaŭe (ekz. per lasta informilo). Kaj krome neceseja papero por mi ne estas tiom elstara lukso. La plej grava manko laŭ mi estis tamen, ke apenaŭ ekzistis seĝoj kaj tabloj por libere babili. Krome mi miris, kiom ofte la purigistinoj kutimas fumpaŭzi (mi kalkulis 11 fojojn dum du horoj), dum ni dronis en rubo kaj malpuro. La koncertejo estis sufiĉe malgranda kaj proponis seĝojn por maksimume 30 homoj. Bedaŭrindas ke la ejo estis tiom for de la urbocentro.

Gufujo ne estis. Estis kelkaj provoj de partoprenantoj ekigi ĝin, sed ili estis vanaj, ĉefe pro manko de bezonataĵoj. Necesus mallaŭta, tamen ne malcentra ĉambro, tabloj, seĝoj, kandeloj. La gufujestroj boligu akvon kaj ofertu bonajn kaj diversajn teojn, sukeron, lakton, eble mielon kaj citronon. Bonaj noktaj aldonaĵoj estas trankvilaj koncertetoj kaj literaturaj laŭtlegadoj.

Trinkejo ekzistis. Tie eblis aĉeti trinkaĵojn je ĉambrotemperaturo (fridujo ne estis) kaj kelkajn frandaĵojn. Krome estis tri seĝoj. Sed trinkejo ne nur estas ejo por aĉeti trinkaĵojn. Ĝi kutime estas ankaŭ ejo por festi, diboĉi kaj danci sur tabloj. Ĉi ĉio tute ne eblis.

Pri la diskejo mi povas diri malmulte, ĉar mi ne enestis dum dancado. Mi pensas tamen, ke laŭ partoprenantaro kaj grandeco ĝi estis taŭga.

Ludejo ne ekzistis. Estis pluraj ludrondoj ekstere antaŭ la domo surplanke, kaj longaj homlupaj noktoj en diversaj malplenaj ĉambroj de la unua etaĝo (denove: sen seĝoj kaj malpuraj). Estis malfacile trovi kunludantojn, ĉar mankis renkontejo.

Tipa filmejo ne ekzistis. Chuck Smith montris kelkajn mojosajn filmojn en la lernejo dum unu posttagmezo. Tamen estis kelkaj solvendaj malfacilaĵoj rilate la teknikon.

En la oficejo de la LKK (!) haveblis retaliro ekde la dua tago. Estis tro malmultaj ŝtopilingoj kaj seĝoj. La sekvo estis, ke oni trovis multajn homojn en la ĉambro, sed ĉefe ne LKK-anojn.

La taga programo estis sufiĉe bona. Estis Esperanto-kursoj, prelegoj, diskutrondoj ktp. Plibonigeblas la maniero oferti la programon al partoprenantoj, ekz. per antaŭe preparita programlibro.

La koncertoj vespere estis sufiĉe sukcesaj. Krom spaco, sidebloj kaj iom da teknikaj malfacilaĵoj ili estis brilaj. Indus transpreni la tradiciajn IJK-elementojn kiel internacian vesperon kun muziko, poemoj, skeĉoj ktp. kaj surscenejajn ludojn kiel “Kiu volas iĝi milionulo” aŭ simile. Por la internacia koncerto pendis listo ĉe la programtabulo, sed neniu ĝin forprenis ĝustatempe. Do homoj ne sciis, ĉu oni rimarkis iliajn proponojn aŭ ne.

Ne estis unusola tuttaga ekskurso al iu apudurba loko, sed ja sep samtempe al diversaj celoj en la urbocentro de Kievo. Mi ne partoprenis la tuttagajn ekskursojn (kiuj cetere komenciĝis je la 12a horo), interalie ĉar mi memstare plurfoje jam vizitis la centron. De multaj homoj mi aŭdis, ke la ekskursoj estis bonaj. Mi tamen observis mankojn kadre de la preparoj. Ĉe la programtabulo pendis afiŝo kun sep ekskursproponoj (numeroj 1-7). Apude pendis 12 listoj por registriĝi por la unuopaj ekskursoj. Ne estis menciita kiu numero apartenas al kiu ekskurso. Krome aperis nomoj de ekskursgvidantoj. Pri minimume unu el tiuj mi scias, ke li ne sciis, ke li devus gvidi ekskurson. Je la ekskursotago ĉiuj ekskursemuloj kaj grupoj renkontiĝis antaŭ la domo, tiel ke bezonatis longa tempo por ordigi la homamason. Mi aŭdis, ke oni planis uzi la flavajn busetojn por ekveturi. Mi miras, kiel tio funkciis, ĉar ili kutime jam estis plenaj ĉe alveno al nia bushaltejo. Por pli ol dek homoj verŝajne malfacilis eniri.

Pri kromaj aferoj mi ne volas diri multe, ĉar mi pensas, ke ĉio jam klaras. Mi esperas, ke oni ankoraŭ ricevos adresaron.

Kiel dirite, ne ĉiuj tiuj kolonoj bezonatas por bona IJK. Ekzemple dum IJK en Hanojo la kolonoj “taŭga ejo” kaj “ekskursoj” kaj “programo” portis preskaŭ la tutan konstruaĵon - ĉar ili estis sufiĉe fortikaj, dum tute mankis ekz. trinkejo, gufujo, ludejo kaj filmejo.

Laŭ mia propra takso kaj post multaj babiladoj kun aliaj partoprenantoj, mi pensas ke mi rajtas diri, ke la konstruaĵo “IJK-67” sufiĉe forte ŝanceliĝas. Koncize: La IJK devas esti pli ol nur la homoj.

Mi esperas, ke mia analizo estas klara kaj komprenebla. Mi ĝojas legi viajn opiniojn pri ĝi. Krome mi esperas, ke ĝi povos helpi al sekvaj LKK-oj analizi la preparojn.

Fine de mia teksto mi prezentos al vi la poemon, kiun spontanee verkis mia edzo Robert kaj mi kaj kiun ni laŭtlegis dum la internacia koncerto, lastvespere:

 

IJK okazas en Kievo,

la ĉefa urbo de Ukraini’.

Alvenas junuloj el tuta mondo

al “Barispal” kaj Ĵuljani.


Flavaj malgrandaj busetoj kievaj

transportas nin al la bazej’.

Ilin eniri kun grandaj pakaĵoj

vere ne simplas plej.


En la bazejo renkontas mi homon

afablan kun granda ridet’.

Li diras “Saluton! Do you speak English?”

kaj mi pensas “Fek! What’s that?!”


“La registrejo funkcios nur morgaŭ,

sed jen estas via ŝlosilo.

Bonvolu atendi kaj doni pasporton,

mi tradukas ĝin al la cirilo.”


Post longa vojaĝo bezonas reŝargon

moderna teknologi’,

sed vane serĉeblas en mia ĉambro

kurento (amiko de mi).


Mi jam fiodoras pro ŝvito tre forte

kaj tial tuj iras al duŝo,

sed eĉ post atendo la akvo malvarmas,

do evidentiĝas jen fuŝo.


Malvarma duŝakvo, malvarma trinkaĵo -

mi pensas, do ek al trinkejo.

Martin atendas kun granda elekto

sen fridujo en bela varmejo.


Post tio vizitas mi la necesejon,

sed fakte ĝi estas nur truo.

Mi pisas kaŭrante kaj poste konstatas

foreston de akvofluo.


Tuj poste mi sentas min jam pli bone

kaj serĉas necesejan paperon.

La solvon de tio mi nun ne rakontas -

ĝi fekas, por diri la veron.


Pli bona pisejo troviĝas en Budmo -

jen brila restoraci’.

Sed ve! Mi konstatas, ke oni forgesis

la mendon de manĝo por ni.


Krom esperantistoj ĉeestas ĉi tie

centmiloj da sangosuĉuloj.

Mian ĉeeston dum longtempo pruvos

la tutkorpaj kulo-makuloj.


Dumtage pro ŝvito mi nur lagumadas,

prifajfas programajn ofertojn.

Vespere mi helpas plenigi diskejon

por ĝui bonegajn koncertojn.


Fine de tiu poemo mi diras

nome de ĉiuj partoprenantoj:

Sanon kaj ĉion bonan al Mikaelo

kaj dankon al la organizuntoj.


Carolin Weemeyer

arkivita en:
Sebastiano
Sebastiano diras:
2011-08-04 21:35
"haveblis retaliro", "maltro multaj", "plibonigeblas", "bezonatas" -- chu tiel oni hodiau parolas Esperanton? Supozeble mi jam tro longan tempon estas ekster la movado.
amuzulo
amuzulo diras:
2011-08-04 21:46
Esperantistoj... Nu, laŭ mi, estas tute normala lingvouzo.

Nun, ĉu estas iuj komentoj pri la *enhavo*?
LaPingvino
LaPingvino diras:
2011-08-05 00:33
Jes, la junuloj formas la Esperanton por la futuro. Al tio nepre apartenas plena eluzo de la ebloj de la lingvo. Tio nur montras kiom vivoplenas Esperanto, nenio pli ol tio. Mi povas montri al vi multe pli frenezajn aferojn ol tio en ekz. la Brazila Portugala...
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-05 06:34
Mi esperas ke junuloj ne plene eluzos Esperanton, sed restos iomete ankau por ni.
amoke
Istvan Ertl
LaPingvino
LaPingvino diras:
2011-08-05 00:49
...sed mi certe pensas ke kun la nova TEJO-estraro oni facile povas plibonigi la preparon ktp ktp por havigi al ĉiuj Esperantistoj, junuloj kaj junemuloj, multe pli da bonaj kaj indaj Internaciaj Junularaj Kongresoj. Kritiko ne nur bonas, ĝi nepras por ĉiama pliboniĝo. Cetere al ĉiuj LKK-anoj, antaŭaj organizantoj, postaj organizantoj kaj ne-organizantoj mi volas postlasi la nemalgravan mesaĝon ke eraroj kaj malkomfortoj, kvankam kontraŭdeziraj, certe estas dezirindaj, ĉar sen eraroj neniu lernas.

"Kiu neniam eraris, neniam ion lernis."

Dankon al Carolin por konkretigi respondon al la bezono de informoj pri reala funkciado de nia plej amata kongreso de ĉiuj, kaj kuraĝon al la personoj kiuj espereble uzos la informojn por ĉiam plibonigi la situacion de kongresoj en Esperantio.
hulten
hulten diras:
2011-08-07 17:16
Bona analizo. Mi pensas ke multaj aliaj IJK-partprenantoj konsentas.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-07 18:21
Lau mi la organizantoj (t.e. TEJO) devus repagi la kotizon al la partoprenantoj, kiuj ne estas kontentaj kaj suferis pro la mizeraj kaj evidente neakcepteblaj kondichoj surlokaj.
Sed se ne ekzistas asekuro, tiu postulo estas vershajne nerealisma. Temus nur pri komplezo, au morala ago de honesteco. Sed shajnas al mi, ke la LKK estis precipe monavida, kiel oni ofte spertas en orienta Europo. Mi memoras, ke che la IJK Sarajevo oni petis de mi minimume dufoje la saman kotizon (kvankam mi tie kontribuis per prelego - ankau la akcepto estis sufiche mizera, ech unu bieron oni ne ofertis. Kia gastamo? Au temas pri kaoso en la administrado au pri aroganteco. Lau mi tio estas absolute ne akceptebla kaj UEA zorgu pri tio ke tiuj misstatoj malaperu en estonteco antau ol ili fanfaronu pri paco, progreso, dialogo, toleremo ktp. Al tiuj homoj en tiuj landoj mankas ajna civilizita bonkonduto rilate al fremdaj gastoj - ili vidas nur ties monon kaj chio alia ne interesas ilin - la samon mi spertis en diversaj aliaj orienteuropaj landoj post 1989 - sed post tiaj militoj kaj politikaj perturboj oni ne miras, ke chio en tiuj landoj restis sovagha, kaj nur malmulte kaj malrapide shanghighas. Do, kial oni vizitu tiujn landojn, se oni estas nur trompita ?
Gab
Gab diras:
2011-08-14 16:35
Mi miras legi tiaspecajn ĝeneraligaĉojn de esperantisto :
"Al tiuj homoj en tiuj landoj mankas ajna civilizita bonkonduto rilate al fremdaj gastoj - ili vidas nur ties monon kaj chio alia ne interesas ilin".
Certe la organizado de tiu IJK ne estis laŭdinda, sed mi neniam spertis la monavidecon pri kiu vi parolas. Male, la LKKanoj kaj la Ukrainoj kiujn mi renkontis tie ĉiam estis tre gastamaj kaj helpemaj.
akiumi
akiumi diras:
2011-08-16 21:31
 Saluton. Skribas Akiumi OKABE el Japanio, ĉeforganizanto de la venontjara IJK en Japanio, 2012. Ĉi tiu artikolo estas tre lerninda por organizi la kongresojn. Mi volas aldoni mian opinion pri la organizado de IJK en Kievo. Laŭ mi la organizado estis aplaŭdinda kaj dankinda. Mi ja vidis, kiel multe laboris la LKK-anoj.

 Okazis akcidento en la tria tago de la kongreso. Partoprenanto el Japanio, s-ro Arai, vundiĝis ĉe sia lumbo kaj gambo kiam li biciklante havis akcidenton kontraŭ buso. Li devis enhospitaliĝi por kelkaj semajnoj. Dum kaj post la kongreso la LKK-anoj multfoje vizitis lin en la malsanulejo kaj kuraĝigis lin. Tri semajnojn post kiam la IJK finiĝis, li povis eliri el la malsanulejo kaj revenis al Japanio.
Ankaŭ mi havis akcidenton. Iu hejma hundo mordis al mi la vizaĝon. La vundoj ne estis profunda, sed mi maltrankviliĝis pri mia sano. Tiam la LKK-anoj kaj s-ino Kudo (el Japanio) ege helpis kaj trankviligis min. La sekvintan tagon unu el la LKK-anoj, Andrij, kondukis min al malsanulejo. Li tradukis la ukrainan kaj Esperanton inter la kuracisto kaj mi. Tie ricevis mi injekton kontraŭ tetano. La tuta kuracado estis senpaga.

 Dank' al la organizantoj kaj partoprenantoj, la etoso de kongreso estis tre amuza, agrabla kaj amikema.
Pro tio multaj ne-Espearantistaj lokanoj interesiĝis pri Esperanto. Eĉ okazis, ke unu el la lokaj junuloj eklernis Esperanton dum la kongreso kaj partoprenis en la kurso de Esperanto por komencantoj. Ĉiunokte tiuj lokanoj babilis kun esperantistoj antaŭ la enirejo lernante Esperanton.
En la sporta tago s-ro Roman Kozarenko gvidis futbal-matĉon inter lokanoj kaj Esperantistoj.
Ni, la tutmonda teamo de Esperantistoj perdis golojn, sed gajnis ĝojon kun la lokanoj. Estis ege interesa matĉo. Fakte, efektivigi tiajn interkomunikadojn devas esti unu el la celoj de IJK.
Dum la venontjara kongreso en Japanio mi volas, ke multaj kongresanoj kaj lokanoj, ĉu esperantistaj aŭ neesperantistaj, kune interkomuniku. La IJK en Kievo bele sukcesis en ĉi tiu rilato kaj ĉi tio donos al ni tre bonan modelon por la venontjara IJK en Japanio. Dankon.