Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / La IJK en Japanio estas nuligita

La IJK en Japanio estas nuligita

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-03 12:40
La Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu devis okazi en Japanio en la dua semajno de aŭgusto 2012, estas nuligita pro organizaj problemoj. La decidon faris la japanaj aktivuloj en la Loka Kongresa Komitato. TEJO ankoraŭ ne scias, ĉu kaj kie okazos IJK en la jaro 2012. La decido estis anoncita tute surprize - ankoraŭ unu tagon antaŭ la nuligo, la ĉefa aktivulo de la IJK disdonis flugfoliojn pri la kongreso en Japanio. "TEJO bonvolu rekonsideri la aferon. Subita nuligo sen sufiĉa klarigo estas drama sed nenecesa", skribis Bill Mak, iama ĉeforganizinto de la IJK en Honkongo, en Facebook-paĝo de TEJO.

La decido pri la loko de la Internacia Junulara Kongreso 2012 estis anoncita en la retejo de TEJO antaŭ unu jaro, la 21-an de decembro 2010. Tiam oni informis, ke la 68-a IJK okazos en Naha, la ĉefurbo de la insulo Okinawa. La kongreson devis organizi Japana Esperanto-Junularo, la landa asocio de TEJO en Japanio.

Laŭ la Jarlibro de UEA, JEJ havas 70 membrojn. Laŭ la jarraporto aperinta en TEJO tutmonde 2010:3, TEJO tamen havis nur 4 individuajn membrojn en Japanio en la jaro 2009, kio ŝajnas indiki malfortecon de la junulara movado en la lando. Pli aktualaj informoj mankas, ĉar en la plej freŝa jarraporto de TEJO tute ne plu aperas ajnaj ciferoj pri membronombro.

En Hanojo, kie okazos la Universala Kongreso, la IJK gastis jam en la jaro 2007. Tiam la Universala Kongreso estis en Jokohamo en Japanio. Tiun elekton oni siatempe kritikis, ĉar la distanco inter Vjetnamio kaj Japanio estas grandega kaj multekosta, eĉ se eŭropanoj ne facile perceptas tion. La elekto de periferia japana insulo kiel loko por la IJK ĉi-foje eĉ pli malfaciligis la situacion de tiuj, kiuj volus ĉeesti ambaŭ aranĝojn.

Post duonjaro la organizantoj tamen subite anoncis ŝanĝon de loko: anstataŭ la malfacile atingebla insulo Okinawa, la IJK nun devis okazi en la urbo Tenri en la ĉeftero de Japanio, proksime al Osako. Pri tio raportis la retejo de TEJO en julio 2011:

Tenri estas facile atingebla de Hanojo, Vjetnamio, kie okazos la 97a UK. En la urbo troviĝas multaj historiaĵoj kaj sanktejoj. Ĉirkaŭaj urboj, ekzemple Nara kaj Kioto havas famkonatajn templojn, kiuj estas mondaj heredaĵoj de Unesko.

Komence de oktobro TEJO anoncis en sia retejo konkurson pri la IJK por la jaro 2013. La limdato por sendi sinproponojn estis la 10-a de decembro. Ankoraŭ mankas informoj pri tio, ĉu kaj kiom da sinproponoj de organizantoj TEJO ricevis.

Meze de la jarfina festsezono, la 26-an de decembro, subite evidentiĝis, ke nun mankas organizantoj ankaŭ por la plej proksima IJK, ĉar la japana teamo anoncis sian rezignon.

- Post kelkaj organizaj malfacilaĵoj, la Japana LKK devis rezigni organizi la kongreson. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj ni devis akcepti la rezignon, klarigis Tina Tišljar, estrarano pri kongresoj, en la retejo de TEJO.

Ekde la 27-a de decembro en Gdańsk en Pollando okazas JES (Junulara Esperanto-Semajno), dum kiu kunsidos ankaŭ la komitato de TEJO. Dum la kunsido sendube estos pritraktita la subite aperinta problemo pri la venontjara IJK.

Laŭ Tina Tišljar, la asocio devas nun urĝe trovi novajn landon, ejon kaj organizan teamon, por ke tamen okazu IJK en la jaro 2012. Iuj tamen plu esperas, ke la organiza teamo en Japanio ankoraŭ povos rekonsideri sian decidon.

La nuligo de la IJK estis anoncita interalie en la Facebook-paĝo de la Oficejo de TEJO. La anoncon tuj komentis Bill Mak, honkonga esperantisto nun loĝanta en Japanio:

- Mi ege bedŭras ke TEJO akceptis la rezignan proponon fare de iu el LKK. Eĉ nokte la 25-an mi manricevis flugfolion pri la IJK de la LKK-estro mem, kiu ĝis nun estas la ĉefmotoro. TEJO bonvolu rekonsideri la aferon. Subita nuligo sen sufiĉa klarigo estas drama sed nenecesa.

Bill Mak en la jaro 2000 estis la ĉeforganizanto de la IJK en Honkongo. La fakto ke li nur unu tagon antaŭ la nuligo de la kongreso ricevis flugfolion pri ĝi rekte de la ĉeforganizanto ŝajnas indiki gravan mankon de komunikado ene de la Loka Kongresa Komitato en Japanio. En la retejo de Japana Esperanto-Junularo informo pri la nuligo de la IJK mankas.

arkivita en:
Gxamadio
Gxamadio diras:
2011-12-27 18:08
La informo pri la nuligo de IJK nun staras sur la retejo de JEJ. Mi citas: En 2012 IJK NE okazos en Japanio (sed ili skribis nenion pri nova loko aŭ ĉu ĝi okazos ĝenerale).

Ĝamadio
Superteksto
Superteksto diras:
2011-12-28 21:02
En la oficiala paĝaro de la 68a IJK en Japanio tekstas, ke "Detalaj klarigoj sekvos post kelkaj tagoj". Vizitu: http://www.ijk2012.org/index.html
Superteksto
Superteksto diras:
2011-12-31 17:47
Jam legeblas detalaj klarigoj...