Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Kostaj manĝoj en la kongreslando

Kostaj manĝoj en la kongreslando

de Redakcio Laste modifita: 2011-06-29 11:41
La lando de la ĉi-jara Universala Kongreso estas la plej kosta en la tuta Eŭropa Unio. Tion montras esploro publikigita la 28-an de junio de la statistika servo de Eŭropa Unio, Eurostat.

Laŭ la esploro, la preznivelo en Danio egalas al 143% de la mezumo en la 27 landoj de la unio - alivorte, la prezoj estas 43 procentojn pli altaj ol mezume. Aliaj kostaj landoj estas Finnlando (123%), Svedio kaj Luksemburgio (ambaŭ 120%) kaj Irlando (118%).

Plej malmultekostaj landoj en EU aliflanke estas Bulgario (51% de al mezumo) kaj Rumanio (59%).

Aparte interesa por la ĉi-jaraj kongresanoj povas esti la fakto, ke la preznivelo de restoraciaj manĝoj en Danio estas 153% de la mezumo en EU. Se la kongreso anstataŭe okazus en Bulgario, la manĝoj kostus eĉ ne trionon de la prezo en Danio. La preznivelo en restoracioj en Bulgario estas nur 45% de la EU-mezumo.

arkivita en:
Betty
Betty diras:
2011-06-29 12:27
Oni povas trovi relative malmultekostajn restaŭraciojn en Kopenhago. Tiu signifas, ke kontraŭ malpli ol 100 danaj kronoj (13,41 eŭrojn) oni povas lunĉi. Kopenhago estas internacia urbo, tial abundas je bonaj etnaj restaŭracioj malmultekostaj.Cetere partoprenantoj ne bezonos aĉeti akvon, ĉar la dana akvo krana estas bonega. La plej malmultekostaj superbazaroj estos Aldi, Netto kaj Fakta.La publika transporto estas bedaŭrinde multekosta, tamen oni povos aĉeti 'flekskarteton por unu semajno'. Multaj el la muzeoj estas senpagaj.

  Mi ankaŭ esperas, ke iam okazos la Universala kongreso en la belega kaj interesa lando, Bulgario, tamen ĉiu-jare la kongreso okazos en Danio.
Betty
Betty diras:
2011-06-29 13:39
En la lasta frazo de mia komento, mi kompreneble celis skribi: tamen ĉi-jare la kongreso okazos en Danio.
esperanto
esperanto diras:
2011-06-29 16:12
Se mi bone memoras, chiujare aperas plendo pri tro kostaj manghejoj, hoteloj ktp. en la kongresurbo. Ech en la kazo de Havano. Kaj en Vjetnamio estos same, char la tiea reghimo estas interesata monmelki la okcidentajn turistojn, kaj UEA estas interesata vendi multekostajn hotelchambrojn kiel kutime. Ktp. Sed lau mia scio, en Vjetnamio eblas jam interrete rezervi turisma-klasajn hotelochambrojn.

En la nuna mondo en chiu urbo e la globaligita civilizo ekzistas multekostaj kaj malmultekostaj restoracioj, ech en Berno, la chefurbo de lando, kiu estas laustatistike same au ech plimultekosta ol Skandinavio.
Oni diris al mi, ke en Tajlando oni ghenerale manghas malmultekoste kaj bonguste.

Ankau en Bulgario oni riskas pagi tro multe por (malbonkvalita) mangho kaj trinko, char en tiu lando, kiel en la plimultaj ekskomunismaj landoj, ankorau prosperas la principo de trompado kaj shtelado, kaj la kvalito de la servoj estas daure sufiche malalta (sed por la malrichaj e-istoj tio sufichas - eble aperus problemo por vegetaranoj). En Italio kaj Grekio mi pagis 6 eurojn por biero ktp., sed la manghoj estis kompare malmultekostaj. En Francio estas malfacile ricevi sufichan manghojn kontrau moderaj prezoj, chefe en la urboj, sed tie oni povas konsili la uzadon de la amaso da etnaj restoracioj. Chu post vizito de tio vi havos stomakperturbojn mi ne scias.
Ktp.

Terure shokaj estas la prezoj en la manghejoj en la strataro chirkau la CO de UEA en Roterdamo, sed se oni konas, ankau tie ekzistas iuj pli moderprezaj aziaj restoracioj, tamen iom primitivaj. La demando chiam estas, kion kaj kiom oni ricevas kontrau sia mono. Do, chio tio estas malfacile komparebla kaj la oficialaj statistikoj ne helpas solvi la embarason, sed nur timigas kaj trompas la homojn, kiuj poste faros tute aliajn spertojn surloke, pozitivajn kaj negativajn.

Oni volis kongresi en Moskvo. Espereble oni konscias pri tio, ke tiu chi urbo estas laustatistike konsiderata kiel la plej multekosta en la tuta mondo. Krom tio mi dubas chu indas kongresi en Moskvo, la kadraj kondichoj por Eo lau mi ne estas favoraj.

Prefere oni kongresu en provincaj urboj, kie la kostoj estas pli malaltaj kaj la atento pri la kongreso pli alta ol en grandegaj kaj anonimaj chefurboj. Tion mi sugestas jam de jaroj, sed shajnas ke la estraro kaj komitato de UEA tute ne interesighas. Supozeble temas pri sankta bovino au tabuo, kiun neniu volas tushi. Tian sugeston la komitato povus diskuti en Kopenhago, char la laudire multegekosta urbo liverus pretekston por tia diskuto.

Mi ne komprenas, kial oni ne pli ofte kongresas en Usono au Kanado, despli ke tie sidas Tonki, Fettes ktp. kun laudire perfektaj rilatoj. Nu, kiel konate, la kongreslandoj shajne pli malpli hazarde elektighas lau hazarda kapacito de iu hazarde formighanta LKK. Lastatempe ech konkurencis kelkaj landoj, kiel Hispanio, Danlando, Ruslando. Sed supozeble estos pli malfacile trovi LKKjn, oni povas antauvidi problemojn kun la trovado de taugaj kongreslandoj en estonteco. Sed kion signifas au signifu "tauga" kongreslando? Oni devas preni tion, kio sin ofertas. Grandan elekton UEA ne havas.

LAu la oficiala listo de alighintoj estas iom pli ol 1300 personoj, kiuj alighis al la kopenhaga UK. De tiu cifero oni devas subtarhi la honorajn membrojn (mi jam de longe sugestis forpreni tiujn nomojn el tiu listo). Malfacile chu chiuj alighintoj ankau vere aperas, kaj chu partoprenos personoj nealighintaj. Kiel ajn, temos pri vershajne pri pli malpli milo da realaj kongresanoj. Se estonte la nombro falos sub mil, UEA devos lau mi serioze pripensi kiel daurigi tiun aranghon en estonteco. Lau mi ghi foruzighis kaj bezonus drastan reformon kaj renovighon. Sed se mankas esperantistoj kaj multaj signifaj e-istoj ne plu partoprenos, tio estos malfacila tasko. La estraro lau mi estas tro pasiva por ion efikan entrepreni.
Betty
Betty diras:
2011-06-29 21:00
Jes, precize, oni ne povas ĝeneraligi pri la avantaĝoj/malavantaĝoj de la diversaj urboj. Jen kelkaj praktikaj informoj pri Kopenhago. http://kopenhago.blogspot.c[…]j-en-la-kongresa-lando.html
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-06-29 22:15
Bonege, Betty. Jen ekzemplo de tio kio povus esti tipa taskoplenumo de Delegito niatempe.
Betty
Betty diras:
2011-06-30 19:13
''Prefere oni kongresu en provincaj urboj, kie la kostoj estas pli malaltaj kaj la atento pri la kongreso pli alta ol en grandegaj kaj anonimaj chefurboj. ''
Jen la komento de Ileana Schrøder, kiu ne havas pasvorton por LF:
 La sola afero kiun vi forgesas, kiam vi pledas por kongresoj en malpli granda urbo estas, ke tiam la vojaghkostoj farighas pli multekostaj, kaj foje tro multekostaj, do oni gajnas nenion.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-01 21:10
Kaj eble mankus hotelĉambroj por tiom da partoprenantoj...