Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Kopenhaga kongreso malfermita per frapo de globkrajono

Kopenhaga kongreso malfermita per frapo de globkrajono

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-25 22:19
En la unua plena tago de la Universala Kongreso okazis la solena inaŭguro kaj la strategia forumo, kiu diskutis sur alta filozofia nivelo sed ne sukcesis fintrakti proponon pri nova strategia plano. Dum la solena inaŭguro oni honoris la viktimojn de la teror-atakoj en Norvegio. Estis legita saluto de la ĝenerala direktoro de Unesko. Vespere kelkaj dekoj el la spektontoj de la nacia vespero marŝis tra la pluva urbocentro kun banderoloj kaj japaneskaj kapbendoj por manifestacii por Esperanto.
Kopenhaga kongreso malfermita per frapo de globkrajono

Foto: Peter Hauser

Plu pluvis kaj fridis en Kopenhago dimanĉe matene, kiam partoprenantoj de la Universala Kongreso kolektiĝis por la solena inaŭguro. Ekster la kongresejo aperis flagoj de la Nordiaj landoj, du flagoj de Danio, kaj ankaŭ unu Esperanto-flago, sed neniu ŝildo, kiu montrus, ke en la ejo okazas Esperanto-kongreso.

Dum la inaŭguro ĉeestis la belga ambasadoro J.-F. Branders, la kuba ambasadoro G. Vázquez Moreno, la slovaka aferŝarĝito M. Pospíšilová kun konsilisto J. Reinvart, la franca ataŝeo A. Sgambato, la germana ambasada konsilisto Marko Lins kaj la honora konsulo de Bosnio-Hercegovino K. Fledelius.

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, komencis la inaŭguron petante ĉiujn ĉeestantojn stariĝi kaj honori la viktimojn de la vendreda teror-atako en Norvegio. Poste, en sia inaŭgura parolado, li volis atentigi la kongresanojn pri la graveco de kulturo kaj arto:

- En movado, kiun lastatempe plej zorgigis la ekonomiaj demandoj – sendube ne malprave – ni devas fari iom da fortostreĉo por kapti la fakton, ke la arto ne estas fakultativa beligilo de baze instrumenta tagordo. Por resumi mian penson, mi elpensis malpezan sed tamen ne malseriozan sloganon: La rakontoj estas ne malpli realaj, ol la kontoj.

Legu la tutan inaŭguran paroladon aliloke en Libera Folio.

Post la paroladoj sekvis la tradiciaj salutoj de landaj asocioj kaj aliaj organizaĵoj. Plej tuŝa estis la saluto de la reprezentanto de Norvegio, kiu apenaŭ sukcesis reteni la larmojn. Aludante al la ĵusaj okazaĵoj en sia hejmlando, ŝi diris:

- Nur amo povas venki malamon kaj malicon! Amu!

La aplaŭdoj daŭris longe, kaj fine la podianoj kaj la publiko ankoraŭfoje stariĝis por montri sian kunsenton.

Salutmesaĝon al la kongreso sendis ankaŭ la ĝenerala direktoro de Unesko, Irina Bokova.

Kiam Probal Dasgupta devis formale, per frapo de ligna prezidmartelo malfermi la kongreson, li malkaŝis ke la martelo ne troviĝas en la kongresurbo:

- La martelo bedaŭrinde restis en Roterdamo, sed ni ĉiuj scias de Paco kaj milito, ke la plumo estas pli forta ol la glavo. Do, per plumo mi deklaras la kongreson malfermita!

Tiel, per frapo de globkrajono sur la podio, estis inaŭgurita la Universala Kongreso de Kopenhago.

Pli malfrue dum la tago okazis duhora strategia forumo pri la planoj de UEA por la venontaj jardekoj, dum kiu evidentiĝis, ke nova strategia plano ne estos akceptita dum la ĉi-jara kongreso. Pri la diskutoj dum la strategia forumo legu en aparta artikolo.

Post la strategia forumo kelkaj dekoj da kongresanoj vindis siajn kapojn per japaneskaj blankaj ŝtofostrioj, sur kiuj estis skribitaj la nomoj de iliaj gepatraj lingvoj en la dana, kaj marŝis tra stratoj en la urbocentro kun granda Esperanto-banderolo por manifestacii por Esperanto. La bunta procesio havis kiel sian celon la amuzparkon Tivoli en la centro de la urbo, kie okazis la nacia vespero.

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-25 06:19
Epoke grava okazintajho estus saluti EU-parlamentanojn, kiuj volis veni al la kongreso kaj estis de UEA negletitaj (afablaj invitoj venis post 4 monatoj, kio signifis diplomatia esprimo de ofendo).

Mi ne kredas, ke tiel rapide iu pretus nun veni. Niaj aktivuloj ne plu pretas helpi.
strigo
strigo diras:
2011-07-26 00:13
Mi pensis ke nur ĉilianoj emas improvizi, sed vidas ke la afero jam estas internacia hehehe
Ĝuu la kongreson!!!