Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Kataluna Esperanto-Asocio renovigis sian retejon

Kataluna Esperanto-Asocio renovigis sian retejon

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-07 11:02
Post plurjara laboro, Kataluna Esperanto-Asocio ĵus lanĉis sian novan retejon. La retejo estas la lasta paŝo en la kreado de unueca kaj firma asocia identeco, komencita en la jaro 2006. La unuavica publiko estas katalunlingvaj neesperantistoj, rakontas Ferriol Macip i Bonet, kunordiganto de KEA: "Ni celas klarigi al la katalunlingva publiko, ke esperantismo estas socia movado por pli bona mondo, kune kun ekologiismo, feminismo, pacismo, kaj tiel plu."

La propono pri kompleta renovigo de la retejo de Kataluna Esperanto-Asocio aperis jam antaŭ kvin jaroj, ĉar la respondeculoj de la asocio konstatis, ke la retejo bezonas plibonigon por efike funkcii kiel varbilo kaj informejo.

- Tamen, eklaborinte pri la nova retejo, ni konstatis la mankon de unueca kaj firma asocia identeco, ĉefe grafika sed ankaŭ ideologia, kiu gvidus nin al plej efika disvolvado de tiu tasko. Pro tio, la reteja kreado postrestis kaj sentiĝis bezono komenci procezon celantan la disvolvigon de tiu ĝis nun mankanta asocia identeco, rakontas Ferriol Macip i Bonet.

Speciala laborgrupo profunde diskutis la temon kaj ellaboris dokumenton pri la celoj, valoroj kaj principoj de la asocio. La principaro, kiu estis aprobita en 2008, aparte akcentas la gravecon de lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco.

Poste Guillem Sevilla, profesia grafikisto kaj membro de KEA, ellaboris grafikan profilon por la asocio, kiu servis ankaŭ kiel bazo por la nova retejo. Fine de junio la nova retejo estis lanĉita.

Libera Folio: Ĉu la laboro ne daŭris tro longe?

Ferriol Macip: Printempe de 2006 ni komencis prilabori la identecon de la asocio, en 2008 Guillem Sevilla ekigis la grafikan identecon, kaj januare de 2010 komenciĝis la kreado de la retejo. Ni laboris laŭ niaj ebloj, tro longe sed cele al profesia kaj kvalita rezulto.

Ĉu vi jam ricevis iujn reagojn pri la nova retejo?

Ferriol Macip- Aperis kelkaj reagoj, ĉiuj gratulas la laboron de Guillem Sevilla. Venis komentoj al manko de informoj: hispana kongreso, someraj esperantaĵoj ĉie, kis-tv... la tasko plenigi la retejon per utilaj informoj komenciĝas. Pri la hispana kongreso, ĝi estas jam okazanta, do, anstataŭ ĝin anonci ni planas raporti post la kongreso.

Mi ne trovas en la retejo informojn pri la nomoj de estraranoj aŭ aliaj respondeculoj, kial?

La retejo celas pli la katalunlingvan publikon ol Esperantujon. Ĝi celas anstataŭi la novaĵojn aperintajn ĝis nun en "Kataluna Esperantisto", kiu fariĝos artikolara revuo pri lingvaj aferoj. Novaĵoj aperas samtempe katalune kaj esperante. La retejo ankaŭ publikigas artikolojn. Temas pri informejo, ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pri ekolingvaj aferoj. 

- Informojn kiel tiun pri estraranoj ni konsideris tute ne informvaloraj laŭ la celo de la retejo, kiu celas klarigi al la katalunlingva publiko, ke esperantismo estas socia movado por pli bona mondo kune kun ekologiismo, feminismo, pacismo, kaj tiel plu.  Jes ja ni informas pri renkontiĝlokoj, adresoj kaj horaroj. Tamen, prave, la retejo estas ĵusbakita, kaj certe iuj informoj mankas. 

La nova retejo troviĝas ĉe la adreso esperanto.cat

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2011-07-01 17:16
Motivite de la interesa sinteno rimarkebla en la intervjuo, mi tuj esploris la katalunan version de la retejo, sufiche kompreneblan al mi kiel hispanlingvano.

Lau mia impreso, ghi sukcesas proponi interesajn materialojn por la diversaj homtipoj kiuj povus interesighi pri Esperanto, jen pro lingvorajta engaghigho (ekz. la artikolo de Abel Montagut), jen pro pura fascino antau la ideo de konstruita interlingvo kiu fakte funkcias (resuma teksto pri E-lingvistiko bazita sur la libro de John Wells), jen pro amuzigho (ekz. la teksto de Louis Beaucaire), jen pro kataluna "tergloka" -loka kaj tergloba- identecosento (elstarigo de la kataluna E-tradicio), ktp.

Mi deklaras mian admiron al tiu bonega laboro. Se nur chiuj E-asocioj agus tiel efike teknike, tiel klare idee...

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2011-07-01 21:32
tro da kataluna propaganmdo, lau mi. La eterna gurdado pri persekuto de la kataluna estas teda.

La remachado de kelkaj historiaj temoj kun flatado al certaj autoroj estas teda kaj embarasa. Mankas fantazio.

Se oni malfermas iun ajn numeron de Kataluna Esperantisto tuj aperas intervjuo kun Corsetti, kiu laudas la Pragan Manifeston. En multaj kazoj aperas che la pdf "not found" - vershajne ankorau ne plene enretigita.
 
La cetero estas tro movadeca. Pro tio sen granda intereso. Mi dubas, chu tiuj informoj allogas la eksteran publikon. Post duonjaro oni povos recikli tiujn paghojn.
Supozeble nur veteranoj kiel Lins kaj Duc Goninaz, kiujn oni flatas, trovos plachon pri tiu retujo. La aliaj, kiel mi, vizitis ghin unu- kaj lastofje, char malmultpromesa.

Se la retujo enhavus informojn ekzemple pri en kiuj restoracioj en Barcelono bonguste manghi katalune, la retujo havus ian sencon kaj valoron. Sed char tio mankas, la valoro estas limigita.
Niko
Niko diras:
2011-07-05 15:36
Ĉu iutage vi ĉesos vian konstantan kritikaĉadon? Kial vi malaprobas ĉian agadon fare de aliuloj, eĉ kiam ĝi tute ne rilatas al vi? Ĉu malplaĉas al vi ĉar vi ne estas menciitaj inter tiuj "veteranoj" supozeble flatataj?

Mi mem havas dubojn pri la Praga Manifesto ktp, sed ĉu barcelonajn restoraciojn vi vere taksas pli gravaj ol la katalunan kulturon kaj la sortojn de minoritataj lingvoj?
esperanto
esperanto diras:
2011-08-02 12:38
Robert Havemann skribis en "Neues Deutschland" de la 8a de julio 1956:

"De Heraklito devenas la vorto: "La disputo estas la patro de ĉiuj aferoj“., vorto, kiu mallarĝigis la reakcian miopecon ĝis la falsa transigado al: La milito estas la patro de ĉiuj aferoj. La pensoj de Heraklito estas pli profundaj. Ili ampleksas la naturon kiel ankaŭ la homon. El la disputo kaj kontraŭdisputo en la aferoj elkreskas la forto, kiu pelas kaj movas ĉion. Sed ĉar la pensoj estas nur la respegulaĵo de la aferoj, la kontraŭeco de la realeco estas daŭrigita en la kontraŭeco de la pensoj. La historio de ĉiu scienco vigle atestas, ke nur per la senlaca kaj ĝis la fino kondukita disputado inter opinio kaj kontraŭopinio finfine kreiĝas ĉia nova kono.

Bedaŭrinde en la Eo-movado tiu principo estas subevoluinta, verŝajne ĉar tro da komunistoj kaj kriptokomunistoj influas la diskuton, laŭ mia impreso.

Robert Havemann estis persekutita de la GDR-reĝimo, kvankam li celis plibonigi la situacion en sia lando, sed homoj kiel Ulbricht, Hager, Honecker kaj similaj merduloj kontraŭstraris. Simila procezo okazas ankaŭ en la Eo-movado. La opinio de ĉiu iom “hereza“ aŭ almenaŭ tro kritikema disputanto, kiu ne sekvas la oficialan linion, estas se ne (fizike) persekutita, sed almenaŭ malŝatita, kontraŭbatalita, primokita, ignorita, marĝenigita, silentigita kaj prefere ekskludita (kvankam oni ekzakte legas ĉion kion li skribas), fare de la reganta koterio kaj de aliaj, kiuj apogas tiun koterion - bela ekzemplo estas la emo de certaj membroj de retlisto elĵeti kritikemulojn el la listo. Do, la manieroj de cenzurado kaj eksigo ĉiam de nove ripetiĝas - oni lernis nenion el la spertoj de GDR ktp. La homo restas en principo la sama best(i)o. (Kun la esceptoj, se oni apartenas al iu koterio kaj herezas, kritikas kaj mokas ene de permesitaj limoj kaj tiel fariĝas tolerataj kaj eĉ admirataj pajacoj de la movado aŭ se iuj ŝtelas la opiniojn de aliaj por vendi ilin kiel la proprajn).
Dum de iuj oni estas admirata kiel “granda pensulo“, de aliaj oni estas denuncata kiel “mensmalsanulo“. Konkretajn nomojn mi nun ne aldonas, kvankam mi posedas ilin. Ia meza pozicio ne ekzistas. Ĉi tiuj fenomenoj estas interesaj kaj devas esti nepre analizataj en psikopatologia studo pri la Eo-movado. Pro tio la Eo-movado ne estas serioze konsiderata de la “averaĝa publiko“ en la “ekstera mondo“, ĉar ideologiajn kaj politikajn ekstremismojn, kiel ilin reprezentas e-istoj, ĝi tute ne ŝatas.

La franco, kiu kriis kontraŭ la kopenhaga vicurbestrino, estas iusence komparebla kun Breivik, kiu agis laŭ sia kompreneble ege radikala kaj brutala maniero preskaŭ samtempe en Norvegio. Kvankam la franco (ankoraŭ) ne utiligis tiajn radikalajn rimedojn kiel Breivik, mi ne mirus, se foje iu esperantisto mortpafos iun altnivelan aŭtoritatulon, kiu alparolas la e-istojn en la angla. La etoso en la mondo pretas por similaj agoj - laŭ la moto ĉiuj rimedoj estu permesataj kiel dum la tempo de la subtera lukto fare de la komunistoj aŭ nacisocialistoj. Ni tamen esperu, ke tia kazo neniam efektiviĝos, ĉar la Eo-movado perdus ĉian pravigon pri movado de paco, toleremo, dialogo ktp., iom sensencaj frazaĵhoj de Unesko, kiujn mi kritikis antaŭe. Prefere disputu kaj kontarŭdisputu per vortoj kaj argumentoj, eĉ se neelteneble akraj kaj radikalaj, tamen ili devas esti seeble plej veraj kaj objektivaj - kaj ne ideologiaj. Eble tiam kelkaj dormantaj homoj vekiĝos. Multaj e-istoj ŝajnas al mi ne pretaj por tio, dum la pasiva amaso, pri kiu oni ne scias kion ĝi vere pensas (ekzemple la 1400 partoprenantoj de la UK), silentas. Kial oni ne faras (sociologiajn) enketojn en tiaj okazoj?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-02 13:53
Kara Andreas,

unue mi ghojas, ke vi revenis sur scenejo de la diskuto.

Vi pravas, ke diskutado estas vojo al ghusta celo, almenau tiel devus esti. Mi iame skribis pluso kaj minuso estas movo.

Mi persone dezirus al mi , ke estu organizita ne unuversala kongreso, kiu al neenio gvidas, sed kongreso de kontrauecoj. En ghin

 devus partopreni chiuj E-organizoj , idiomoj ech tute flankaj kaj reakciaj.

Post tia kongreso eble estus verkita iu strategia vojo, iu ghusta rezolucio eble ech komuna kunlaboro.

Vi certe subtenos min, ke strategia komisiono, en kiu estas unuflanka tendenco nenion ellaboros, shangheblan chu saveblan por nia movado. Ech se oni provos enlaborigi niajn kelkajn rimarkojn. Chio estas nur kosmetikajoj, kiuj ech tiujn oni ne volas havi.

Helpi povus nur vere ekstere laboranta komisiono de fakuloj kaj specialistoj.
En nia nova mondo oni ne povas labori per antauh 100 jaraj metodoj, chu ilaroj.

Alia afero estas rilato de esperantistoj al la angla, kion vi mem kritikas.
Kelkaj ech bedauras, char oni imagas, ke Esperanto povus bone vivi che la angla flanko....

Mi substrekas, kion mi jam skribis iame, ke esperantistoj estas krom eble interpretistoj, tiu grupo, kiu plej multe konas kaj uzas fremdaj lingvojn. (se mi bone memoras estas 3,4).
Do, certe, plej granda parto shatas la lingvojn, popolojn kaj iliajn kulturojn.
Alia afero estas, se oni altrudas aliajn ghin uzi. Tiel estis chiam. Chiam oni devigis uzi popolojn lingvon de "venkinto".

Mi ne estas flologo, linvisto, filozofo, sed esperantisto de pli ol 50 jaroj, vivis en pola sistemo, GDR sistemo kaj nun en EU sistemo.Ne chio estis tie en ordo, sed ankau ne chio nun estas en ordo. Chiam esperantistoj provis travivi por savi au propagandi Esperanton.

Iu bedauras, ke ni ne povas agi che la angla. Tiaj estis ankau kiuj ech kunlaboris kun naziistoj kaj tio ankau ne helpis al ili. Ni en socialismaj landoj kunlaboris ankau kaj nun post malapero de socialismo, almenau Esperanto tie vivetas. Do, se la angla malaperos, malaperus ankau Esperanto.

Estus bone pripensi, kial oni nun volas propagi kripligitan anglan - Globish?
La praktiko montras, ke la angla estas tro malfacila kaj por ne perdi monopolon (profitojn) oni ech subvecias Globish! La Britujo estis tiu lando, kiu multajn jaroj batalis kontrau EU, ne akcepti kaj ne akceptos eurojn, sed profitojn volonte volas.(havas do monon por korupti).

Chu ne estus pli prudente fini kun la historia lingva politiko kaj komenci racie agi? Chu ni nur preghu pri demokratio? Kial EU ne volas tion provi demokratie solvi?

La politikistoj, institucioj estas tute en manoj de lobiistoj , monopolistoj kaj bankistoj.La popolo estas nur rimarkata se iras proteste sur la stratojn.

Mi shatas ech apron, se ghi ne detruas mian kampon.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-02 16:40
Forgesu EU-n (lau tio kiel vi shatus ke ghi rilatus al Eo) kaj vi fartos pli bone.
Tio estas la sola konsilo, kiun mi povas doni al vi che kondichoj de temperaturo, kiu atingas 30 gradojn.

La Eo-movado devas unue liveri substancajn rezultojn, ekzemple Le Monde, NZZ, FAZ, Süddeutsche Zt., Gazeta Wyborcza, Aftenposten, Corriere della Sera, Izvestija, The Times of India, k.m.a. devas aperi en Esperanto kaj devas ekzisti sciencaj libroj pri la historio de chiuj landoj en la mondo (plenumi tiun chi taskon estis facila kaj la e-istoj simple maltrafis ghin), kaj nur tiam la e-istoj povos postuli ion ajn de EU, Unesko, UN, de la shtatoj ktp. Nuntempe mi konas neniun pli malsignifan aferon ol Esperanto. Resume: la "vizio Leyk 80" devas unue efektivighi. Antaue la Eo-movado eterne restos sur la nivelo de hobio kaj sablokesta ludo.
La strategia komisiono simple prenu la "vizion Leyk 80" kaj ghi nenion plu devos fari. Tre simpla tasko.

Lu
Lu diras:
2011-08-03 13:19
Mi konsentas, ke la Esperanto-komunumo devas unue mem kreski antaŭ ol ĝi povas esperi ricevi grandan subtenon de EU kaj aliaj politikaj instancoj; nu, kelkajn subvenciojn ni plu ricevos plej verŝajne. La celo havi grandajn gazetojn en Esperanto estas tre for - pli realisma estas de tempo al tempo traduki iujn artikolojn el tiuj gazetoj; eble oni ricevos eĉ senkostan permeson (necesas demandi...). Librojn ni kreu, se ekzistas merkato por ili.

La granda tasko restas ripete informi la ĝeneralan publikon pri Esperanto, instrui la interesitojn kaj konduki ilin en la nunan Esperantujon. Tiu certe ne estas ideala, sed ja evidente plaĉa al multaj homoj. Ke ne venas pli, tio dependas grandparte de tio, ke ne okazas sistema informado de la ĝenerala publiko pri la hodiaŭa Esperantujo. Venus pli da homoj, se ĝi estus pli ideala - sed tio kun la nuna grandeco de Esperantujo ne estas atingebla. Necesas do preni, kion ni havas. Revi kaj kritiki oni rajtas - sed ne multe helpas.

Mi legis la tekston de Leyk el 1980 ĉe http://www.plansprachen.ch/LEYK_Kiobremsaslamovadon.pdf . Ĝi priskribas du atingendajn sojlojn de la evoluo de Esperantujo - sed bedaŭrinde mi ne trovis klaran indikon, kiel atingi la sojlojn. Se mi ne pretervidis ion, la teksto de Leyk do taŭgas por prezenti estontecajn statojn, sed ne skizas la vojon tien. Tio ne sufiĉas por fari el ĝi strategion.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-03 15:17
Mi sekvis la indikon kaj provis kompreni pensojn de Leyk.
Mi devas subteni Lu, ke en ghi ne estas suficha materialo por strategia vojo.

Kvankam multaj rimarkoj estas ghustaj, nun tamen pro EU- lingva politiko ne tro aktualaj. Ne estas ankau aktuala stato de Esperanto-movado en iamaj socialismaj shtatoj post "venko" de kapitalismo.

La priskribitaj vojoj lau miaj scioj devus esti ambau kaj paralele sekvitaj.

La lingva politiko de EU estas precipe praktikata pro ekonomia, sed plej parte pro politika valoro. Interesa frazo de Leyk; "Kontrau la ekzistanta modelo argumentas i.a. motivoj ekonomiaj kaj la sento de lingva egalrajteco".
Chi tie oni devas aldoni ankorau demokrateco, pri kiu EU tiel fieras.Tiam Leyk ankorau ne sciis pri "racia" gado de EU kaj ghuste lingva egalrajteco kaj demokrateco estos shlosilo por venonta E-agado kaj strategia vojo.

Kiel mi diris, ni devas agi de supre kaj malsupre. Nia malgranda grupo de EDE-PL atingas mirindajn sukcesojn agante sur politika kampo. Baldau venos novaj sukcesoj kaj montros, ke la vojo estas ghusta.

Bedaurinde en la historio ofte plej bonaj ideoj devis serchi apogantoj au atendi jarcentojn. Lenin ankau ne estus vershajne sukcesa, se ne havus finanzan apogon de Germanio,Svisujo. Ech Nikolao Kopernik devis jarcentojn atendi por lia teorio estu plene akceptita (antaunelonge la Vatikano akceptis).

Plej bona ekzemplo de monopola profito estas laste propagata kriple "esperantigita" la angla en formo de Globish!



chielismo
chielismo diras:
2011-07-02 14:33
Junie laŭ mendo de sro Jose Franquesa de KEA mi preparas la 7an eksporton de alttensiaj tuboj plektitaj el la ŝtala drato. Kvankam la kvanto okazas ĉiujara por kontenero 20', tamen la mendo estas kontinua jam 7 jarojn post UK 2004 en Pekino. Kompreneble nia komerco okazas tute en Esperanto, normala kiel aliaj lingvoj por internacia komerco. Pro tio Kataluna Esperanto-Asocio estas intima al mi. Gratulon al KEA!

Ĉina peranto k estrano de IKEF
sro Chielismo WANG Tianyi
China Da Vinci Co.,Ltd
Ret: celito@davinci-china.cn
Web: www.davinci-china.cn
Tel: 0086-29-82242215 Fax:82622952
MSN: chielismo@hotmail.com

madridano
madridano diras:
2011-07-18 12:07
Nia eterna ĉion-kontraŭanta s-ro Kuenzli plendas pro la "teda gurdado pri persekuto al la kataluna lingvo".

Nu, la kataluna lingvo estas agnoskita kiel oficiala en la Hispana Konstitucio. Sed, en la praktiko, efektive ĝi estas atakata, precipe en la katalunlingvaj regionoj kies lokaj registaroj estas regataj fare de la ekstrem-dekstrula Popola Partio.

En Valencilando, kie la kataluna ricevas oficiale la nomon "valencia", la loka ekstremdekstrula registaro malpermesis la reelsendon en sia teritorio de la televidaj programoj de la kataluna televido. Ankaŭ oni limigas ĝian instruadon en la valenciaj lernejoj. La dekstrulaj aŭtoritatoj kaŝe subtenas fortan katalunfobion ĉe parto de la valencia civitanaro.

En Aragono, en kiu la orienta parto de sia teritorio estas katalunlingva, kaj en kiu estis ioma protekto de tiu lingvo, ĵus instaliĝis nova loka registaro regata de Popola Partio, kiu ekde la komenco anoncis la nuligon de la leĝo favora al la kataluna kaj aragona lingvoj.

En la Balearaj Insuloj, la ĵus instaliĝinta popolpartia loka registaro fermis unu el la du televidaj ĉenoj kiuj elsendis katalunlingve.

En la norda Katalunio, sub franca administrado (Roussillon), la kataluna lingvo malfacile supervivas.

Nur ĝi feliĉe supervivas en Katalunio mem dank'al tio ke en ĝia loka registaro regas katalunisma partio kaj ke tiu supervivado baziĝas sur totala subteno de la plejmulto de la tiea loĝantaro kaj de amasego da kulturaj asocioj inter kiuj troviĝas Kataluna Esperanto-Asocio.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-01 16:56
Intertempe mi iom trarigardis Katalunan Esperantiston, almenau la lastjarajn jarkolektojn, kiun mi konsideras grandparte kiel alian ekzemplon de naciisma obsedajho. Nu la katalunan tekston mi nek legis ken komprenas. Tamen la verdikto estas: Komplete senvalora afero por Esperanto.

La dua parto de la komento de Duc Goninaz pri La Danghera Lingvo estas tiom konfuza kaj ideologia, ke tiun tekston oni povas konsideri neutiligebla kaj malrekomendi por legado. Oni ne komprenas, kial la katalunoj metis ghin en sian retujon.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-01 19:26
SPEGULO-recenzo de la libro de
Poblet i Feijoo, Francesc. La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono:

http://www.planlingvoj.ch/NOVAJ_LIBROJ.pdf