Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Gbeglo Koffi ne deziras la morton de Osmo Buller

Gbeglo Koffi ne deziras la morton de Osmo Buller

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-26 21:00
Universala Esperanto-Asocio fartus pli bone, se mortus ĝia ĝenerala direktoro, Osmo Buller. Tiun vidpunkton diskonigis en la reto Gbeglo Koffi kelkajn tagon post kiam iĝis konate, ke Osmo Buller estis enhospitaligita pro grava malsano. Responde al demando de Libera Folio, Gbelgo Koffi klarigis, ke li tamen ne deziras la morton de ajna homo aŭ eĉ besto, estante vegetarano.

La rezonado pri la pozitivaj sekvoj de la eventuala morto de Osmo Buller aperas en freŝa numero de la bulteno Horizonto de Afrika Centro Esperantista (HACE), vaste dissendita al diversaj retadresoj, sub la titolo "Renkontiĝo Dieter-Togolandanoj".

Temas pri raporto pri la vizito de Dieter Rooke en Togolando, kaj ne tute klaras, ĉu la ideo pri la bonfara efiko de la morto de Osmo Buller al la funkciado de UEA aperis flanke de la Togolandanoj aŭ ĉe la vizitanto, sed ajnakaze la aŭtoro de la raporto, Gbeglo Koffi, ne trovis la ideon malaprobinda.

Jen la koncerna tekstero:

Kion oni rekonu, tio estas, ke Giorgio SILFER estas talenta homo kaj havas multajn kapablojn. Li kiel konsulo havas limigitajn rajtojn en la Esperanta Civito. Se li iam malaperos, certe aperos alia kapablulo, sed kiom longe daŭros tiu transira periodo? Sed se Osmo malaperos, UEA  havos ne multajn problemojn. En 2001, kiam li demisiis, li plu estis en vivo kaj tiam influis la funkciadon de UEA, kio al tiu ĉi kaŭzis problemojn enormajn.  Se li estus mortinta, ne tiom da problemoj havus UEA.  Ĉiuj libere kunlaborus por la antaŭenpuŝo de UEA, ne timante koleron de Osmo.

Aldone Gbeglo Koffi raportas, ke dum en UEA regas diktaturo de Osmo Buller, en la Esperanta Civito regas parlamenta demokratio.

Libera Folio turnis sin al Gbeglo Koffi por ke li donu konkretajn ekzemplojn pri la funkciado de la Civita demokratio, kaj pri la bonfarta efiko de la eventuala morto de Osmo Buller al UEA. Al la unua demando li ne trovis respondon, sed al la dua li respondis amplekse:

- Mi tute ne povas deziri morton de homo, eĉ ne de besto. Eble vi ne scias, ke mi miamaniere estas vegetarano. Unu el la kialoj estas ne subteni la mortigon de bestoj. Kial do deziri morton de Osmo? Li estas homo kiel mi kaj la homecon en li mi plene respektas, sed nur vidpunktojn liajn kaj precipe lian regsistemon mi tute ne ŝatas.

Pripensinte la laŭ li "kortuŝan" temon, li tial promesas en la baldaŭa papera eldono de la aktuala numero de HACE ŝanĝi la koncernan alineon. Laŭ la nova redakto, ne necesus ke Osmo Buller mortu por utili al UEA, sed sufiĉus, ke li kabeu.

- Osmo revenos al CO tute sana, kaj ni daŭrigos nian diskutadon pri la regsistemo de UEA. "Niaj kritikatoj pluestu ke ni daŭrigu nian kritikadon", Gbeglo Koffi klarigas.

arkivita en:
Joxemari
Joxemari diras:
2011-03-01 17:59
... de la Civito.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-03-02 14:57
Pri la parlamenta demokratio parolis Dieter ROOKE dum la kunsido de decembro 2010 en Lome. Neniu el la togolandaj partoprenantoj konsentis pri demokratio sine de la Esperanta Civito. Kion nomas parlamenta demokratio Dieter, tio estas, lau mi, nur vochdonado dum parlamenta sesio. La demando estas chu la regado en la Esperanta Civito estas demokratieca. Vidu, ke iu devas chiam legi/kontroli tutan periodajhon, antau ol ghi aperos. Tiu homo rajtas akcepti au rifuzi artikolojn. Kie tio okazas ?

Tio tre oftas en la medio de la Esperanta Civito kaj ankau che la revuo Esperanto de UEA. Mi chiam diras, ke demokratio vere mankas kaj en Civito kaj ene de UEA. En chiu el ambau medioj la povo estas en la manoj de unusola homo.
Eble kompareto eblus ?

La potenco de la homo en la Esperanta Civito estas multe pli granda ol tiu de la homo ene de UEA. Kiam malaperos la homo en la Esperanta Civito, eble ankau tiu chi povos malaperi sed la malapero de la potenculo en UEA tute ne implicas la malaperon de UEA. En ambau medioj kie pli mankas demokratieco ?

esperanto
esperanto diras:
2011-03-02 15:11
Bedaurinde la nobla vorto 'demokratio' estas misuzata por ajna idiotajho. Sed en Esperantujo tio havas longan tradicion, kaj la sama principo validas por chio ajn alia ene de tiu movado, en kiu kretenoj kaj stranguloj diversspecaj svarmas abunde.