Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Festotago honore kaj omaĝe al Claude Gacond

Festotago honore kaj omaĝe al Claude Gacond

de Redakcio Laste modifita: 2011-09-04 19:02
Sabate la 27-an de aŭgusto 2011 en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (CDELI kaj aŭlo) okazos festotago honore al Claude Gacond.

Claude Gacond, kiu en aŭgusto fariĝos 80-jara, estas fama svisa esperantisto, instruisto kaj pedagogo.

Li fondis la arkivejon Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la jaro 1967. Poste li fondis Kulturan Centron Esperantistan (KCE) en 1968 en La Sagne, ekde 1974 tiu Centro staras en La Chaux-de-Fonds. Duontempe li instruis, duontempe li agadis por KCE kaj CDELI. Ekde 1994 li dediĉas siajn fortojn al CDELI en la Urba Biblioteko.

Inter 1962 kaj 1992 li estis parolisto che la Esperanto-fako de Svisa Radio Internacia en Berno. Li estas redaktoro de SES informas, la bulteno de Svisa Esperanto Societo. Claude Gacond estas honora membro de UEA, de SES kaj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Partoprenos Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, Ilona Koutny, profesoro en la Universitato UAM de Poznań, Katalin Kováts, respondeculo de la retejo edukado.net, kaj multaj aliaj, entute ĉirkaŭ 70 personoj. Festolibro aperis sub la redakto de Reinhard Haupenthal kaj estos solene transdonata al Claude Gacond dum la festotago.

Mireille Grosjean

arkivita en: