Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Facila vento - facila.org

Facila vento - facila.org

de Redakcio Laste modifita: 2011-06-06 16:14
La propono de Facila Vento estas liveri senpage al la komencantoj facilajn tekstojn adaptitajn de aliaj fontoj. Facileco: la tekstoj estos verkitaj nur per vortoj kunmetitaj el la 700 plej oftaj radikoj de la grupoj BRO-1 ĝis BRO-5 de la BAZA RADIKARO OFICIALA de la AKADEMIO DE ESPERANTO, kiuj estas la bazo de preskaŭ ĉiuj lernolibroj. La komencantoj konos ĉiujn vortojn de niaj tekstoj, kio plialtigos siajn mem-estimojn kaj kuraĝigos ilin plu lerni. Periodeco: semajne. Eĉ se kun malgranda enhavo. Tiel eĉ la plej forlasema lernanto havu semajnan realvokon al esperanto.

La ligoadreso estas: http://www.facila.org