Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Esperanto-elsendoj el Pollando pluvivas kaj populariĝas

Esperanto-elsendoj el Pollando pluvivas kaj populariĝas

de Redakcio Laste modifita: 2011-05-16 22:16
"Parolas Varsovio, la naskiĝurbo de Esperanto." Tiel plu komenciĝas la regulaj elsendoj en Esperanto el Pollando. Fine de januaro 2011, post pli ol kvindek jaroj da regulaj elsendoj kaj kelkaj jaroj da strangolado, Pola Radio fine komplete ĉesigis la programojn. Sed fidelaj aŭskultantoj kaj retaj aktivuloj instigis la iamajn redakcianojn ne kapitulaci, baldaŭ aperis la unuaj private produktitaj elsendoj, kaj ekde la 21-a de marto Esperanto-elsendoj el Varsovio denove regule aŭskulteblas en la reto. En la produktado kunlaboras multaj anoj de la iama Esperanto-redakcio de Pola Radio, sed ankaŭ tute novaj aktivuloj. En la nova, simpla retejo eblas aŭskulti la elsendojn, elŝuti la sondosierojn, aŭ aboni la elsendojn en podkasta formo, kvankam la lasta maniero ne estas klare indikita. Por evoluigi la elsendojn, la redakcio petas proponojn kaj subtenon de la aŭskultantoj. Libera Folio intervjuis redaktoron Barbara Pietrzak.
Esperanto-elsendoj el Pollando pluvivas kaj populariĝas

Barbara Pietrzak intervjuas.

Libera Folio: Kiaj estas viaj unuaj spertoj kaj viaj esperoj rilate la novformajn elsendojn? 

Barbara Pietrzak:  La novformulaj programoj de la Pola Retradio en Esperanto kreiĝis laŭ iniciato de aŭskultantoj de la podkasta Esperanto-Redakcio de Pola Radio, kiuj post la produkto­ĉesigo de la Esperanto-elsendoj komencis insisti, ke ĝiaj redaktoroj eĉ ekster la  ŝildo de Pola Radio daŭrigu la preparadon de novaj Esperanto-elsendoj. Ni akceptis tiun ĉi inviton firme konsciaj, ke por la Esperanto-parolantoj, ĉiam pliaj novaj adeptoj de la internacia lingvo, ankaŭ en la nuna interreta epoko gravas kvalita  parola lingvomedio, kiun tradicie ofertis la Esperanto-elsendoj de Pola Rario. Tiu konscio baziĝas sur multegaj reagoj de niaj aŭskultantoj, kiuj senĉese venas  skribe kaj aŭdiĝas en rektaj kontaktoj dum diversaj Esperanto-renkontiĝoj, ne malplej dum la Universalaj Kongresoj. 

Aparte aktivaj por daŭrigo de tiu tradicio  fariĝis la aŭskultantoj  aliĝintaj al la grupo Amikaro de Pola Radio en Esperanto en Facebook. Ĝi estis establita de nia aŭskultanto Bogusław Ubik-Perski en februaro 2010. Pli-malpli unu jaron poste – pro la konataj decidoj de Pola Radio -  la grupo ŝanĝis sian nomon al Amikaro de Pola Retradio en Esperanto. Pere de mesaĝoj sur ĝia muro, pere de elektronika opiniinterŝanĝo  oni komencis cerbumi, kiel savi la elsendojn, kiuj en sia pli ol 50-jara historio servis al la E-komunumo kiel ĉiutaga lingva medio, kiel platformo kaj praktikejo  de la parola lingvo.

Unu el la plej aktivaj kaj ideodonaj iniciatintoj de la novformulaj programoj estas nia germana aŭskultanto Simono Pejno, nun retiriĝinta el aktiva kunlaboro. Li starigis la novan platformon Pola Retradio en Esperanto kaj kreis la ĝermon de la kopirajta muzika biblioteko. Nun la retejon administras Salikh Zakirov el Japanio kaj Bruce Crisp el Kanado. En la strikta kunlabora grupo troviĝas krom ili Andreo Bach kaj Edward Wojtakowski el Pollando. La grupon konsistigas ankaŭ nia malnova redakcia teamo: Gabi Kosiarska, Maciek Jaskot kaj mi, Barbara Pietrzak.

Pola RetradioSendube notinda estas la fakto, ke  la iniciato de la novaj elsendoj en Pola Retradio en Esperanto ne estas privata ideo de iu el la redaktoroj de la Pola Radio, sed ĝi kreiĝis laŭ la iniciato de la E-komunuma aŭskultantaro de la elsendoj de la E-Redakcio de PR. En la retejo jam en februaro aperis la unuaj son­dokumentoj, kiuj ne povis jam esti prezentitaj  en la podkastaj programoj de Pola Radio. Ili  estis registritaj dum la februara sesio de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. Komence,  aparte tiuj, kiuj rilatis al klerigo,  estis afiŝitaj en edukado.net. Baldaŭ ili aperis ĉe retradio.posterous.com. Poste aperis tie ankaŭ provaj elsendoj. La regulan produktadon de la Esperanto-programoj du fojojn semajne ni komencis la 21-an de marto, kvankam daŭre eblas paroli pri la formiĝa fazo. Okazas opiniinterŝanĝo kun la aŭskultantoj, kiagrade la novaj elsendoj daŭrigu la stilon de la malnovaj, kiagrade ili fariĝu pli novecaj.  Ni prezentas premierajn Esperanto-elsendojn ĉiun  lundon kaj vendredon. Temas pri programoj ĝenerale pli longdaŭraj ol tiuj, al kiuj kutimiĝis la aŭskultantoj de la podkasta Esperanto-redakcio de Pola Radio. 

Kie kaj kiel estas produktataj la novformataj elsendoj? 

La programoj same  kiel ĝis nun estas produktataj en Varsovio. Multaj elsendo-­elementoj kreiĝas distance,  kio signifas,  ke Interreto, skajpo kaj aliaj novaj teknikaĵoj apartenas al la bazaj produkto-­instrumentoj. Sed tio ne estas aparta novaĵo, ĉar tiel ni laboris ankaŭ funkciante kadre de  Pola Radio, tute aparte en la lastaj jaroj. Kvankam ni delonge praktikas la t.n. vivantan radion, daŭre ne malaperas tekstoj skribaj, kiel aktualaĵoj, felietonoj k.s. Nia plano estas ankaŭ ilin disponigi al la aŭskultantoj.  

Aparte estas menciinda la fakto,  ke multaj iamaj redaktoroj esprimis ne nur subtenon por la novformulaj E-programoj, sed ili deklaris sian pretecon kontribui almenaŭ pervoĉe, tiel variigante la voĉan oferton de la programoj. 

Ĉio  ĉi kompreneble postulas grandan streĉon por kunordigi distance la laboron de multaj redaktoroj,  por ne paroli pri la necesa tempo por produkti la programon, kio nun tutece ŝarĝas la redakcian skipon. Aldonenda estas la interreta administrado, kiu estas farata plene volontule.  

Ĉu jam multaj aŭskultantoj reagis? 

Reage je la novformulaj elsendoj, eĉ je la unuaj sondokumentoj en la retejo tuj komencis veni entuziasmaj reagoj kun la vortoj de espero, ke ĉe tiu adreso komencos aperi regulaj Esperanto-programoj de la malnova Esperanto-Redakcio de Pola Radio. Evidente ne mankis multaj amaraj vortoj al la adreso de la aŭtoritatoj de Pola Radio, kiuj haltigis la mult­jardekan tradicion de la Esperanto-programoj de Pola Radio. 

Ĝojesprimaj reagoj venas do kaj de  multaj  malnovaj aŭskultantoj, kiuj bonvenigas la iniciaton daŭrigi la elsendojn ekster la ŝildo de Pola Radio. Multaj pozitivaj reagoj venas pere de la muro de Facebook kaj per la adreso de nia elsendo­platformo. Surprize, inter la reagantoj estas personoj, kiuj ĝis nun neniam reagis kiel aŭskultantoj, do apartenis al la kategorio de la tiel nomataj silentemaj aŭskultantoj. Dume iu el la plej surprizaj konstatoj estas, ke la novformulaj Esperanto-elsendoj akiras jam siajn plej novajn aŭskultantojn, kiuj antaŭe neniam aŭskultis niajn programojn en Pola Radio. Je ĉiuj ĉi esprimoj de subteno kaj entuziasmo, opini­inesprimoj ni klopodas reagi en la leterkestaj programoj ĉiun vendredon. Ne eblas mencii ĉi tie ĉies nomojn. Ĉiukaze same kiel antaŭe ni prenas en konsideron, ni analizas ĉiun opinion de la aŭskultantoj pri tio, kiaj estu niaj novaj programoj.  

Sed kiel iam, ankaŭ nun ne ĉiuj aŭskultantoj reagas skribe. Tial gravas la nombro de la vizitoj en nia paĝo. Jam en marto oni vizitis nian  elsendoretejon ĉ. 2 mil fojojn, en aprilo pli ol 3 mil fojojn.   Kompare kun ĉirkaŭ 7 mil vizitoj monate, kiujn notis la podkastaj Esperanto-elsendoj de Pola Radio, kiam la programoj aŭdiĝis ĉiutage kaj ne sole du fojojn semajne, ne temas pri malbona rezulto. 

Kiel oni antaŭvidas la evoluon kaj estontecon de la afero? 

La evoluo kaj estonteco de la Esperanto-elsendoj de la Pola Retradio de Esperanto dependas unuavice de la bonfara financa subteno de sponsoroj kaj  aŭskultantoj pretaj kontribue subvencii la pluekziston de la profesiaj E-programoj.  Kvankam komence aŭdiĝis la ideoj, ke la Esperanto-elsendoj estu aboneblaj, kvazaŭ gazeto,  ni decidis – almenaŭ eksperimente - disponigi ilin al la vasta publiko, sciante kiom gravas la okazo aŭskulti la parolatan lingvon por esperantistoj, kiuj ne havas ĉiutage tian eblon.  Tiucele funkcias nia konto ĉe UEA: vars-t .

De tiuj bonfaraj subtenoj dependas ĉu eblos baldaŭ pretigi pliajn programojn semajne. La program­ideoj ne mankas. Jam nun ni pensas pri novaj programoj: literaturaj, movadaj. La tempo elmontros ĉu la Esperanto-komunumo pretas eĉ per etaj bonfaraj kontribuoj garantii la pluekziston de la profesiaj programoj. 

Kia estos via persona rolo en la laboro? 

En tiu nova situacio mi dume plenumas la rolon de ĉefredaktoro kaj kunordiganto, ankaŭ aŭtoro de la unuopaj programeroj.  Sed, same kiel antaŭe, la trunkon de la redakcio produktanta la programojn konsistigas krome Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot. Nun vastiĝis la kunlaborant­aro de la elsendoj. Ne subtakseblan rolon ludas la volontule laborantaj administrantoj de la retejo, Salikh Zakirov kaj Bruce Crisp, kaj ankaŭ Andreo Bach, dank’ al kiu kreskas nia muzika biblioteko. 

arkivita en:
Betty
Betty diras:
2011-04-29 22:13
Mi tre ĝojas, ke oni sukcesis revigli la Polan Retradion. Jen pruvo pri ties valoro. Dankon!
Betty
Betty diras:
2011-05-05 14:08
Ŝajnas ke,respondemaj legantoj preferis kritiki ol gratuli la teamon, kiu reviviglis la Polan Radion. Mi ne ĝenerale kontraŭas kritikajn reagojn, male! Tamen bone estas kuraĝigi unu la alian per iom da laŭdo. Spektinde estas la jena video, en kiu juna kaj talenta esperantisto i.a. esprimis siajn opiniojn pri la reapero de la Pola Radio. http://www.youtube.com/watch?v=_KJeTkKd_Q8
esperanto
esperanto diras:
2011-04-30 22:32
Mi auskultis la elsendon de la 29a.
Bedaurinde oni rimarkas nenian novan formulon, sed temas esence pri daurigo lau la malnova stilo kaj teda maniero, inkluzive memlaudado (tra la busho de aliaj) ktp. Kiun interesas la vetero en Turku ? Chagrena banalajho kaj perdita tempo en radioelsendo, kiu dauras nur kelkjajn minutojn. Ridinda muziko. Plej plataj estas la informoj pri la beatigota papo Wojtyla, komplete senkritike pri tiu pola papo, kiu, lau Küng, subpremis la rajtojn de virinoj kaj kondutis ghenerale kiel subpremanto de la libera diskuto en la eklezio. Sed tio shajne ja ne interesas la esperantistojn kiel esperantistojn.

Se mi bone auskultis la paskan saluton en Eo, Papa Ratzi faris eraron: li diris resuktita au simile anstatau resurektita (eble li glutis silabon, char la submetita teksto estas ekde jardekoj la sama, mi ech parkere konas la frazon en la taja kaj kaj estona lingvoj). Sed necesus reauskulti la koncernan eron.

Se mi bone komprenis, oni nun liberighis de la kuratora efiko de Pola Radio, che kiu oni devis mem cenzuri siajn elsendojn (pro tio ili estis tiom terure tedaj). Do, oni povus kredi, ke la redaktoroj nun estus pli liberaj por produkti pli da kritika analizo pri certaj aferoj (polaj kaj esperantaj temoj). Sed char la polaj radioparolistinoj dum jardekoj alkutimighis al la sama farmaniero, ili ne kapablas produkti alian stilon.

Cetere mi estas scivolema, chu oni lautlegus ian mian leteron, en kiu mi kritike analizus ian temon.

Sed se la radioelsendoj parolantaj inter Sovetunio, fejsbuko kaj Detlev Blanke & Jiri Patera plachas al la auskultantoj, oni ja povas esti kontenta.
pistike65
pistike65 diras:
2011-05-01 13:04
"Papa Ratzi faris eraron: li diris resuktita au simile anstatau resurektita (eble li glutis silabon, char la submetita teksto estas ekde jardekoj la sama, mi ech parkere konas la frazon en la taja kaj kaj estona lingvoj). Sed necesus reauskulti la koncernan eron."

Lau miaj oreloj, li diris "resuktinta". Re-suk-tinta: analizebla, sed kun kiu senco? Sama suko kiel pli frue, kun sama tinto?

Kato-like (fakte, nia kato pasigis la nokton ekstere)
Istvan Ertl

 
pistike65
pistike65 diras:
2011-05-01 18:45
"jes li klare diris reskutinta"
La antaua papo skiis, futbalis, biciklis - chi tiu eble havas skutilon?

amoke
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-05-01 18:37
cetere, per tiuj miaj novaj rimarkoj mi volis nur montri, unu fojon pli, ke la aktivuloj, kiuj staras malantau la nuna eldono de pola retradio en Eo, lernis absolute nenion el la antaue farita kritiko (de mi kaj aliaj). Tio chi estas la plej chefe riprochinda kaj priplorinda punkto; la enhavo de tiuj elsendoj, kiuj cetere estas kompleta fatraso, kompare tute ne gravas.
JNordiek
JNordiek diras:
2011-05-02 13:23
Cxu vere vi senkritike kredas la Küngajn riprocxacxoijn kontrau la estinta Papo?
Cxu vere vi pensas ke ili estas objektivaj?

Tio tute ne kongruas kun via normale suficxe kritikema sinteno, cxu?
simono
simono diras:
2011-05-02 21:40
Fakte estas tiel - la programo estas same teda kiel antaŭe.

Mia preskaŭ perforta transmeto de la tuta afero al nova platformo kun nova nomo estis vera forcepsa nasko. Multaj uloj stultege obstinis plu pri iuspeca daŭrigo fare de Pola Radio mem - laŭŝajne pro la prestiĝo. Mi tute ne komprenis tiun sintenon, ĉar Pola Radio estis dum la lastaj jaroj nur speco de fera bulo ĉenita al piedo. Sur propra platformo kaj sen iuj direktivoj de la estraro de Pola Radio, oni estus plene libera. Bedaŭrinde oni nun laŭŝajne tute ne scias iel eluzi tiun gajnitan liberecon.

Aldone la muntado de la programoj estas plu tre malbona. Oni eĉ ĝis hodiaŭ ne kapablas pri profesiaj transfadoj kaj same ne pli taŭga integrado de lerte elektita kaj lerte aplikata muziko ktp. La muntado estas ege amatoreca kaj parte rekte fuŝa. Mi mem muntis plurajn modelajn programojn kiel sekvindajn ekzemplojn.

Kiam Pola Radio ĉesigis la E-programojn, mi tuj savis la tuton, unue simple ĉar mi kapablis pri tio, kaj due ĉar temis praktike pri la lasta programo de Esperantujo kun profesiaj parolistoj.

Bedaŭrinde la nuna teda programa enhavo plaĉas al pluaj aŭskultantoj. Jen speco de fervora disĉiplaro ĉirkaŭ la redaktistaro. Tiuj volis havi la programon precize tia, kia ĝi ĉiam estis kaj hodiaŭ plu estas. Mi estas senŝanceliĝe certa, ke eĉ se la tuta elsendo konsistus nur el furzoj, malgraŭ tio, iu specifa Jurma Iu-Ajn el Finlando tuj sendus dankleteron kun buntkolora poŝtkarto kaj laŭdoj pri la bona prononco.

Dum la komenca fazo de "Pola Retradio" mi enkvereliĝis kun Barbara. Tiam temis pri la necesa obeado al kopirajtaj leĝoj kaj pri ŝia komencanta kvestado pri mono por programo ne produktata. Post iomete pli forta instigo ŝi fakte komencis regule produkti kaj tiel la afero iugrade repaciĝis. Ankaŭ oni ekkonsciis pri la kopirajtaj postuloj.

Intertempe la redaktistaro, sendube nur danke al la agado de Barbara, relaboras - nun eĉ kun helpo de eksaj redaktistoj.

La teĥnika kvalito de la produktaĵoj bedaŭrinde ne estas tre bona - precipe pro la ne sufiĉe profesia muntado. Tamen mia persona plej granda kritiko estus pri la programo mem. Ĝi estas ege tro katolikeca, ĝi evitas preskaŭ ĉiun ajn kritikan elementon pri ajne io - kaj finsume ĝi estas - kiel vi analizas - simple tro teda kaj pro tio tute ne alloga.

Sed kiel dirite, la disĉiplaro kontentas.

Strange, mi mem starigis la novan platformon kaj ebligis la teĥnikan daŭrigon de la programo, kvankam mi apenaŭ antaŭe kaj nun tute ne plu aŭskultas. Por tiu, kiu volas lerni kompreni Esperanton je normala parolrapido, la programo estas preskaŭ perfekta. Sed se oni lingvaĵe jam sufiĉe kompetentas, la programo pro siaj senfina malviglo kaj teda temaro verdire ne plu havas grandan valoron.

Aldone ĉe mi jam delonge ekestis iu speco de alergio kontraŭ la vorto "kortuŝa", kies trouzo ja ĝisvomige poluas ĉiujn "Leterkestojn".
madridano
madridano diras:
2011-05-03 12:34
Mi ankaŭ havas riproĉeton kontraŭ la nova Pola Retradio en Esperanto. La kara Redakcio obstine volas sekvi la malnovan modelon je konstanta propagando pri Pollando. Tio estis plene logika kiam la elsendoj estis faritaj ene de Polskie Radio, organo de la Pola Ŝtato.

Sed kial nun, estante tute privataj la elsendoj, oni paŭsas la malnovajn programojn, centriĝante nur sur polaj temoj?

Mi konsilis al kara Barbara la internaciigon de la programoj (eĉ de la nomo de la retelsendo), laŭ la modelo de Radio 3ZZZ de Melburno. Etaj dozoj da informado pri Pollando estas akcepteblaj, sed ili ne devus okupi tiom grandan spacon kiel nun, dum oni preteratentas interesajn eventojn okazantaj en aliaj partoj de la mondo. La Redakcio devus konscii ke la aŭdantaro estas internacia kaj preferus ke la elsendoj havu tian karakteron.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-09 18:07
Kelkaj homoj, ne komprenas, au ne volas rimarki, ke la mondo shanghighis.
Oni ne povas komisii al malnova shuisto, kiu ne estis instruita konstrui novajn shuojn. Li simple produktos lau kutima modelo. Pro tio ne miru, ke Barbara faras simile. Shi ech volas redakti "Polan Esperantiston" kaj PEA probable konsentas.
Kiuj ne serchas novajn vojojn, ne estas shanghebla - mortas, simile kiel UEA.
salikh
salikh diras:
2011-05-04 03:45
Karaj,

mi certe kredas, ke en viuj riproĉoj estas pli ol guto da vero. Se vi sincere volas helpi kaj plibonigi la programon, profitante la okazon de liberiĝo el sub kontrolo de Pola Radio, pli pozitiva sinteno estas necesa. Kompreneble, kritiko gravas. Sed necesas akompani kritikon per pozitivaj realigeblaj proponoj. Laŭ mia sperto, Barbara reagas persone al *ĉiu* letero. Mi fidas, ke ŝi laŭlegos kritikajn leterojn, ĉar antaŭe ŝi faris tion. Nur estas grave ne trapaŝi la limon inter konstruktiva kritiko kaj senbaza kritikaĉo -- necesas esti aparte singarda pri tio, ĉar la limo povas situi malsame ĉe vi kaj ĉe Barbara.

Andreas, mi sincere petus vin skribi viajn proponojn pri enhavo al la redakcio. Vi havas sperton de laboro en radio, do vi sendube komprenas la laborprocedon malantaŭ elsendoj. Ŝajnas, ke viaj proponoj povas helpi ankaŭ ĉe laborproceda flanko. Kaj krome mi kredas, ke vi kapablas verki alividpunktajn manuskriptojn, ekzemple pri la papo, laŭ ĵurnalistaj reguloj (baziĝante nur sur faktoj kaj en neŭtrala stilo). Ĉu vi ne provu proponi tion al PR?

Simono, ne estas strange, ke ĝuste vi lanĉis la retejon ("platformon" ja starigis posedantoj de Posterous), ĉar dum aliaj daŭre diskutis kaj provis trovi komunan starpunkton, vi agis arbitre kaj sen konsidero de opinioj de aliaj. En tiu unu okazo, via sinteno ŝajne havis pozitivan efikon (diskuto avancis de ideoproponoj al praktikaj konsideroj kaj provoj), sed mi dubas ke arbitra agado estas la plej efika maniero por longdaŭra kunlaboro. Ĉu vi sincere opinias, ke kvereloj kaj ultimatoj helpas? Koncerne muntadon de programoj, vi mem diris, ke vi havas 1.5 monatan sperton pri tio. Kial vi pensas, ke preferata de vi muntostilo estas pli profesia ol tiu de PR? Redakcio de PR ja havas almenaŭ 4 jaran sperton pri muntado. Koncerne proponitajn de vi temojn por elsendoj (pri robotoj, scienco kaj tekniko ĝenerale), mi kredas ke PR en pasinteco regule plenumis viajn postulojn. PR eĉ voĉlegis viajn manuskriptajn kontribuojn -- do pozitiva kunlaboro certe eblas.

Dario, mi kunsentas kun via deziro de pli internacia enhavo de PR, sed samtempe al via propono "malpliigi informojn pri Pollando" mi respondas nee. Mi pensas, ke per pli pozitiva formuligo, kion vi volas ke PR elsendu anstataŭ felietonoj pri Pollando, vi povos atingi pli.

Kaj al ĉiuj riproĉantoj, kiuj ne fidas je adaptivo de Pola Retradio, mi havas alternativan proponon de konstruktiva kunlaboro. Nuntempe estas multaj aliaj voĉaj elsendoj en Interreto. Radio Verda, Esperanta Retradio de Anton Oberndorfer kaj aliaj. Se neniu plaĉas al vi, per Posterous vi povas starigi vian propran radion en minutoj. Do se vi havas klaran ideon pri tio, kia devas esti enhavo de moderna esperantlingva radio, mi vin petas agi pozitive: sendu temproponojn, verku manuskriptojn, aŭ eĉ preparu vian propran voĉan registraĵon. Mi kredas, ke viajn kontribuojn oni volonte akceptos.
simono
simono diras:
2011-05-04 17:40
Ne temas pri "mia stilo" de muntado aŭ "iu alia stilo" de muntado. Temas pri rektaj fuŝaĵoj.

Mi prenu ekzemple la elsendon de 29.04.11. Eron post ero.

1 Andreo "Parolas Varsovio" - aĉa kvalito, sen baso, sen iom da eĥo.

2 La (aĉa) kanto "Esperanto"- monoa, kun fortaj komprimadaj artefaktoj.

3 Subita transiro al stereo kun fuŝa klopodo pri almikso de voĉo - nun subite saltas la monoa muziko de la centro maldekstren, monoa voĉo tuj poste dekstre.

4 Saluto de Barbara - nur en la dekstra kanalo.

5 Denove, fuŝa klopodo pri kunmergo.

7 Bela stereo muziko el la biblioteko - sed nun monoigita kaj nur en la maldekstra kanalo.

8 Voĉa ero de Gabi - nur en la dekstra kanalo

9 Denove ripetita muziko el la biblioteko - monoigita nur en la maldekstra kanalo. Aldone, anstataŭ ol daŭrigi la muzikon, oni rekomencas de la komenco. Kiel oni plej bone faru mi montris en miaj ekzemploj.

10 Maĉek nun nur en la dekstra kanalo.

11 ... ktp, ktp.

Unue aŭdinte ĉion ĉi, mi tuj supozis, ke mi havas iuspecan kontakton problemon ĉe mia kapaŭskultilo. Mi simple ne povis kredi, ke jen nur fuŝaĵoj en la elsendo mem.

Tiaj fuŝaĵoj troviĝas tra la tuta elsendo.

Fine de la elsendo jen ...

Transiro al la "poŝtkaleŝo" kun voĉo tute subite nur unukanala al sterea "poŝtkaleŝo". Cetere, meti la "poŝtkaleŝon" fine de la Leterkesto kaj ne komence, vere ne havas multe da senco.

Kiel oni fakte faru ĉion ĉi mi montras en mia "nenio.posterous.com".

Evidente, ne nur mi. sed ankaŭ vi nun ne plu aŭskultas la programon de Pola Retradio. Se vi aŭskultus, vi same kiel mi tuj ekkonus la fuŝecon de la muntado de la elsendoj.

Kaj estas vere ne tre esperiga afero, ke mi post nur unumonata ekzerco en la arto de muntado kapablas samnivele profesie munti elsendojn kiel la specialistoj de profesiaj radistacioj, tion ĉiutage montras al ni, kaj, ke aliflanke, la skipo de Pola Radio, kiu laŭ vi havas 4-jaran sperton pri muntado, senfine fiaskas.

Aŭ vi mem posedas nur unu funkciantan orelon, kaj pro tio tute ne kapablas ekkoni la diferencon.

Cetere, mi komparas miajn muntadajn rezultojn, ne al via gusto, sed al la produktaĵoj de la profesiaj radistacioj, kiujn mi ĉiun tagon aŭskultas.

Kaj parolante pri gusto, mi eble menciu ankaŭ, ke via grafika emblemo por Pola Retradio estas absolute aĉa. Pli malbela kaj misproporcia apenaŭ eblas. Eble vi simple ne posedas antenon por ĉio ĉi.

simono
simono diras:
2011-05-04 17:45
Mi aldonu ke eĉ la nomoj de la elsendoj estas fuŝaj. Por permesi senchavan ordigon de la elsendoj en arĥivo oni devas skribi la daton laŭ:

yyyy.mm.dd

kaj tute NE laŭ:

dd.mm.yyyy.
simono
simono diras:
2011-05-05 15:46
Jen la alklakebla adreso de ekzemplo de normala muntado:

http://nenio.posterous.com

Kiel modelo mi prenis kelkajn tipajn felietonajn programojn de profesiaj nacilingvaj stacioj.

Cetere, ĝi entenas unu erareton - eble pli bone - poezian licencon. Mi lasis ĝin, simple por ekkoni, ĉu iu vere studis la ekzemplon. :)
esperanto
esperanto diras:
2011-05-05 18:45
Fari proponojn al tiuj aktivuloj estus pura tempoperdo. Ili vivas en alia mondo.

La sola racia propono, kiun oni povas fari al tiuspecaj aktivuloj, estas: retirighi de la aktiva scenejo kaj ne plu enmiksighi en la aktivan movadon.

La sola utila kontribuo, kiun ili povus eventuale fari, estus verki siajn memuarojn, char ili ja konscie travivis la 60ajn, 70ajn, 80ajn ktp. jardekojn en Pollando. Sed mi dubas, chu ili tion volus fari au estas sufiche honestaj por fruktodone plenumi tian taskon. Char temas pri tia speco de e-istoj, kiuj estis blindaj je unu okulo kaj surdaj je unu orelo kaj kiuj kashis en sia raportado dum jardekojn diversajn faktojn kaj aferojn, char ne estis oportune paroli pri tio kaj jeno, kaj praktike limigis sin al nura propagando kaj rozkolora vidado de la aferoj.
simono
simono diras:
2011-05-06 19:36
"esperanto" pravas pri rozkolora vidado - specife pri rozkolara vidado de la propra programo.

Mi ĵus kontrolaŭdis la plej novan elsendon de 2011.05.06. Nun oni monotonas monofone - sed ĉe tio steree ambaŭtrake. Aldone estas iuj papaĵoj aŭ laŭdoj pri estintaj papaĵoj. Aparte de tio, leterkeste iu nepre ne volas havi iujn muzikaĵojn inter la parolaj programeroj kiel hodiaŭ tio estas "laŭmoda". Kaj fine iu Jurma tre entuziasme laŭdis la tuton.

Estas tiel, kiel mi raportis. Jen speco de disĉiplaro, kiu volas havi la programon, precize same kiel en 1950. Iu moderna radistacia stilo estan "nevolata". Same oni ne volas internaciigi la temaron. Ĉio restu kiel ekde la lastaj 50 jaroj.

La kritikoj ĉi-forume evidente atingis la redaktistaron.

Nur mia kritiko pri la aĉeco de la emblemo akceptiĝis. La aŭskultantoj nun faru proponojn kaj poste profesia grafikisto prijuĝos ilin.

Do la tuta afero, la redaktista skipo, la disĉiplaro simple ne estas iel ajn senchave helpeblaj.

salikh
salikh diras:
2011-05-06 20:11
Andreas, do bone, vi ne vidas eblecon helpi al PR per konsiloj, kritikoj ktp (evidente Barbara mem diris, ke ŝi akceptas nur "amikan" kritikon). Sed mi petus vin ne limigi sin per tiu konstato. Elektu alian radion, kiun vi ŝatas pli. Helpu al ĝi fariĝi pli bona per manuskriptoj, temproponoj, kontribuoj -- kaj poste sciigu al ni, ĝuste kia radio estas bona laŭ via opinio.

Simono, dankon por viaj teknikaj komentoj. Sendube ili atingis redakcion de PR kaj helpis plibonigi muntadon. Kaj tio ĝuste pruvas, ke la afero ja estas senchave helpebla.

Ĉiuokaze, mi ne atendas, ke iam iu radio (ĉu PR, ĉu alia) estos 100%-akceptebla al ĉiuj aŭskultantoj. Esperantlingva radiofonio ankoraŭ ne estas saturita, do eĉ plej amatoraj elsendoj havas sian aŭskultantaron, sed eventuale konkurenco por aŭskultantaro decidos ĉion. Estas bona afero, ke redakcio de PR daŭrigas sian laboron kaj produktas novajn elsendojn. Finfine ĉiam pli gravas kreantoj, kaj kritikantoj havas nur duagradan rolon.
simono
simono diras:
2011-05-07 08:44
Fakte ĉio ĉi pruvas la malon - nome la nehelpeblon de la skipo. Ekzemplojn de teĥnike adekvata kaj stile moderna muntado mi disponebligis jam de la komenco, komplete kun bildoj de Aŭdaco ktp.

Kaj kial vi mem kiel retejestro de Pola Retradio ne ekkonas la muntadan fuŝecon de la afiŝitaj programoj, estas vere malfacile klarigeble. Do, kial nepre necesis, ke ĝuste mi atentigu pri tio?

Sed jen la kerna problemo pri Esperantistoj emantaj rozkolorigi ĉion - al kiuj nun evidente ankaŭ vi apartenas. Ili simple patologie pretervidas la realon.
salikh
salikh diras:
2011-05-07 10:59
Simono,

"Ili simple patologie pretervidas la realon" = ili simple havas opinion malsaman ol via.
Kaj diferencanta opinio tiras vin el kunlaboro al kverelo. Kia domaĝo...

simono
simono diras:
2011-05-07 13:07
Kara Saliĥ. Ne klopodu forlogi la priatenton de la priatentinda. Mi jam detale enlistigis la fuŝaĵojn de la muntado. Teĥnika fuŝo estas kaj restas teĥnika fuŝo - ne "alia opinio". Evidente vi aŭ ne volas vidi tion, aŭ ne kapablas vidi tion. En la unua okazo temus laŭ mia telediagnozo pri patologia pretervido, en la dua pri fizika handikapo.

Ni sendube tre malsamas.

Mi vidas bedaŭrindan Barbaran, kiu baraktas kun la iloj necesaj por munti programojn, kaj produktas amase fuŝon. Vi vidas iuspecan Sanktan Barbaran, plene senpekan, kiu produktas jam principe nur perfektaĵojn. Kulmine, vi ne vidas la fuŝaĵojn, eĉ kiam mi ŝovas ilin rekte sub vian nazon kun laŭa analizo. Sciu, diskuti kun speco de sankta trisimio - jen la enkorpiĝo de ĉiuj tri simioj samtempe, do ne vidi, ne aŭdi, ne paroli - estus glata malŝparo de vivtempo.

Pri la nuna stilo de la programo - kaj jen afero de opinio - mi emas komenti, ke, se Barbara nepre volis pretigi programojn enhave kaj stile taŭgajn por distribuado tra la malnova monofona laŭtparolila sistemo trovebla en iu kaj iu Pola prakatolika maljunulejo, ŝi bone sukcesis.

Kaj cetere, mi ne kverelas. Mi plene rezignas.
salikh
salikh diras:
2011-05-07 13:31
Simono, ĉar vi insistas pri "fuŝaĵoj" en muntado, mi volas klarigojn de vi. Sed diskuto jam sufiĉe devojiĝis de la origina artikolo, do mi daŭros en persona retpoŝto, se vi ne kontraŭas.
simono
simono diras:
2011-05-07 17:45
Kial vi ne simple legas mian unuan afiŝon tie ĉi: "Fuŝa muntado"? Tie mi jam enlistigis la unuajn 10 fuŝaĵojn en la elsendo de 2011.04.29 kaj aldone menciis la fuŝitan finon. Fakte la fuŝoj troviĝas tra la tuta elsendo.

Jen klarigoj sufiĉaj. Simple legu mian antaŭan afiŝon kaj kontrolu miajn eldirojn.

Sciu, mi havas vere pli bonan aplikon por mia libera tempo ol skribi ĉion duan fojon speciale nur por vi. Des pli estas tiel, fronte la fakton, ke vi tute ne okupiĝis pri la eldiroj jam tie ĉi de mi voĉitaj.

Kaj cetere, se vi volas aŭ ne volas "klarigojn de mi", tio apenaŭ eĉ nur tanĝas min. Nome, la fuŝaĵojn, kiujn mi prezentis, rimarkos tuj eĉ ĉiu laiko - evidente nur kondiĉe ke li havu du orelojn. Aparte de tio, mi rekomendas al vi uzi kapaŭdilojn por vere maksimume ĝuegi la fuŝaĵojn.

Mi estas nun verdire tre sciema, ĉu vi baldaŭ afiŝos mesaĝon tie ĉi - "Simono pravis".

Ĉiuokaze, evidentiĝas, ke vi mem ne aŭskultas Polan Retradion. Bonvenon en la klubo.

salikh
salikh diras:
2011-05-07 18:53
Kara Simono, kompreneble, vi pravas en tio, ke iuj teknikaĵoj ne plaĉas al vi.
Ja ĉiu havas rajton havi sian propran opinion.
Mia celo estas tranformi kritikon al realigeblaj proponoj.

1. Vinjetaj anoncoj bezonas reregistriĝon per bona mikrofono (ne tra telefono, kiel ŝajne estas nun)
2. Muzikon oni prenu nur altkvalitan.
3. ?
4,7,8,9,10. Unuflankan monofonion oni prefere evitu.
5. ?

Kion vi proponas rilate al transiro de monofonio al stereofonio aŭ ree (3,5)?
simono
simono diras:
2011-05-07 22:13
Kara Saliĥ, kial vi ne simple proklamas, ke mi plene pravas? Kia mizera ĉirkaŭumado "vi pravas en tio, ke iuj teknikaĵoj ne plaĉas al vi". Vi plene ridindigas vin.

La kazon 1 oni povas facile ripari per iom pli da baso kaj iom da revibrado. Mi montris tion. Aldone, kun iom da fona muziko la malbona kvalito de la Andreaĵo bone kaŝiĝas kaj ne plu tiom elstaras.

La kazo 2 ne estas problemo, ĉar oni fakte havas altkvalitan muzikon - mi disponebligis ĝin.

Cetere, la nombro da fuŝaĵoj ne ĉesas ĉe la numero 10, ĉu ne? Ili daŭras tra la tuta elsendo.

La transiro de centra monoa voĉo al sterea muziko (kaj reen) ne starigas iun ajn problemon. Mi plurfoje montris tion en mia ekzemplo - eĉ kun perfektaj diversspecaj transfadoj kaj mergoj. Vi povos mem vidi precize kiel en la bildo (duekrana kaj grandega) de Aŭdaco. Ĉio ĉe http://nenio.posterous.com . Se la uzata ilo ne senpere kapablas pri tio, oni simple konvertu la monoan voĉan unutrakaĵon al la formato dutraka stereo antaŭe. Transfadigi stereon al stereo vere ĉiu ĉi-epoka ilo kapablas.

(Cetere la sterea poŝtkaleŝo en la biblioteko estas farita nur el unutrakaj monoaĵoj. Do via mono-al-sterea transira problemo estas vere nur problemeto sensignifa.)

Mi verdire demandas min, ĉu vi entute atente aŭskultis kaj analizis mian afiŝitan modelon? Pli ol modelo komplete kun la bildo de Aŭdaco kiel uzata por la muntado mi vere ne povas liveri.

Sciu, Angle oni diras: "Oni povas konduki ĉevalon al akvo, sed oni ne povas devigi ĝin trinki".




simono
simono diras:
2011-05-08 09:50
Por kompari la stilon mian en la modelo al tiu de Barbara sufiĉas aŭskulti nur la unuajn tri minutojn. Barbara uzas himnon - laŭ mi aĉan, stultan, strangulan kaj aldone en aĉa kvalito. Mi aplikas modernaĵon - cetere ne malpli Esperantecan. Ĉe mi temas pri la nur-instrumenta enkonduko de "Por la mondo" de la E-grupo Merlin laŭtakte kombinita kun ties elkonduko. Tiun eltiraĵon mi uzis por konstrui kun la tradicia parola anonco de Andreo "Parolas Varsovio ..." konvenan signalon por tiuspeca elsendo.

Post tio, mi enmiksas la unuajn enkondukajn vortojn de Barbara super la fina malrapide malkreskanta tono de la muziko de Merlin.

Inter la individuaj programeroj mi uzis malpli viglan, pli neŭtralan kaj melodian muzikon. Tiun mi aplikis (muzike) frazon post frazo dum la tuta "Kultura Kroniko" inter la individuaj eroj. Parte kun transfadigoj, parte kun enmiksoj, parte kun disigoj kun paŭzeto.

Kiu aŭskultos plu, tiu rimarkos, ke pri la signaloj por la "Leterkesto" - kaj por la elkonduko de la tuta elsendo, nu, evidente jen tre malsamaj stiloj. Aldone mi dishakis la "Leterkeston" iomete kun mallongaj muzikaj interludoj. Sen tio, ĉiu "Leterkesto" kun nur Barbara kiel sola parolisto estus ege tro monotona.

Se oni komparas mian tiaman modele remuntitan elsendon al la aktuala elsendo de Barbara de la 29.04.2011 aŭ al ŝia tiama originalo, la ambaŭflanke atingitaj rezultoj malsamas kiel rozo kaj sterko. Kaj kies rezulto estas pli rozeca kaj kies pli sterkeca, tio estas apenaŭ diskutinda. Kies rezulto estas pli profesia, tio estas eĉ entute ne diskutebla.

Sed, kara Saliĥ, kiel mi jam konas vin, vi havos alian "opinion".

Aparte de tio, jen mia lasta afiŝo ĉi-tema, ĉar, kiel oni kutimas diri en la Angla - "Ne havas sencon vipi mortintan ĉevalon".
esperanto
esperanto diras:
2012-02-09 16:49
http://mirejo3.blogspot.com/[…]/niaj-poznanaj-profesoroj.html

Chu tio estas la intelekta nivelo de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano?

Ie oni legas pri "altnivela mensmalsanulo".


La alia absurdajho, kiun mi legis lastatempe, estas Eo-propagando en Nikaragvo.
Observanto
Observanto diras:
2012-02-10 11:32
...aux, cxu temas pri la intelekta nivelo de la blogumanto? Oni prefere danku la fortostrecxojn de la ebligantoj de tiaj studoj sen primoki ilin (maljuste).
esperanto
esperanto diras:
2012-02-10 23:03
Se mi estus la ebliganto, mi simple malpermesus certajn stultajhojn. Prefere kelkajn studentojn malpli, por garantii la kvaliton.

Sed cetere mi ne emas diskuti kun anonimaj intervenantoj.
Observanto
Observanto diras:
2012-02-10 20:50
Tie mi vidis estas alia fi-raporto pri pofesoroj de la malrespektema avino: http://mirejo3.blogspot.com/2011/09/poemo.html sed versxajne neniu devigis sxin esti en tiu kurso. Mi volunte irus komenci-studi tie, se iu povus min subteni... (sed ne malkomprenu min, mi ne estas almozpetanto)