Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / 150.000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

150.000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

de Redakcio Laste modifita: 2011-08-08 22:05
En dimanĉo, 7-a de aŭgusto 2011, la Esperanta Vikipedio atingis la nombron de 150.000 artikoloj. Per tio la enciklopedio en la internacia lingvo havas lokon 27 inter la diverslingvaj versioj de Vikipedio, tuj post la araba kaj la dana versioj.

La Vikipedio multe helpas al la uzado de Esperanto flanke de parolantoj  en pli ol 120 landoj de ĉiuj kontinentoj kaj al ilia kleriĝo. Ĝi estas  ofte konsultata paĝaro kun ĉiutage pli ol 400 000 paĝorigardoj. Tiurilate ĝi tenas lokon 34 inter la diverslingvaj versioj de Vikipedio.

Aldone al la Vikipedio ekzistas en Esperanto maŝine tradukita versio de  la anglalingva vikipedio, Wikitrans, kiu  havas pli ol tri milionojn da artikoloj. Kvankam maŝine tradukita ĝi  estas relative bone komprenebla kaj servas al multaj Esperanto-parolantoj.

Maŝinaj tradukoj helpas ankaŭ en la plua ellaboro de la Vikipedio.  Ekzistas du specialaj paĝoj, kiuj subtenas la kreadon de novaj  artikoloj, GramTrans  kaj Vikitradukilo.

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand 

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-11 07:30
Multaj rtikoloj,libroj, gazetoj montras, ke la lingvo funcias kaj disvolvighas.
Tamen, mi gxojus, se samtepe pli kreskus la uzantoj.
Mem la plej bonaj libroj kaj tradukoj ne helpos, se neniu ilin legos, utilos.
Ido-anoj lau mia scio, mashine tradukis ech pli ol en Esperanto kaj tamen nenion al ili utulis.

Iame, en Pollando, kelkaj jaroj post la milito ni ricevis ech donace librojn de rusa lingvo en luksa eldono kaj tamen preskaux nenion signifis. La popolo ne volis lerni.Antau mia abitura ekzameno, ni devis kun la instruisto fari kompromison, por ekzamenigxi, char ech tiam mi ankorauh ne scipovis legi(pro cirila alfabeto).

Eble venontjara 125-a jubileo aktivigos nin por eldoni novan libron, sed pli facile estus, ke chiu akiru por Esperanto nur unu personon, tiam ni estus jam duoble pli en la mondo!
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-08-11 11:05
Lau la Deklaracio pri la Esperantismo de 1905, Esperanto vere vivas. Tiu chi deklaracio nur montras la vivon de Esperanto kun ties adeptoj. La funkciadon de Esperanto kiel tion, kion Zamenhof volis, jam mortigis la unua UKo en 1905. La sekva UKo klopodis iamaniere revenigi ghin, sed tute ne povis okazi tiel. Zamenhof nur mencietis pri ghi.

La funkciado de Esperanto estu en tio kion Zamenhof nomis INTERNA IDEO. Sen tio Esperanto nur vivos, kaj tion ni havas nun.

Kiam Esperantisto, deklaras, ke li chiel klopodos por detrui la esperantistan vivon de esperantisto, dum alia jhuris chion ajn fari por chiel malutili al esperantisto, chu ni povas diri, ke tio estas en la funkciado de Esperanto, kion Zamenhof kreis ?

Certe ni scias chion pri auto, kies chefaj partoj estas la motoro kaj la kiraso. La auto povas vivi, sed ne funkcios, se le motoro ne funkcios. Ghute tiel estas por Esperanto.

Esperanto havas du chefajn partojn : la lingvon kaj la internan ideon. La nuna uzado de Esperanto jam pruvas, ke ghi ne nun FUNKCIAS, sed nur VIVAS, kiel tion difinis la Deklario pri Esperantismo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-11 12:57
-Kara Koffi,

mi vidas simile, kiel vi, ke Esperanto havas du partojn, sed mi opinias iom alie ol vi.
Ghuste pro interna ideo -genia Zamenhof penso, Esperanto travivis multajn lingvajn konkurentojn kaj travivis mapermesojn de car,Stalin, Hitler, Franco, GDR...
Ankaux en GRD la interna ideo kaj nomo "samideno" estis forte kontraubatalita.
Mi kontraustaris tion tiam kaj hodiau.
Se Esperanto pli kaj pli oficjalighos, la interna ideo chesos ekzisti.La normala vivo tio regulighus.
Alia afero estas, ke la normalan funciadon de Esperanto bremsas mem nia kara esperantistaro kaj precipe chefa gvidanto UEA, kiu shajnas esti okupita je jarcentoj nur ne perdi postenojn.Oni ech asertas, ke ghi farighis ofero de Britich Counsil pro sia neniofarado, precipe pro malinformado kaj kontraubatalo de chiu nova iniciato.
Nia glora gvidanto farighis honora shupurigisto de EU, de usona imperialismo.
chielismo
chielismo diras:
2011-08-11 16:33
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+subscribe@googlegroups.com
Por eksiĝi, skribu al komerco+unsubscribe@googlegroups.com
Serĉilo en Esperanto: http://www.google.com/intl/eo/
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-08-11 17:29
Mi tute konsentas, ke multo de la interna ideo de Esperanto perdos tiu chi kiam estos la fina venko. Tamen ni rekonu, ke inter la tiamaj esperantistoj estos idiealistoj, kiel estas ankau nun tra la tuta mondo.

Principe,religiaj medioj estus ekzemploj de bona kunvivado inter homoj. Kion ni vidas nun ? Pro religio oni militas. En Vatikano estas diskordoj, ktp. Jes, tiel vivas homoj. Ghuste tial Esperanto povas nur vivi sen funkcii, char ghi aperis che teranoj, inter kiuj ghia funkciado tute ne eblos. Eble oni faru la eksperimentojn che la EKSTERTERANOJ.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-11 19:22
Supozeble tuj kiam okazos la fina venko, la usonaj imperiistoj (au eble la eksterteranoj) venos kaj detruos la internan ideon, chu ne. (Kaj la sovetiaj imperiistoj sendos chiujn e-istojn kaj idealistojn en la GuLagon, chu ne, kaj la chinaj, eble ankau la vjetnamaj kaj kubaj imperiistoj enkarcerigas kaj mortpafos tiujn, kiuj ne obeas kaj rakontas ion alian). Aldous Huxley kaj Vladimir Voinovic salutas.

Pri Vatikano: Lasu la preghejon en la vilagho, kiel diras la germanlingvanoj. Finfine ankau vi, Koffi, estas katoliko, chu ne.

Cetere pri eksterteranoj: Kial vi ne tradukas al Eo la librojn de Erich von Däniken? Tiam la e-istoj eble ekscios kion la eksteteranoj planos.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-08-12 09:20
Religioj faras kaj malfaras multon. Tia estas la mondo. Mi vizitis katolikan elementan lernejon kaj ech baptighis en 1970. Nun mi ne povas memori kiom longe mi komuniighis. Nun mi estas pli ol liberpensulo. Tio ne estu nia temo tie chi. Esperanto okupu nin plena.

Jes, PLENA ESPERANTO kun ties partoj. Kompatindu la INTERNA IDEO; tamen iuj, idealistoj, ekzistos tiom longe kiom ekzistos Esperanto. Oni chiajn obstaklojn meti povas al la INTERNA IDEO, ghi tamen estos en homoj konsciaj pri la vera esperantisteco de Zamenhof. Tute pravas Andreas kaj aliaj pri la konduto de potenculoj vidalvide al Esperanto. Tamen ghi iras. Chu jam au iam kun eksterteranoj ? Andreas faris proponon.

Mi tute ne konas la libron de Erich Däniken. Chiu iu povas konigi ghin al mi ?
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-12 18:10
Kial la Interna Ideo devas esti grava punkto por ĉiuj e-istoj? Laŭ mi eblas ekzisti kaj gravi por tiuj kiuj volas ĝin. Persone mi havas bonan rilaton kun ĝi. Mi unue lernis E por komuniki kun miaj kunĉambranoj en svisa lernejo. Kiam mi regis sufiĉe bone la francan mi forgesis E. Poste kiel plenkreskulo mi revenis al E pro stulta malbona ŝerco kontraŭ E en la Frankfurter Rundschau. Tiam mi konatiĝis kun la Interna Ideao (II). Fakte E estas por mi speco da ŝildo kiu proklamas al la mondo ke mi ne estas unue usonano sed mondano. Mi legis nun pri Homarismo kaj vere ŝatas la fakton ke ne ekzistas iu sacerdotaro por ĝi - ankaŭ Voltaire amus tion.
Mi loĝas en lando fondita pro la angla civilmilito inter protestantoj kaj katolikoj. Unu ĉefa principo de la fondado de Usono estas la libereco de religio. Ĉiu cividano povas kredi kiel ŝi/li volas. Jes, en nia lando estas kelkaj fanatikoj protestantoj kiuj volas konverti ĉiujn usonanojn al sia kredo. Feliĉe ilia numero estas tiom malgranda ke ili ne povas influi finfine la plejmultan eron de nia socio. Esperantio devas sekvi tiun modelon. Se mi estas IIisto aŭ IIano mi rajtas esti tia sed mi ne povas devigi tion al aliaj e-istoj. Pere de tio la II plifortiĝos ĉar oni elektas ĝin libermense.
miklenn
miklenn diras:
2011-08-12 21:21
Bedaŭrinde mi ne povas partopreni la ĝojadon pri 150 000 artikoloj. La kvalitoj lingva kaj enhava plejmulte estas malaltaj, kelkfoje katastrofaj. Kompreneble mi konas bonajn aŭtorojn (Thomas Pusch, LvW ...), sed mi almenaŭ ĉiusemajne traserĉas la vikipedion por trovi la tradukojn de fakvortoj (do pro relative seriozaj celoj), kaj regule sentas vomemon.

Teorie nepras zorga redaktado de ĉiu artikolo, sed la nombro jam estas tro alta. Neniu povas zorge revizii 150 000 artikolojn.

Laŭ mia scio la vikipedia fondaĵo pagas por la reviziado kaj redaktado de artikoloj (ili devas iel elspezi la kolektitajn mondonacojn - 12 milionoj da eŭroj en 2010?). Do iuj homoj havas bonan salajron pro tiuj 150 000 artikoloj.

Mono turnigas ne nur la mondon, sed ankaŭ vikipedion.
 
esperanto
esperanto diras:
2011-08-12 22:27
Mi tute samopinias.
uzs980
uzs980 diras:
2011-08-12 23:48
Vi eraras: Ne ekzistas pagataj reziviantoj kaj redaktantoj en Vikipedio. La dungitoj de Vikipedio zorgas ĉefe pri teknikaj aferoj.
miklenn
miklenn diras:
2011-08-13 08:35
Pri tio mi ege dubas. Foje estis diskuto en ipernitio pri tiu temo kun Starkey/Yekrats, kaj li evitis klaran respondon pri salajro. Certe ili ne ricevas monon rekte de Wikipedia. Cxu vi jam provis sekvi la konstruadon de diversaj fondusoj cxirkaux Wikipedia? Wikipedia apartenas al Wikimedia Foundation Inc. laux la kolofono. La E-ta vikipedio tute ne havas kolofonon, aux mi ne trovis gxin.

Mondonacoj por la germana Wikipedia iras al Wikimedia "https://spenden.wikimedia.de/spenden". En ties kolofono mi trovas "Gemeinnützige Wikimedia Fördergesellschaft mbH" en Berlino.

La E-lingva pagxo "Donaci" gvidas min al "http://wikimediafoundation.org/w/index.php" kun germanlingva (!) peto farita de "Jimmy Wales, Gründer der Wikipedia" pri mondonacoj.

Do neniu povas klarigi, kiujn vojojn iras la mono donacita al vikipedio.

robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-16 00:08
Por tiuj kiuj scipovas la anglan aŭ la usonan, vi eble jam rimarkis ke tie ankaŭ samas pri la kvalito - sed la la kvanto. En la artikolo pri Fort Lauderdale, mi foje korektigis la eron pri publika transporto (mi ankaŭ faris tion en la germana kaj en Esperanto). La turista oficejo de Fort Lauderdale tuj ŝanĝis tion por konstati malkorekte ke la publika transporto estas bonega ĉitie - en la usona kaj en la germana - feliĉe ne en Esperanto. Por multaj vortoj en la angla, oni simple lasas la anglan en aliaj lingvoj tiel ke la leganto povus kredi ke tiuj lingvoj ne havas egalan tradukon. Estas usone gvidata organo kun unsona menso.
Vilius
Vilius diras:
2011-08-16 16:49
"La kvalitoj lingva kaj enhava plejmulte estas malaltaj, kelkfoje katastrofaj."
Do, anstataux plendi, korektu tiujn artikolojn. Certe unu persono ne povas redakti cxiujn artikolojn, sed vi ja povas korekti kelkaj de ili, cxu ne? Vi korektos kelkaj, mi korektos kelkaj (mi tion jam faras de tempo al tempo) kaj finfine la kvalito kreskos.

Viaj asertoj pri pagataj redaktantoj de Vikipedio estas mito. Reale tia praktiko estas malkonsilata. Eble iuj kompanioj pagas al certaj personoj por tiu servo, sed Wikimedia Foundation mem tion ne faras. Fakte, oni kelkfoje ecx proponis malpermesi pagataj redaktoroj entute. Legu (bedauxrinde en la angla) pri tion cxi tie: http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Paid_editing_(essay)
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2011-08-16 20:03
Halt! Mi ne plu eltenas, ke cxiufoje, kiam iu diras, ke vikipedio estas fusxa kaj malbonkvalita, tuj iu vikipedimaniulo admonas : vi korketu do la erarojn!
Unufoje por cxiam : vikipedio ne estas mia afero, sed via. Se trovigxas tie eraroj, ne mi kulpas, sed vi, kiu redaktacxas gxin.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-16 20:11
Vikipedio estas ĉies afero. Kompreneble, se enestas eraraj informoj en iu artikolo, tiam kulpas la lasta redaktinto. Sed kiu kulpas se iu artikolo tute mankas?
LaPingvino
LaPingvino diras:
2011-08-16 21:32
Vikipedio neniam iel ajn gajnis aŭ malgajnis artikolon aŭ eraron per respondeculo. Se vi nomas iun kiu kontribuas vikipedimaniulo kaj vi negativumas, do mi nomu vin pasivulo. Sed tiel ne funkcias. Ĉiuj liberas helpi aŭ ne helpi, sed plendi vi nur rajtas se vi ankaŭ helpas redakti. Via plendo ja ne iras al iu ajn respondeculo. Aŭ ĉu vi pensas ke oni havas senliman senpagan tempon por fari la redaktojn? Pli bone kunlabori ol displendi.

Cetere, la tutpleno de la mono neniel iras al redaktistoj, sed plene iras al kusto de la teĥniko. Wikipedia vivas pro miloj da serviloj (de kiuj mi mem parton iam vidis; mia eksa laborejo kunhelpas en la prizorgado de tio...) kiuj ĉiuj neniel senkostas.
Lu
Lu diras:
2011-08-17 00:10
Iom malfacila ŝajnas la koncepto de vikipedio: Ne temas pri tio krei tuj perfektajn artikolojn. La projekto permesas al si progresi per paŝo post paŝo de malbonkvalitaj kaj fuŝaj artikoloj tra multa ŝanĝado kaj aldonado al pli kaj pli bonaj artikoloj. Tial bedaŭrinde la ĉiamaj asertoj, ke vikipedio estas "fuŝa kaj malbonkvalita", "vi redaktaĉas ĝin" (Thierry Tailhades) aŭ "La kvalitoj lingva kaj enhava plejmulte estas malaltaj, kelkfoje katastrofaj" (Michael Lennartz) alportas nenion novan :-((( Tiaĵojn oni povis legi jam oftege. Kiam iu konstruas domon, estas plene sensence kritiki, ke ankoraŭ mankas ekzemple fenestroj...

Michael Lennartz asertas, ke "neniu povas zorge revizii 150 000 artikolojn." Nu, oni povis krei ilin - kial oni ne povos revizii ilin? Laŭ http://eo.wikipedia.org/[…]/Speciala%C4%B5o:ValidationStatistics oni intertempe reviziis 71 608 artikolojn. Supozeble iam oni alvenos al la tuta nombro.

Eble oni devus meti ĝeneralan averton antaŭ la retpaĝoj de vikipedio: "Mi konscias, ke vikipedio estas projekto por konstruado de enciklopedio kaj ne jam preta verko. Mi sekve promesas ĝenerale kritiki la verkon nur post ĝia iama finpretigo. Mi dankas pro la permeso jam nun uzi la retejon kaj konscias, ke mi mem respondecas pri kontrolo de la praveco de ĝia enhavo." Jes/ne. Se iu neas, tiu eble ne havu aliron al vikipedio.
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2011-08-17 10:05
Mi eĉ povus konsenti, se neniam tiu fonto estus citita kiel serioza fonto de vikipedimaniuloj. Oni ne loĝas en konstruota domo.
"Ne kritiku tiun domon, konstruu ĝin, ĝi estas ĉies domo!" kaj jen iu kiu metas unu tegolon, alia kiu komencas peceton de muro, tria kiu laŭ sia arta inspiro metas akvotubon,kvankam li ne scias ĉu temas pri kuirejo aux manĝoĉambro, ktp.. mi neniam loĝus en tiel konstruita domo! Nek partoprenus ĝian konstruadon. Mi ne estas freneza...

kaj tamen mi rajtas, jes rajtas, kritiki la tutan konstruproceson kaj la fortikecon de la plankon aŭ la koloron de la muroj.
Se vi diras al mi: "ne gravas, temas nur pri ludo", bone, daŭrigu vian ludadon, havu ĝojon. Se vi diras: "atendu, baldaux ĝi estos veran bonan loĝeblan domon", mi ridegas. Se vi diras: " Vi devas loĝi en ĝi" mi pafas.
Kaj nun, mi foje sentas, ke vikipidimaniuloj devigas min konsideri ludilon, kiel uzendan fonton.
Tion dirinte, bone ludu, havu gxojon kaj plezuron.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-17 11:07
Kiu nenion faras, faras neniun eraro. Kaj kiu neniun eraron faras, lau malnova socialisma sistemo, estos premiita!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-17 12:57
Enciklopedio ne estas loĝejo, sed stacidomo. Ĝi estas alirejo al la fontoj, ne fonto en si mem. La kritikindaĵo estas se iuj ne komprenas la karakteron de enciklopedio – tute egale ĉu temas pri la verkantoj de enciklopediaj artikoloj aŭ iliaj legantoj.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-17 18:06
Por mi vikipedio ofte funkcias kiel vortaro. Miaj papervortaroj ne ĉiam havas la vorton kion mi serĉas. Pere de vikipedio mi ofte trovas la tradukon. Bedaŭrinde vikipedio por kelkaj lingvoj pigre nur kopias la anglan/usonan. Sed tiam mi legas la tekstojn kaj trovas pli precizan tradukon aŭ klarigon en la cellingvo.
Alekso
Alekso diras:
2011-09-27 14:43
Kun la vortoj de Lu mi plene konsentas. Tamen volu ne miskompreni: NE ESTAS DEVO komenci artikolon per fuŝaĵoj. Lingve utilos konsultado de bonaj vortaro kaj gramatiko, enhave rigardo al pli ol unu fonto. Se viaj lingvokonoj ankoraŭ ne estas solidaj (legantojn de Libera Folio tio kompreneble ne koncernas), sed vi opinias, ke via kontribuo ŝtopas enhavan breĉon; ne hezitu kunlabori, vi estas bonvena. Tiukaze multe helpas, se vi markas la artikolon reviziinda kaj atentigas pli spertajn konatulojn.
Vilius
Vilius diras:
2011-08-17 21:26
> Halt! Mi ne plu eltenas, ke cxiufoje, kiam iu diras, ke vikipedio estas fusxa kaj malbonkvalita, tuj iu vikipedimaniulo admonas : vi korketu do la erarojn!
Nu nu, mi korektis kelkaj artikoloj, kaj mi jam estas "vikipedimaniulo"? :)

> Unufoje por cxiam : vikipedio ne estas mia afero, sed via. Se trovigxas tie eraroj, ne mi kulpas, sed vi, kiu redaktacxas gxin.
Via afero, mia afero.. Viaj eraroj, miaj eraroj... Cxu gravas? Cxiu, kiu volas kaj povas, prilaboru la artikolojn, kaj ni cxiuj havos suficxe fidindan kaj tute senkostan kaj liberan fonton de informacio. Kio estas la problemo?