Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Łukasz Żebrowski nova prezidanto de TEJO

Łukasz Żebrowski nova prezidanto de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-18 18:53
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO ricevis novan estraron en la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazanta en la ukraina ĉefurbo Kievo. Łukasz Żebrowski el Pollando fariĝis la nova prezidanto, transprenante la postenon de la aŭstro Gregor Hinker, kiu gvidis la junularan sekcion de UEA dum du oficperiodoj ekde 2007.

En la antaŭa estraro Żebrowski respondecis pri kongresoj kaj aktivula trejnado. Ankaŭ du aliaj estraranoj estis reelektitaj: Paulína Kožuchová el Slovakio daŭrigos kiel ĝenerala sekretario, dum la antaŭa kasisto Sergeo Tyrin el Israelo ekde nun respondecas pri informado.

Kvin anoj de la 8-kapa estraro estas novaj: Alisa Nikitina el Ukrainio (kasisto), Nico Huurman el Nederlando (aktivula trejnado), Petra Smidéliusz el Hungario (landa agado), Michael Boris Mandirola el Italio (eksteraj rilatoj) kaj Tina Tišljar el Kroatio (kongresoj).

La elekto de la nova estraro okazis en la kunsido de la Komitato de TEJO la 16-an de julio. En la komuniko en la retejo de TEJO la estraro, kiu stiros TEJO-n dum du jaroj ĝis 2013, "dankas pro la fido de la komitatanoj kaj strebos laŭeble plenumi ĉiujn esperojn je ĝi".

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-18 13:32
Al nova estraro de TEJO mi privata plej kora gratulo, precipe al Lukasz Zebrowski.
Mi esperas, ke novaj personoj provos almenaux trovi novajn vojojn, kiuj ne trovigxas al katakumboj, kelaj klubejoj, sed raciajn kaj estontecajn kun kontaktoj de socio kaj politika vivo.
Por modernaj vojoj mi estas cxiam preta kunlabori, kvankam korpe mi ne plu estas plej juna.