Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Paul Gubbins redaktos Monaton

Paul Gubbins redaktos Monaton

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-30 11:59
Stefan Maul, konata germana ĵurnalisto, kiu kunfondis kaj dum multaj jaroj ĉefredaktoris la gazeton Monato, nun forlasas sian postenon. Lian lokon prenas Paul Gubbins.

Stefan Maul kunfondis Monaton en 1980, kaj estis ĝia ĉefredaktoro ĝis la jaro 1991. Ekde la sekva jaro la gazeto estis redaktata de granda skipo. En 1999 Stefan Maul liberiĝis de temporaba posteno ĉe la germana ĵurnalo Augsburger Allgemeine, kaj denove iĝis ĉefredaktoro de Monato. En septembro 2010 pasis lia 70-a naskiĝtago, kaj nun li transdonas la stafeton al la brita ĵurnalisto Paul Gubbins.

En freŝa teksto, aperinta en la retejo de Monato, li Paul Gubbins modeste dankas pro la honoro:

- Nun, pro bonaj kaj kompreneblaj kialoj, Stefan decidis rezigni pri la ĉefredaktoraj devoj. Ilin li transdonas al mi. Granda honoro, pri kiu mi ne tute certas, ĉu mi indas: la magazino perdas profesian, ĝisostan ĵurnaliston kaj akiras maksimume duonprofesian. Jes, mi instruas ĵurnalismon ĉe brita universitato kaj trejniĝis kiel ĵurnalisto antaŭ pli ol 30 jaroj; intertempe, tamen, kaj plejparte, mi perlaboris mian ĉiutagan panon, instruante universitatnivele la germanan.

Paul Gubbins deklaras, ke li ne volas ŝanĝi Monaton, sed laŭeble plifortigi ĝin en ĝia nuna formo.

 

arkivita en:
iafantomo
iafantomo diras:
2010-12-02 19:59
Mi tre bedaŭras, ke Paul Gubbins transprenis la redaktoradon de MONATO.

Kvankam mi estas dumviva membro de mia landa Esperanto-asocio, mi petis antaŭ kelkaj jaroj, ke oni ne plu sendu al mi La Britan Esperantiston pro la personaj atakoj kiuj aperis en tiu gazeto sub redaktado de Paul Gubbins.

La redaktoraj artikoloj preteris ĉiujn limojn de deco por organo de ajna Esperanto-asocio. En 2007 mi estis vicprezidanto kaj pli-malpli ĉionfaranto de la Loka Kongresa Komitato por la Brita Kongreso de Esperanto, kies ĉeftemo estis ‘Renoviĝo’. La konstanta subfosado de tiu kongreso fare de moŝtuloj de la landa asocio mem, kaj plej videble en la redaktoraj artikoloj de La Brita Esperantisto, kaŭzis grandegan laborstreĉon por organizi tiun kongreson.

La subfosaj artikoloj de Paul Gubbins kondukis al la eksiĝo de la kongresa kunordiganto de la landa asocio. Ni timis en tiu stadio, ke ni eĉ ne atingos la ĉeeston de 60 kongresanoj. Ni fine atingis 90 nur pro tio ke ni faris apartan reklamfolion kaj perpoŝtan dissendon al ĉiuj konataj Esperantistoj en la lando malgraŭ la landa asocio, ne helpe de ĝi.

Kiam mi levis la aferon en la jarkunveno, la Prezidanto diris nur “Paul Gubbins estas talenta homo”. La gvidantoj de la tiutempa Estraro de la asocio klare subtenis la subfosan agadon de Paul Gubbins.

Antaŭ ol Paul Gubbins transprenis La Britan Esperantiston, iu raŭmisto en la Konsila Komisiono de la landa asocio plendis, ke La Brita Esperantisto enhavas tro da artikoloj pri Esperanto. La nuna politiko nun evidente sekvas tiun linion. Rilate al la intenco de la Estraro de UEA ĉesigi la kontrakton kun Stano Marĉek kiel redaktoro de la revuo Esperanto, mi esprimis la vidpunkton, ke eble iu en UEA opinias, ke ‘Esperanto’ enhavas tro da artikoloj pri Esperanto, kaj ke la vera intenco povus esti anstataŭigi lin per Paul Gubbins. Se pri tio mi pravis, evidente ili ne sukcesis, kaj nun Paul Gubbins transprenis anstataŭe alian bonan gazeton, MONATOn.

MONATO kompreneble ne temas pri Esperanto. Tamen estas en ties redaktorado multe da ebleco subfosi Esperanton, subteni la silferismon, lanĉi similajn personajn atakojn kontraŭ bonajn Esperantistojn, kaj plue inciti la kvereladon kiu dominis la britan Esperanto-movadon depost la fruaj naŭdekaj jaroj.

Oni estu avertita.

 

esperanto
esperanto diras:
2010-12-02 22:02
La problemo estas, ke chiam la samaj personoj, kiuj jam de jardekoj furoras en la movado, transprenas postenojn kaj malhelpas chian vean refreshighon.
Sed char mi ne bone konas la verkon de P. Gubbins, mi malmulte povas pritaksi la valoron de tiu samideano. Lau tio kion oni legas en Vikipedio, supozeble li estas ege merita e-isto.
iafantomo
iafantomo diras:
2010-12-03 01:47
La britan Esperanto-movadon regas kliko kiu daŭre sin laŭdas kaj tenas sin kiel eliton super la aliaj. La ordinaruloj ne rajtas scii kio okazas en la propra asocio. Bonaj aktivuloj estis daŭre marĝenigitaj depost 1992, kiam la membronombroj denove ekfaladis. Homoj povis esti denuncitaj se ili tro bone kontribuas al la antaŭenigo de Esperanto en la lando, aŭ se ili tro scias. Tiel kolapsis la Esperanta Parlamenta Grupo en 1999.

En 2003 mi estis Informa Oficisto de la asocio, kaj mi povis vidi propraokule kiel aferoj funkcias. Mi eliris tion post sep monatoj kaj turnis mian atenton al aliaj aferoj. La redaktora artikolo en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004 estis atako al mia laboro de tiu tempo, kvankam mi en tiu stadio ne estis nomita. La artikolo estis kelkloke eĉ mensoga. Kiam mi petis renkontiĝi kun la prezidanto li malaperis ĝis mi kaptis lin en decembro. Li eniris panikon, komparante min kun Lapenna. Tiel la afero komenciĝis.

En 2005 mi eniris la Estraron por eltrovi ĝuste kio okazas malantaŭ la kulisoj. Tie mi lernis kredi absolute nenion ĝis mi havas pruvon. Preskaŭ ĉio kion la membroj supozis ke ili scias pri la asocio estis malvero. Mi longe kaj ofte diskutis kun la jam eksa jura konsilisto de la asocio. Dum la jaro mi eltrovis multon, kaj kviete dokumentis multon kiu ne kongruas kun tio kion la respondeculoj diris al la membroj. Fine, mi havis kelkajn suspektojn, ke eble ili eĉ troigis la financan krizon, konstatinte, ke la tuto estas bazita sur nura kredo en tio kion diris al ili la kasisto. Neniu kontrolis. La ciferoj estis malprecizaj. Mankis detaloj. La kontoj estis obskurigitaj. La membroj ne plu ricevis la plenajn kontojn sen aparta peto. La nivelo de kontkontrolado estis malplialtigita. Ili ŝanĝis la kontkontrolan kompanion. Estis ankaŭ enigmaj registroj pri la financoj en la protokoloj. Je mia miro, mi trovis, ke dum la tuta periodo en kiu la Estraro diris al la membroj, ke ili formanĝas kapitalon, la kapitalo fakte kreskegis en spektakla maniero. Surbaze de tiu financa krizo ili kripligis la movadon.

Mi kviete liveris la detalojn al la prezidanto, supozante lin honesta homo. Estis por li decidi kiel antaŭeniri pri tio, kaj mi sentis, ke mi havis moralan se ne juran respondecon kiel kuratoro de la asocio tion fari. Li rifuzis mian peton renkontiĝi por tion diskuti. Sekvis la plej feroca misfamiga kampanjo de denuncado kiun mi iam ajn observis. Homoj ne denuncas per ĝeneraligoj se vere estas problemo; ili provas solvi la aferon kviete malantaŭ la kulisoj, kaj se tio ne funkcias, publikigas faktojn.

Andy, vi povas mem sekvi la artikolojn se vi trafoliumos La Britan Esperantiston kaj EAB Update por tiu periodo. Vi trovos ĉe http://esperanto-gb.org/ . Vi povas tuj ricevi guston de la afero per la freneza korespondado inter la iama jura konsilisto de la asocio kaj la prezidanto (http://rik.poreo.org - elektu: 'EAB forlasis la Esperanto-movadon')

Se ĉio dirita pri mi estus la vero, tio ne forprenus de la rezulto de mia esplorado. Pli-malpli ĉio dirita pri mi povus esti dirita pri ili. Estas nun peko esti ‘kritikema pri la komitato’ aŭ esti tro ofte en minoritato de unu en la voĉdonado. La plej kritikemaj kaj kverelemaj homoj en la movado troviĝas ĉe kerno de la brita Esperanto-movado. Unu el la plej incitaj kaj private agresemaj estas Paul Gubbins.

Andy, mi povos liveri al vi miajn esplorraportojn kaj rilatajn dokumentojn laŭpete. La denuncoj de 2006 kaj poste estis celitaj por kaŝi la veron. La efiko estis tute la malo; mi ne havis planojn publici pri la esplorrezultoj, sed tuj mi konstatis, ke iliaj denuncoj eksplodigos la aferon multe pli efike ol mi iam ajn povintus fari. Mi akceptis la defion, sciante, ke dum iom da tempo mi estos en ekzilo de la la movado al kiu mi serioze kontribuis depost 1962.

Kontaktu min private se vi volas ricevi la tutan materialon. Mi povas diri, ke la kaŝado estis ampleksa, feroca, kaj el financa vidpunkto serioza. La ideo, ke tiuj personoj estas ‘samideanoj’ estas ridinda. Preskaŭ ĉio kio okazas videble en la asocio estas fenestrobeligo.