Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Osmo Buller ricevis vjetnamian medalon

Osmo Buller ricevis vjetnamian medalon

de Redakcio Laste modifita: 2010-09-06 19:48
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, dum sia vizito en Vjetnamio estis honorita per la vjetnamia medalo "Por paco kaj amikeco inter popoloj". La medalo estis transdonita de Vu Xuan Hong, la prezidanto de la Vjetnamia Unio de Amikecaj organizaĵoj. Osmo Buller vizitas Vjetnamion prepare al la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Hanojo en 2012.

Laŭ la novaĵo aperinta en oficialaj vjetnamiaj amaskomunikiloj, Osmo Buller ricevas la medalon pro siaj "valoraj kontribuoj subtene al Vjetnamio dum la milito kontraŭ Usono, kaj al la Esperanto-movado en Vjetnamio.

La oficiala vjetnamia novaĵ-agentejo skribas, ke Osmo Buller dum siaj studentaj jaroj partoprenis en la "finnlanda popola movado kontraŭ la milito de Usono en Vjetnamio". Aldone la novaĵ-agentejo konstatas, ke Osmo Buller donis atenton al la tiutempaj esperantlingvaj publikaĵoj de Vjetnamio, kaj helpis mobilizi finnlandan subtenon al Vjetnamio.

Dum la transdona ceremonio, Osmo Buller "esprimis sian plezuron je la atingoj de Vjetnamio dum pli ol dudek jaroj de nacia renoviĝo, kaj promesis aktive kunlabori kun Vjetnamia Esperanto-Asocio por prepari la 97-an Universalan Kongreson de Esperanto, okazontan en Vjetnamio en 2012."

Responde al demando de Libera Folio, Osmo Buller rakontis, ke li estis kortuŝita ricevi la medalon:

- La vjetnama milito grave markis la vivon de mia generacio. Kiel gimnaziano mi estis sekretario de la FNL-grupo de Oulu, kiel nia aktivula kerno de la solidareca movado estis nomata (laŭ la Fronto por Nacia Liberigo de Suda Vjetnamio). En la akcepta paroladeto mi menciis pri maljunulo, kiu venis al mi dum iu monkolektado por sendi medikamentojn al Vjetnamio, dirante: "mi donas ne pro politiko, ĉar mi ne estas politika homo, sed pro homeco, ĉar mi estas homo." Tiun scenon mi ne forgesas. Pro simila motivo ankaŭ mi aliĝis al la agado por Vjetnamio; politike mi tiam ankoraŭ ne pensis.

Kia estis la rilato de tiu agado al Esperanto?

- Esperanto estis por mi grava fonto de informoj pri Vjetnamio, ĉar ĉiaspecaj Esperanto-eldonaĵoj el Vjetnamio abundis, dum en la finna apenaŭ estis literaturo pri Vjetnamio krom gazetartikoloj. Mi ankaŭ tradukis kaj kopiis fragmentojn, la ege interesan libron "Unu jarcento da naciaj luktoj" preskaŭ komplete. Mi ne scias, kiugrade en la asigno de la medalo tiu junaĝa agado pezis apud mia posta esperantista agado. Ĉiukaze estas agrable, ke kvar jardekojn poste Vjetnamio denove grave rolas en mia vivo pro la preparado de la 97-a UK en 2012.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2010-09-05 01:54
Mi ne volas enmiksighi en tiun chi aferon, char shajnas al mi, ke temas pri privata kaj fora historio de Osmo, kiu koncernas lian pacdefendan agadon en la vjetnama kunteksto.

Kvankam la supra artikolo postlasas la impreson, ke Osmo Buller persone ricevis tiun medalon, ne estas klare, chu la vjetnamoj donis (altrudis) ghin al li ankau en lia funkcio kiel ghenerala direktoro de UEA, char kiel tia li vizitas tiun landon. Persone mi kredas, ke oni ne devus akcepti tiun medalon kiel reprezentanto de UEA kaj en la nomo de UEA, char ekzistas la danghero, ke la vjetnamoj (t.e. la vjetnamaj komunistoj) povus malkonvene instrumenti Esperanton kaj UEAn por siaj politikaj celoj, kiel tion siatempe uzurpe faris la sovetkomunistoj en la orienta bloko. Tio povus kompromiti Esperanton kaj UEAn en Okcidento kaj en la malkomunisma mondo.

Post Kubo ni havos do novan Kubon en formo de Vjetnamio.

Sed se tiuj landoj sentas la bezonon danki al la Esperanto-movado, ili tion faru lau sia maniero. Mi kiel individua membro de UEA sentas absolute nenian komunecon kun tiuj honorigoj kaj medaloj kaj distancighas de tio en plena formo.
La plimulto de la demokrate pensanta esperantistaro devus distancighi de tiaj provoj uzurpi Esperanton flanke de cinikaj politikaj reghimoj, kie unuopaj potenc-klikoj subpremas tutajn popolojn kaj kie la homaj rajtoj en largha skalo baze estas malrespektataj. (Cetere mi havas la impreson, ke mi estas la sola homo en la tuta Eo-movado, kiu publike atentigadas pri tiu problemo).

Chiu milito estas terura afero, sed la tiama usona milito kontrau Vjetnamio ne povas kaj ne rajtas koncerni Esperanton. Despli post la fino de la Frida Milito.

Alia problemo estas, ke post tiaj honorigoj al centraj funkciuloj de UEA, ili ne plu povos esti liberaj kaj sendependaj post la akcepto de tiaj medaloj kaj estos devigataj iusence apogi la politikajn reghimojn de tiuj landoj.

Aliflanke estas ekster chia dubo, ke Osmo Buller plej digne reprezentas la Esperanto-movadon el chiuj nuntempaj funkciuloj de UEA.

Do, shajnas ke kun tiaj kontraudiroj ni devos daure vivi.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-05 08:15
Kara Andreo,

mi opinias, ke se Obama povis akcepti Nobelpremion pro promeso (intenco), do Osmo estas digna premiito pro siaj tiamaj kuragxaj moralaj subtenoj de heroa vjetnama popolo kaj kontrauxstaro de milita agreso de imprerialista usona politiko.

Kvankam ne cxio nun estas praktikata en Vjetnamio laux Homaj Rajtoj, tamen paca politiko estas skribita per grandaj literoj kaj certe Esperanto ricevos pli da atento kaj subteno ol en USA.

 La premio por esperantisto estas ankaux premio por Esperanto kaj mi kore gratulas al Osmo lian meriton.Kiel skribis iame granda pacbatalantino Bertha von Suttner; "Esperanto kaj pacifismo estas gxemeloj".
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-09-05 12:54
Ĉu vere? Kie ŝi diris tion?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-05 19:40
Sxi skribis karton al dresdenaj esperantistoj kiam sxi ricevis nobelpremion.
Vi povas sxian eldiron legi en vikipedio kaj ankaux cxe EDE

























jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-09-05 12:53
Kiam en Norvegio antaŭ unu jaro Elna Matland ricevis la Reĝan Arĝentan Medalon pro Merito, neniu raportis pri tio. Ŝajnas ke en demokratioj tiaj honorigoj simple ne multe gravas. Eble ĉar en ili oni simple ne _havas_ oficialajn medalojn speciale por paco kaj interpopola amikeco.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-05 13:32
Al tio mi simple respondus: Inter Norvegio kaj Vjetnamio estas grandega diferenco. Shajnas ke rilate la homajn rajtojn Norvegio havas ech pli bonan reputacion ol Svislando.

Se Esperanto en Norvegio estus pli disvastigata, tio sendube pli forte kontribuus al la prestigho de Esperanto ol se Esperanto estas disvastigata en diversaj kanajlaj shtatoj de Azio, Afriko kaj Latinameriko, kiujn la e-istoj tiom amas.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-09-05 17:09
Kion signifas “prestiĝo”, kaj kiucele Esperanto bezonas ĝin? En kanajlaj ŝtatoj la respondo estas evidenta: Esperanto bezonas prestiĝon por resti permesita. Sed kiucele Esperanto kaj Esperantistoj en malkanajlaj landoj bezonas prestiĝon? Ĉio bezonata jam estas permesita tie.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-09 22:31
Pri kanajlaj shtatoj ktp.
Fidel Castro jhus proklamis la fiaskon de la "kuba modelo" en Kubo.
Shajnas ke li legis la someran numeron de Spegulo.

http://www.theatlantic.com/[…]/

http://www.tagesthemen.de/ausland/fidelcastro108.html
bkolker
bkolker diras:
2010-09-10 21:48
Jes ja, el fidindaj fontoj igxis konate, ke Fidel Castro atente legas cxiun numeron de SPEGULO. Cxu li ne rajtas?
pistike65
pistike65 diras:
2010-09-05 17:59
neniu raportis? Chu Vi celas: en Esperantujo au en Norvegio? Kiam mi redaktis la revuon de UEA, mi volonte raportis pri shtataj distingoj ricevataj de esperantistoj, kiuj iom helpas malpliigi la impreson pri nia stranguleco...

amike
Istvan Ertl
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-09-06 10:32
Ĝi ne estis raportita en Libera Folio, kvankam jes en revuo Esperanto. Sed fakte mi pli celis “komentita” ol “raportita”.

Ĉiuokaze, la ĝena afero de totalismaj landoj estas ĉefe tio ke ĉio ajn en ili estas tiel ridinde oficiala. Norvegio kaj Vjetnamio vere estas du tre malsamaj aferoj: reĝa Norvega premio al persono efektive estas premio nur al persono, kaj la persono bonvolu ne tro fanfaroni pri ĝi. Vjetnama premio de NRO-prezidanto estas gravega kolektiva premio al ĉiuj samideanoj de la premiito, kaj homoj histerie urĝiĝas fari al si opinion pri la evento.

Do ne tro hastu por disigi Esperanton kaj strangulecon. Ni ĉiuj preferas vivi en landoj kie oni _rajtas_ esti stranga kaj kie prestiĝo ne estas deviga. Se oni volas kreskigi la prestiĝon de Esperanto en tiaj preferindaj landoj, necesas ĝenerala konsento ke lingvo povas esti science serioza temo. Sed se oni rigardas la nuntempan malunuecon de la lingvoscienco – alivorte ĝian strangulecon – estas tre malfacile kredi tion.
slavik
slavik diras:
2010-09-07 02:53
Mi sincere gratulas Osmon pro la meritita honorigo.
Estas la okazo, kiam Esperanto kaj certaj esperantistoj senteble influas disvolviĝon de amikaj kontaktoj inter popoloj. Tre kortuŝa historio.
javergara
javergara diras:
2010-09-07 22:35
Eble povas soni tute strange kaj eksmode en la nuna epoko de konsumema individuismo kaj politika pasiveco, sed la tiama tutmonda agado favore al la vjetnama popolo, kontrau la ekstreme kruela, agresa milito de Usono kaj ties amasmurda politiko ja estas prifierinda momento en la relative jhusa historio de la homaro. Dum la sama epoko ankau ekestighis internacia solidara movado al la viktimoj de mialanda diktaturo, danke al kiu ghiaj ferocaj krimoj estis vaste denuncataj kaj kondamnataj de la internacia komunumo. Mi scias ke Osmo ankau estis tre aktiva en la finna brancho de tiu movado kaj do mi kiel chiliano dankas al li pro tio (mi tamen ne estas altrangulo provizanta medalojn, sed simpla civitano konscia pri la valoro de homaj rajtoj kaj libereco, kiujn la diktaturo de Pinochet terure malrespektis).
Do ke oni oficiale agnoskas la Osman iaman partoprenon en tiu solidara aktivado tute ne estas hontinde sed male, ech se oni prave rajtas kritiki la diktatorecan karakteron de la nuna reghimo, iel rezultanta de la tiama popolmilita rezistado.
Ke Osmo "esprimis sian plezuron je la atingoj de Vjetnamio dum pli ol dudek jaroj de nacia renoviĝo" ne estas al mi skandale, char ja oni internacie agnoskas ke la vivnivelo de la loghantaro altighis, malgrau la fakto ke ghi estis unu el la plej malrichaj landoj, materie kaj demografie detruita de la longdauraj militoj direktitaj kontrau ghin de imperiismaj potencoj.

José Antonio Vergara
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-08 08:10
Kara Antonio,
mi dankas al vi pro kelkaj kuragxaj konstatoj. Imperialismo estis kaj estas cxiam agresa, do usona same, kvankam iom post iom sxangxigxas perdante cxe okazo sian vizagxon. Lasta milito en Irako estis same agresa kaj ni scias, ke temis nur gxi estis nafta milito cxe kiu "okaze perdis vivon pli ol 100 mil da homoj sian vivon. Por kauxzi militan agreson oni scipovas cxion arangxi ecx produkti kredeblajn ekzemplojn. Ankaux cxisemajna bruligado de korano estas provoko por naski reakcion, por havi grundon agresi.
Tamen en naturo cxio estas agas laux biologia evoluo kaj cxio finigxas, cxio havas sian finon. Brilaj tempoj de Usono jam forpasis kaj euxropaj"servoj" ankaux ne helpos. Oni diras, ke ankaux Euxropo estas laste orfe traktata de granda frato.
Exropo kaj precipe EU devos komenci demokrate trakti la sxtatojn kaj civitanoj kaj precipe demokrate solvi la lingvan problemon, se volas havi estontecon.
javergara
javergara diras:
2010-09-08 15:23
Nu, mi ne estas aparte kuragha sed ne plu estrarano, kaj do mi povas pli libere esprimi miajn opiniojn pri kelkaj tiklaj temoj, ech politikaj ;o)

Kiel latinamerikano, mi ja estas sentema koncerne la ofte terure suferigan efikon de la ekstera politiko de la usonaj registaroj, kiu ekz. foje instigis kaj subtenis la plej brutalajn reghimojn en niaj landoj. Mi ja konscias ke la usona popolo tute ne kulpas pro tia fiagado, sed iel ankau viktimas de la aktiva klopodado teni ghin indiferenta kaj senscia koncerne al chio alia krom monavida konkurencado kaj hedonisma konsumado. Feliche estas multegaj civitanoj de tiu lando kiuj sukcesas chiutage venki tiun gigantan fremdighon kaj do konscias pri la cetero de la mondo, solidare interesighas pri aliaj homoj, ktp. Mi ekz. havas usonajn E-amikojn kies noblan, profundan homecon mi ame admiras. Ree pri la solidara movado kontrau la vjetnama milito, mi iam audis la maltranviligan onidiron ke usona esperantistino tiam faris la plej teruran, draman, dolorige skuan formon de protesto, bruligante sin bonzostile, sed mi ne certas chu tio veras (kaj fakte esperas ke ne, char tia protestoformo estar preter chio).

Sed la morale mizera soveta imperiismo tute ne estis "pli bona", au pli milda.

Amike,

José Antonio Vergara



iafantomo
iafantomo diras:
2010-09-08 21:53
Mi tute konsentas kun José Antonio. Estas forta ligo inter demokratio kaj paco, aŭ inter maldemokratio kaj imperiismo. Tion rimarkis Zamenhof.

José Antonio ankaŭ prave diris: "Sed la morale mizera soveta imperiismo tute ne estis "pli bona", au pli milda."

La esenca diferenco inter totalisma reĝimo kaj iluzia demokratio estas, ke en totalisma reĝimo ĉiu kiu esprimas sin malfavora al la reĝimo povas esti en danĝero, sed en iluzia demokratio ĉiuj havas liberon de la parolo escepte de la kernaj homoj kiuj eble sukcesus ŝanĝi aferojn. Tiel la granda plimulto de la populacio povas resti kontenta, dum la moŝtuloj kiuj tiras la ŝnurojn de la politikistaj marionetoj amasigas sian potencon ene kaj ekstere de la lando.

"Feliche estas multegaj civitanoj de tiu lando kiuj sukcesas ĉiutage venki tiun gigantan fremdiĝon kaj do konscias pri la cetero de la mondo, solidare interesiĝas pri aliaj homoj, ktp. ":

Jes, ja. Multaj aktivas pri la 'Veromovado', por provi malmaski la veron malantaŭ la hororaĵoj de la lastaj jaroj. Guglu "9/11 Truth".

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-09 07:55
Kara Ian, Antonio,

gxenerale ni komprenas nin.
oni devas nur konstati, ke se la popolo ne atentos, Euxropunio evoluigxos ankaux imperialisme. Jam nun estas klara, ke gxi estas sub uson-angla imperialisma influo.Mem la lingva politiko tion montras.EUA, EEU silentigxas kaj ecx ne protestas. Oni povus supozi, ke ili ricevis kelkaj monerojn por sia ekzisto, kluba ludado kaj nenion fari por propagando. Estas ja evidente, ke gxisnunaj "solvoj" de EU ne estas demokrate faritaj.Do, niaj organizajxoj faras servutulan laboron kaj , se tio dauxre konstatigxos, devas esti akuzitaj.
Se temas pri nia sistemo, do estas niel alia ol aliaj imperialismaj, nur gxis nun ili trompas kaj suferigas propran popolon.
Por substreki mi menciu nur kelkajn;
- al rentuloj, laboristoj kaj simplaj civitanoj jam antau multaj jaroj forprenis entonbigan monon. La militistoj, oficistoj, parlamentano havas gxis hodiaux, cxar ili havas pli da mono.
- pro vizito cxe kuracisto, dentisto, terapio cxiu devas alpagi krom supre menciitaj!
- la la asekurojn de malsankasoj oni devas alpagi krom supre menciitaj
- senlaborulo ricevos financan subtenon, se propran sxparitan monon elspezos.
(kiu laboris , honeste vivis, sxparis estas punata.Mallaboremuloj, drinkuloj ricevos monon tuj, do estos premiitaj cxar ili ja ne havas ion por vivi)
- multaj produktoj estos importataj , produktitaj en Azio, firMposedantoj farigas milionuloj, enlandaj firmaoj estos sensxance detruataj. la sxtato povas pagi al senlaboruloj.
- parlamentanoj rajtas prezidi en diversaj firmaoj, institutoj, aldone gajni kio gvidas al korupcioj, informportadoj...
- laboristo, vendistino...pro ecx ne unu euxro-frauxdo, estos forjxetita de laboro, bankistoj pro milionoj estos per milionoj premiitaj!
- pro perdo de laborplaco laboristo estos forpelita kiel hundo sen ia ajn kompenso,aliaj prezidantoj, bankisto per milionoj pridonacitaj!(ili ja volas dauxre ne cxesi bani en cxampano)
- en tuta burokrata aparato kreskas korupcio.Malgradaj firmaoj ne havas sxancon, se en administracio ne sidas iu parenco...aux ne trovos "enireblecon"
Certe tiujn punktojn oni povas senfine skribi. Vi fakte rajtas skribi kaj diri, vi ja vivas en "demokratio", sed neniu vin auxskultas, atentas. Nur kiam la popolo iras sur straton , nur tiam komencas esti atentata!
Estas granda diferenco inter skribita kaj praktikata demokratio.(pseuxdodemokratio)

Albert Einstein diris; "La sxtato devas esti por popolo kaj ne popolo por sxtato". La nuna sxtato jam longe perfidis sian popolon! Cxiutage kreskas milionuloj kaj cxiutage kreskas senlaboremuloj kaj senhejmuloj, kvankam cxiam pli novaj domoj malplenigxas kaj fabrikoj detruigxas.

simono
simono diras:
2012-01-15 09:44
Se mi tiru iun ajn konkludon el mia vivo kaj spertoj en pluraj okcidentaj landoj, ĝi estas tio, ke demokratio estas iluzio. Jen speco de fraŭda fatamorgano, miskrediga miraĝo, ruze starigita popoltrompa Potemkina vilaĝo. Fakte temas pri pli aŭ malpli diskrete, kaŝe agantaj malantaŭkulisaj monkrimulaj kleptokratioj.

Do mi subtenas ĉiun vorton, kiun Ian ĉi-rilate skribis. Ili validas laŭ miaj personaj surlokaj konstatoj ĉiuokaze plenforte por kaj Britujo, kaj Usono, kaj Francujo, kaj Germanujo.

Ekde la falo de Sovetio kaj ties socia sociala konkurenco la situacio ekzemple en la pseŭdodemokratio Germanujo eĉ rimarkeble plimalboniĝis. Oni jam abolis multajn socialajn atingaĵojn. Mankas nun la neceso pli bone aspekti ol la najbarŝtata komunismo.

Demokratio ne funkcias. Merkatekonomio same ne. Ambaŭ kunaj - jen la kulmino.

Ambaŭ sistemoj estas tro facile akapareblaj kaj tordeblaj fare de la aŭtomate kaj eĉ sistemece estiĝanta preskaŭ neimageble malplimulta monelito - la tiel nomataj privataj investantoj kaj ties marionetaj politikistaj lakeoj, kiujn konsistigas nur 10% de la popolo kaj kiuj disponas pri 85% de la havaĵoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-15 11:04
Chi tie mi konsentas kun vi preskau centprocente!
Restas do, konkludi kaj provi shanghi.
Ghenerale unue oni devus trovi vojojn por limigi influon de bankistoj, lobiistoj , monopolistoj por doni eblecon pli efike agi por politikistoj.
Por tamen por plipoluri famon de politikistoj, oni devus enkonduki kelkajn shanghojn che politikistoj;
- malpermesi partopreni en iu aj korporacio (gvidas nur al korupcio)
- bone ekzameni antaux elektado kaj post unu jaro denove por kontroli kion
  promesis kaj kion faras.
- fondi komisionon por kontroli defraudadon, korupcion, eluzado de okupita
  posteno.(en kazo de konstato, forigi sen ia ajn finaca rajto.

 Krome devus ricevi medioj pli da libereco kaj por ekonomia signifo devus
esti enkondukita imposto pro richajho.
Al chiu civitano garantii vivbazon. Kiu laboras havus pli. Forigitaj oficistoj por senlaboraj, senhejmaj, de Harz 4 estus senbezonaj.(ni havas jam tro multe da oficistoj).

Limigante influon kaj profiteblecon de monopolistoj, automate kreskus intereso de komuna neutrala lingvo, kiu ne portus profiton al certaj klasoj, chu monopoloj.
simono
simono diras:
2012-01-15 12:09
La ĉi-momenta Germana prezidento Wulff estas ne maltipa ekzemplo de plurfoje subaĉetita Germana politikisto.

Tute evidente temas ne nur pri neleĝaj rentumaj enspezoj pro lia tiama provinca posteno, sed pri rekta monlavado. Iu pagis lin por io - supozeble la LWB-banko pro tio, ke li instigis Volksvagenon finance savi Porŝon, kaj tiel ankaŭ kunsavi ties ĉefan mondonintan bankon.

La tuta domaĉeta afero estis nur kamuflo. Anonima ĉeko! Edzina konto de amiko! Nul eŭroj repagitaj. Ĉio nur por maksimume kaŝi la vojon de la pago de la banko al li.

Ĝis nun nur unu persono kuraĝis televide elparoli tiun akuzon.

Tiam kiel unuaj detaloj riveliĝis, li klopodis praktike el la nenio krei la unuan krediton - certe retrodatite - sed ne estis eble retrostarigi hipotekan krediton pro tio, ke ne plu estis eble oficiale registri hipotekon en la poseddokumento ĉe la katastrejo - retrodate.

Kiel ankaŭ la stranga privata kredito riveliĝis, li unue albankigis ĝin. Kun sensacie malalta rentumo. Kiel ankaŭ tio riveliĝis, li transformigis la krediton en hipotekon. Ktp, ktp, ktp ...

Li havas la fraŭdistojn Maschmeyer kaj Fard kiel amikojn. Tio klarigas ĉion. Al tiu ĉi transpartia kliko apartenas ankaŭ (Gerhard) Schröder kaj Rössler.

La tutaj apudaj aferoj pri flugkostoj, hotelkostoj, senpagaj ferioj, ktp estas kompare nur bagateloj. La vere grava afero estas tiu ĉi kaŝpago de 500.000,00 €.

Pro tio li fakte ne povas nun demisii, ĉar li tuj perdus sian leĝan imunecon.

Sed estas nur demando de tempo ĝis kaj la Germana prokurejo kaj la Germana impostejo komencos okupiĝi pri la afero, ĉar ĝi estas intertempe iĝinta publike tro videbla.

Kvankam, aliflanke, oni neniam procesis kontraŭ Kohl pro la prisekreto de la tiama neleĝa partia mondonaco.

Wulff mem nun kiel tuja defenda strategio klopodas publike ŝajnigi sin napokapo. En vere temas pri tre lerta kaj ruza, tute senmorala advokato.

Tja, ni vidos, kio okazos aŭ eble ne.
javergara
javergara diras:
2010-09-12 23:59
Fakte tiu solidara movado proteste al la genocida milito kontrau la vjetnama popolo, en kiu la tiam juna Osmo sin engaghis kune kun centlimoj da homoj tra la mondo, kalkulis en siaj vicoj ankau je artistoj tiel valoraj kiel John lennon kaj Victor Jara. Post kelkaj tagoj oni memoros la 38-an datrevenon de la terura enmallibereja mortigo de tiu chi lasta, post kruelega torturado flanke de armeanoj obeantaj al Pinochet.

La mondfama Victor Jara verkis tre belan kanton omaghe al la vjetnama popolo kaj Ho Chi Minh, kies titolo estas "El derecho de vivir en paz" (La rajto vivi pace). Antau nelonge mi emociighis per la jena pupmuzika bildigo de tiu kanto, fandita kun la pacama kanto Imagu de John Lennon (cetere la reghimo chirkau la fiprezidantacho Richard Nixon volis forpeli John el Usono, ghuste pro lia protesta agado kontrau la milito...)

http://www.youtube.com/watc[…]XwyEaAs&feature=related

José Antonio
javergara
javergara diras:
2010-09-13 14:43
Mi videble misskribis en la chi-supra komento: la porvjetnama kontraumilita movado estis plurcentmilhoma kaj vere tutmonda.

Tamen ja temis pri tute alispeca epokspirito. Nuntempe regas plejparte indiferento, bedaurinde, dum amasmurdaj militoj daure okazas.

José Antonio
Kirilo
Kirilo diras:
2010-09-14 08:50
Nu, ĉu la plurcentmiloj protestis ankaŭ, kiam la pacama Nordvjetnamo en 1975 rompis la pacakordon, invadis kaj konkeris Sudvjetnamon?
esperanto
esperanto diras:
2010-09-13 23:27
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=395#3

Mi shatus nur atentigi, ke lau la Nigra Libro de la Komunismo, la nombro de murditoj, pri kiuj laudire respondecas Ho Chi Minh, estas taksata je chirkau unu miliono.

Do mi petas tiujn esperantistojn, kiuj vizitos la mauzoleon de Ho Chi Minh en Hanojo, konsideri tiun cirkonstancon.

Mi dubas, ke sub Fidel Castro estis murditaj unu miliono de homoj. Do, kompare kun Vietnamio, kie oni renkontas tute aliajn dimensiojn de milit- kaj aliaj krimoj. Kubo shajne estas bagatelo kaj paca insulo, kie onu nur iomete subpremadas al liberecon de esprimo.
Mi ankau avertas pri la danghero, ke UEA provos tordi kaj falsi la historion en sia oficiala propagando kaj doni tro da atento al la unuflankeca akcentado pri la "pacdefenda karaktero" de tiu lando, kiu daure estas regata de komunistoj.
Por eviti erarojn, oni do povas nur konsili al UEA apliki politike strike neutralan sintenon rilate al Vjetnamio kaj al ties shtata prpagando, kiu inkluzivas probable ankau la turismon.

Char Spegulo ne plu aperos, mi verkos artikolojn chirilate en Eo kaj publikigos ilin en interreto, kie ne nur 80 abonantoj legos ilin, sed al kiu chiuj esperantistoj havos aliron.

-------------------------

Ho Chi Minh wird auch kritisch in seiner Person und der Schuld an Todesopfern in Vietnam hinterfragt. So wird im Schwarzbuch des Kommunismus die Anzahl der Ermordeten in Vietnam, die seinem Verschulden zuzurechnen seien, auf eine Million Menschen geschätzt. S. Courtois, N. Werth, J. L. Panne, A. Paczkowski, K. Bartosek, J. L. Margolin, J. Gauck, E. Neubert: Das Schwarzbuch des Kommunismus – Unterdrückung, Verbrechen und Terror. Piper Verlag, München 2004, ISBN 3-492-04053-5
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-15 11:21
Kara Andreo,

kie ni komencu, kie ni finu.
Se ni parolas pri krimoj, do mi ne scias kiu kie faris pli grandajn.
Shajnas al mi ke eklezio faris la plej grandajn krimojn, sed ghi estas benita char estis farita en nomo de Dio!

La historio konas multajn grandajn krimulojn; car, Stalin, Mussolini, Franco, Hitler,Pol Pol...kaj ne laste Busch. Unu estas benita alia absolvita, chio dependas chu estis sukcesa.

Unu estis absolvita char agis por "Dio", alia por "Paco", alia por "Ideo", chu popola libereco....
Ne estas facile esti objektiva.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-15 14:33
Lau la Nigra Libro de la Komunismo (1997) en Vjetnamio en la tempo de Ho Chi Minh pereis chirkau 1 miliono da homoj.
Legante kelkajn librojn, mi nun volas scii pli multe pri tio.

Se vi (kiel polo :-) akuzas la eklezion je krimoj, tio estas via rajto. Sed mi chiam denove miras, ke certaj personoj prisilentas la krimojn de la komunistoj, kiuj eble sumighas je minimume 100 milionoj da mortintoj, la la Nigra Libro de la Komunismo sole en Chinio estis 65 milionoj. DO , mi neniam komprenis ke kaj kial la esperantiastoj koketis kaj amindumis kun reghimoj kiel la komunismaj en la orienta bloko, Chinio, Vjetnamio, Kubo ktp.

Meti Bush en la saman kategorion kiel Hitler kaj Stalin montras la malobjektivan sintenon de certaj e-istoj. Ankau Mussolino, Franco oni ne povas meti en la saman kategorion, sed ja Pol Pot, Mao Zedong k.s.
Kial vi ne mencias Ahmadinedjad, Ghaddafi, Assad, he ... ?
simono
simono diras:
2012-01-24 07:35
Fimorale ili supozeble ĉiuj pli aŭ malpli egalis. Laŭ la grandordo de la nombro da viktimoj, evidente ne.

Sed vere estas strange, ke adeptoj jam principe aŭ ne volas agnoski, aŭ eĉ tute ne ekkonas la malbonfarojn de siaj respektivaj ismoj kaj ismestroj.

Plu, fervora komunisto vidas sur ĉiu monteta pinto bruligitan ŝorĉistinon. Kontraste, fervora katoliko vidas funde de ĉiu valo engulagigitan pastron.

Bedaŭrinde estas, ke ambaŭ ne malpravas.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-14 20:29
jen io por fanfaroni
1@51427.htm" rel="nofollow">http://esperanto.cri.cn/1/2006/12/27/1@51427.htm


(Mi legas nuntempe novan germanlingvan biografin pri Ho Chi Minh kaj verkas artikolon pri la lezado de la homaj rajtoj far la vjetnamiaj komunistoj. Mi proponos ghin al iu Eo-gazeto (mi ankorau ne scias kiu).
esperanto
esperanto diras:
2012-01-14 20:35
dua provo meti la ligon

1@51427.htm" rel="nofollow">http://esperanto.cri.cn/1/2006/12/27/1@51427.htm
esperanto
esperanto diras:
2012-01-14 20:37
la china ligo ne funkciis

oni trovas ghin chi tie
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ho_Chi_Minh
simono
simono diras:
2012-01-15 10:03
Do proponu la artikolon al Monato.
simono
simono diras:
2012-01-15 14:35
Ho, mi eĉ entuziasmiĝas pri mia propra ideo! Proponu vian artikolon al Monato.

Jen sendube la ideala teksto por artikole adekvate dekori la jaron de uko en Vjetnamujo. Tute serioze.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-15 14:41
Al Monato mi skribis plurfoje, sed neniam ricevis respondon. Mi ne povas kunlabori kun homoj, kiuj ne reagas.

Ekzistas aliaj gazetoj, kiuj estas pli fidindaj kaj pli interesataj.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-01-21 22:31
Ho Andi,
Laŭ la internaj reguloj de Monato vi devus esti vietnamano por verki pri Vietnamo. Do kvazaŭ laŭregule Monato ne povas, teknike ne povas skribi pri landoj regataj diktatore.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-01-21 22:33
Ĉi tie eĉ la korektado de propraj tajperaroj ne eblas...
esperanto
esperanto diras:
2012-01-22 00:30
Ho jes, fakte. Chu tiuj reguloj daure validas?
Tiu koncepto shajnas al mi iom stulta kaj rigida, sed tamen Monato, por kiu tiu koncepto evidente estis sukcesa, daure aperadas.

Sed mi tute ne plu sekvis Monaton en la pasintaj 20 jaroj, por ekscii, chu chino skribis kritike pri Chinio, kubano kritike pri Kubo, au iranano kritike pri Irano ktp.

Mi memoras, ke antau 20 jaroj Monato publikigis iun mian artikolon pri Kubo (kiun mi tiam vizitis), do evidente faris grandegan escepton de la regulo, kaj riskis stultan proteston flanke de iu kuba Eo-funkciulino, kiu riprochis, ke en la artikolo estas mensogoj au simile.

Oni devus fondi iun analogan Eo-revuon, en kiu ne amatoroj el la koncerna lando verkas, sed kompetentuloj pri fakoj kaj temoj. Sed mi forte dubas, ke nova publiko ekzistus por tia nova revuo, nek fakaj Eo-verkistoj, kiuj povus trakti tiajn temojn.
Pere de Spegulo (kiu aperis nur kelkajn jarojn) ni provis publikigi kelkajn interesajn artikolojn, sed mi komencis dubi, chu ekzistas Eo-publiko, kiu ankorau interesighas pri tiuj temospektroj. La Eo-movado estas elcherpita tiurilate.
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-22 08:31
Shajnas al mi ke Monato faras foje esceptojn al sia principo. Sed pro ties ghenerala apliko, legantoj tamen aparte multe povas legi pri Albanio, Irlando kaj Litovio, kie loghas tre kontribuemaj autoroj. Luksemburgio devas sin sproni!

amike
Istvan Ertl
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-01-22 13:26
Tiu revuo devus esti fondita sur la mala principo: ĉion verkas profesiaj ĵurnalistoj diverslandaj kaj poste ĉio estas tradukata Esperanten. En multaj landoj ekzistas gazetoj kaj revuoj kiuj traduke represas la plej elstarajn artikolojn el diversnacia gazetaro. Verŝajne oni povus fari la samon en Esperanto, sen pagi tro multe por la represrajto ktp.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-23 13:28
Jes, kompreneble. Ankau tia koncepto imageblus kaj indus.

Tamen, mi ne volas supertaksi la kvaliton de certaj artikoloj de certaj jhurnalistoj. Tro multaj nacilingvaj gazetoj daure estas ideologie tro unuflankaj, ekzemple nia NZZ auf via FAZ.

Che via koncepto ekzistus tamen la danghero, ke oni komencus blinde traduki nacilingvajn tekstojn, kiujn oni trovas bonaj, sen kontroli ilian verecon au kvaliton. Kaj imagu: oni komencus traduki artikolojn el (oficialaj au duonoficialaj) rusaj, chinaj, iranaj, kubaj, albana ktp. gazetoj. Tio estus totala katastrofo. Kaj se vi komencus traduki artikolojn ekzemple pri rusaj, chinaj, iranaj ktp. temoj el francaj, germanaj, svisaj, anglaj, danaj gazetoj, vi riskus, ke tiuj artikoloj ne estus agnoskitaj (de esperantistoj) en la konceraj traktitaj landoj (kvankam pri tiuj reakciaj esperantistoj, kiuj chiam trovas chion abomena kio venas el Okcdidento kaj el eksterlando, oni povus fajfi lau mi, char tiuj e-istoj ne devus formi la kleran Eo-publikon de la estonteco).

La demando estas, chu oni publikigu aktualajhojn au fonajn, analizajn artikolojn. Lau mi devus esti fonaj artikoloj surbaze de aktualajhoj, kiuj analizas kaj klarigas tiujn aktualajhojn kaj do restus legebla kun daura valoro. Ekzemple, se iu aktualajho temus pri la rompo de la svisa banka sekreto, necesus klarigi la evoluon de tiu chi afero.

En Monato estis/as bonaj kaj malbonaj artikolo-verkantoj. Mi mem bedauras, ke post 1992 au simile mi ne plu kontribuis, ekzemple pri svisaj temoj. Mi simple perdis la intereson kaj ne plu havis tempon.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-01-23 20:56
Tamen io simila fareblas. Kompreneble oni ne traduku propagandajn artikolojn devenantajn el totalismaj landoj. Tamen en multaj neliberaj landoj ekzistas tamen maldirekta gazetaro, kiu povus servi kiel fonto. Plie, ĝuste ili estos pli bonvenigemaj koncerne la represipermesojn.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-23 21:47
Sed vi scias, ke e-istoj ne tre shatas artikolojn, kiuj kontrauas la oficialan linion au ech apogas disidentismon. Plej felichaj e-istoj estus vershajne, se la tuta merda kortega gazetaro de Pekino, Pjongjango, Teherano, Havano, Damasko, Karakaso ktp. aperus en Eo.
simono
simono diras:
2012-01-24 07:19
Mi ne vere kredas, ke tio validas pri Monato - do ke nur registarlinie kongruaj raportoj okazu.

Aliflanke, laŭ la ideo, ke ĉiu ajn landano rajtas raporti pri sia ĉirkaŭaĵo, kelkaj strangaj raportaĵoj povos ekesti.

La nedisputebla miskonstruero de Monato estas tio, ke la ofto de la rolado de specifa lando dependas de la skribemo de - plej ofte - unu sola landano. Pri tio alia tie ĉi jam komentis.

Sed aliflanke, se la temo ne estas rekte politika, oni rajtas skribi pri preskaŭ ĉio - krom Esperantismo kaj iuj E-renkontiĝoj.
simono
simono diras:
2012-01-23 16:45
Kaj de kie oni abrakadabre alsorĉu profesiajn ĵurnalistojn?

Estas jam sufiĉe malfacile trovi iun ajn, kiu kapablas duone profesinivele skribi ion ajn, por ne mencii legindan gazetan artikolon. Ne ĉiu ĉe ni scipovas skribi, alivorte, havas talenton pri skribado. Tio ne estas riproĉo, estas simple tiel. Ankaŭ ekster-Esperantuje ne statas alie.
LenioMarobin
LenioMarobin diras:
2012-01-24 09:46
Marjorie Boulton en “Faktoj kaj Fantazioj: “Ju pli bone ni scipovas Esperanton, des pli ni povas ankaŭ utili al ĝi. Ne ĉiuj povas verki – kaj sentalentuloj pli bone detenu sin de verkado!”. Pura fantazio!