Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Langlet, Lenino kaj Zamenhof iĝis submaraj najbaroj

Langlet, Lenino kaj Zamenhof iĝis submaraj najbaroj

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-27 10:08
La kapo de la konata sveda Esperanto-pioniro Valdemar Langlet en julio estis lokita sur la fundo de Nigra maro apud Jalto, proksime al la kapoj de Lenino, Vasilij Eroŝenko kaj Ludoviko Zamenhof. Temas pri skulptaĵoj en submara muzeo, pri kies lasta akiraĵo la loka ĵurnalo Jaltinskij Kurjer raportis en duonpaĝa artikolo. La muzeo estiĝis en 1992, kiam loka plonĝisto post la disfalo de Sovetio decidis dronigi Leninon.

Valdemar Langlet naskiĝis en 1872, en 1891 fondis la duan Esperanto-klubon en la mondo, kaj estis la unua prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio en 1906-09. Li estis konata ĵurnalisto, kaj interalie verkis librojn pri siaj longaj vojaĝoj en Rusio kaj Hungario.

Ekde 1932 li laboris kiel lektoro pri la sveda lingvo ĉe la universitato de Budapeŝto, kie li restis ankaŭ dum la dua mondmilito. Kune kun sia edzino Nina Langlet (originale Borovko, filino de la rusia Esperanto-pioniro Nikolaj Borovko) li sub la protekto de la Sveda ruĝa kruco iniciatis laboron por savi milojn da judoj kaj aliajn homojn, kiujn la nazioj persekutis. Nina Langlet poste verkis libron pri la help-agado.

La submara muzeo apud la urbo Jalto en Krimeo, suda Ukrainio, situas dek du metrojn sub la surfaco, kaj dekomence havis du subakvajn "salonojn", el kiuj la unua estis dediĉita al la gvidantoj de la rusia revolucio de 1917, kaj la dua konsistis el bustoj de klasikaj verkistoj kaj artistoj.

La muzeo estiĝis, kiam Vladimir Borumenskij post la disfalo de Sovetio decidis dronigi Leninon.

Subakva muzeo- La 25-an de aŭgusto 1992 en nia subakva taglibro ni notis: "Uljanov - sen reveno". Mi starigis lin kun la vizaĝo direktita al la okcidento. Estas loko ankaŭ por Hitlero. La kultura sekcio de la muzeo estiĝis hazarde, unue mi vidis buston de Betoveno en bazaro, kaj aĉetis ĝin. Poste aperis Ĉajkovskij, Jesenin. Ili neŭtraligas la bolŝevikojn, rakontis Vladimir Borumenskij en intervjuo.

En la jaro 2008 laŭ propono de loka Esperanto-klubo estis fondita tria sekcio de la muzeo, dediĉita al pioniroj de la Esperanto-movado. Tiam sub la akvo estis starigitaj bustoj de Ludoviko Zamenhof kaj de Vasilij Eroŝenko.

La tria busto de la Esperanto-sekcio havas almenaŭ malrektan ligon al la urbo Jalto, ĉar la patro de Nina Langlet, Nikolaj Borovko, estis la fondinto kaj la unua direktoro de la Jalta urba biblioteko.

Jefim Zajdman, aktivulo de la loka Esperanto-klubo, en intervjuo de la gazeto Jaltinskij Kurjer rakontas, ke oni unue planis rezigni pri busto de Langlet, ĉar mankis la bezonata profila foto.

- Oni jam decidis anstataŭ busto fari portreton sur marmora plato, sed tiam el Hungario venis informo, ke en Budapeŝto baldaŭ parto de la Danuba kajo en Budapeŝto estos nomita honore al Valdemar kaj Nina Langlet. Lige kun tio hungaraj esperantistoj helpis trovi la bezonatan foton, kaj la buston keris la konata ukraina skulptisto Igor Lisenko.

La busto de Valdemar Langlet estis lokita sur la fundo de la maro dum "Internaciaj Esperanto-Tagnoktoj" en la komenco de julio, helpe de la germana esperantisto kaj plonĝisto Eric Rademacher. Dum sekva Esperanto-aranĝo en Jalto oni planas dronigi buston de Antoni Grabowski.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-08-05 19:54
Kiel ofte en vivo estas, de hazardo naskigxas ideo, kiu okazas tre rapide valora kulturagado kaj tiel ekestas sensacio de monda famo.
Mi pensas, ke cxi informo estos volonte aperota pli volonte de diversaj gazetoj ol pri iu E-kurso.

Certe multaj akvonauxtoj baldaux volos de diversaj landoj spekti la muzeon.
Mi deziras multajn gvidadojn!