Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Kvin novaj anoj en la Akademio de Esperanto

Kvin novaj anoj en la Akademio de Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2010-04-28 21:59
Plej popularaj en la ĵusa interna elekto de la Akademio de Esperanto estis Boris Kolker, Humphrey Tonkin kaj Bertilo Wennergren. Ĉiu el ili ricevis po 38 voĉojn el 39. Ili estis reelektitaj por nova naŭjara oficperiodo, samkiel ankoraŭ sep malnovaj akademianoj. Aldone estis elektitaj kvin novaj akademianoj, el kiuj tri estas ekssovetianoj.

Kanditato al la Akademio devas esti proponita de almenaŭ kvin akademianoj, kiuj havas almenaŭ tri malsamajn gepatrajn lingvojn. La kandidato devas deklari, ke li estas "fidela al la Fundamento", kaj ke li konsentas konstante kunlabori en la Akademio.

Ĉiun trian jaron unu triono de la membroj estas submetata al rebaloto. En la ĵusa elekto voĉdonis sume 39 akademianoj. Por naŭjara oficperiodo estis (re)elektitaj la jenaj personoj (la voĉnombro aperas interkrampe, nova akademiano estas indikita per grasa teksto):

  • Benczik Vilmos - 28
  • Marcos Cramer - 26
  • Probal Dasgupta - 34
  • Miguel Gutierrez Aduriz - 24
  • Lena Karpunina - 29
  • Boris Kolker .- 38
  • Erich-Dieter Krause - 28
  • Li Shijun - 35
  • Stano Marček - 30
  • Carlo Minnaja - 36
  • Paŭlo Moĵajev - 25
  • Alexander Shlafer - 28
  • Humphrey Tonkin - 38
  • Bertilo Wennergren - 38
  • YAMASAKI Seikô - 31

Ĉiuj kandidatoj estis elektitaj. Finiĝis la oficperiodo de la jenaj kvin akademianoj, kiuj ne rekandidatis:

  • Aŝvinikumar
  • André Cherpillod
  • Gersi Alfredo Bays
  • Flavio Rebelo (nekontaktebla)
  • Trevor Steele
arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2010-04-30 12:24
Estas interese, ke en Libera Folio aperas pli da detaloj pri la ĵus okazinta elekto por renovigi unu trionon de la Akademio de Esperanto ol troveblas en la Oficiala Informo anoncanta la rezultojn. Ni dankas pro la atento al la aferoj de la Akademio, sed estus preferinde, ke ĉiuj detaloj estu ĝustaj. Necesas do atentigi, ke en tiu elekto ne ĉiuj kandidatoj iĝis elektitaj, ĉar entute kandidatis 16 personoj por 15 lokoj en la Akademio. Precizigon bezonas ankaŭ la informo, ke voĉdonis 39 akademianoj: la rezultoj baziĝas sur tiom da validaj voĉdoniloj, sed la Sekretario ricevis antaŭ la limdato sume 40 kovertojn, kaj ŝajne ankau aliaj kolegoj sendis voĉdonilon sed ĝi ne alvenis ĝustatempe. Por ke la konsisto de la Akademio de Esperanto estu plene travidebla necesas ankaŭ aldoni, ke pro la forpaso de Mauro La Torre la Akademio havas nun 44 membrojn. Nia bedaŭrata kolego mortis dum la elekto-proceduro, jam espriminte sian voĉon, do laŭstatute lia loko restos vakanta ĝis la sekva elekto post tri jaroj.

Por la estraro de la Akademio,
Brian Moon, Vicprezidanto
redakcio
redakcio diras:
2010-04-30 12:33
En la retejo de la Akademio fakte ĝis nun aperas absolute neniu informo pri la elekto, eĉ ne ke ĝi estas okazonta. La informoj de Libera Folio sekve venas el aliaj fontoj, proksimaj al la Akademio. Laŭ tiuj fontoj ĉiuj kandidatoj estis elektitaj, sed evidente tiu informo estis neĝusta. Ni nun ricevis kompletigan informon: efektive estis 16-a kandidato, Sergio Viana, kiu ricevis 21 voĉojn kaj ne estis elektita.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-01 01:52
Leginte tiujn rezultojn de la akademiaj elektoj, mi ne scias chu temas pri sherco au pri songho (koshmaro).

Bv. permesi la demandon ?

kion mirindan tiuj novaj akademianoj science au literature faris EN ESPERANTO por ke ili meritu esti akademianoj ? Chu sufichas esti autoro de krucvortenigmoj ?

Marcos Cramer
http://www.math.uni-bonn.de/people/cramer/

Lena Karpunina
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lena_Karpunina

Stano Marček
http://eo.wikipedia.org/wiki/Stano_Mar%C4%8Dek

Paŭlo Moĵajev
http://eo.wikipedia.org/wiki/Pa%C5%ADlo_Mo%C4%B5ajev

Alexander Shlafer
???????????

CHU DO ONI RAJTAS RIDI ?????
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-01 07:16
Nu, tamen: mi persone konas plurajn akademianojn kiuj malofte eraras pri la akuzativo!

amoke
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-05-01 14:18
Kial kalumnie ? Temas kau mi nur pri farso.

La disdono de vochoj okazas komplete misproporcie kaj arbitre

Ekzemple Krause ricevis nur 28, kvankam li ja estas pruveble sufiche elstara sciencisto, dum Stano Marcek, kiu lau mia scio estas NENIA sciencisto, ricevis 30, kaj Dasgupta, kies sciencaj meritoj lau mi estas magraj (chi tiu Dasgupta ech ne kapablas liveri bibliografion de sia verkaro se oni petas lin pri tio) 34. Do, konklude, la homoj ricevas tiujn vochojn lau POPULARECO de sia nomo kaj NE LAU IUJ SCIENCAJ MERITOJ. Pro tio por mi persone tiuj elektoj kaj pli malpli ankau la tuta Akademio de Esperanto ESTAS KOMPLETE SENSIGNIFAJ. Mi neniam mencias tiun institucion en mia informagado pri Esperanto, char mi ne volas honti.
Gerrit
Gerrit diras:
2010-05-01 14:54
kian sencon povas havi nur esprimi koleron?

se vi ne shatas kion faras aliaj, mem faru ion pli bonan - sed ja KONSTRUADAN!
lau mi estus saghe simple daurigi labori - unu laboru lingve, alia literature, alie instruade, alia disvastigade ktp - chiuj kune POZITIVE por la internacia lingvo. - kaj iom montru respekton al homoj kiuj ja faras ion.

la tasko de la Akademio de Esperanto nepre ne estas kunigi sciencistojn (eble estas jam tro da tiaj unuighoj en t.n. universitataj institucioj), sed seriozajn esperantistojn kiuj bone regas la lingvon (inkluzive la akuzativon, István! vi pravas!), kaj gardas ghin kontrau ekzemple disdialektigho kaj aliaj miskreskadoj.

tia publika negativeco al la Akademio de Esperanto ne estas sagha, miaopinie: oni neniel gravigas sin mem kalumniante aliajn!

Gerrit Berveling
esperanto
esperanto diras:
2010-05-01 15:07
Mi estas profunde shokita pro tiu senkritika aliro al la aferoj kaj la senlima naiveco, kiu regas en tiu Esperanto-movado kaj kiu ankorau detruos ghin.

Kritiko estas tuj interpretata kiel kalumnio ktp. Kompleta stultajho.

La Eo-movado estas pli kaj pli ne nur infaneca ludo de diversspecaj stranguloj, kiuj shatas nomi(gi) sin estraranoj, komitatanoj kaj akademianoj, sed ankau regata de la chiam sama koterio, kiu reagas chiam same al kritiko kaj komplete ignoras (kaj timegas) la kritikan esprimon de tiuj, kiuj ne apartenas, kaj rifuzas aparteni, al tiu koterio.

Do, ne kredu, ke iu ajn persono de la "ekstera mondo" serioze konsideros nian movadon, tiom longe ke gheneralan aprobon trovas tiaj pledoj kiel de Berveling, konservativaj maljunuloj, kiuj devus jam delonge forlasi la movadon kiel publikaj opiniportantoj. Sed mi timas, ke la junaj estas samtipaj. Malofte mi konstatas diferencon. Multaj ja ankau simple preferas silenti por ne fushi sian propran "karieron".

Pluraj signifaj esperantistoj forlasis la movadon pro tio, char ili estis komplete nauzataj.
guslecomte
guslecomte diras:
2010-05-02 04:17
Andreas diris:

"Pluraj signifaj esperantistoj forlasis la movadon pro tio, char ili estis komplete nauzataj".

Unu el tiuj estas Flavio Rebelo, kiu ŝatis fanfaroni pri tio, ke "dum jaroj, mi legas en neniu alia lingvo ol en Esperanto". Nu, mi tamen precizigu: li ne estis signifa esperantisto, nek verkisto, sed tutsimple plia homo kiu ne bone regis la akuzativon kaj kiu tamen fariĝis "akademiano". Li kabeis, post la fiasko de la delira ITV. Pro tio li estas "nekontaktebla". Se li estus kabeinta multe pli frue, eble la Akademio ne estus makulinta sian reputacion per lia elekto. Too late.

esperanto
esperanto diras:
2010-05-02 16:03
Al tio oni nur povas diri:
Estas mirinde kiuj tipoj trovighas en tiu Akademio kaj kiuj tipoj NE trovighas.

Se oni ne estas malelektita au mem ne demisias, chi tiu shajne honorofice estas dumviva, egale chu oni regas la akuzativon au ne au chu oni akademie aktivas au ne.

Sed tiu Akademio estas la sama sensignifa blufo kiel amaso da aliaj Eo-institucioj kiel Akademio San Marino, la diversaj Institutoj de Silfer, Lapenna, Minnaja, Kiselman, ktp. ktp. ktp.

Lau mia scio neniu el tiuj instuticioj en sia nomo ech nur unu signifan libron en Eo eldonis en la lastaj 50 jaroj.

Multaj "akademianoj" estas emeritoj kaj do lau mi nur balasto por tiu institucio.

Al la "ekstera mondo" oni ne povas montri tiun situacion, char oni devus komplete honti.

Do, oni povas polemiki kontrau tiuj instancoj kiel kaj kiom longe oni volas. La baza problemo estas , ke mankas novaj elstaraj esperantistoj, kiuj plenumas tri kondichojn; bonege regas Esperanton, verkas elstarajn aferojn, estas tre aktivaj. Vershajne tro postulate.

Per la alelekto de la novaj 5 akamdemianoj oni vershajne kredis, ke la Akademi ricevis signifan kreskon de kvalito. Jam nun mi estas certa, ke de ili oni audos nenion plu en la venontaj 100 jaroj (krom de Marcek, kiu plenumas la solan kondichon n-ro 3, nome ke li estas aktiva).

Sed elekti Marcek (au Pietrzak) al la Akademio de Esperanto estas simile kiel entombigi Kaczynski sur Vavelo. Ambau ne meritis tion, char la (intelekta au politka) signifo de ilia personeco estas tro malalta pro ricevi tian honoron.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-02 20:56
AK:

>> La baza problemo estas, ke mankas novaj elstaraj esperantistoj, kiuj plenumas tri kondichojn; bonege regas Esperanton, verkas elstarajn aferojn, estas tre aktivaj. <<

Mi prezentus tri aliajn kondiĉojn: Akademiano devas scii (1) la Internacian Lingvon, (2) kio estas internacieco kaj (3) kio estas lingvo -- ĉiujn tri je laŭeble plej alta nivelo. Ne ĉiuj akademianoj devas esti same perfektaj en ĉiuj tri kampoj, sed dum oni komplete neglektas precipe kondiĉon (3), ne vere gravas kiu akademianiĝas.
bkolker
bkolker diras:
2010-05-03 02:44
> Mi prezentus tri aliajn kondiĉojn: Akademiano devas scii (1) la Internacian Lingvon, (2) kio estas internacieco kaj (3) kio estas lingvo

Nur unusola homo en la mondo scias, kio estas lingvo. Divenu lian nomon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-03 14:11
Ne divenu kion li scias. Demandu lin.
jxeromo
jxeromo diras:
2010-05-06 22:53
kial la kokino transpasas la straton?

j. s. larsen:
ĉar ĝi ne scias, kio estas lingvo.

http://groups.yahoo.com/[…]/389
Jouko
Jouko diras:
2010-05-09 19:02
Dasgupta certe estas lingvisto konata ankaŭ ekster la Esperantaj rondoj, i.a. honora membro de la Lingvistika Societo de Ameriko. Mi recenzis unu fakan libron lian kaj trovas lin originala kaj leginda teoriisto. Sed oni ne bezonas esti sciencisto por membri en la Akademio -- oni akceptas ankaŭ verkistojn kaj aliajn profesiajn uzantojn de la lingvo (kiel ekzemple Marĉek). Kaj kelkfoje okazas, ke profesiaj sciencistoj estas tro okupataj por vere partopreni en la laboroj de la Akademio, kaj tio reflektiĝas en la nombro de la voĉoj okaze de rekandidatiĝo. (Mi ne certas, ĉu ĉe Krause temas ĝuste pri tio, sed la fenomeno estas rekonebla.)

Joŭko Lindstedt
esperanto
esperanto diras:
2010-05-09 21:55
Unue mi shatus koni la ameritojn de PD por agnoski, ke li estas honora membro de la Lingvistika Societo de Ameriko. Nu, multaj idiotoj kaj pajacoj estas membroj de iaj tiaj asocioj, ankau en Svislando - ili ech gvidas universitatajn katedrojn, ekzempoj abundas (ne nur en slavistiko). Do, neniu garantio por kvalito.

Mi tre bedauras, ke Lindstedt kiel universitata profesoro ne estas pli kritika, sed la sama enua oportunisto kiel chiuj ceteraj en tiu medioj, kaj ke li konsentas pri intelektaj analfabetoj au nuloj, kiuj membrighas en AdE.
Joxemari
Joxemari diras:
2010-05-10 00:17
Mi proponas, ke venont-foje la Akademio de Esperanto ŝparu al si la embarason kunvoki balotadon por (re)elekti siajn membrojn kaj, anstataŭe, prezentu al Andreas Kuenzli liston de kandidatoj, ke li iluminu la universalan esperantistaron kaj verdiktu pri iliaj kvalifikoj surbaze de sia profunda kono scienca, esperantologia aŭ, simple, kojon-devena.

P.S.: pravas Andreas Kuenzli, ke idiotoj kaj pajacoj abundas en akademiaj institucioj, ja preskaŭ sam-nivele, kiel atento-avidaj bufonoj plagas ĉia-specajn ret-forumojn. Kiel diris Harry la Dirta, “opinioj similas al pugoj: ĉiu havas sian propran”.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-10 02:12
Bona ideo. Sed mi ne iluminos, sed eliminos ilin.

Cetere chu malantau la nomo Joxemari Sarasua kashighas Giorgio Silfer ?
Risho
Risho diras:
2010-05-08 21:52
esperanto
esperanto diras:
2010-05-08 22:16
Do, bone
Sed kiajn lingvajn meritojn ekzemple tiuj personoj havas, tiel ke ili estas Rajtigitaj Ekzamentantoj ?

http://eo.wikipedia.org/[…]/Internacia_Rajtigita_Ekzamenantaro#SVISLANDO

Che Gacond mi fushe (t.e. mal-PIVE) lernis la tranzitivecon de la verboj, tiel ke longe mi eraris chirilate (ghis kiam oni, chefe Fettes kaj Ertl, atentigis min). Krom tio, li neniam emancipighis de la franceca stilo kaj fonetiko de Esperanto, sed en siaj kursoj prezentis sian uzon de Eo kiel modelan kaj devigan.
M. Grosjean lau mi ne havas fajnan scipovon de Esperanto kaj shi ne sufiche konas la Plenan Analizan Gramatikon, nek interesighas pri tio.
Von Büron havas ege magran praktikon de Esperanto kaj lau mia scio nenian signifan kontribuis al Eo, same Molnar.
La nomon de Francesco Reale mi eksciis antau neolonge, sed neniam vidis la personon. Shajne li estas la plej klera el chiuj tiuj, kiel oni rakontis al mi.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-08 23:36
http://eo.wikipedia.org/[…]/Internacia_Rajtigita_Ekzamenantaro

Mi iom pli atente trarigardis tiun liston - kaj harhirtigxis en pluraj kazoj.

Che multaj mi simple dubas, chu ili sufiche bone scipovas Esperanton au ankorau praktikas Eon.

Dasgupta konas eble teorie Esperanton bone, sed KIEL li scipovas Esperanton en praktiko, tion li dokumentas chiutage per siaj elpashoj.

Pollando:
En la vilna jhurnalista konferenco en majo 2008 mi rimarkis, ke Dobrzynski ech ne plu kapablis kompreni plej simplajn demandojn, akustike kaj enhave.

Rokicki, lingvistike sendube tre kompetenta ulo, lau mi de 30 jaroj ne plu vere praktikas Esperanton.

En tiu listo mankas Tomasz Chmielik, kiu cetere estas la prezidanto de ILEI-Pollando.

ktp.

Mi pensas, ke tiu listo estas eksa kaj ankau nekompleta. Estas strange, ke la nomoj de la plej lingve kompetentaj, altnivelaj, kleraj kaj erudiciaj esperantiastoj simple mankas.

Mi proponas komplete vishi tiun nomaron.
bkolker
bkolker diras:
2010-05-09 22:02
Internacia Rajtigita Ekzamenantaro - tio estas alia temo, diskutebla aliloke. Mi nur diru, ke tiu listo de IRE estis kreata dum multaj jaroj kaj estas vere eklektika.

Boris Kolker,
eksa vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono
bkolker
bkolker diras:
2010-05-09 21:56
Doktoro Aleksandro Shlafer (fakulo pri matematiko, komputiko, matematika lingvistiko) posedas cxiujn necesajn kvalifikojn por esti akademiano. Aldone - li estas energia kaj serioza homo.

Paŭlo Moĵajev (cetere, mia lerninto), redaktoro de KONTAKTO, malgraux sia juneco, perfekte regas la lingvon kaj lingve perfektigas aliajn homojn. Mi ne dubas, ke en proksima tempo li doktorigxos pri medicino. Li havas estontecon en la Akademio de Esperanto.
 
esperanto
esperanto diras:
2010-05-09 23:29
Kio ghenas min jam de jaroj estas la daura altrudigho kaj automata sinreproduktigho de la sama koterio, kiu regas tiun movadon ekde 50 jaroj.
mevamevo
mevamevo diras:
2010-05-17 01:01
Mi ne povas kompreni, kio ja ĝenas vin. De unu flanko, eĉ kelkaj novaj kandidatoj akademianiĝis (ankaŭ mi - mi estas P. Moĵajev); de la alia flanko - vi plendas pri la komploto de la malnova "koterio". Pri kiu koterio do temas? Ĉu ne temas pri iu mispercepto?
esperanto
esperanto diras:
2010-05-17 15:47
Bone kara amiko, ni konsideru vian reagon kiel unuan komenton kiel freshbakita akademiano. La intelekta nivelo de tiu komento ja ne estas aparte elstara, sed ne tro gravas, kaj do oni atendas ion plian (vd. sube, se vi ne volas legi la sekvantan alineon).

Pri la (re)elekto de membroj de AdE en la retujo
aperas nur jena informo:
http://www.akademio-de-esperanto.org/[…]/oficialaj_informoj_13_2010.html

En Vikipedio (artikolo pri Akademio de Esperanto) oni povas legi, ke "Nova membro devas esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj Akademianoj." Fakte neniu problemo. Kvin amikoj, kiuj proponas onin, estas rapide trovitaj por subteni onian kandidatighon.
Pro tio aperas la impreso, ke en tiu kurioza Akademio de Esperanto la kandidatigo okazas sen la necesa transparenteco por la publiko, do pli malpli sekretume inter la amikoj de la amikoj, kaj do limighas al procezo, en kiu pli malpli iuj amikoj de la amikoj proponas iujn amikojn de la amikoj kaj elektas iujn amikojn de la amikoj. Tio nomighas koterio. En via kazo koterio eble ne ludis rolon, kaj mi esperas ghin.

Sed ne tio estas la chefa problemo, kaj mi ankau havas tute nenian personan antipation kontrau vi nek kontrau iu ajn alia de tiuj novaj akademianoj. Sed mi nur iomete esploris, chu oni trovas informojn pri tiuj novaj akademianoj en interreto, kaj mi trovis tre malmultajn (bone, tio ne nepre parolas kontrau iu el la elektitaj kandidatoj). Ekzistas nur duboj pri sciencaj, intelektaj, akademiecaj kaj lingvokonaj meritoj che kelkaj kandidatoj, kiuj kiel movadanoj ja tute havas meritojn. (Sed oni klarigis al mi, ke ne gravas nur kandidatoj kun altaj sciencaj, intelektaj kaj akadmeiecaj miertoj, sed sufichas, se iu kandidato suiche bone scipovas Esperanton. Tio estas sufiche guma klarigo).

Pro tio mi proponas al vi:
Bonvolu prezenti vin al li publiko, kiu vi estas, kion vi faras, profesie kaj kiel esperantisto, kiuj estas LAU VI la meritoj farighi akademiano kaj kiuj estas viaj ideoj, planoj kaj projektoj sine de tiu akademio por la estonteco ?

Chu respondi al tiuj demandoj estas tro multe postulate ? Au chu vi preferas esti pli malpli nekonata, formala kaj ech anonima kiel akademiano, al kiuj oni riprochas pasivecon, blufecon kaj (pseudo)elitecan konduton ?

Sen intenci enmiksighi en la internajn aferojn de la Akademio, mi nur esprimis siatempe mian personan opinion, kiam la temo "reelekto de akadmianoj" farighis aktuala. Mi tiam opiniis, ke elstaraj fakuloj kiel Sergej Kuznecov, Aleksandr Dulichenko, Aleksandr Melnikov, Detlev Blanke, Giorgio Silfer, Reinhard Haupenthal, sed ankau Camacho, Ertl, Neves, k.s. devus esti membroj de la Akademio, ech se nur formale. Nu, en korespondado kun iuj akademianoj mi lernis, ke tiuj homoj parte jam estis akademianoj, eksighis, au ne volas, au, kiel en la kazo de Dulichenko, ne scipovus sufiche Esperanton.

Do, estas la afero de la Akademio decidi, chu ili deziras havi en sia sinon iun Stano Marcxek au Barbara Pietrzak, kiuj lau mia scio havas neniajn sciencajn, intelektajn kaj akademiaecjan meritojn, ech se ili verkis iujn lernolibrojn kaj estis redaktoroj de iuj gazetoj au radioprogramoj, au iun Aleksandr Dulicxenko, elstara mondfama slavisto kaj interlingvisto, kiu cetere sufiche bone scipovas Esperanton. Lau mi li ghis nun ech ne ricevis iun premion de UEA, ekzemple Premion Grabowski. Oni ne miru, kial tiuj homoj distancighas de la Eo-movado, se oni ne adekvate "flegadas" ilin, sed nur riprochachas al ili, ke ili ne sufiche bone scipovas Eon.

Do, jen pri tiu diskuto temas. Sed lau mi temas pri unu el la multaj tabuoj de la Eo-movado, pro tio publika diskuto ne povas okazi (por ne gheni la "sanktan harmonion" k.s.).
mevamevo
mevamevo diras:
2010-05-17 22:30
Estimata Andreas!

Mi preteratentu vian acidan kritikon pri mia intelekta nivelo kaj atentigu nur pri la stranga fakto, ke tiel lerta retumanto, kiel vi, ne kapablas uzi Guglon por trovi la informon pri mi (se ĝuste tio estas via plej granda intereso). Laŭ la serĉ-peto "Paŭlo Moĵajev" vi povas trovi sufiĉe da informo por kompreni, kio mi estas (i.a., pri vi Guglo ial scias malpli, almenaŭ laŭ la supraĵa trarigardo de ĝiaj serĉrezultoj, sed tio ne tro zorgigas min).

> en tiu kurioza Akademio de Esperanto la kandidatigo
> okazas sen la necesa transparenteco por la publiko
Ne estis mi, kiu elpensis tiujn regulojn, do mi ne vidas la kialojn ankaŭ pritaksi ilian adekvatecon. Se tio, laŭ vi, estas la plej serioza difekto en nuna Esperantujo, vi ja rajtas pridiskuti tion, sed bonvolu - ne kun mi.

> Bonvolu prezenti vin al li publiko
Kiel jam dirite - Dio benu Guglon kaj la homojn, kiuj scipovas uzi ĝin.

Mi ne havas iluziojn pri tio, ke miaj intelektaj kaj lingvokonaj kapabloj/meritoj estas samgrandaj kiel tiuj de multaj aliaj nunaj aŭ eksaj membroj de la Akademio. Samtempe tamen mi modeste esperas, ke mi ne estis la plej fuŝa el ĉiuj imageblaj kandidatoj por tiu institucio. La fakto, ke oni elektis min anstataŭ aliajn kompetentulojn (i.a., menciitaj de vi) atestas ne pri la koterieco de la organizo, sed pri tio, ke pli indaj kandidatoj simple ne proponis sin. Bonvolu ne produkti komplot- kaj koteri-teoriojn tie, kie ĉio povas esti klarigita per multe pli simplaj kialoj.
mschneller
mschneller diras:
2010-05-11 14:27
Ĝojige estas scii ke en Svivio ekzistas UNU kompetenta esperantisto : S-ro Künzli. Espereble venos tempo kiam li akceptos instrui siajn eminentajn konojn al kelkaj aliaj homoj – tiel ke Svisio povos ornami sin per du aŭ tri esperantistoj indaj je tiu nomo. (Martine Schneller)
esperanto
esperanto diras:
2010-05-11 15:35
Vi tute ghuste komprenis, ke baldau en Svisio restos nur UNU kompetenta esperantisto, sed ech tiu ekzistas ekster chiuj organizaj strukturoj. Sed al kiu instrui, se aliaj esperantistoj ekmankos ?
Krom tio lau miaj 30-jaraj spertoj en la Eo-movado ne multe utilas instrui al "libertempaj" esperantistoj, char la rezultoj de tiu instruado estas preskau nula. Por ke la instruado de Eo havu iun sencon, necesus unue starigi la "objektivajn" kondichojn.

De jaroj mi ne plu ricevis inviton flanke de tiuj organizoj (krom Bazelo) - sekve mi supozas, ke miaj konoj ne plu necesas. Mi do laboras por mi mem kaj ne perdas mian tempon por publikaj taskoj kaj devigoj.
dmalkoc
dmalkoc diras:
2010-05-11 16:21
Kial NUR? Eĉ unu estas TRO!
esperanto
esperanto diras:
2010-05-11 16:59
Se mi ghuste komprenis vin, mi konscias, ke ekzemple mi estas komplete superflua :-)))
Mi scias tion, sed ne gravas. Mi ne estas la sola. Ekzemple Dasgupta estas tro ekde 1967, mi nur ekde 1979.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-28 19:26
Nuntempe la publikaj rilatoj anstataŭigis la vivon mem, kaj serĉi racion en iu ajn publika ago estas tempoperdo.

Lastajare la universitato kie mi antaŭ multaj jaroj diplomiĝis, nomumis la prezidanton de Irano Ahmadineĵad honora doktoro. Ĉu oni koleru kaj protestu? Verŝajne ne. Ĉar la universitato meritas havi tian honoran doktoron, kaj la prezidanto meritas esti nomumita en tia universitato.

Mia popolo proverbas: La kaserolo renversiĝis kaj falis rekte sur sian kovrilon.