Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Kontakto serĉas novan redaktoron

Kontakto serĉas novan redaktoron

de Redakcio Laste modifita: 2010-05-23 10:10
TEJO serĉas novan redaktoron por sia revuo Kontakto. Limdato por sendi sinproponon estas la 15-a de junio 2010. Diference de la redaktoro de la oficiala revuo de TEJO (TEJO tutmonde), la redaktoro de Kontakto ricevas honorarion - 470 eŭrojn por ĉiu pretigita numero. La revuo aperas sesfoje jare.

Laŭ la anonco aperanta en la retejo de TEJO, la redaktoro devas plenumi kelkajn postulojn:

La redaktoro de Kontakto estu persono kiu kun plezuro laboras per la lingvo. Ŝi/lihavu altan lingvonivelon en Esperanto. Akurata laborstilo (respekto de limdatoj, ĝustatempeco) kaj elteno de laborintensaj periodoj estas kondiĉoj por sukcesa laboro. Ŝi/li bone gvidu la laboron de kontribuantoj, kapablu prezenti la temojn en maniero interesa por la legantaro, kaj havu sentumon por diskutigaj artikoloj kaj limoj de bona stilo. Ŝi/li havu bonan konon de la Esperanto-movado, kaj estu atenta observanto de mondaj kultura vivo kaj eventoj.

Kiel aldonaj plusoj, kvankam tiuj ne estas nepraj kvalifikoj, estas konsiderataj spertoj kiel redaktoro aŭ ĵurnalisto (nacilingve kaj/aŭ movade), kaj bazaj konoj pri gazetaraj normoj.

Ekde la jaro 2007 Kontakto estas redaktata de Pavel Moĵajev, ukrainano ĵus elektita ano de la Akademio de Esperanto. Antaŭ li, la revuon redaktis Ĵenja Zvereva Amis, kune kun sia edzo Joel Amis.

arkivita en:
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-08-24 20:37
Rimarkindas ke la sperto, la profesieco kaj kapabloj estas kromaj, tute ne nepraj postuloj. La amatoreco iĝas normo kaj eterniĝas.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-24 21:51
La du elshuteblaj numeroj 09 de Kontakto en la reta teko de uea.org, kiujn mi jhus travidis, enhavas kelkajn sufiche interesajn fotojn. La tekstoj mem ne estas tro interesaj. Do, la redakcio shajne suferas pro manko de sufiche da interesa teksta materialo, kiu povus allogi (novajn) legantojn. Sed kiu estas, au estu, la kerna celpubliko ? Chu gejunuloj ? Chu maljunuloj, kiuj nostlagias pri TEJO kaj vizitas IJKn ? Lau mi estas nur demando de tempo, kiam UEA decidos fermi tiun revuon (se ghi ne estas profitdona). Tio certe estus bedaurinda decido. Sed la momento shajne ankorau estas prokrastata. Chiukaze shajnas, ke la gloraj tempoj de Kontakto nerevokeble pasis, se miraklo ne okazos.