Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Jam 12 kandidatoj sin anoncis por la elektoj de UEA

Jam 12 kandidatoj sin anoncis por la elektoj de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2010-02-12 17:00
Du semajnojn antaŭ la limdato jam 12 membroj estas kandidatigitaj por konkursi pri la ses lokoj de komitatanoj B en la supera organo de UEA. Inter ili estas tri estraranoj sed nur du nunaj komitatanoj.

Sep kandidatoj jam havas la minimumon de dek subtenantoj el tri landoj, dum la aliaj kandidatoj ankoraŭ devos kompletigi siajn dosierojn ĝis la 28-a de februaro. Dum la restanta periodo povos aldoniĝi ankaŭ aliaj kandidatoj.

La entuziasmo pri la elektoj estas tiom pli rimarkinda, ĉar en la antaŭa fojo en 2007 balotado ne necesis, sed ĉiuj kandidatoj elektiĝis aŭtomate. Ne nur ne estis pli da kandidatoj ol la tiam disponeblaj sep lokoj, sed du lokoj restis vakaj, ĉar aperis nur kvin validaj kandidatoj.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-02-12 18:18
La diskutado kaj kritikado okasis probable efika kaj mi esperas, ke gxustaj personoj akiros la deziratajn postenojn.Se povas okazi selekto kaj elekto jam estas bona signo, almenaux espero.

Estus eble utile listigi cxiujn kandidatojn, eble la popolo volus ilin pli frue ekkoni, eble iun demandi, proponi ecx protesti.

De kelkaj ni jam legis manifestojn sen programo, kelkaj pensoj estis gxustaj, alian ripetataj laux malnova repertuaro...

Ni havu esperon, ke nova estraro komencos pli bonan laboron.
esperanto
esperanto diras:
2010-02-17 15:36
En http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=348#1
estas skribite i.a.
"Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum du jaroj antaŭ la elekto (t.e. 2008 kaj 2009) kaj resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2004-2009, ne estas reelektebla."

Lau mi ankau aktualaj estraranoj de UEA ne rajtus kandidatighi kiel komitatano B, por lasi al pli da neestraranoj la okazon kandidatighi.
Chi tiu kandidatigho okazas probable nur pro timo de iuj estraranoj, ke ili ne povus esti (re)elektitaj kaj tamen volus resti en la Komitato. Tio estas absurda. Se oni malelektas estraranon, oni vershajne havas seriozan kialon por tiu decido. Do, kial tiu persono daure estu en la Komitato, kie li probable ludos neniun rolon kaj restas nur kiel "ornamajho" kaj balasto.
En tiu senco mi alvokas al malsubteno de la kandidatoj, kiuj estas estraranoj.

Kial salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano ? Praktike tio signifas, ke la CO ne estas reprezentata en la Komitato, kvankam la CO ludas la plej aktivan rolon en UEA.

Eble la ghenerala direktoro volus komenti tiun kritikon.

Cetere mi vidis la liston de proponotaj kandidatoj por la nova estraro. Malofte antaue mia shokigho estis tiom granda kiel nun.
Chi tio pruvas, ke la Elekta Komisiono komplete fiaskis en la strebado trovi novajn homojn, kiuj povus alporti freshan venton en la asocio.
Anstatau tio oni preferas konservativecon kaj fundamentalismon.

Ankau en tiu chi kazo mi vaste alvokas al neelekto de tiuj kandidatoj, precipe Gutierrez, Derks kaj Schaeffer.

Fettes eniros la estraron vershajne por preparighi kiel prezidanto post Dasgupta. Lau mi ankau Fettes nenion novan faros au atingos, sed lau pli flegma maniero daurigos la (ideologian) kurson de Tonkin (kiu kompreneble estis multe pli energia tipo ol Fettes) kaj nur kontribuos al la definitiva endormigho kaj pasiveco de UEA, char al Fettes komplete mankos la fortoj, kompare kun Tonkin, kiu havis tute aliajn eblecojn. Kiel reprezentanto de la kanada establishmento Fettes supozeble ech ne "kuraghos" skribi similajn leterojn kiel Dasgupta al la prezidentoj de la brikaj landoj, char ion tian kapablas fari nur "reakciaj", antiokcidentismaj triamondanoj, kiuj samtempe estas hipokrituloj rilate al reprezentantoj de la okcidenta establishmento kiel Dasgupta.

Mi esperas, ke mia analizo estas malghusta kaj ke UEA frontos novajn glorajn tempojn sub la nova estraro. Halleluja.