Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Hispanoj nostalgiumas pri Esperanto

Hispanoj nostalgiumas pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2010-06-21 20:48
La nostalgio triumfas en la ŝtata televido de Hispanio, TVE. Post la granda sukceso de televida serio pri antaŭaj jaroj, fikcia, sed uzanta malnovajn filmaĵojn de tiu epoko, la stacio decidis profiti sian plejan atuton kompare kun privataj stacioj, sian bonegan historian arĥivon. Kaj do, eĉ en la novaĵelsendo oni nun uzas tiun materialon, ili eĉ kreis specifan triminutan programeron, ĉiujn semajnfinojn, kun la titolo “Ĉu vi memoras?”, en kiu oni elmontras malnovajn filmaĵojn, miksitajn kun raporto pri la aktuala stato de la koncerna temo. En tiu ĉi semajno milionoj de spektantoj en Hispanio povis nostalgiumi pri Esperanto.

Antaŭ kelkaj tagoj kontaktis nin ĵurnalisto de la stacio, demandante ĉu ni povus kontribui al tia programero. Ili profitus materialon tre malnovan, el diversaj kongresoj, kaj alian filmitan en la malnova grupo de Cheste.

Cheste estas malgranda urbeto, proksima al Valencio, kiu estis konata en esperantistaj medioj jam antaŭ la intercivitana milito, pro la tre granda proporcio de parolantoj de la lingvo, danke ĉefe al la agado de Francisco Máñez, modesta kamparano kiu celis kaj preskaŭ sukcesis esperantigi sian tutan vilaĝon. Post la milito ankoraŭ restis spuroj de tiu agado, kaj nia lingvo estis ne nur disvastigita sed esence popola afero, kun pluraj ZEOj en la urbo.

La televida skipo filmis materialon en Cheste, en la nuna grupo, kaj en Madrido, kie kunvenis aro de aktivuloj en teraso, kaj kie oni filmis ankaŭ diversan materialon, librojn kaj diskojn.

La programo estis elsendita la dimanĉon 13-an de junio, en la fruvespera kaj frunokta televidĵurnaloj, kaj oni povas ĝin spekti ankaŭ en la retejo de la televidstacio. Post la ĝenerala montrado de la malnova materialo, kun la informo ke Esperanto ĉefe elstaris en la 50-aj jaroj, oni spektas diversajn scenojn de la grupo de Cheste, kun elparolo de iuj veteranoj, inter kiu nevo de Máñez.

Poste oni mencias la sukceson de Esperanto en Ĉinio, utiligante materialon de novaĵo aperinta antaŭ kelkaj monatoj, pretigitan de la novaĵagentejo EFE. Fine, oni spektas ĝeneralan panoramon kaj materialon de la renkontiĝo en Madrido, kun intervenoj de José Antonio del Barrio kaj Ana Manero; kiel fermo sekvas langotordilo elparolita de la kuba samideano Andy Hernández.

La rezulto estas duonkontentiga. Certe la ŝanco esti vidataj en la plej spektataj televidĵurnaloj de la lando estis granda atuto, kaj ĝi konstateble vekis atenton, mezureblan ekzemple per la altigo de vizitoj al esperantistaj retejoj. Mi tamen kritikus la iom tro grandan atenton al pasintaj eventoj.

Sed ĉefe estas iom frustre konstati ke inter la pli ol duhora filmado, kun ampleksaj mencioj de tre interesaj kulturaj kaj praktikaj flankoj de la lingvo, en la fina rezulto ili preferis fokusiĝi al la anekdoto.

Nu, tiel estu. Kiel diras la malnova devizo: oni parolu pri vi en televido, eĉ se bone.

Toño del Barrio

arkivita en:
Esperantst
Esperantst diras:
2010-06-13 23:39
Mi ĵus vidis la filmon kaj opinias ke ĝi, atentante ke la celo ja estis alparoli la pasintencon, ne montris tro da nostalgio. La aŭskultanto ricevis la informon ke Esperanto daŭre vivas kaj ke estas homoj kiuj ĝin praktikas. Tutklare do temis pri bona varbado por Esperanto en Hispanio. Gratulon al vi ĉiuj!
madridano
madridano diras:
2010-06-19 22:10
La menciitaj elsendoj de la hispana televido (hispanlingve) videblas ĉe:

http://www.youtube.com/watch?v=oBv8tIK5gKA (tagmeza)

http://www.youtube.com/watch?v=pqZPa6BcM_Q (vespera)