Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Geja jubileo forgesita en Havano

Geja jubileo forgesita en Havano

de Redakcio — Laste modifita: 2016-03-22 15:25
Antaŭ dudek jaroj, dum la pasinta Universala Kongreso de Esperanto en Kubo, UEA subskribis kunlaboran kontrakton kun Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG). Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, volis gratuli la asocion pro la jubileo, sed tio ne eblis, ĉar ĉi-foje LSG ne havis kunsidon en Havano. La kunlaboro kun UEA estas grava por la videbleco de la geja asocio en Esperantujo, sed eĉ pli gravas kontaktoj kun membroj en landoj, kie gejoj estas persekutataj, diras Francis Soghomonian, la prezidanto de LSG. Laŭ Osmo Buller, UEA mem ne povas kampanji por la rajtoj de gejoj aŭ por aliaj ĝeneralaj homaj rajtoj. "Tio disŝirus la asocion, kiu fariĝus batalejo de malsamaj sintenoj al diversaj demandoj", li diras. Aliflanke li opinias, ke spite sian neŭtralecon, UEA ne povus kongresi en lando, kie al Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj ne estus permesite kunveni.

En la jaro 1990 la peto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj pri kunlabora statuso estis ankoraŭ tikla afero por la komitato de UEA. Por la kunlaboro voĉdonis 14 komitatanoj, kontraŭ ĝi voĉdonis 5, dum entute 18 komitatanoj detenis sin, rakontas Osmo Buller, kiu mem siatempe preparis la necesajn formalaĵojn.

- Nuntempe pri similaj kontraktoj oni voĉdonas sekrete, sed tiam ankoraŭ per levo de manoj. Verŝajne pluraj komitatanoj hontis publike apogi la peton, dum la kontraŭuloj estis malpli hontemaj, diras Osmo Buller.

Libera Folio: Vi publike bedaŭris, ke dum la ĉi-jara UK ne okazis kunveno de LGS, ĉar vi volis saluti la asocion nome de UEA. Kial vi opiniis la jubileon grava?

Osmo Buller: Rondaj datrevenoj de formalaj rilatoj inter UEA kaj fakaj asocioj estas bonaj okazoj por konfirmi la gravecon, kiun UEA donas al la agado de la fakaj asocioj kaj al ilia deziro ligi ĝin kun tiu de UEA. Kunlabora kontrakto inter UEA kaj LSG estis akceptita antaŭ 20 jaroj ĝuste en Havano kaj mi bedaŭras, ke ne eblis festi tion en la sama urbo.

Libera Folio: Kiel evoluis la sinteno al gegejoj en UEA kaj la ĝenerala Esperanto-movado dum la lastaj jardekoj?

Osmo Buller: La evoluo estis klare pozitiva, sed verŝajne tio unuavice spegulis la ĝeneralan socian evoluon. Nia movado almenaŭ ne postrestis tiun evoluon, sed estis eĉ iom pli frua, ĉar esperantistoj ĝenerale ja estas malpli antaŭjuĝemaj. Ekzemple en 1980, kiam sub la kongresa temo "Diskriminacio" en la UK en Stokholmo oni traktis ankaŭ la diskriminacion pro seksa orientiĝo, en mia propra lando Finnlando samseksemo ankoraŭ estis oficiale klasifikita kiel malsano.

Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj estis fondita en 1977 de la brita esperantisto Peter Danning. Poste prezidis la asocion interalie John Wells, konata lingvisto kaj antaŭa prezidanto de UEA. La nuna prezidanto de LSG,  Francis Soghomonian, konsentas kun Osmo Buller ke esperantistoj ĝenerale estas relative toleremaj pri gejoj. Tamen LSG laŭ li estas same bezonata nun kiel antaŭ dudek jaroj, kiam la formala kunlaboro kun UEA estis komencita.

Francis Soghomonian: La sinteno al gegejoj en UEA kaj la ĝenerala Esperanto-movado dum la lastaj jardekoj estas iom pli kontentiga, almenaŭ en "okcidentaj" landoj, sed la mensoj malpli rapide evoluis ol la leĝaroj. La kontrakto kun UEA ebligis, ke la jarkunvenoj de nia ligo okazu kadre de la Universalaj Kongresoj kaj budoj prezentantaj ĝin estu starigitaj dum ili.

LSG konsideras grava sian videblecon en Esperantujo sed eĉ pli grava taksas la informfluon al siaj anoj loĝantaj en landoj tre malfavoraj al gejeco. Krome, la fakto, ke UEA-prezidinto kiel John Wells akceptis esti prezidanto de LSG, ludis gravan rolon, laŭ mi, en la kreskanta videbleco de nia ligo, kaj mi salutas lian kuraĝon.

Libera Folio: Kiajn personajn spertojn vi havas pri sinteno al gejoj en Esperantujo?

Francis Soghomonian: Miaj personaj spertoj estas relative bonaj. Gegejoj ĝenerale estas pli facile akceptataj en Esperantujo eble pro tio, ke ili konsistigas malplimulton ene de alia malplimulto, sed tio foje ne malhelpas gejfobiajn kondutojn. Mi opinias, ke la averaĝa esperantisto estas fakte pli indiferenta ol malfavora al gejeco. Tio jam estas interesa atingaĵo malgraŭ ties ŝajne negativa flanko.

Laŭ Osmo Buller tamen ne temas pri glate pozitiva evoluo al plia toleremo dum la pasintaj dudek jaroj. Li havas ankaŭ malagrablajn spertojn:

Osmo Buller: Dek jarojn post la akcepto de LSG okazis hontinda gejofobia kampanjo kontraŭ oficisto de UEA. El ĝi rezultis la demisia krizo post la Zagreba UK en 2001 kun fatalaj sekvoj, kiuj efikas ĝis nun. Konsterne estis, ke tiu kampanjo originis el TEJO, kiu tiam ankaŭ malakceptis proponon organizi seminarion pri seksa orientiĝo kaj virinaj rajtoj. En postaj jaroj Gbeglo Koffi longe gejofobiumis kontraŭ mi, sed pasintjare li reviziis sian sintenon kaj eĉ aranĝis, ke Togolanda Esperanto-Kongreso traktis diskriminacion pro seksa orientiĝo. Sciante, kiel malfacila la situacio ĉi-rilate estas en Afriko, tio estas laŭdinda. Spurojn de gejofobio oni plu trovas nur en eldonaĵoj de la Esperanta Civito, sed pro ties marĝeneco ili estas apenaŭ pli ol kuriozaĵo.

Libera Folio: Ĉu laŭ vi LSG kontribuis al la kresko de toleremo?

Osmo Buller: LSG meritas laŭdojn pro tio, ke ĝi videble ĉeestis en preskaŭ ĉiu UK, eĉ se ĝi mankis en Havano. Mi tamen tre bedaŭras, ke kiam okazis gejofobiaj fenomenoj en nia movado, LSG preskaŭ neniam aŭdigis sin.

Libera Folio: Ĉu vi mem membras en LSG?

Osmo BullerOsmo Buller: Mi prenas mian neŭtralecon tiel serioze, ke mi ne membras en fakaj asocioj, por ke certe neniu atendu ekstrajn favoraĵojn de UEA havante sian anon kiel direktoron. Por konfirmi tiun regulon, mi tamen faris unu escepton kaj aliĝis al la asocio de nefumantoj.

Libera Folio: Se paroli pri neŭtraleco, en iuj landoj kie ekzistas landaj asocioj de UEA, gejaj rilatoj estas leĝe malpermesitaj, en aliaj malpermesita estas ajna diskriminacio kontraŭ gejoj. Kia laŭ vi estu la sinteno de UEA al la rajtoj de gegejoj, konsiderante ke laŭ la statuto UEA ne povas esti neŭtrala kiam temas pri homaj rajtoj?

Osmo Buller: UEA ne estas ĝenerala homrajta organizaĵo. Laŭ la statuto respekto de homaj rajtoj estas por ĝia laboro "esenca kondiĉo", sed krome la statuto difinas, ke UEA estas neŭtrala pri "sociaj kaj politikaj problemoj krom la lingva problemo en internaciaj rilatoj". Laŭ la vortumoj de la statuto UEA ne povas rezolucii kontraŭ ĉiu ajn malrespekto de homaj rajtoj. Se ĝi povus, ĝi povus produkti protestojn eĉ ĉiutage, sed tio disŝirus la asocion, kiu fariĝus batalejo de malsamaj sintenoj al diversaj demandoj.

Libera Folio: Kion do signifas la mencio de homaj rajtoj en la statuto de UEA?

Osmo Buller: Ke UEA vidas respekton de homaj rajtoj kiel kondiĉon por sia laboro, havas du konsekvencojn. Unue, ĝi mem funkciu kun tiu respekto en sia propra kadro. Ekzemple gejofobiaj atakoj kontraŭ funkciuloj aŭ aliaj membroj de UEA ne restu sen reago, eĉ eksigo de la misfarinto el UEA.

Due, UEA prenu la antaŭenigon de homaj rajtoj ĝenerale kiel sian taskon. Krom per propra ekzemplo, ĝi povas fari tion edukante esperantistojn per siaj eldonaĵoj kaj ekzemple per programeroj en UK-oj, kies temoj ofte rilatas al homaj rajtoj. Kvankam pri homaj rajtoj UEA ne havas rolon de juĝisto sed tiun de edukisto, ĝi ja konsideras la homrajtan situacion, kiam ĝi decidas pri la loko de UK. UEA nepre devas povi kunmeti la kongresan programon libere, inkluzive la rajtojn de la asocioj, kiuj havas formalajn rilatojn kun UEA. Tial UK ne povas okazi en lando, kie ekzemple LSG aŭ iu religia aŭ politika asocio, kunlaboranta kun UEA, ne povus kunveni.

arkivita en:
jayloganlf
jayloganlf diras:
2010-08-16 21:01
Gratulojn al UEA pro maniero per kiu ĝi gardas sin kontraŭ disŝirado en ĉi tiaj subterminkampoj, sen mem iel ajn altrudi homajn rajtojn. Neŭtraleco vere montriĝas fako en si mem! Cetere, mi fieras kaj ĝojas ke mia lando, Sud-Afriko, ekde 1991 estas unu el tiuj landoj kie ĉiuj fakasociaj kunlaborantoj de UEA rajtus kunveni kaj kie ekde kelkaj jaroj gegejoj ja havas ĉiujn samajn rajtojn ol negejuloj.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-16 23:12
Bela flago. Mi sugestas enkonduki ghin kiel oficialan flagon de la Eo-movado. Serioze.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-16 23:34
Do mi ne komprenis:
chu LSG povas/us/is kunveni en Kubo?
Se ne - chu do pro tio la UK malrajte okazis en Kubo ?
otbuller
otbuller diras:
2010-08-17 12:43
LSG estis tute libera kunsidi en Havano, sed ĝi ne aranĝis kunsidon, ĉar neniu el ĝiaj estraranoj partoprenis en la UK.
dennis
dennis diras:
2010-08-17 11:13

Mi gratulas al LSG pro ghia 20-jara jubileo, kaj mi esperas, ke ghi havos fruktodonan kreskon en la venontjaroj en chiuj landoj kie eblos.

Kvankam ke mi ghojas, ke tiu au aliaj esperantaj asocioj jubileas, mi pensas, ke ni UEA-anoj kaj esperantistoj utiligas tro da tempo kaj energio pensante pri jubileoj ol pri tio kio pli gravas: nuntempa utiligado de Esperanto, kaj venonta kreskado kaj enmeto de Esperanto en neesperantajn rondojn.

Estas centoj ech miloj da gejaj kluboj, asocioj kaj organizoj tra la mondo. Kiamaniere LSG povas aktive rilati al ili? Eble LSG jam provas partopreni en lokaj, landaj au internaciaj gejaj kongresoj, mi ne scias. TEVA (niaj vegetaranoj) jam sukcese faras tian partoprenadon, kaj ni povas lerni de ili.

La partoprenado en jubileo de LSG au TEVA au Kat-amantoj en UK estas utila kaj interesa afero, sed la antauenirado EKSTEREN de niaj fakaj asocioj estas multe pli grava. Ke chiu samseksulo almenau eksciu, ke estas faka asocio por ili en la Espseranto-Movado, ke chiu Kat-amanto eklernu, ke estas ankau esperantaj kat-amantoj en Japanio, en Chinio kaj espereble chie kie trovighas katoj.

Resume, eble malpli da tempo kaj inko por jubileoj, kaj pli da cerbumado kaj laboro por informadi la EKSTERAN mondon pri niaj asocioj kaj Esperanto, kaj tiamaniere, ni efektive ne mortos, sed havos multe pli da venontaj jubileoj.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
otbuller
otbuller diras:
2010-08-17 12:42
Ne LSG sed la kunlaboraj rilatoj inter LSG kaj UEA 20-jariĝis! LSG estis fondita jam en 1977. Ĝi fakte estas laŭdinda pro tio, ke dum UK-oj ĝi regule aranĝas renkontiĝon kun la loka geja komunumo. El la renkontiĝo en Roterdamo en 2008 eĉ rezultis ampleksa artikolo en loka revuo. Ĝi tamen apenaŭ aktivas, laŭ mia scio, pri eksteraj rilatoj inter UK-oj.

Rondo Kato estas pli loze organizita ol LSG, sed pluraj el ĝiaj membroj aktivas en lokaj kaj landaj katamaj organizoj, en kies revuoj ili ofte menciis pri sia agado. Laŭ mia impreso ili faras tion pli ofte ol aktivuloj de multaj aliaj fakaj asocioj. Nun la anoj de Rondo Kato povas ankaŭ fiere montri al eksteruloj sian revuon, kiu ĵus aperis en bela kolora "felo".

Dennis prave pledas, ke la fakaj asocioj iru eksteren. TEVA agas ech modele, sed se aliaj farus almenau tion, kion LSG kaj Rondo Kato faras, temus pri progreso.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-17 16:32
Osmo BULLER prave parolis pri mia sinteno al samseksamo. Pro afero kultura estas malfacile toleri ion tian en nia medio. Tamen mi klopodas defendi la samseksamon. La interreto helpis al mi trovi buntajn argumentojn por konvinki homojn. Defendi samseksamon estas unu el miaj taskoj homaj. Mi ne kashu, ke fojfoje demandojn mi ne povas respondi. La uzo de GE en la supra artikolo supozigas al mi, ke en la samseksama medio tiu GE montras ion. Ni vidu !

Iu demandis min, kiam viro kaj viro kunighas, chu ili estas geedzoj ? Chu unu havas la rolon de viro kaj alia tiun de virino, au ili de tempo al tempo inversas la rolojn ? Kaj che lesboj, chu estas tiel ? Tiajn demandojn mi ne sukcesas respondi. Pri la rajtoj de samseksamuloj mi tre facile konvinkas homojn. Nur respondi la suprajn demandojn malfacilas al mi. Lau mi, tiuj respondoj tute ne gravas. Tamen mi shatus, ke mi havu la respondojn por plu richigi miajn klarigojn pri samseksamo. Chu iu povas helpi al mi respondi la demandojn ?

Joxemari
Joxemari diras:
2010-08-17 17:41
Temas pri la t. n. "rekta metodo".
mbavant
mbavant diras:
2010-08-17 22:01
Nu, nu... La signifo de prefikso ge- ne dependas de la "medio", en kiu ĝi estas uzata. "Gegejoj" kaj "geesperantistoj" estas vortoj, kiuj insistas pri tio, ke oni parolas same pri virseksaj kiel pri virinseksaj esperantistaj samseksemuloj (alia demando estas, ĉu tia insisto utilas). Ne estas en ĝi aludo al la maniero koiti :)
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-18 10:50
En la supra artikolo oni uzis la terminon GEGEJOJ. Aliaj tiaj terminoj en Esperanto estas GEVIROJ. Tie chi oni komprenas, ke estas viro(j) kaj virino(j). Che GEGEJOJ tute ne estas virinoj. Do, se tamen GE estas uzata en la medio geja por havi la esprimon GEGEJOJ, oni povus diveni ie(s)an rolon de virino. Tial aperis la demandoj supraj. Alia demando estus : chu uzatas ankau la esprimo GELESBOJ ?

Iam, parolante pri la kunigho de du gejoj, mi uzis la esprimon GEEDZIGHO. Tuj mi sentas, ke io erareca aperis. Korespondanto mia komprenis mian problemon kaj tuj skribis :"gejedzigho". Mi tre shatas la terminon, kaj tuj pensis ankau pri "lesbedzigho". Tamen ghis nun tiuj esprimoj, lau mi, ne vere taugas.

Mi plucerbumu : chu gejparo kaj lesboparo povas diri kion mi celas ? Chu ankau gejparigho kaj lesboparigho taugus ?
Tiuj ideoj tamen ne solvas la problemon pri la rolo de chiu elemento en la paro : chu unu havas la viran rolon, dum la alia virinecan au chiu rajtas havi jen tiun chi rolon jen la alian ?

Ni jam konas gejojn kaj lesbojn. Iuj gejoj havas virinan aspekton, kaj iuj lesboj viran. Chu la virinecaj gejoj havas la virinon rolon en la paro, kaj la virecaj lesboj la viran rolon ?

Gejoj kaj lesboj helpu min.
edmundo
edmundo diras:
2010-08-18 11:50
Do la vorto "gegejoj" ne estas tre stranga.

Vi povas mem per Guglo konstati, ke la vorto "gelesboj" apenaŭ estas uzata. "Lesbo" estas vorto kiel "damo" aŭ "nimfo", kiu ne bezonas seksan sufikson. Tamen, laŭ PIV2002, "Lesbo" estas nur la insulo, kaj gejino estas "lesbanino".

Mi ne komprenas, kion vi celas per "la vira rolo". Ĉu elmeti la rubujojn lunde vespere? Tion faru la viro, laŭ mi, sed mi aŭdis, ke en iuj fremdaj vilaĝoj tio ne okazas lunde, sed en alia tago.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-18 20:33
 La vortoj de Edmundo lumigas min. Mi do komprenas, ke GEGEJOJ en la supra artikolo temas ne pri gejparo, sed pri gejoj kaj gejinoj (Lesbaninoj). Se estas tiel, unua problemo estas solvita. Nun al aliaj !

Du gejoj "interedzighis" au gejedzighis. Lau la supraj vortoj de Edmundo, ili estas ne gegejoj sed GEJPARO. Chu estas tiel ?

Mi parolis pri la vira rolo. Jes, la vortoj de Edmundoj klarigas al mi, ke io mankas en mia teksto. Parolante pri vira rolo, mi aludas nur la la rolo dum la seksumado. Chu unu viro havas nur la viran rolon dum la seksumado, kaj la alia la virinan. Mi povus esti multe pli klara nomante la aferojn lau ties realaj vortoj : chu nur unu viro chiam proponas la anuson, dum nur la alia chiam penison ? Che la gejinoj la aferoj estas klaraj char ili ne bugras. Ech se ili bugras, tiuj gejinoj facile inversas la rolojn, uzante artefaritajn penisojn.
jayloganlf
jayloganlf diras:
2010-08-18 20:21
Koffi, laŭ miaj observoj kaj spertoj, tiuj roloj ne ĉiam estas tiom fiksaj; ili varias de homo al homo, de paro al paro, de periodo al periodo, de kulturo al kulturo. Kaj la eksterna aspekto aŭ konduto ne ĉiam diras ĉion pri la internaj emoj. Koncize, ne necesus ke unu estas la 'viro' kaj alia la 'virino'. Tibetano iam diris al mi ke laŭ iliaj antikvaj libroj pri psiĥologio kaj medicino la gamo inter vireco kaj virineco enhavas 64 eblajn kombinojn korpe (eksterne, interne) kaj emocie! Ekzistas multaj specoj da homoj en la mondo. Sed finfine, ĉiuj ni estas homoj. Ĉu ne?
mbavant
mbavant diras:
2010-08-18 20:31
Estas strange, Koffi, ke vi alvokas gejojn kaj lesbojn helpi vin solvi demandon, kiu estas ĉefe gramatika. La vorto ge-X-oj ĉiam signifas simile kiel "(virseksaj) X-oj kaj X-inoj". Do "gegejoj" estas nenio alia ol kunigo (ne ama paro!) de virseksaj kaj virinseksaj samseksemuloj, same kiel

"gefratoj" = fratoj kaj fratinoj
"gesinjoroj" = sinjoroj kaj sinjorinoj
"gestudentoj" = virseksaj studentoj kaj studentinoj
"geesperantistoj" = virseksaj esperantistoj kaj esperantistinoj
"gemusoj" = virmusoj kaj musinoj
....

Ŝajnas, ke vi imagas, ke "gejino" estas virineca virseksa samseksemulo, ke "gegejoj" montras viran paron, kaj "gelesboj" virinan paron, ĉu? Tio estus kontraŭfundamenta! Estas jam sufiĉe da problemoj kun la seksindikaj afiksoj en Esperanto, ke oni evitu doni al ili pli vastan signifon, aŭ krei aliajn por montri la seksan orientiĝon :) (kial ne la harkoloron?)
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-18 20:49
Dankon, Marc, pro viaj klarigoj. Mi intermiksis aferojn. Kiam mi legis la vorton GEGEJOJ mi tute ne pensis, ke GEJINO ekzistas kaj estas LESBANINO. Se mi estus pensinta tiel, tute ne estus problemo. Nun chio estas klarega pri GEGEJOJ.

Mia alvoko al GEGEJOJ tute ne temas pri la uzado de GE, sed mi shatus nur ricevi de ili informon pri la roloprenado dum la seksumado. La demandon mi klare aperigis supre.

tremulum
tremulum diras:
2010-08-22 22:49
Sinjoro Koffi:

Kial tiom interesas vin la roloprenado dum la seksumado? Ĉu tiu scivolemo iĝos probemo?

Ĉu vi ankaŭ al ne negejoj demandas pri iliaj seksaj kutimoj?

Federico
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-08-22 23:19
Imagu iu demandus al malgejulo kion tiu persono faris inter la litotukoj!!! Ĉu la geamorantoj ĉiam prenas la misiistan pozicion aŭ eble hundidan, ĉu ili midzas, bugras, uzas gadmeson, aŭ pratikas frandzadon? Mmmm, se virino estas pli aktiva, ĉu ŝi nun kvalifikas (la kalemburo estas neintenca)kiel virrolanto? Ke se jes, kion tio faras el la viro?
Esti gejo ne estas sole seksumado - temas pri sociaĵo. En mia para interrilato la plej gravan rolon ludas nia kunvivado - jes ni amoras foje - sed ĉiam iomete malpli ofte ol je la komenco - sed ni ankaŭ preparas manĝojn kune kaj esploras Esperantion kune, ni vizitas (ge)amikojn, festas kaj festonas, kaj - oni jam menciis tiun monstraĵon - forportas la rubujon. Tial mi ŝatas la neologismon "gej-" anstataŭ samseksema. Ne nur estas demando pri sekso aŭ seksumo - estas demando pri kunvivado.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-23 13:59
Lau mi, estas nur unusola diferenco inter samseksuloj kaj malsamseksuloj. La sola diferenco estas, ke la alia partnero estas samseksa che la unuaj kaj malsamseksa che la aliaj. Chio cetera estas preskau sama che ambau grupoj : vizito al geamiko, lernado de Esperanto, veturado, ktp. Do pri tio tute ne estu kaj tial ne estas demando.

Che malsamseksulo oni scias, kiu havas bastonon, kiu la truon. Tiel la rolprenado estas klara. Oni ja povas fari eksperimentojn kaj tiel uzi ankau artefaritajhon au korpopartojn por doni pli da gusto al la kunestado. Chiam oni scias, kiu penetrigas kaj en kiun oni enigas la bastonon. Che gejoj oni tion negejoj povas ne scii, kaj ghuste pri tio temas mia demando.

Che la geja paro, chu nur unu estas chiam penetrigato kaj la alia penetriganto. Komparo eblas che malsamseksamuloj en kiso. Ambau havas la bushon kaj la langon. Ne mi diru, kiel la kondutas la langoj, chu unu penetras la bushon, dum la alia atendas sian vicon, chu ambau frotighas, ktp.
Tian respondon mi shatus havi : chu dum seksumado geja la bastonoj de ambau parteneroj frotighas, chu unu enighas en alian partneron, kaj inverse,au nur nur unu partnero estas chiam la donanto de la bastono, dum la alia estas chiam nur ricevanto ?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-08-23 16:39
Kara Koffi,

2 respondoj;
- cxiuj estas homoj, sed ne cxiuj homoj agas home. Ofte besto kondutas sin pli home.
- por respondi vian intimecon pri gea seksumado, mi ne scipovas, sed se vin tiel interesas iru al ilia klubo eble. Cxu vi estas tiel scivolema? Cxu eble vi jam pritraktis kiel simioj seksumas?
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-23 18:23
La homeco estas nur homa, kaj la besteco nur besta. Kiam Homo kondutas beste, tuj homoj admonas. Eble same, kiam besto kondutas home, tuj bestoj admonas. Kial Zamenhof diris "inter lupoj kriu lupe?". Pripensida afero.

Mi ne povas iri la klubo de gejoj nur por havi la respondon. Ebla konsilo al estus, ke mi spektu gejan pornofilmon. Tia filmo ne tute respondu mian demandon, char filmo montras ne chiam la normalan vivon. Ofte oni troigas.

Mi rimarkas, ke mia demando estas malfacile respondebla. Eble mi diru kion mi pensas kiel eblan respondon :"la rolprenado estas lauvica. Jen unu estas eniganto, kaj la alia ricevanto, kaj poste tiu chi farighas la eniganto, kaj la dua, ricevanto. Eble fojefoje frotighoj okazas. Se ne (nur) estus tiel, reagu oni por korekti. Char supre aludighis pri seksumado de simioj, eble kelkaj vortoj pri tio aperu.

Ne nur pri simioj aperu vortoj pri seksumado, sed pri chiuj bestoj ghenerale. Filmoj ja montras la vivadon de bestoj kaj ankau la intiman vivon de la bestoj la homoj vidas/spektas. Tie chi temas pri la normala vivado de la bestoj, char ilin oni ofte tiom bone filmas, ke ili nenion rimarkas.






msandelin
msandelin diras:
2010-08-23 18:45
Reage al Stanislaw: Feliĉe, laŭ la intervjuitoj ĉi-artikole, gejofobaj sintenoj ĉiam malpli oftas en Esperantujo. Evidente ili tamen fojfoje aperas.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-23 13:25
Kara Tremulum,

Ege interesas min rolprenado che gejoj, char mi devas respondi demandojn. Vi scias, ke la fenomeno estas multaloke en Afrikaj landoj ne permesita . Nun iuj esperantistoj afrikaj kuraghas klarigi la aferojn kaj defendi samseksamulojn. Ili do frontas demandojn, kiajn mi montris. Aliajn demandojn oni facile respondas, ekzemple "chu gejoj povas havi gefilojn ?". Nur pri la rolprenado mi ne povas ion diri kaj tial mi demandas gejojn.
Al negejoj mi ne bezonas fari la demandon, char mi mem estas negejo. Plie inter negejoj ofte okazas tiaj diskutoj kaj chiu donas sian vidpunkton. Oni nun komprenas, ke tiajn informojn en la geja medio povas pridemandi negejoj.
Dirk
Dirk diras:
2010-08-23 18:36
Gbeglo, miaopinie vi demandas tute honeste kaj meritas pli seriozajn, ne polemikajn respondojn. Laŭ mia supozo multaj ne povas imagi la kulturan medion, en kiu vi provas defendi la rajtojn de samseksemuloj kiel homajn rajtojn. En multaj afrikaj landoj samseksemo estas tabuo, pri kiu la homoj ne povas informiĝi per faktoj. Des pli kreskas la fantazioj. Se vi klopodas klerigi la homojn per faktoj kaj honeste serĉas tiujn faktojn, tio estas tute laŭdinda. Kial vi ne petas la faktojn rekte de la koncerna faka organizo, LSG? Miaopinie estus utila tasko por LSG, se ĝi publikigus iun kvazaŭoficialan, sobran informilon pri samseksemaj homoj por nesamseksemaj homoj el interkultura vidpunkto. La samseksemuloj ne povas atendi, ke ĉie en la mondo ĉiu jam konas ĉion pri samseksemo.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-23 20:41
Dankon, kara Dirk, pro viaj vortoj ! Vi bone komprenas min, kaj ankau mi vin bone komprenas. Mi jhus diris mian respondon, kiun mi gardas kaj donas en okazo de bezono. Dume, mi klopodos kontakti homojjn en LSG.

Sukceson !
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-08-18 14:43
Se du viroj registrigas sin kiel paron, ili interedziĝas (analoge, du virinoj interedziniĝas). Almenaŭ tiel mi elektis traduki en mia laboro por Dana-Esperanta vortaro. Interese estas ke dum la unua tempo de Esperanto, oni uzis “interedziĝi” por la nun kutima “geedziĝi”.

La roldivido inter la seksoj, ankaŭ ĉe la aliseksema plimulto, ne estas absolute arbitra, kvankam estas multe da varieco inter landoj kaj regionoj. Ekzemple estas konsiderinde pli granda proporcio da virinoj en la Dana labormerkato ol en la Nederlanda. Seksroloj estas difinataj de naturo, de tradicioj kaj de improvizado – mi supozas ke la samseksemaj homoj uzas la tradiciojn de la ĉirkaŭa medio tiom kiom povas taŭgi, sed cetere improvizas pli multe.

Kiel sciate, estas pli da konflikto inter naturo kaj tradicioj en iuj medioj ol en aliaj. “La virino estas la negro de la mondo” kantis John Lennon, sed la Malavianino kiu ludas la inan rolon en lesba rilato devas esti la negro de la negro de la negro de la negro de la mondo.
dennis
dennis diras:
2010-08-18 23:43

LSG la samseksuloj;, TEVA, la vegetaranoj; kaj membroj de Rondo Kato donas bonajn, konkretajn pashojn por la antauenigo de Esperanto.

Ili havas renkontighojn kun ne-Esperantistoj dum Universalaj Kongresoj (TEVA, LSG). Ili publikigas artikolojn en neesperantistaj publikajhoj (Rondo Kato, TEVA kaj LSG). Ili ech cheestas internaciajn kongresojn en sia fako (TEVA). Tio estas ekzemploj de bona strategia modelo.

Chu aliaj fakaj organizoj faris tiajn kaj aliajn aktivajhojn kiuj iris ekster la Esperanto-Komunumon?

Se ni aktive kolektas priskribojn de tiuj sukcesaj pashoj eksteren, ni povas pli bone lerni fari tion, kaj transdoni tiujn sukcesajn modelojn al aliaj niaj fakgrupoj.

Ech indus starigi kursojn, kaj eble tio interesas al mi mem en Chinio. Mi jam instruis kurson tie, kiu utiligis la libron Esperanto en Perspektivo!

Nun, mi memoras ankau pri la laboro de Tomasz Chmielik dum la UK en Bialistoko, kie li starigis kunagadon en Bialistoko kun la Akademio Literatura de Esperanto kaj la loka Asocio de Polaj Verkistoj. Bona modelo. Bona strategio.

Lau mia longdaura sperto en pluraj landoj, Esperantistoj ne emas iri eksteren, kaj tio, lau mi, terure limigas nian progreson. Se ni lernas kiel iri al la ghenerala publiko, ni pli bone kaj rapide antauenigas Esperanton.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
esperanto
esperanto diras:
2010-08-24 12:45
Anstatau stulte kaj sensence diskuti prefere verku seriozajn artikolojn pri tiuj temoj, ekzemple lau tiu chi modelo, bedaurinde nur germanlingva

http://www.nzz.ch/nachricht[…]_dritten_art_1.7309866.html
pistike65
pistike65 diras:
2010-08-24 17:20
Bonvene ke Osmo mencias pri "la demisia krizo post la Zagreba UK en 2001 kun fatalaj sekvoj". Tiu krizo multon instruis al mi pri la homa naturo kaj pri la tre relativa avangardeco de nia komunumo. La lernitajhon mi dekoktis en "La postdomo":
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7035#ek

amike
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-08-24 20:38
Via postdomo estas, krom La Majstro kaj Martinelli, unu el la plej legindaj verkoj en Esperanto, kiu apartenas al la kulminaj beletraj altoflugoj de nia modesta satira literaturo.

En la verkota postparolo al la postdomo eble ne forgesu inkluzivi jenajn aktualajhojn

1.
Per unuanima elekto, Ulrich Lins kaj Brian Moon konsistigas komisionon,
kiu pristudos la petojn de landaj kaj fakaj asocioj pri aligho au
kunlabora kontrakto. En la tagordo en Havano tiaj petoj ne estis, sed
oni notis nulighon de la kontraktoj kun la malfondita Europa Klubo kaj
kun Internacia Poshtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio, kiu
chesis aktivi.

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5882

El chi tiu raporto oni konkludas, ke
a) chiam la samaj homoj sidas en tiuj dubindaj komisionoj por decidi chion mem
b) ekzistas neniu deziro de iu ajn alighi al UEA
c) pli kaj pli da Eo-organizoj estinghas (dum samtempe eble ja naskighas novaj, sed kiaj?)


2.
Nova Strategia Plano ghis la jaro 2020 ankorau ne estis definitive
benita, sed oni akceptis ghin kiel ankorau modifeblan projekton cele al
aprobo en Kopenhago. Ghiaj laboraj partoj tamen estas jam aplikeblaj.
Pri la finpretigo respondecos la Estraro kaj la tute nova Komisiono pri
Strategiaj Demandoj, kiu ricevis vastan taskon, nome "gvidi diskutojn
kaj planadon por renovigo de la Asocio, inkluzive de eventualaj
Statutaj shanghoj". Kiel ghia kunordiganto estis elektita Mark Fettes
kaj kiel aliaj membroj Petro Balaž, Renato Corsetti, Sonja
Petrović-Lundberg, Ileana Schroeder, José Antonio Vergara kaj Osmo
Buller. Krome oni petis la estrarojn de UEA, TEJO kaj ILEI nomumi po unu
membron. Intertempe la Estraro de UEA jam nomumis Loes Demmendaal kaj
tiu de ILEI sian prezidanton Stefan MacGill. Nia revuo sendube farighos
grava forumo por la komisiono, kiu celas enplekti en la diskutojn la
tutan UEA-familion kun ties diversaj asocioj kaj organoj kaj ankau la
gheneralan publikon.

Sen komento, krom ke temas pri chiam la samaj homoj, kiuj de jardekoj turnas sin chirkau la cirklo. Vershajne ili shatas aparteni al tiaj (sensignifaj) komisionoj, por ke ili povu shajnigi sin gravuloj (de sensignifa movado). La duono de tiuj homoj ech ne (kon)scias kio estas strategio, kiel montras ilia fusha projekto pri la strategia laborplano, pri kiu neniu ech emis diskuti en Havano kaj kiun necesas submeti denove en Kopenhago, kie la sama materialo vershajne denove fiaskus. La duono de la esperantistaro ja nur povas ridi kaj moki pri tio. Okulfrapas ke Dasgupta mem ne apartenas al tiu komisiono. Mi esperas, ke komisionano Osmo Buller per sia racia menso povos savi la tro embarasan aferon.


3.
NETA MENSOGO

Sur pagho 187 B. Pietrzak skribis: "... sed oftis audi la komparatestojn pri pozitivaj shanghoj en la kongresaj landoj kaj urbo."
Sendube tio estas neta mensogo. Lau atesto de CHIUJ seriozaj sciencaj esplorcentroj kaj objektivaj observantoj pri Kubo oni atestas la malon (escepte de la turismo, kiu enspezis chiujare pli da mono). Chefe dank al la mono de diversaj helpfondajhoj el eksterlando povis esti helpita al la kuba popolo (por ke ghi ne malsatu) kaj riparita ekzemple parto de la disfalanta domsubstanco en la malnova kvartalo de Havano kaj aliloke). Ghuste en la plej lastaj 20 jaroj de Fidel Castro Kubo fartis pli kaj pli malbone. Tio ankau ne estas esence shanghita sub la reghimo de Raul Castro, kiu male, akrigis la problemon de la disidentoj kaj opozicio, kaj de la popolekonomio entute, al kiu shajne ech anoncitaj privataj inicatoj ne plu helpos. Vershajne nur post la morto de Fidel Castro kaj la forigo de la kuba reghimo oni ekscios la tutan veron. Memorante la konsekvencojn de aliaj kolapsintaj politikaj reghimoj, shajnas, ke la kuba popolo timas tiun momenton, pro kio ghi prokrastas ghin kiel eble plej longe, donante sian shajnsubtenon al la aktuala reghimo, al kiu mankas alternativo.
Do kion skribas Petrzak, estas simpla plumpa propaganda fanfaronajho, kiujn mi estus senkompate forstrekinta, se mi estus la redaktoro de la revuo. Ankau la resto de la raporto kiel la plimulto de la cetera enhavo shajnas esti tro fanfarontona kaj propagandeca, tiel ke almenau mi persone malfidas ghin.

4.
Estas ja interese, ke la ghenerala direktoro de UEA verkas kaj unue publikigas la protokolon de la komitatkunsidoj kun la plej gravaj informoj, char la ghenerala sekretario ghis nun ne kapablis publikigi ghin, dum oni jam urghe atendadas ghin.

5.
Kun intereso mi legis la artikolon de Maritza. Sed pardonu, se shi havas nenion alian por mesaghi ol la banalajhon, ke la nunaj tempoj en Kubo estas "pli komplikaj", tiam mi sentas min rejhetita al malnovaj komunismaj tempoj, kiam la homoj publike devis paroli per kodvortoj por karakterizi la gheneralan mizeron. Ke UEA aperigas tiajn idiotajn artikolojn, ja parolas por si mem. El shiaj klarigoj oni povas konkludi, ke la LKK ne disponis pri la sufichaj necesaj fortoj kaj kababloj organizi tiun internacian kongreson. La vizagho de Maritza sur tiu foto ne esprimas grandan ghojon, sed kial oni elektis ghuste tiun malfavoran foton ? Sed ho, huraa miraklo, shajnas, ke chiujare tiu UK organizighas de si mem, sendepende de urbo kaj lando kie ghi okazas. Provu okazigi ghin foje sur la luno, sen ajna LKK.

esperanto
esperanto diras:
2010-08-24 23:09
Do, mi legis, ke la protokolon de la havanaj komitatkunsidoj verkis Pietiläinen/Blahus kaj ne Pietrzak, ke nur la komitatanoj ricevos kaj legos ghin kaj ke en la revuo Esperanto aperos resuma artikolo por la ghenerala publiko. Bone, estu tiel.
Tio kiel aldono.
Peter
Peter diras:
2010-08-27 11:16
"3.
NETA MENSOGO

Sur pagho 187 B. Pietrzak skribis: "... sed oftis audi la komparatestojn pri pozitivaj shanghoj en la kongresaj landoj kaj urbo."
Sendube tio estas neta mensogo. Lau atesto de CHIUJ seriozaj sciencaj esplorcentroj kaj objektivaj observantoj pri Kubo oni atestas la malon (escepte de la turismo, kiu enspezis chiujare pli da mono). ...
Do kion skribas Petrzak, estas simpla plumpa propaganda fanfaronajho, kiujn mi estus senkompate forstrekinta, se mi estus la redaktoro de la revuo. Ankau la resto de la raporto kiel la plimulto de la cetera enhavo shajnas esti tro fanfarontona kaj propagandeca, tiel ke almenau mi persone malfidas ghin."

Aserto de persono, kiu ne konscias, kion signifas redakti ne propran eldonaĵon, sed tiun de iu alia (persono, asocio, entrepreno, ktp.). Sendube tia ideo estus en la kazo instigo al demisiigo, aŭ kiel oni diras germane, "baldaŭ esti irigota". Kaj sendube rekomendo por la konkurso pri la honorario ricevata ankoraŭ nuntempe de Stano Marĉek estus io alia.

*****************************************

"5.
Kun intereso mi legis la artikolon de Maritza. Sed pardonu, se shi havas nenion alian por mesaghi ol la banalajhon, ke la nunaj tempoj en Kubo estas "pli komplikaj", tiam mi sentas min rejhetita al malnovaj komunismaj tempoj, kiam la homoj publike devis paroli per kodvortoj por karakterizi la gheneralan mizeron. Ke UEA aperigas tiajn idiotajn artikolojn, ja parolas por si mem."

Nek diplomateco, nek konscio pri aŭ preteco konsideri la realaj(n) kondiĉoj(n), sur kiu eblas ion atingi, estas Viaj fortaj flankoj. Estas pli bone heroe sangigi al si la nazon, ol akiri ian utiligeblan rezulton ...
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-08-24 20:38
La konkurso nomiĝas: kiu pli brue klakfermos la pordon forirante.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-24 20:55
Au: Kiu pli frue flakspermos la porkon foirante.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-25 22:43
Kia primitiva raporto !

http://www.esperantio.net/index.php?id=1403

Chu la kuba sekreta polico ne rimarkis, ke kun Rooke en la lando oni havis "agenton", kiu eventuale ech spionis (en la kelo, subtegmentejo au necesejo de la domo de F. Castro) favore al la Esperanta Civito ?

"Likvido" de Stano Marcek ? La komunisto (chu ortodoksa au musulmana ?) Rooke videble regas perfekte la stalinisman lingvajhon (kiun li supozeble lernis en GDR kaj ne plu forgesis). Shajnas, ke mankas al li nur la pistoleto kaj la venena pilolo por likvidi siajn viktimojn.

Char Rooke evidente fiaskis kiel agento kaj spiono, do venontfoje la Civito eble sendu Marc Hiltbrand kiel agenton kaj Aneto Mühlemann kiel spionon - tiun eblecon oni ja denove ricevos en Vjetnamio, kie oni povos kiel agento lauplache prispioni la budhan, konfucean au animisman komunismojn, ech kun automata Eo-traduko fare de senatanoj de la turisma oficejo de Vjetnamio.