Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Forpasis Arthur Baur

Forpasis Arthur Baur

de Redakcio Laste modifita: 2010-09-23 22:45
En la aĝo de 95 jaroj forpasis la konata svisa ĵurnalisto kaj honora membro de UEA, Arthur Baur. Li lernis Esperanton en la gimnazio en 1930, kaj jam okaze de la Universala Kongreso en 1939 aperis Svisa Antologio, kiun li redaktis.
Forpasis Arthur Baur

Foto: skorupski.com

D-ro Arthur Baur (1915-2010) forpasis la 17-an de septembro en Männedorf, Svislando. Elektita en 1980, li estis la dojeno de la Honoraj Membroj de UEA. Baur studis en la universitatoj de Zuriko, Upsalo kaj Stokholmo la germanan, anglan, retoromanĉan kaj islandan filologiojn. Post doktoriĝo li laboris kiel ĵurnalisto ĝis sia emeritiĝo. De 1975 li membris en la Nacia Unesko-komisiono de Svislando.

Baur lernis Esperanton en 1930 en gimnazio kaj fariĝis membro de Esperanto-Societo Zuriko, Svisa Esperanto-Societo kaj en 1939 de UEA. Jam en 1932 (ĝis 1933) li ekredaktis la bultenon "La Sonilo Malgranda", poste renomitan kiel "Ĉiulandulo". Li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj redaktoro de ĝia organo "Svisa Esperanto-Revuo" 1980-1986.  En 1959 SES elektis lin sia honora membro. Pli ol 40 jarojn, de 1947 ĝis 1991, li gvidis la Esperanto-elsendojn de Svisa Radio Internacia, ofte helpata de sia edzino Heidi Baur-Sallenbach (1916-2006). Li respondecis pri la informservoj de la 31-a UK en 1939 kaj la 32-a en 1947, ambaŭ en Berno, kaj pri la gazetara servo de la 64-a en 1979 en Lucerno.

Okaze de la UK en 1939 aperis en redakto de Baur "Svisa antologio". Por la UK en 1979 li verkis la libron "La fenomeno Svislando", per kiu la sperta ĵurnalisto kreis imitindan modelon por similaj priskriboj pri aliaj landoj. Krome li verkis i.a "Esperanto in 5 Lehrbriefen" (1942), "Das Problem der internationalen Sprache" (1953), "Esperanto per Post" (1958), "Deine zweite Sprache" (1960), "De la utopio al la realeco; Von der Utopie zur Wirklichkeit" (1976), "La retoromanĉa: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando" (1984), "La retoromanĉa: historio kaj nuntempo de la kvara nacia lingvo de Svislando" (1995), "Die Geschichte der Esperanto-Sendungen aus der Schweiz" (1998). En sia lando li konatiĝis ankaŭ pro siaj regule reeldonitaj lernolibroj de la svisgermana (alemana) lingvo kaj de libroj pri la retoromanĉa.

 

Gazetara komuniko de UEA.

arkivita en:
SusoMoinhos
SusoMoinhos diras:
2010-09-28 19:54
Mi tre bedauras lian forpason. Dum miaj unuaj jaroj de esperantisteco mi kutime audis Svisan Radion Internacian, kies parolistoj estis Andrée kaj Claude Gacond. De tempo al tempo, tamen, Arthur Baur faris interesegajn prelegojn, kiujn mi atente sekvis. Li restos por chiam en mia memoro.
pistike65
pistike65 diras:
2010-09-28 21:54
Interese kaj inde noti ke "La fenomeno Svislando" aperis samjare en la pola kiel "Szwajcarski fenomen", traduke de la elstara Wojciech Usakiewicz.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-09-28 22:16
Mi kaptas la okazon por persone kaj publike kondolenci al la familio de Arthur Baur.

Mia Esperanto-"kariero" fakte komencighis che Arthur Baur: kiel asistento de la gazetara servo dum la 64a UK en Lucerno en 1979. Mia tasko estis funkcii kiel kuriero por alporti al la redakcioj de la tri lucernaj gazetaredakcioj la gazetarajn komunikojn de la UK. Do, permesu al mi fanfaroni: Se mi estus malbone funkciinta, en la lucerna gazetaro ne estus akurate aperintaj artikoloj pri la lucerna UK.

Poste mi havis diversajn okazojn kunlabori kun Arthur Baur kadre de Svisa Esperanto-Societo.

En 1991 mi estis nomita lia oficiala posteulo che la Eo-programo de Svisa Radio Internacia, kiu baldau poste estis likvidita de la direktoraro.

Do, krom Claude Gacond kaj Tazio Carlevaro, Arthur Baur estis unu el miaj chefaj spiritaj Esperanto-instruistoj.