Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

de Redakcio Laste modifita: 2010-02-07 21:14
La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn. Ekde julio 2008 la paĝaro de Amikumu.com ne plu funkcias. Kelkajn tagojn post la lanĉo, la nova retejo Esperanto.com jam havas pli ol 250 membrojn. Libera Folio petis ke Dima Ŝevĉenko, denaska esperantisto kaj unu el la aktivuloj, rakontu pri la celoj de la projekto.

Libera Folio: Kiel vi sukcesis ricevis la adreson esperanto.com, kiu ŝajne estis dum multaj jaroj rezervita?

Dima Ŝevĉenko: - Unu el niaj teamanoj, usona esperantisto, elaĉetis ĝin ĉe la antaŭa posedanto kontraŭ sufiĉe alta prezo.

Kiajn perspektivojn vi planas por la retejo?

- Unue ni devas fini "beta-testadon" kaj solvi plurajn teknikajn demandojn de la uzantoj, kiuj ĉiutage aliĝas kaj poste ni malkovros la planojn.

Kiel ĝi diferencas de aliaj sociaj retejoj kiuj havas esperantan interfacon, ekzemple de Ipernity, kie kolektiĝas multaj esperantistoj, aŭ de Facebook?

- Unue ĝi havas la adreson Esperanto.com, kio jam gravas. Due, tio estas virtuala komunumo, kiun kreas esperantistoj nur por esperantistoj. La sola laborlingvo de la teamo kaj lingvo de ĉiuj servoj estas Esperanto. Kiom da esperantistoj estas nun en Facebook aŭ Ipernity? Neniu precize scias. Sed ni ja scias, ke hodiaŭ ĉi-sekunde ĉe esperanto.com ili estas 221, kaj "oficiala beta-versio" aperis nur kelkajn tagojn antaŭe.

Kial laŭ vi indas, ke esperantistoj kolektiĝu en aparta retejo, kaj ne en diverslingvaj retejoj?

- Kiel mi menciis en la antaŭa respondo, esperantistoj almenaŭ volas scii kiom da ili proksimume estas en la reto. Ni strebas provi doni al esperantistoj eblecon ne perdiĝi en la amaso de aliaj uzantoj (kiel tio okazas, ekzemple en facebook). Krome ni volas estonte doni al esperanta komunumo eblecon elekti tiujn servojn, kiujn ili specife bezonas kaj esti sendependa de politiko de neesperantistaj sociaj retoj.

Ĉu esperanto.com povas interagi kun aliaj sociaj retejoj - ekzemple, ĉu eblas iel ligi ĝin kun jam ekzistantaj kontoj en Facebook aŭ en Twitter?

- Dume ne, sed eble tiu ebleco aperos.

Ĉu vi iel inspiriĝis de Amikumu.com?

- De Amikumu.com - ne.

Ĉu vi planas kunlaboron kun aliaj retejoj?

- Jes, ni planas kaj kunlaboras. Ekzemple, ni planas eble integrigi klaku.net, esperanto.info kaj mondakalendaro.org en la nunan sistemon de esperanto.com. Nia teamo kunlaboras pri evoluigado de Esperanta-versio de EMS Drupalo (drupalo.org), kiun jam uzas multaj esperantistoj. Ni havas konstantan kontakton kun estroj de pluraj esperantistaj retejoj kaj ĉiam pretas kunlabori.

Kiom da teamanoj estas? Kiel longe vi laboras pri la projekto?

- Ni komencis labori antaŭ proksimume unu jaro, sed aktive laboras eble lastajn kelkajn monatojn. Teamanoj nun estas kvin.

Ĉu vi konsideris, ke la adreso esperanto.com eble pli bone taŭgus por informa retejo pri Esperanto?

Ni uzos por informa retejo - esperanto.info.

Rilata enhavo
Esperanto.com
arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-02-04 11:41
Leginte la novajxon mi unue gxojis pri la aktivado, sed tuj venis penso, cxu estas bone, ke esperantistoj izoligxu?
En aliaj retejoj oni havas kontakton kun aliaj lingvanoj, kiuj vidas kaj ofte infektigxas per Esperanto.
De alia flanko Dima pravas, ke tielmaniere oni povas pli bone instali programon laux nia bezono kaj kiel konate estas "Unueco estas forto"
En malonga tempo ni vidos rezultojn, sed mi pensas, ke la agado estas salutinda
kaj mi deziras al Dima multajn sukcesojn provi kunigi la sxafidojn!
slavik
slavik diras:
2010-02-05 22:50
» cxu estas bone, ke esperantistoj izoligxu?

Jam okazas tia izoligxo, iel ajn. Ekzemple al Ipernity.com multaj venis ne pro Ipernity aux gxia franc-germana uzantaro, sed precize pro bona traduko de la interfaco kaj cxeesto de multaj konataj esperantistoj.

„Esperantujo“ ĉe Ning.com same aperis, kiel tia nur-esperantista socia reto.

Vidante tiun strebon, nature iuj pripensis restarigi la sukceson de Amikumu.com kaj provi atingi eĉ pli. Bonŝancon!
ranulo
ranulo diras:
2010-02-04 16:21
bonege! mi tre ŝatas la retejo!
kiel vi financas ĝin?
Tonyo
Tonyo diras:
2010-02-04 20:16
Mi salutas la iniciato de Dima kaj ceteraj teamanoj, kaj deziras bonŝancon. Pri la multeco de sociaj retoj kaj la malsamaj uzoj kiujn ili povas preni, mi blogis ĝuste antaŭ kelkaj tagoj:
http://www.delbarrio.eu/2010/01/finvenkismo-kaj-raumismo-en-la-reto.htm
Probable finfine estiĝos specialiĝo inter ili.
Niko
Niko diras:
2010-02-04 20:38
Nu, ni vidos ĉu ĉi tiu retejo populariĝos. Por ke la esperantistaro taksu ĝin utila kaj al ĝi transmigru, ĝi devos doni verajn avantaĝojn kompare al la jam esperantisto-plenaj Ipernity kaj Facebook. Tio, kio determinos ĝian sorton, estos ĉu ĝi plenumos iun gravan servon, kiu ĝis nun mankis. Mi iom dubas pri tio. Ekzistas pli prilaborindaj projektoj, pri kiuj oni elspezu siajn energion kaj laboremon. La malsukceso de Amikumu ŝajne baziĝis sur ĝia manko de konkretaj avantaĝoj al nia komunumo, kaj tial ĝi homojn ne entuziasmigis.

Tamen, mi nek celas tro negativi, nek ofendi la projekto-teamanojn. Mi deziras al la projekto grandan sukceson, kaj eble mi aliĝos al la retejo se ĝi fariĝos vera kaj vigla komunumspaco.
Retumanto
Retumanto diras:
2010-02-05 15:37
Ne estas bezonata, ke iu "transmigru" el facebook aux ipernity. Esperantistoj neniukaze devas forlasi neesperantistajn sociajn retojn. Esperanto.com nur kunigas esperantistojn el pluraj retoj, sed NE celas anstataŭigi ilin. Tio estas du tute diversaj kaj valoraj branĉoj de la agado!
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2010-02-05 11:21
Mi opinias, ke chiu klopodo organizi, ech se nur rete, esperantistojn en aparta ejo, asocio, lingvujo, malpliigas la nomkonatecon (termino el la merkatiko) de Esperanto en la mondo kaj plifortigas la sektecon de niaj samideanoj.
Danke al tio ke, se resti che retejo, oni renkontas en ekz. Facebook en ies profilo ke li estas esperantisto, ke shi havas multajn aliajn esperantajn amikojn, ke li skribas dulingvajn mesaghojn ktp atentigas onin, ke Esperanto vivas, ke esperantistoj estas asertivaj kaj ne sektecaj.
La bezono scii kiom da esperantistoj proksimume estas en la reto, estas la plej malricha argumento renkontita de iam.
Johan
Retumanto
Retumanto diras:
2010-02-05 15:39
Vidu mian respondon al Niko.
Certe "kalkulado de esperantistoj" ne estas cxefa celo de esperanto.com.
Retumanto
Retumanto diras:
2010-02-05 18:32
Mi aldonis blogajxon, kiu iom klarigas celojn de Esperanto.com:
http://esperanto.com/content/esperantocom-unuaj-pa%C5%9Doj
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-02-06 15:07
Estas ege bone, ke tiaj retajhoj estas je dispono de chiuj esperantistoj. Eke de 1999 Renato CORSETTI starigis retlistojn por Esperantistoj, jes ne por LA esperantistoj. Tion mi ne komprenis tiam, sed nun chio estas klara.

Plejpartoj de retlistoj esperantaj estas kreitaj kaj moderataj de Renato. Tial li chiel ajn cenzuras homojn, kies mesaghojn li malhelpas aperi. Nun multas Esperantistoj, kiuj kreas kaj moderas retlistojn. Tio igas, ke la cenzuro de Renato CORSETTI ne plu valoras. Se ne ekzistus tiaj retlistoj ne-Renataj, esperantistoj ne scius, kiel Renato kompromitigas la movadon en Afriko. Chu vi scias, ke li forigis afrikanojn de siaj retlistoj ?

Neniu mesagho de GBEGLO Koffi aperas en la retlistoj de Renato. Tiel ne chiujn mesaghojn de la retlistoj de Renato ricevas Koffi. Kial li kondutas tiel ? Chu simple char Koffi rifuzis, ke Renato akaparu Instituton Zamenhof ? Feliche, ne chiuj esperantistoj estas Renatecaj. Tial eljhetitoj de Renato trovas rifughon en retlistoj plej gravaj ol tiuj de Renato.

Jam KARAVELO estas tre grava retlisto, ankau E-INS. Se ili estus de Renato, neniam mesaghoj de GBEGLO Koffi aperus tie. Afrikanoj devas danki la homojn, ankau kiuj kreas retajhojn. Ghuste tial la klopodoj de Dima Shevchenko estas salutindaj. Multan dankon shuldas afrikanoj al li, kaj ankau al la stariginto de la retlisto LA KARAVELO.

Estus bone, ke chiuj esperantistoj, kiuj kapablas tiajn retajhojn disponigi al esperantistoj faru tion ne ekskludante afrikanojn kiel tion faras Renato CORSETTI. Ankau afrikaj esperantistoj estas homoj kiel chiuj aliaj homoj en la mondo. Ilin oni ne jughu lau ilia malricheco. Kvankam tre malrichaj finance ili tamen estas tre utilaj al la homaro alikampe. Tion chi Renato CORSETTI tre bone sciu en sia kampanjo kontrau Afrika Agado. Li ne forgesu, ke baldau Afriko farighos la centro de la tutmonda Esperanto-movado.

Dankon al Esperanto.com !
hermes
hermes diras:
2010-02-06 18:32
Mi ne komprenas kial nova retejo devas esti. Ekzistas jam ipernity, blogger, livejournal, wordpress.com, ktp por krei blogoj kaj teamoj.
Mi pensus ke esperanto.com povus esti lokon kie oni povus trovi filmojn, librojn kaj aktualaĵojn en Esperanto unue. Poste oni trovus en ĝi teamojn por laboroj per esperanto, reton de lernejoj en kiuj oni lernas la lingvo. Sed mi pensas ke ĝi finos kiel amikumu.com, sed mi povas erari.
Retumanto
Retumanto diras:
2010-02-06 19:17
Vi ne estas la unua, kiu esprimas tiun ideon.
Esperanto.com havas alian mision:
http://esperanto.com/content/esperantocom-unuaj-pa%C5%9Doj
hermes
hermes diras:
2010-02-06 20:20
Laŭ mi, tio ne devus esti la mision de tiu retnomo. Mi demandis ĉirkaŭ mi, kion ĝi devus esti. Esti retejo plie de la aliaj ne estas bonan ideon. Por ke esperanto plivastiĝas, oni devas doni malsamajn ilojn por ke multaj uloj venas al ĝi. Kaj retloko povus kunligi la malsamajn aĵojn. Tiu retloko povus havi la nomon esperanto.com. Sed ne, loko sama( aŭ preskaŭ) al maljunaj lokoj kiel ipernity, amikumu blogger, ktp. Por via retejo, ke vi faras aktuale, retaresperanto.com, amikumu.com estus pli bona, laŭ mi. Kore
Retumanto
Retumanto diras:
2010-02-06 20:37
Diversaj homoj havas diversajn opiniojn kaj gustojn.
Esperanto.com strebas doni al esperantistoj specifajn por esperantistoj servojn, sed ne "kloni" aliajn sociajn retojn.
hermes
hermes diras:
2010-02-10 13:32
Mi min memoris, ke mi aniĝis al esperanto.com en eka Julio 2009a. Post 6 monatoj, mi povas vidi ke ĝi ne kreskis kiel ipernitio per nombro de anoj eo-parolantoj. Do, mi povas pensi ke la parolantoj ne volas tian retejon.
senlatine
senlatine diras:
2010-02-07 04:56
Ĝis nun, mi ŝatas Esperanto.com -n; sed mi ankaŭ pensas ke devas esti informon pli videbla/atingebla tie.

Al la homoj ke diras ke ni ne bezonas alian sociareton: Ĉu vi dirus same al la kreinto de facebook.com kiam li kreis ĝin?

*Probable*.

Ĉu vi estus pravinta? Kompreneble, ne. Do, kial vi estas nega?

Plu, mi pensas ke estus bona ideo kombini klaku, libera folio, kaj la sociareto de esperanto.com kune ĉe la adreso esperanto.com--TIU estus bonretopaĝo, tre utila se bonligita. Sed probable tio neniam okazos, aĉo.
hermes
hermes diras:
2010-02-07 10:01
Facebook estis por la stutendoj usonaj antaŭe. Ne ekzistis tia retejo antaŭe. Ĝi estis necesis por tiuj studentoj.

Sed iperniti ekzeple povas fari ekzakte la sama ke esperanto.com. Sed post la uloj faros kion , ili volos.

Por klaku kaj ktp mi diras jes jes kaj jes
KaraGu
KaraGu diras:
2010-02-07 20:14
Ĉio ne estas perfekta en la komenco.

Esperanto.com certe havas diversajn malperfektaĵojn (ĝï ja estas BETA-versio), tamen mi kredas, ke la teamo vere volas disvastigi la lingvon Esperanto. Tio estas la plej grava afero.

Partopeno en Esperanto.com ne ekskludas partoprenon en Ipernity, Facebook aŭ iu alia forumo, kie oni prefere uzas sian nacian lingvon je informado pri la lingvo Esperanto.

Esperanto.com estas, laŭ mi, ege interesa projekto, kiun donas al la partoprenanto eblecojn disvastigi informojn pri sia propra agado.

Mi diras: Gratulojn al Esperanto.com.

La "izoligo" estas kreota de la uzantoj de Esperanto, ne de la projekto Esperanto.com.