Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Donacantoj savis instruistan retpaĝaron

Donacantoj savis instruistan retpaĝaron

de Redakcio Laste modifita: 2010-10-28 20:06
Pli ol 32.000 eŭroj, donacitaj de esperantistoj, estis investitaj en la kompleta rekonstruo de la instruista paĝaro Edukado.net. La paĝaro estis fondita de Katalin Kováts en la jaro 2001 por subteni kaj helpi instruantojn de Esperanto. La projekto estis grandparte financita de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la unua versio estis konstruita de esperantistoj, ĉefe volontule. Tamen baldaŭ la tuto iĝis tro ampleksa por la volontuloj, kaj en la jaro 2004 oni transdonis la teknikan flankon al neesperantista firmao. La elekto montriĝis nesukcesa, kaj antaŭ unu jaro evidentiĝis, ke necesas kompleta rekonstruo de la tuto por savi kaj evoluigi la ampleksan enhavon. Antaŭ kelkaj tagoj malfermiĝis la renovigita paĝaro. Libera Folio petis Katalin Kováts rakonti pri la projekto.

Libera Folio: Kial edukado.net estas grava?

Katalin Kováts: Edukado.net la unuan fojon estis lanĉita antaŭ 9 jaroj, kaj la nuna lanĉita retejo estas jam la tria versio. La paĝaro havas 2.200 membrojn el 106 landoj, ĉefe instruantojn de la lingvo.

La anoj de la komunumo pere de la retejo povas ricevi konkretajn helpojn por sia laboro, informojn pri lerniloj, ili povas laŭ temoj, niveloj, lingvoj ktp serĉi inter la pli ol 600 uzpretaj ekzercoj, povas pluperfektiĝi legante fakajn artikolojn. En la retejo funkcias koresponda servo, listo (kaj nun ankaŭ mondmapo) de movadaj kaj lernejaj kursoj, kaj facile troveblas sur mapo Esperanto-instruistoj. En la forumo de la paĝaro eblos pridiskuti diversajn metodikajn kaj lingvajn problemojn.

La forto de la retejo estas, ke kvankam ĝi estas sub la gvidado de unu persono, la materialojn kunmetis cento da kontribuantoj, kolegoj kaj instruantoj, kiuj dividas siajn laboraĵojn kaj spertojn kun la aliaj. Edukado.net fariĝis vera metiejo de instruantoj de Esperanto. En normala situacio, kiam temas pri naciaj lingvoj, ties instruistoj trejniĝas en lernejoj, kolektiĝas en fakaj asocioj kaj havas regulan pluperfektigadon, subtenan helpon. Tion celas anstataŭi la retejo de edukado.net, kie ekde la jarfino funkcios ankaŭ reta trejnkurso pri metodiko kaj instruado.

Pri kiuj novaĵoj en la paĝaro vi plej fieras?

Biblioteko: laŭvica bilda prezento de la 500 analizitaj lerniloj, libroj. Panteono: tie ni starigas memorpaĝon al famaj kaj meritplenaj instruantoj kaj disvastigintoj de nia lingvo. Momente ĝi enhavas nur forpasintajn samideanojn, sed ni planas grandigi la kolekton ankaŭ per informoj pri vivantaj elstaraj pedagogoj. Proponoj, kontribuaĵoj estas bonvenaj.
Mondmapo kaj listo de Esperanto-kursoj kaj -instruistoj, kiun se ni kune plenigas per aktualaj datumoj povos esti impresa travidiga statistiko pri la disvastigiteco de Esperanto. Diplomlaboraĵoj: ĵus estis lanĉita la sekcio kie ni kolektas diplomlaboraĵojn, verkitajn en Esperanto aŭ pri esperantologia temo. Eblos facila serĉo, alŝuto de specimenoj, eĉ de tuta verko, sed almenaŭ listigo de la jamaj studoj.

La paĝaro ankoraŭ ne estas tutpreta, mankas kelkaj sekcioj kaj funkcioj, kaj necesas mane transporti ankoraŭ kelkcent dokumentojn, sed la lanĉo bone sukcesis, la ĝisnunaj vizitantoj estas kontentaj kaj feliĉaj.

Kial la rearanĝo estis tiel granda kaj kosta projekto?

La dua versio de la paĝaro, kiun konstruis nederlanda entrepreno kaj kiu funkciis ekde 2005, fariĝis tro eksmoda kaj senpage tute ne plivastigebla, ne rearanĝebla. Komencis aperi pli kaj pli da problemoj, partoj misfunkciis, malaperis. La riparado kaj samreteja modernigo ĉe la entrepreno kostintus dekmilon da eŭroj, kaj la sistemo daŭre restintus baze malnova. Aldone ni komprenis, ke kvankam la retejo konstruiĝis laŭ miaj planoj kaj mendoj, nek la programo nek la enhavo apartenis al ni, sed male, estis la posedaĵo de la entrepreno. Sekve ĝi estis kaj estus neniam transprenebla por esperantistoj kaj ĉiam pagenda kaj iam ajn perdebla. Estis plej saĝe laŭeble rapide forlasi la sinkantan ŝipon. Al tiu decido kontribuis ankaŭ la fakto, ke la ĝistiama financinto de la retejo, la fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation), ne plu povis investi monon por la renovigo, ĝi povis garantii nur la vivtenon kaj funkciigon de la paĝaro, kion ĝi daŭre eĉ nun faras.

Post konkursigo de pluraj entreprenoj ni elektis la entreprenon GAUS, pro tri ĉefaj kialoj. Unue: ĝi estas esperantista, kaj tiel la retejo estas en manoj de lingve kompetentaj homoj, kiuj eĉ komprenas kion ili faras. Tio ne estis la kazo kun la nederlanda entrepreno. Due: ilia prezpropono estis la plej favora. Trie, la jamaj projektoj, faritaj de Jevgenij Gaus, estis konvinkaj kaj donis garantion pri bonkvalita laboro. Min mem influis ankaŭ alia faktoro, iom neoficiala, nome ke mi ŝatas labori kun junuloj, kiuj kapablas sekvi mian ne ĉiam "normalan" labor- kaj vivritmon.

Revene al la financoj aldonendas, ke la difinita buĝeto ne vere kovras la verajn kostojn. Ni ne kalkulis je la malvolonta kunlaboro de la nederlanda entrepreno, kiu ne ebligis al ni aliron al la datumbazo, liveris nur parton de la enhavo, kaj tial ni devis longe deĉifri mankohavajn kodojn kaj mane transporti la plejmulton de la datumoj. Tial la laboro daŭris pli longe ol ĝi estis planita. Sen la persisto, maksimuma subteno kaj multe da volontula laboro de Jevgenij ni ne havus la nunan rezulton: la plej modernan kaj riĉan Esperanto-retejon.

Kiel oni sukcesis trovi la monon?

La plej granda parto de la mono kolektiĝis ene de tri monatoj, post la unua helpokrio, lanĉita en majo 2009. Tiam danke al deko da grandaj sponsoroj (kiuj donacis po inter 500 kaj 3.000 eŭrojn) kontribuis ankaŭ 215 individuoj per sumoj de unu ĝis 499 eŭroj. Ili estas membroj de la retejo kaj dum jaroj profitis el ĝi, sekve ili konsciis pri la valoro kaj utilo, kaj la katastrofa situacio okaze de la perdo.

Por la originalaj planoj mankas ankoraŭ proksimume 3.000 eŭroj, kaj por realigi dumlabore naskiĝintajn pliajn brilajn ideojn, bonvenus pliaj sumoj. Ni esperas, ke la videbla rezulto konvinkos ankoraŭ kelkajn uzantojn kontribui al la projekto kaj tio helpos fini ĝin brile.  Por ĉion laŭleĝe aranĝi ni kreis Fondaĵon Edukado.net , kiu jure reprezentas la paĝaron kaj donas certecon pri ties plua funkciado kaj subteno de edukcelaj projektoj.

arkivita en:
vasall
vasall diras:
2010-10-13 13:05
Denove, grandan gratulon al Katalin pro ŝia konstanta prilaborado de tiu instruo-fenomeno. Kaj kroman gratulon al Jevgenij, kiu sukcesis prepari tiel bonan retpaĝon. Ĝi tutcerte estas la plej moderna en Esperantujo. Ĉiu instruanto de la lingvo devus laŭ mi ne nur registriĝi tie kaj ĉerpi el ĝi bonajn ekzercojn, diskuti en la forumo kaj prezenti siajn kursojn, sed ankaŭ mem kontribui per ia ajn ekzerco - dankante al la teamo de Edukado.net kaj kontribuante al tiu granda, facile atingebla instruilaro.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-14 01:39
Iom trafoliuminte la novlanchitan retujon mi komencis dubi, chu indis investi tiom grandan sumon.
Elstara kaj alloga eble ekstere, sed mankas enhava substanco. Kiu(j) utiligu tiujn informojn?
Elshutantoj estas dume relative malmultaj, kio pruvas relative malaltan intereson (kvankam ie mi legis, ke pli ol 2000 personoj registrighis - do kie estas tiuj uzantoj?).
La sekcio kursoj faras tro hazardan kaj nekompletan impreson de la sinproponantoj (mi "kontrolis" Pollandon, Francion kaj Germanion, por la chilasta aperas chefe Herzberg; ekzemple por Svislando estas nur 1 adreso, kaj la gravaj kursejoj mankas.)
En la sekcio dosierujoj ghuste mankas multaj dosieroj. Vershajne ghuste utilus proponi la ciferecigitan version de libroj kiel "Historio de la mondlingvoj" de Drezen, por nomi nur unu ekzemplon. Sed chi tie temus vershajne pri kopirajto, aldonaj kostoj de digitaligo, ktp.
Kompreneble la datumbankoj estas ankorau EGE mankohavaj, kaj mi dubas, chu oni povas atingi similan substancon, kiun kolektis dum la jaroj ekzemple CED au GIL, au TROVANTO (por esploristoj, kiuj serchas ion specifan au raran restas mendi fotokopiojn en Vieno).
La ambicio de edukado.net vershajne simple estas tro granda, despli ke shajne pli malpli 1 persono okupighas kiel prizorganto, krom la teknika retestro, se mi bone komprenis.

Persone mi timas, ke post kelkaj jaroj, la projekto renkontos similajn problemojn de stagnado kaj aktualigo, ech se la sistemo de GAUS estas eble pli tauga ol la antaua nederlanda. Tio estas la kazo che CHIUJ tiaj retujoj, kaj Katalin jam spertis tiun problemon. Kion fari, se ESF entute chesigos la pagadon ?

Chu eblas per edukado.net allogi novajn celpublikojn au pliaktivigi la ILEI-publikon, mi dubas. La Eo-movado grandparte stagnas, ke la plej multekosta kaj plej profesia retujo ne povas solvi tiun problemon.
katalin25931
katalin25931 diras:
2010-10-14 09:25
Andy, mi jam atendis vian atakon. Se tiu ĉi artikolo povos delogi vin de la kontinua atako de kompatinda Halina, jam valoris konstrui la paĝaron.
Via fulmvizito de la paĝaro estis sufiĉe ĉevaleca, kun forte limigita vidkapablo por trovi nur tiujn partojn kiuj montras malaltajn ciferojn, aŭ estas en siaj komencfazoj. Nur tiujn vi volis aŭ kapablis vidi, ĉar psike nur je atakoj vi estas motivita.
La paĝaro estas malfermita de unu semajno. La kolekto de materialoj kaj informoj okazas kunlabore kun la membroj. Vi mem ricevis de mi personan, unikan leteron kun invito registri vian diplomlaboraĵon. Kial vi ne faris? Kial vi eĉ ne reagis? Tio postulus nur centonon de la tempo kiun vi investas ĉi tie por ataki homojn.
De kie vi prenas la kuraĝon priopinii laboron ene de komunumo, en kiu vi eĉ ne membras, pri kiu vi nenion scias ?
Vi pretervidis, certe intence, ekz. la 600 ekzercojn kiujn oni elŝutis jam pli ol 120 mil fojojn kaj uzis dum kursoj. (Multobligu laŭplaĉe !). Certe pli da legantoj kaj pli da praktika uzo de tiuj materialoj ol legantoj de via grandioza (vere, sen moko) enciklopedio.
Ni havis la ŝancon kune labori dum monatoj en la iama KCE, havis almenau du - por ni - gravajn unuajn inspirantojn. Mi pensas, ke Claude Gacond kaj Tazio Carlevaro same fieras pri mia poresperanta agado ol pri via. Rilate niajn kondutojn kaj utilon al la esperantistaro mi esperas, ke estas mmikiu gajnas ilian simpation.
JNordiek
JNordiek diras:
2010-10-14 10:03
Certe gxustas, ke la Esperanto-movado SXANGXIGXAS, sed tiu tute ne signifas, ke gxi STAGNAS.

Tute kontraue: Lau mia impreso ekzistas tre vigla interreta Esperanto-komuno en kiu homoj el la plej diversaj landoj vere uzas la lingvon kiel interkomprenilon. Ja ne cxiuj retumantoj estas cxashundoj, kiuj per akra kritiko mortmordas cxiun iniciatemon.

Au rigardu la alktvalitajn eldonajxojn de ekzemple FEL au Sezonoj.
Stagnanta movado ne povus kreskigi tiajn belajn florojn.
vasall
vasall diras:
2010-10-14 12:08
Viaj argumentoj, Andreas, povus esti pli-malpli pravaj, se ili koncernus PRETAN retpaĝon. Vi ja scias bonege ke la nova Edukado estas ankoraŭ maturigenda infano, kaj ĝi ĝuste kreskos nur se oni bone ĝin vartos kaj evoluigos. La ĝisnunaj atingoj de Katalin kaj rapide disvolviĝanta Edukado-komunumo donas fortan esperon je la sukceso. Penu ne tro haste taksi ĉi projekton.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-03 01:14
Post ioma trarigardado de la paghoj de edukado.net, onin ne forlasas la impreso, ke la etoso tie kongruas pli malpli kun la infantilismo de certaj virinoj, kiuj konsideras sin gravaj kaj signifaj, laudante sin mem, siajn familianojn kaj la famekonatan koterion (de kiu oni vershajne esperas monon au gloron).
Mi shatus scii, chu ankau mia nomo estis forpurigita en tiu giganta purigo-aktiveco.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-23 14:59
Post la trarigardado de chiuj numeroj de Pola Esperantisto mi venas provizore al elreviga konkludo pri la pola Eo-movado.
Krom propagando lau altruda kaj fanfarona maniero la pola Esperanto-movado malmulton saghan produktis.
Krom kelkaj elstaraj esceptoj pri literaturo, kiuj estis produktitaj chefe ankorau antau la 1a mondmilito, sed chefe ankau por propagandi la polan nacion, grandparte mankas valoraj verkoj pri pola literaturo, historio, scienco, ktp. La produktoj eldonitaj dum la komunisma tempo povas esti grandparte konsiderata kiel fatraso kaj trankvile povas esti forjhetitaj. Vershajne 90% de tiu materialo hodiau ne plu estas utiligebla.

En la periodo antau la unua mondmilito oni chefe propagandis polan literaturon pere de Esperanto kaj komplete senkritie traktis la fenomon de planlingvoj. Dum la intermilita tempo regis la Pilsudski-kulto (tamen en Pola E-isto oni ne troigis ghin, sed kritika rigardo al Pilsudski komplete mankis). Sufiche teruran impreson postlasas la jarkolektoj de Pola Esperantisto de la komunisma tempo. Grandparto de tiuj eldonajhoj estas abomena kaj nauza mikso de meritoj de la pola Eo-movado, de primitiva propagando kaj de politika prostituado (tamen ne tiom forta kiel en la kazoj de der esperantst kaj PACO en GDR au Bulgara Esperantisto), sed sufichas.

Polaj esperantistoj chefe kongresis kaj klopodis konvinki la polojn, ke Esperanto estas io supera, necesa kaj vivograva. Nur relative malgranda grupo de samaj aktivuloj kaj funckiuloj dum jardekoj dominis la polan Eo-movadon. Ilian rolon en la komunisma sistemo necesus esplori.
Multaj poloj, kiuj utiligis Esperanton, misuzis ghin por povi vojaghi pere de turismo (kiel Grzebowski, kiu ruzege perlaboris multe da mono). Mi dirus kaj al tiuj nekonataj kaj sennomaj Eo-turistoj kaj al Grzebwoski: prave - gratulon.

Zamenhofon oni traktis, se oni ne prisilentis lin, uzurpe kiel filon de pola tero, sed la Eo-gazetaro post la dua mondmilito chefe mensogis kaj tordis la faktojn, char judoj en Pollando estis malshatataj de la stalinistoj, kiuj gvidis Pollandon.
En Pola Esperantisto aperis nur malmultaj artikoloj, kiuj estas utiligeblaj por la historiografio.

Ne Pettyn, ekzemple, valore kontribuis al la historio de la Eo-movado en Pollando, sed chefe Zofia Banet-Fornalowa.

Chi tiu jugho povas esti dume iom paushala (ghenerala), sed mi nun esploras tion detale kadre de mia disertacio por iu germana universitato (mi ne diras pri kiu universitato temas, char ekzistas la danghero ke iuj e-istoj, chefe unu tre konata, eble ankau alia(j), kalumnias min tie, kiel tio jhus okazis kun la eldonejo Harrassowitz, kie aperis mia Z-biografio).
  
aldone
aldone diras:
2010-10-23 19:00
Mia kampo ne estas la literaturo sed la parolado de Esperanto. Do mi nur povas prijuĝi la atingojn de la Pola E-movado rilate al la evoluigo de la parolkulturo de Esperanto. Kaj jen tie Pollando elstaras en Esperantujo: Pola Radio vivigis la lingvon kaj aldonis ĉarmon kaj varmon. Kelkaj parolistinoj de Pola Radio sukcesis paroli tiel agrable ke estis ĝuo aŭskulti la elsendojn de Pola Radio kvankam la enhavo ne ĉiam estis tiom korvarmiga. Kaj esperantistoj en Bjalistoko eĉ produktis televidajn elsendojn en tre alta kvalito okaze de la UK. Tio estis vere grandega atingo. Kompreneble nun estas granda defio daŭrigi tiun bonan komencon. Filmetoj en Esperanto estas vivnecesaj por la plua evoluo kaj kresko de Esperanto.

Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video
esperanto
esperanto diras:
2010-10-23 20:21
Kara
ankau tiun chi miton mi bedaurinde devas kontesti.
Se por vi la pola Eo-parolkulturo estas korvarmiga, tiam mi ja ne volas detrui viajn sentojn.
Povas esti, ke unuopaj polaj produktajhoj estas bonaj. Sed ghenerale dirite - mi dubas.
El vidpunkto de enhavo kaj prononco de diversaj polaj kulturaj Eo-produktoj mi tamen komprenas ion alian.
Kion ekzemple Pola Radio faris dum jardekoj lau mi ne estis kulturo, sed shtata propagando. Do, vi povas diskuti, chu shtata propagando apartenas al kulturo - au al politiko.

Sed shajnas al mi, ke ni komplete miskomprenas unu la alian.
aldone
aldone diras:
2010-10-23 21:06
Via respondo estas sufiĉe nebula. Ĉu vi volas kontesti ke la esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio estis la plej bonaj en la mondo? Ĉu vi volas kontesti ke la teknika kvalito de ricevado dum la pasintaj dudek jaroj (satelita elsendo) estis bonega? Ĉu vi volas kontesti ke la parolistinoj de Pola Radio estis ĉarmaj? Ĉu vi volas kontesti ke Pola Radio pritraktis en siaj elsendoj multajn temojn kiuj donis bonan bildon pri Pollando? Ĉu vi volas kontesti ke la prononco de polaj parolist/in/oj estis plej ofte modela?

Kiel junulo mi ankaŭ regule aŭskultis la E-elsendojn de Svisa Radio. Mi trovis la voĉon de Arthur Baur tre agrabla, dum la voĉo kaj prononco de Claude Gacond ne plaĉis al mi. La elsendoj de Svisa Radio en Esperanto jam delonge ne plu funkcias, dum Pola Radio daŭre aŭdiĝas en Esperanto (nun en interreto).

Esperanto servas por popola interkompreniĝo per komuna lingvo, t. e. per parolado. En Aŭstrio oni diras: "Durchs Reden kommen die Leut' z'samm" (Per parolado la homoj alproksimiĝas). Radio kaj nuntempe televido (resp. filmetoj en interreto) akcelas la paroladon. Parolado por la celo de Esperanto multe pli gravas ol literaturo.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-24 01:50
Bedaurinde vi nenion komprenis de mia kritiko.

Sed iom post iom similaj respondoj tedegas min kaj mi komencas demandi min pri la stato de la menso de certa esperantistaro (pri kiu mi havas grandajn dubojn).

Rilate la Eo-elsendojn, la poloj estis pli felichaj ol la svisoj. La svisa REGISTARO jam en 1991 decidis nuligi la elsendojn, kontrau la volo de la auskutantoj kaj redakcianoj, al kiuj mi mem apartenis kiel redaktoro kaj parolisto. Chio pri tiu decido estas dokumentita kaj publikigita, inter alie en la svisa enciklopedio. Kiel redaktoroj ni nenion plu povis fari. La svisa regisatro opiniis, ke Esperanto estis anstatauita de la angla lingvo kaj do ne plu bezonata - POR ORIENTEUROPO (kie trovighis granda parto de niaj auskultantoj).

Mi ne celas ghenerale kondamni la Eo-elsendojn de pola radio. Kelkajn redaktoroj mi konis persone, kiel Pettyn k.a. Ili faris kion ili povis, kaj finfine ili estis profesiaj jhurnalistoj, kiuj devis labori en komunisma shtato, kie ekzistas pluraj tabuoj kaj problemoj de publika aktiveco, sinesprimo, ktp. Ghuste la tiamaj limigoj, nichoj kaj tamen-ebloj interesus min, do vi komprenu ke mia kritiko komencighas el aliaj vidpunktoj, kaj ne chu la parolistinoj estis charmaj au chu la prononco estis perfekta. Tio estas nur eksteraj banalaj suprajhaj aferoj, kiujn seriozaj esperantistoj ne povas interesi.

Ankau Svisa Radio Internacia iusence faris "shtatan propagandon", sed ni estis liberaj prezenti temojn lau nia placho kaj lau la personaj opinioj de la redaktoroj. La celo estis prezenti svisajn temojn kaj priservi svisojn vivantajn en eksterlando. Oni povis ech kritiki la svisan registaron, kompare kun Pola Radio, kiu tion CERTE ne povis, krom eble en la Solidarnosc-temoo. Sed la jhurnalistoj estis sufiche inteligentaj por utiligi la tempon por pli saghaj aferoj. Se oni ion kritikis, oni komentis tiun kritikon. Kiujn celojn Pola Radio havis, mi ne scias, char mi neniam legis la koncesion de la Pola shtato por Pola Radio. Sed la kondichoj estis klaraj. Neniu kuraghis kritiki Sovetunion au aliajn fratajn landojn, ekzemple, au la mizeron en la lando. Pro tio oni devis grandparte limighi al banalajhoj. Sed chu estis nur banalajhoj - tion mi shatus ekscii. La ricevo per kurtondoj estis malbona, do mi ne havis la paciencon au tempon chiam auskulti.

Al pluraj polaj e-istoj mi jam ripete diris en la pasintaj 10-20 jaroj, ke estus bone auskulti chiujn elsendojn ekde la komencaj tempoj por verki kritikan analizon pri tiuj elsendoj. Sed polaj e-istoj okupighas pri centmilaj aliaj aferoj. Supozeble NENIU interesighas pri tia analizo. Eble Pettyn, sed li estas maljuna kaj malsana. Pasinteco estas pasinteco. En Pollando malmultaj interesighas pri prilaborado de la historia pasinteco, char tio estas, au povas esti, ege malagrabla kaj tikla tasko.

Tamen, mi volus atingi per tia analizo la certecon, pri kiuj konkretaj temoj la Eo-programo de Radio Polonia parolis. Chu estis nur tedaj temoj, rozkolora propagando, iuj banalaj intervjuoj kun iuj entuziasmaj e-istoj, au chu estis ankau VERE interesaj kaj utiligeblaj enhavoj, ekzemple pri politiko, socio, ekonomio, eklezio, ktp.. Por povi respondi tiun demandon, oni devus auskulti chiujn elsendojn por ricevi la panoramon. Chu entute tiuj elsendoj konservighis registritaj en iuj arkivoj - diablo scias. Mi NENIAM ricevis ian respondon al tia demando. Oni diris al mi nur, ke en Pola Radio pro la multaj translokighoj ktp. estas kaoso kaj bordelo, kaj ke ankau la arkivajhoj de PEA trovighas en diversaj lokoj dise tra la lando. Mi ne scias, kaj mi ankau ne iros al Pollando por postchasi tiujn arkivajhojn. Estu tio la tasko de polaj e-istoj. Do, retrovi chiujn tiujn arkivajhojn jam estus granda tasko en si mem.

ktp. ktp. ktp. ktp.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-10-25 13:52
Mi ne miras se oni ne plu interesiĝas pri la Esperanto-elsendoj de Pola Radio, ĉar nun oni havas Varsovian Venton, Radion Verdan en Vankuvero kaj aliajn retstaciojn. PR estis grava atingo en totalisma reĝimo, sed en libereco kaj en la reto ne gravas el kie oni sendas, sufiĉas havi ion por diri. Tial ankaŭ estis tute prave de la Svisa registaro fermi la Esperanto-elsendojn, sed la Svisaj Esperantistoj malkiel la Varsoviaj junuloj evidente ne sukcesis adaptiĝi al la libereco.
Apro
Apro diras:
2010-10-14 09:23
Varmajn gratulojn al Katalin kaj al chiuj kunlaborantoj, por tia bonega laboro !
Bedaùrinde chiam trovighos homoj por kritiki kion ajn; estas ja ege pli facile kritiki ol kunlabori por plibonigi. Ofte kritikemuloj ne estas la plej laboremaj ...
esperanto
esperanto diras:
2010-10-14 13:34
Mi jam atendis viajn kontrauatakojn. Estas interese ke Katalin tuj intervenas, se shi sentas sin atakata, sed dum la tuta jaro mankas shia diskutkontribuo chi tie.

Chi tiuj infanecaj reagoj montras unu fojon pli, ke vi estas absolute malkapablaj kaj tro fieraj konsideri kritikon, kaj tiu konstanta singlorado, memkontenteco, senkritika flata gratulado, tipa por la Eo-movado, estas jam sufiche nauza kaj teda (por mi).

Mi kritikis chefe la kostojn kaj la magran enhavan substancon relative al la kostoj. Sed mono por orienteuropanoj, kiuj edukighis en socialismo, ja ne ludas rolon, kiel konate (che la preno de mono de okcidentantoj kaj ghia elspezado por io ajn ili estas championoj). Ju pli multe por elspezi, despli bone por la prestigho, oni povas fanfaroni. Jam en Svislando (kiu naghas en la mono) oni dekfoje pripensas, chu indas elspezi 35000 eurojn por ia tia riska projekto, char tiu sumo estas konsiderata kiel granda.

Vian argumenton, ke la portalo estas tute nova, mi ne povas akcepti en tiu formo. edukado.net ekzistas jam de jaroj, kaj mi havas la impreson, ke oni pli okupighas pri la ekstera aspekto kaj la teknika funkcipovo (jes gravaj aspektoj) ol pri la enhava substanco, investante amason da mono, eble ech vane.

Chu via portalo estos utiligata, montros la praktiko. Mi nur avertis pri kelkaj punktoj, kiuj estas lau mi konsiderindaj che tiaj projektoj el mia propra sperto.

PS 1 Mi dubas, chu Gacond kaj Carlevaro blinde laudus vian portalon - des pli ke ili vershajne tute ne utiligas ghin. Sed char vi mencias ilin eble ili ja apartenas al la sponsoroj - kompare kun mi Katalin havas pli efikan biznesan kaj entreprenistan talenton.

PS 2 Cetere en mia propra projekto www.planlingvoj.ch mi siatempe proponis multe pli da (interlingvistikaj) resursoj ol edukado.net - sed sen datumbankoj kaj sen altaj kostoj. Intertempe mi chion forprenis, char la flegado estis ege temporaba, kaj interlingvistoj ne uzis tiujn resursojn, do mankis apogo ech de la celpubliko. Siatempe mia laboro estis ech laudegata de Blanke, kaj Blanke ne laudas chian fatrason. Sed mia idealisma laboro havas limon.

Mi deziras al vi multe da sukceso kaj ke via entuziasmo dauru.
JNordiek
JNordiek diras:
2010-10-14 15:38
>>kompare kun mi Katalin havas pli efikan biznesan kaj entreprenistan talenton<<

Strange!
Do, kiu el vi edukigxis socialisme?
esperanto
esperanto diras:
2010-10-14 16:05
vi pravas - tio povas shajni kiel kontraudiro.

Sed mi ne volas pliprofundigi tiun temon, char tro komplika - kaj tro persona.
Tamen principe mi restas che miaj hipotezoj, kiujn mi starigas post 30 jara observado de la aferoj.

Svisoj estas ghenerale tro skeptikaj (rilate monajn aferojn), oni chiam komparas la prezon kun la rezulto, dum aliaj pli facile elspezas monon por riskaj projektoj, ne tro demandante sin pri rezultoj, utiloj, enhavoj kaj kvalitoj. Ambau sintenoj havas avantaghojn kaj malavantaghojn.
Sed finfine la mono ekzistas por elspezi ghin... :-)
esperanto
esperanto diras:
2010-10-14 15:48
Tute persone mi preferus ian retujon konstruitan lau tia modelo de porfakulaj portaloj, spontane elektitaj:

http://www.slavistik-portal.de/
http://www.vifaost.de/
http://www.vifanord.de/
http://hsozkult.geschichte.hu-berlin.de/
(por mencii kelkajn profesiecajn ekzemplojn el mia fako)

http://www.educa.ch/dyn/19640.asp
http://www.4teachers.de/
http://www.lehrer-online.de/
http://www.unescobkk.org/[…]/
(Lau temaro esenca por instruistoj)

En tiuj portaloj trovighas VERAJ (kaj ne pseudaj) enhavoj.
javergara
javergara diras:
2010-10-14 18:21
Nu, komparante tiujn retejojn kun edukado.net, oni konsciu ke malantau ili sendube estas armeoj de bone salajrataj profesiuloj, plejparte 100%-e laborantaj por ghi.

Do tio atingita de la multe malpli forta retejo Esperanta estas salutinda.
SusoMoinhos
SusoMoinhos diras:
2010-10-15 21:33
En edukado.net oni kolektas, arigas la kontribuojn de volontuloj. Multaj el ili montrighis aparte interesaj por miaj lecionoj. Mi aldonis kelkajn memfaritajn, kaj plu faras, atendante, ke ili povos utili por aliaj. Sendube la memfaritaj materialoj, kiujn ni povas kontribui, ne havas eldonejan kvaliton, sed mi povas garantii al vi, ke formigho kaj sperto en linvoinstruado ne mankas al multaj el la kontribuintoj, kaj ke nia celo estas kundividi utilajhojn por plifaciligi la preparado de la lecionoj.

Pri la monaj aferoj mi vere laikas kaj do ne povas opinii.
SusoMoinhos
SusoMoinhos diras:
2010-10-15 21:34
"preparadoN" mi celis.
javergara
javergara diras:
2010-10-14 13:50
La sukcesinta laboro chirkau la retejo edukado.net vershajne resumas elstarajn trajtojn kiuj chiam tra la historio de Esperanto persiste strebis pluvivigi tiun chi ideon, nome
- diligentan laboremon de la unuopaj iniciatintoj, malgrau chiuj malfacilajhoj (varman gratulon, Katalin!),
- malegoisman, diversspecan kunlaboremon trans chiuj baroj flanke de dise loghantaj voluntuloj (tra vasta gamo de alportajhoj, de intruaj lertoj al mono),
- deziron kontribui al kunkonstruata kolektiva iniciato kiun oni sentas esti io bona, eduka, emancipa, bela (la lingvo kaj la homigaj shancoj kiujn ghi proponas),
- trafan utiligon de lauepoke aperantaj komunik- kaj informoteknologioj (ekz. la esperantistoj frue uzis la telegrafon)

Estas aferoj kiuj belas, malgaru chio.

Amike,

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2010-10-14 16:56
Nur de (mem)fiero kaj (sin)laudo estas malfacile ekzisti. Sed shajnas ke la e-istoj posedas tiun raran talenton.
javergara
javergara diras:
2010-10-14 19:29
Simple temas pri radikale malaj perspektivoj, kara Andy.

Dum vershajne via frustrigho/seniluziigho koncerne la Esperantan fenomenon estas tiom giganta, ke ghi igas vin trovi chion vomige mizera kaj do senchese grumbli amare kontrau preskau chio en Esperantujo, mi klopodas resti realisme konscia kaj kritika pri niaj enormaj mankoj, fushoj, tedaj rutinajhoj, senpotenceco, naiva kaj neefika amatoreco, sed kun granda malsimilo kompare al vi: ial (tute neintencite, spontane) mi konservas mian dauran enamighon al la beleco de la Zamenhofa revo. Bonshance tio kuraghigas min, malgrau chio, kaj permesas al mi aprezi kaj entuziasme ghui la tamenajn bonajhojn de tiu chi senprecedenca kolektiva iniciato.

Mi certas ke al multaj aliaj okazas io iom simila.

José Antonio Vergara
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-10-14 20:06
Oni povas imponiĝi aŭ seniluziiĝi pri Esperanto depende de tio kion oni antaŭatendis; tio estas subjektiva afero. La objektiva aspekto de tiu afero estas ke lingvistiko havas multe malpli da prestiĝo ol Esperanto, ĉar dum Esperanton favoras 99% el tiuj kiuj serioze interesiĝas pri internacia planlingvo, neniu lingvistika teorio ĝuas eĉ nur 50-procentan apogon de la lingvistaro.

Pro tio mi ankaŭ multe kontraŭas la tutan koncepton de interlingvistiko, ĉar ĝi nur adicias la malprestiĝon de artefarita lingvo kun la fiasko de la klopodo por establi objektivan lingvosciencon. Ne mirinde ke Andy rezignis flegi sian retejon.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-14 21:20
jes, ja.

Kara amiko, se vi atente legas miajn intervenojn kaj kritikojn, vi konstatos, ke ili tute ne estas radikalaj, sed normalaj mezurate lau la normoj , kriterioj kaj logiko de la "ekstera mondo". Simple la e-istoj havas aliajn normojn, kriteriojn kaj logikon. Pro tio e-istoj ne povas sukcesi en la "ekstera mondo". Tiom longe, ke e-istoj ne adaptas siajn normojn, kriteriojn kaj logikon al tiuj de la "ekstera mondo", ili ne povos sukcesi kaj iliaj ideoj kaj faroj restas himero.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-10-15 10:48
KARA ANDREO,
estas laux mi tute normale, ke esperantistoj estas alia "popoleto", kiel aliaj. Aliaj estas kolektantoj, fxisxhokistoj, nudistoj, verduloj, politikostoj cxu almozuloj.

Cxiuj havas propran medion kaj trajtojn.
Iame judoj havis alian trajtojn , kiam estis persekutataj, hodiaux estas certe aliaj, ecx mem estas persekutataj.
Certe esperantistoj estos tute normalaj E-uzantoj, normalaj homoj kiam Esperanto oficialigxus.

Pro ilia "Interna Ideo", kiu karakterizigxas ilin de aliaj kaj samtempe garantias travivi periodojn de persekuto, malpermeso, bagatelizado.
Kun oficialogo perdigxos ankaux "Interna Ideo", ecx mi estas certa, ke tiam ecx Esperanto dialektigxos. La lingvo farigxos nur lingvo, homo nur E-uzanto.

Momente, nur ne multaj povas sian cxiuntagan panon perlabori per Esperanto.
Do, plej multaj esperantistoj estas idealistoj, revuloj,bonfarantoj,pacifistoj...
En tiu momento, kiam multaj povos normale salajri, sxangxigxos tuj sociala bildo.
Mike59
Mike59 diras:
2010-10-15 15:52
Malgraŭ kelkaj kritikoj, kiujn oni povas legi ĉi tie, Katalin meritas niajn laŭdojn kaj gratulojn por sia kuragxa laboro. Estas ankoraŭ tro frue por vere opinii pri la nova retejo, sed gxi certe farigxos pli kaj pli efika kaj riĉa ilo por ĉiuj.
Male la aliaj personoj, kiuj komentis antaŭe, mi estas tute "simpla esperantista uzanto" sen ia sperto. Tamen, mi deziras humile aldoni mian opinion ĉi tie : Esperanto bezonus multe da Katalin por antaŭiri! Anstataŭ kritiki, oni povus helpi ŝin per proponoj, ktp. Kiel skribis franca dramaturgo Destouches :" La critique est aisée, mais l'Art est difficile." (= "Kritiko estas facila, sed Arto malfacila.")
Tutkore kaj plejamike, al "Edukado.net", al Katalin kaj al la tuta teamo mi deziras SUKCESON!!!
Franca revulo, Mikelo.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-15 16:40
Krom la observebla hazardeco kaj nekompleteco de la materialoj, oni povas ankau konstati, ke en tiu projekto estas konsiderataj la "verkoj" de certa tradicia koterio, dum la verkoj de autoroj, kiuj ne apartenas al tiu koterio, grandparte mankas.
katalin25931
katalin25931 diras:
2010-10-15 17:31
Andy, ankaŭ vi kaj aliaj eksterkoteriaj estis petataj kontribui, sendi sian pedagogiajn verkojn, materilaojn, aldoni sian diplomlaborĵon (http://edukado.net/biblioteko/diplomlaborajhoj) ktp. Nek vi nek multaj aliaj reagis. Vi mem ricevis de mia perosnna inviton en mesaĝo la 11an de okctobro 2010 je la 23:12.
Mi de 13 tagoj faras mian redaktoran kaj instruistan laboron kaj dume mi aranĝis kaj alŝutis 80 artikolojn kaj dudekon da diplomlaborĵoj, kreis prezenton pri 30 pedagogoj, kreis kaj aldonis 4 ekzercojn kaj prezentis du librojn, gvidis la forumon, skribis pli ol 300 mesaĝojn, helpis al cento da membroj registriĝi, orientiĝi, testis unu tutnovan modulon..... Simple ne eblis fari pli dum malpli ol du semajnoj, almenaŭ ne por mi.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-15 23:24
Mi ricevas chiutage ghis 50 mesaghoj, grandparto estas spamo. Do, mi batalas kontrau spamo kaj ne povas reagi al chio, multon mi estingas tuj per unu butonpremo, sen tro longe rigardi. En mia aktuala poshtkesto trovighas 165 traktendaj mesaghoj. Do, via mesagho trovighas en la atendolisto, sed ghi havas malbonan shancon esti traktita, char, se mi bone memoras, oni devis registrighi en via retujo. Bv. kompreni ke mi ne emas alighi al novaj retujoj per registrigho.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-17 16:51
Alia ekzemplo por pli preciza sublupeigo:
http://www.edukado.net/bibl[…]1bf5a5eca734c6e90d131e49479

Formale, 152 paghoj vershajne ne sufichus por PhD-doktorighi en svisa universitato. Sed tio nenion indikas pri la eventuala altnivela kvalito de la verko. Se temus pri nobelpremieca geniajho, tiam eble sufichus vershajne jam kernaj 50 paghoj, dum la reston oni povus forgesi kiel blablablaon.
Char la disertacio estas en la hungara lingvo, bedaurinde nekonantoj de tiu lingvo ne povas utiligi ghin.
Se oni estus registrita en edukado.net, oni povus malfermi la fajlon al la teksto. :-(
Krom tio mankas indiko pri publikigo de la origina disertacio, kio ja estus unua kondicho por esti akceptita kiel disertacio kaj povi porti la doktoran titolon, ech se la promocio estis efektivigita antau Bolonjo.
Indikite estas nur, ke "parto de la laborajho estas publikigita" en ... Milano. Tio ege odoras je Silfero.
Chu aperis recenzoj ? Sub SMIDÉLIUSZ, Kálmánné nek en la UEA-libroakatlogo, nek en TROVANTO oni ricevas rezulton, eble sub alia autora nomo. Ja sub Smideliusz aperas kelkaj efemeraj trafoj en Trovanto, sed mankas la origina disertacio. (Trovanto ja estas garantio por kompleteco, kompare kun edukado.net)
katalin25931
katalin25931 diras:
2010-10-18 13:41
Ĉar vi jam menciis, ke mi edukiĝis en socialismaj medio kaj epoko, vi povus scii ke ni funkciis en iu "ŝpar-modulo", kiu certe influis ankaŭ la regulojn pri la disertaciaj paĝkvantoj. Se devis sufiĉi 50 dolaroj por ĉiu hungara civitano en ĉiu trijara periodo por eksterlandaj vojaĝoj, 5 svisaj frankoj kiel (nur promesita, ne vere pagita) honoraria poŝmono por semajna laboro en svislanda esperantujo, aŭ jare nur unufoja manĝo de banano .... (pro kio vi kaj aliaj KCE-anoj multe primokis min) do, 152 paĝoj ne estas malbona cifero. En Budapeŝto mi estis ekzamanata pri la kvalito de la studoj kaj ne pri la kvanto de la paĝoj.
---
Por serĉi informoj eble necesas doktoriga disertacio, do, jen helpo de trovi ekzemple ion ĉi-rilatan, kiu eldoniĝis sen ajna interveno de Silfer. http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5445
Johanno
Johanno diras:
2010-10-18 17:57
Por sercxi informojn ne bezoneblas doktorigxi. Mi lernis de miaj profesoroj labori science, signifas sercxi precize informojn. Al miaj studentoj en la Universitato Tübingen mi ecx aldonis
- sercxi kun svisa precizeco. Krome en La Sankta Biblio estas skribite - kiu sercxas, tiu trovas kaj mi miras, kiom ofte studentoj-esperantistoj acxetas biblion.
Espereble Katalin dum naskigxtagdatreveno ne legis komentojn en LF, sed gxuis la tagon festan.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-18 20:26
Bone, mi reprenas la (diskriminacian) "riprochon " pri "socialisma edukado". La kondichoj, en kiuj homoj en la socialismo bloko edukighis, estas konataj kaj ne bedaurindaj au malbedaurindaj, inkluzive de Hungario.
Chiuj scias, ke la plej teruraj "Abzockeroj" estas en Okcidento, svisaj, usonaj ktp. bankoj, ktp. Krom kelkaj oligarkoj en "Oriento".

Kiel dirite, mi ne konas la kvaliton de via disertacio. (Cetere la temo de la propedeutika valoro de Eo tre interesas min, kaj mi volonte legus, kion vi skribis prie).
En miaj komentoj, mi nur aldonis rimarkon pri la amplekso kaj la publikigo de via disertacio, kaj koncerne la projekton edukado.net rilate la nekutiman altecon de monsumo investita en tian projekton (por esperantomovadaj kondichoj), kaj pri la demando de indeco, valoro kaj utiligeblo.
slavik
slavik diras:
2010-10-16 19:27
La radielsendo, en kies dua parto estas intervjuo kun Katalin Kováts:
http://www2.polskieradio.pl/[…]/2010101111383219.mp3
Mike59
Mike59 diras:
2010-10-16 23:49
FELIĈEGAN NASKIĜTAGON !!! ... kaj SUKCESON al "Edukado.net" !!!
strigo
strigo diras:
2010-10-27 22:15
Mi pensas ke la laboro de Katalin estas ege bona. Sed mi pensas ke ankoraŭ mankas aldoni al la paĝaro pliajn fakojn ( ekz-e matematiko, fiziko, biologio, kemio, historio, ktp) por montri ke esperanto eblas uzi kiel lingvo ĉe lernejoj, samrange kiel la hispana, la franca aŭ angla.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-10-28 20:31
ne nur la angla sed ankaux la usona!
esperanto
esperanto diras:
2012-05-10 18:00
La laudadisma kaj gratulegadisma orgiego sur edukado.net estas aparte mirinda kaj miriga fenomeno. Oni fakte ne komprenas, pro kio tiuj ensalutantoj tiom senlime laudegadas la retujon edukado.net, char mi persone nenion utilan povas malkovri, kion oni povas reale utiligi kiel e-isto.

En la biblioteka katalogo oni trovas pri LITERATURO sole du titolojn
El mia Esperanta skatolo Čeliauskas, Petras A1 → C2 2009-06-21 09:26:27 2011-09-07 06:33:57
2 Concise Encylopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007 SUTTON, Geoffrey A1 → C2 2008-11-27 20:27:25 2011-09-07 06:39:20


Pri interlingvistiko estas listigitaj 21 hazardaj titoloj, pri "movada historio" chefe litovajhoj, kategorioj kiel edukado, ekzamenoj, kulturo, lingvistiko tute mankas, same mankas multaj gravaj verkoj.

En la koncerna biblioteka enskribajho pri (mia) Svisa Enciklopedio Planlingva estas indikite, ke ghi estas en la amhara lingvo!

Ktp. Oni do malkovras unu foje pli gigantan abismon inter tiuj naivaj tipe esperantistaj laudajhoj far personoj )la kvanto estas vere impresa), kiuj vershajne havas nul imagon pri io ajn, kaj la realeco, kiun oni renkontas en tiu edukado.net. Kaj chio tio kostis 32.000 eŭrojn. HARHIRTIGE! Kiel oni pravigas chion tion?
dennis
dennis diras:
2012-05-11 10:57
Andy, chu eblas prezenti iomete alian flankon de EDUKADO.NET?

Mi sincere kredas, ke Katalin Kovats kaj Edukado.net meritas tiujn laudojn pro multaj kialoj. Permesu al mi diri, ke dum mia vivo kiel instruisto kaj direktoro de universitaj programoj, mi tre malofte vidas homon kiel Katalin kiu pretas tage kaj nokte tiom servi instruantojn kaj instruistojn. Laudon.

Due, estas evidente, ke la rolo de KER kaj EDUKADO estas grava. Neniu alia ekzameno de Esperanto sukcesis kaj kongrui kun ekstera ekzameno-sistemo (kun tiu de Europo) kaj motivigi esperantistojn ekzamenighi. Laudon.

Trie, la listo de chiuj anoncitaj kursoj de Esperanto trovighas che EDUKADO. Tiu listo, kiu ankau referencas tiun de Germain Pirlot, estas fundamenta parto de nia komunumo. La kursoj kaj niaj lernantoj estas nia futuro. Laudon.

La unua distanca lernado, RITE, por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto trovighas che EDUKATDO. Laudon.

Estas nun 2500 membroj el la tuta mondo, kaj estas pli ol 700 lingvo-ekzercoj por instruistoj kreitaj de multaj el niaj plej bonaj kursgvidantoj. Laudon.

Se ekzistas alia retejo kaj organizo, kiu similas tiun de Katalin, mi ankau laudas ghin.

Kie estas tiu dua retejo por instruistoj de Esperanto?

Dennis Keefe
esperanto
esperanto diras:
2012-05-11 15:03
Tiuj ciferoj ne impresas min, char ili estas pura blufo kaj shajnigo kaj en la praktiko ludas nenian rolon, au estas kompareblaj kun la nombroj de statistoj kaj formalaj membroj de siatempaj Landaj Asocioj dum la komunisma tempo (la plimulto de tiuj "membroj" elvaporighis post 1989). Tiun perditan situacion oni celas restarigi, nun pere de la interreto. Sed bedaurinde oni shajne ankorau ne komprenis, ke oni nur trompos sin mem.
dennis
dennis diras:
2012-05-12 11:55
Andreas,

Mi klopodas kompreni viajn vortojn, sed mi konfesas, ke estas iom malfacile al mi pro via utiligado de la sekvaj vortoj: PURA BLUFO, NENIA ROLO, TROMPOS SIN MEM kaj similaj. Krome, mi ne komprenas la rilaton inter la Landaj Asocioj de la komunisma tempo kaj la nuntempa EDUKADO.NET..

En mia supra komentado, mi menciis kvin partojn de la retejo EDUKADO.net: 1 KER, 2 la listo de nuntempaj Esperanto-kursoj tutmonde, 3 la membrombro, 4 la instruaj ekzercoj donitaj de instruistoj de Esperanto, kaj RITE.

Mi pensas, ke tiuj nombroj supre prezentitaj estas veraj, kaj mi ankau pensas, ke ili plejparte estas kontroleblaj kaj konfirmeblaj. Ekzemple, la listo de Esperanto-Kursoj klare mencias la lokon, la daton, la instruiston, kaj la valideco de la datoj. Tiu listigo certe ne estas blufo, kaj mi dirus, ke, kontraue, ghi apartenas al unu el la plej malblufaj, chiam ghisdatigataj raportoj en la historio de nia lingvo. Mi plue diros, ke ghi estas elstara modelo de sistemo por mezurado por ni Esperantistoj. Kaj en multaj laborkampoj de Esperanto, ni bezonas ghuste tian informadon por eviti la tro oftan troigon de statistikoj rilate la lingvon kaj ghian komunumon. Mi estas preta shanghi mian opinion tiurilate, se vi povas montri al mi, ke en tiu raporto estas blufado.

Eble via komento pri blufado rilatas la nombron de 2500 membroj. Bonvolu, se vi emas, diri al mi se vi kredas, ke estas problemo pri tiaj statistikoj, au de aliaj, char, sincere, mi ne vidas ghuste kiajn partojn de la retejo EDUKADO.net vi celumas. Mi ne povas komenti se mi ne komprenas ghuste kion vi celas. Bonvolu klopodi esti pli precizaj en viaj komentoj.

Eble mi havas pli optimistan aliron ol vi pri aferoj en Esperantujo. Eble ne. Mi certe ne estas tiel idealista kiel vi kredas. Antua chio mi volas vidi ghustan mezuradon por la Esperanto-Movado je pluraj niveloj. Tio ne estas blinda naiveco. Tio estas bona, baza sciado kaj kono de tio kio funkcias, kaj tio kio ne funkcias en organizoj kaj firmaoj.

Oni povas paroli multe pri la novaj retejoj kaj la novaj virtualaj prokektoj de Esperanto, chu ili efikas au ne tiom efikas. Tamen, por racie dikuti pri tio, ni devas almenau bone priskribi la situacion. Tiu priskribado bezonas findindajn statistikojn kaj estas multo en la retejo EDUKADO kiu estas laudinda tiurilate.

Dennis Keefe
esperanto
esperanto diras:
2012-05-12 15:35
Bedaurinde vi multon ne komprenas, char vi loghas izolite en Chinio, sen aliro al la informoj, kaj vivante en mondo de iluzioj kaj revoj, lau mi, sen ajna (mem)kritika sinteno al la aferoj.

Mi ankorau klare diferencu miajn eldirojn jene:

La ciferoj prezentitaj de edukado.net havas praktike nenian konsekvencon por la Eo-movado. En la ch. 600 ensalutantoj estas chefe nur laudantoj, dankantoj kaj flatantoj, do nenio pli kaj neno interesa.

Kio chefe impresis min, estas ke oni sukcesis igi preskau la tutan aktivan movadon danki kaj gratuli al edukado.net, kaj tio dum jaroj (kvankam la kampanjo komencighis en 2002 kaj la plimulto de tiuj retmesaghoj datas de antau 2010). Tio estas malofta kazo de blinda solidareco kun iu Eo-retprojekto, kie ne la enhavo/substanco ludas rolon, sed ia propaganda efiko. Ke ech iu fama "profesoro" kiel Dasgupta en mesago 64 parolis pri "tiel altkvalita pagho", estas ankau mirinda kaj miriga. Homoj, kiuj esprimas tian senkritikan opinion, simple diskreditas sin mem. La problemo, kaj samtempe la dramo ka tragiko de tiu laudada kaj gratulada ondo estas, ke la plimulto de tiuj salutantoj kaj laudantoj ne nur vivas en iu iluzio, sed praktike ankau nenion utilan faris, faras kaj faros por Eo. La 2500 membroj estas vershajne io simila kiel Facebook-amikoj, chu ne?

La rilato kun la komunismaj landoj estas, ke siatempe ekzemple PEA, HEA kaj BEA kalkulis po 10'000 membrojn. Hodiau tiuj asocioj havas ankorau kelkcent membrojn, chefe maljunajn, kaj baraktas por pluekzistado. Do, ankau la membroj de edukado.net estas grandparte nur "paperaj". Kion krom laudi kaj gratuli tiuj "membroj" kontribuis ghis nun al Eo, al la Eo-movado, al UEA, al edukado.net krom laudi, gratuli, fanfaroni kaj propagandi ?

Do, la Eo-movado degeneras chiukaze. Dum pro biologiaj kauzoj la membraro de UEA antauvideble draste shrumpos en la venontaj jaroj, praktike mankos novaj e-istoj, kiuj kontribuus al la substanca fortigo de Eo kiel lingvo kaj movado. Char la Eo-movado havas nenion interesan por proponi kaj okupighi, la plimulto de novaj lernantoj same rapide malaperos kiel ili aperis. Tio estas alia tragiko de la Eo-movado, chiam estis.

Kaj la kelkaj malmultaj veraj intelektuloj, kiujn la Eo-movadoi iam havis, jam delonge montras al ghi la dorson au rilatas kun la Eo-movado kun distanco kaj skeptiko.

Mi ne kontestas, ke edukado.net estas io laudinda. Sed la blinda laudado, kiun mi chefe kritikas, samtempe signifas, ke oni sentas sin tro memkontenta kaj evitas kritike rigardi sin mem kaj sian laboron. Tio estas alia granda problemo de la Eo-movado. Pro tio ghi terure stagnas, ne nur intelekte.
Licxjo
Licxjo diras:
2012-05-12 16:28
Andy, mi ofte ŝatas viajn ideojn kaj vidpunktojn pri diversaj aferoj, eĉ se via maniero agacas. Mi tute ne kontraŭas, ke universitata profesoro, aŭ vilaĝa idioto, esprimu sin libere. Tiel progresas ideoj.

Sed foje mi timas ke vi ne englutas la ĝustajn medikamentojn. Ĉu eble venis la tempo viziti la kuraciston por kontrolado? Vi ŝajne ne kapablas vidi pozitivon en io ajn . . . krom en via propra "io". Kaj tio ne estas reala.

Ke eĉ ekzistas retejo kiel edukado.net en nia malgranda, malforta komunumo estas notinde kaj laŭdinde. Ke ĝi havas bonajn kvaliton kaj utilon estas des pli bone. Ĉu estas mankoj? Certe. Sed mi same povas kredi ke estas mankoj en viaj laborproduktaĵoj, ĉu ne?

Afiŝu libere, kritiku libere, sed konsciu, ke ofte homoj simple ne plu aŭskultas vin. Kaj mi bedaŭras tion, ĉar vi havas bonan analizkapablon.

Lee
esperanto
esperanto diras:
2012-05-12 17:34
Falsa konkludo, kara kolego! Por hodiau nur tiom.
Se estas io vere laudinda en la Eo-movado, mi laudas ghin (kiel mi montris en la pasinteco). Kaj kiel kriterion por laudado au mallaudado mi aplikas la "normojn de la ekstera mondo", kaze ke vi komprenas, kion mi celas diri. Sed la problemo estas, ke en la Eo-movado ekzistas preskau nenio laudinda (kio havus iun realan sencon por subteni Eon).

Per aliaj vortoj: Se vi tradukus la biografion de Volkogonov pri Lenin al Eo, vi farus ion utilan por Eo. Mi esperas, ke vi nun pli bone komprenas min.

Ekzemple nun mi spektas Subbotnyj vecer en RTR Planeta, kion mi faras seeble chiusabate. Tio estas laudinda produkto, kiun oni povas ghui senlime (kvankam chiam pli malpli la samaj kantistoj tie elpashas - kiel en UEA :-))). Bedaurinde, poste sekvas Vesti, kie vi povas rigardi la stultan laudadon kaj sinlaudadon de Putin kaj Medvedev.

Do, prefere donu al la e-istoj la ghustajn pilolojn, por ke ili ne stulte laudadu sin mem, sed produktu vere elstarajn aferojn, kiuj havus sencon por promocii Eon.

Chu mia komento konvinkas vin au chu vi bezonas kroman "lecionon"? :-)
Krizipo
Krizipo diras:
2012-05-12 21:16
Andreas Kuenzli skribis: "La rilato kun la komunismaj landoj estas, ke siatempe ekzemple PEA, HEA kaj BEA kalkulis po 10'000 membrojn. Hodiau tiuj asocioj havas ankorau kelkcent membrojn, chefe maljunajn, kaj baraktas por pluekzistado. Do, ankau la membroj de edukado.net estas grandparte nur 'paperaj'."

Laŭ la "normoj de la ekstera mondo" tia konkludo estas stultaĵo.
Licxjo
Licxjo diras:
2012-05-12 22:57
"utila" = "tia, ke ĝi plaĉas al Andy Kuenzli".

Ĉu vere ekzistas "normoj de la ekstera mondo", kiujn oni ĝenerale akceptas? Kio, se tiaj normoj estus malbonaj aŭ maljustaj?

Ĉu "utila" estas la sola kriterio de bono aŭ sukceso? Kio pri "bela" aŭ "plaĉa" aŭ "amuza" aŭ "kortuŝa", ktp?

Pri edukado.net, kiom da uzado por vi indikus ke ĝi estas "utila"? La datenoj montras ke homoj amase elŝutas la ekzercojn kaj aliajn instrumaterialojn (mi mem faris multfoje, kaj ne nur elŝutis sed poste uzis).

Mi forte dubas, ĉu traduko de Lenin-biografio de iu ajn aŭtoro, farus ion ajn por Esperanto.

Esperanto por mi estas duflanka afero. Unue, ĝi estas interesega lingva hobio (kaj rezulte ĝi donis al mi dum la jaroj multajn bonajn amikojn kaj interesajn spertojn), kaj due ĝi estas idealista ideologia kampo en kiu mi povas iom aktvi (sed ĝi estas nur malgranda parto de mia vivo, pro tio ke mi havas plentempan profesian laboron, familiajn devojn, kc). Mi ne atendas de Esperanto renverson de la monda ordo, universalan pacon, aŭ riĉiĝon. Eble mi nomus min "idealista realisto".

Lee
esperanto
esperanto diras:
2012-05-12 23:44
Shajnas, ke via propra memdifino estas la perfekta difino por "tipa, averagha e-isto" (kiun mi tute ne kondamnas). Kun chiuj sekvoj kaj konsekvencoj por Eo (nome ke ghi stagnas sur la hobia nivelo).

Se la Lenin-biografio ne taugas, mi tiam proponas la libron de Vaksberg pri la sovetia mafio :)) Se ne tio, tiam almenau la artikolojn, kiujn Putin skribis por la ruslanda gazetaro. Tio estus io aktuala (sed strange ke la e-istoj sisteme kaj insiste rifuzas tiajn proponojn au taskojn).

Sub "normoj de la ekstera mondo" mi komprenas ekzemple la normojn, kiel en okcidenteuropaj universitatoj doktorigaj disertacioj devas esti verkitaj por esti akcepteblaj kaj -itaj kiel tiaj, au libroj publikigitaj de seriozaj eldonejoj. Do, grandparto de la Eo-literaturo lau tiuj normoj trafalus la ekzamenon.

Sed mi ne komprenas la e-istojn: Au ili estas vere totalaj idiotoj kaj ne komprenas pri kio temas, au ili nur kondutas kiel totalaj idiotoj, kvankam ili perfekte scias pri kio temas (almenau la pli inteligentaj inter ili), char per siaj dubindaj "alternativaj pensmodeloj" ili anarkiece kontraubatalas la validan mondon (nu, ekzemple en Vjetnamio oni ja devus fari tion).
Licxjo
Licxjo diras:
2012-05-13 00:31
Ho, Andy, bone, kaj dankon! Nun estas klare ke al vi "la ekstera mondo" estas sinonimo de "la mondo de doktoriĝaj programoj en okcidenteŭropaj universitatoj".

Nu, pardonu min, sed mi estas laboristo, kaj laŭ mia taksado tiu rafinita mondo de la moderna okcidenta universitato tute NE rilatas al ia "ekstera mondo". Ĝi estas ekstrema ekzemplo de komplete "interna mondo" en kiu homoj provas transpasi diversajn ŝtupojn por ricevi atestilojn kiel fakuloj en etaj, specialistaj kampoj . . . kaj dume tute forgesas kleriĝi pri ĝeneralaj scioj kaj la vera vivo ekster la muroj de la universitatoj. Tiuj homoj ĝenerale parolas nur al si kaj inter si.

Mia "memdifino", kiel vi nomas ĝin, estas honesta kaj rekta. Vi malbone konkludas, tamen, ke tio signifas ke E-o "stagnas sur la hobia nivelo". Povas esti ke ĝi "floras" sur la hobia nivelo. Kaj vi tute ignoras ke mi same nomis ĝin "ideologia kampo". Ĉu mi volonte mortus por Esperanto, kiel martiro? Ne. Sed mi volonte donas tempon kaj monon, kaj faras kelkajn konkretajn paŝojn, por subteni kaj antaŭenigi ĝin.

Mi kredas ke mi estas nek "totala idioto", nek "kondutas kiel totala idioto". Homoj kiuj konas min, konsentus. Vi farbas per treege larĝa peniko, kaj via farbo estas treege malhela.

Lee

 
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-05-13 12:45
Se ni mezuru nin laŭ la normoj de la "ekstera mondo", ni neniam estos pli ol neseriozaj hobiuloj. La normala penso en tiu mondo kiun Anti Künstlich konceptas kiel normala, estas tiu ke ni baldaŭ ĉiuj ĉiuokaze parolos la Anglan, kaj cetere lingvo ne estas serioza afero. En tiu kunteksto, Esperanto devas aŭ esti io profunde nenormala aŭ tute ne esti. Tute ne gravas ĉu oni estas kondamnema aŭ entuziasma pri la politika sistemo de Vietnamio; agnoski la ekziston de nenacia lingvo ĉiuokaze multe pli vaste malobservas la kadrojn de politika normaleco.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-13 14:02
"Ekstera mondo" estas ankau ekzemple:

http://kp.ru/daily/25833/2807793/ au http://mn.ru/politics/20120227/312306749.html
(ruse)

http://www.spiegel.de/spiegel/0,1518,703254,00.html
(germane)

http://www.lemonde.fr/[…]/ordre-islamique-au-maroc_1700370_3232.html
(france)

http://www.foreignaffairs.com/[…]/putins-gazprom-problem
au
http://www.economist.com/node/21554523
(angle)

http://sociedad.elpais.com/[…]/1336589927_515832.html
(hispane)

http://wyborcza.pl/1,96910,[…]_pchnie_Europe_w_lewo_.html
(pole)

ktp.

Povas esti, ke la gazeto MONATO iom traktas tiajn kaj similajn temojn. Sed tio ne sufichas. La Eo-movado kiel tia devus okupighi pri la temoj de la "ekstera mondo" se Eo volus ludi ian rolon kiel "universala lingvo". Ne pli kaj ne malpli. Sed bedaurinde la Eo-movado sisteme kaj obstine rifuzas tion.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-05-13 14:30
Kiu asertas nuntempe ke Esperanto volas esti "universala" lingvo?
esperanto
esperanto diras:
2012-05-13 15:19
La esperantistoj kaj ties chefa reprezentanto UEA.
Licxjo
Licxjo diras:
2012-05-13 17:20
"La esperantistoj". Ho, Andy, Andy, Andy . . .

Mi estas esperantisto (aŭ almenaŭ Esperanto-parolanto) kaj mi ne atendas ke Esperanto estu universala lingvo. (Mi estas eĉ dumviva membro de UEA, kaj posedas la KER-diplomon je nivelo C1).

Tial, via aserto estas komplete malprava. Provu denove.

Kompreneble, mi ne estas universitata doktoro (mi nur estas magistro, kaj humile pardonpetas). Tamen, mi povas pensi pli klare kaj logike ol kelkaj universitataj doktoroj (kies nomojn mi ne mencias).

Lee
esperanto
esperanto diras:
2012-05-13 18:12
Mi ne komprenis, chu vi estas laboristo au akademiulo-sciencisto?

Do, se vi estas magistro, vi scias principe kiel oni verkas sciencajn verkajhojn... Tion mi celis diri. En tiu chi kazo vi tute ne devas esti doktoro, kaj miaj rimarkoj do farighas superfluaj. Ech en Ruslando oni komencis verki lau la "normoj de la internacia scienca mondo".

Ke ne malmultaj universitataj doktoroj (en la okcidenta mondo inkluzive de Svislando) estas totalaj intelektaj idiotoj, tion mi ankau scias, sed ili ne interesas min.

Mi ech posedas la superan ILEI-diplomon (1994), sed mi neniam plu uzis ghin kaj ankau neniu plu demandis min, chu mi havas ghin... :-) Do, komplete senvalora estas tiu Eo-diplomo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-05-14 11:08
Ivo Lapenna en "Belarto", suplemento al revuo Esperanto, aprilo 1958, represita en "Kritikaj studoj" 1987:

"Mi ne opinias, ke la uzo de tiu esprimo 'universala' estas en kiu ajn senco tragika, precipe ne, se el la kunteksto klare vidiĝas, ke oni pensas per tio al komuna lingvo por la internaciaj rilatoj. [...] Sed mi mem NENIAM UZIS TIUN ESPRIMON en mia tridekjara laboro por Esperanto krom se mi kritikis ĝin kiel netaŭgan ĝuste tial, ĉar ĝi povus krei la impreson ĉe la aŭskultantoj kaj legantoj, ke la celo de esperantismo estas forigi la naciajn lingvojn."

Do, mi vere ŝatus scii en kiuj esperantistaj medioj oni nuntempe uzas la esprimon "universala lingvo" pri Esperanto!
esperanto
esperanto diras:
2012-05-14 13:46
Kiel vi scias, por atributi Eon "oni" uzas plej diversajn nociojn, kiuj lau la senco chiuj signifas la samon:

Mondlingvo
Mondhelplingvo
Universala Lingvo
Internacia neutrala (Plan)lingvo
Internacia (Help)Lingvo
Neutrala internacia(help) lingvo
Internacia Pontolingvo
Internacia (au universala, monda) trafiklingvo
ktp. ktp. (ofte temas pri traduko el la germana, rusa, angla, franca)
En la (faka, interlingvistika) literaturo estis uzitaj chiuj tiuj kaj vershajne ankorau aliaj terminoj.

Chiuj tiuj nocioj sendube kaj nemiskompreneble rilatas al Volapük, Esperanto, Latino sine flexione, Ido, Occidental, Interlingua, ktp. ktp. ktp. En la historio estas konataj chirkau 1000 planlingvaj projektoj au proponoj, inter kiuj la plimulto estas efemeraj kaj sensignifaj, kaj la plej signifaj estas tiuj supre menciitaj, inter kiuj nur Esperanto reale pluekzistis.

La e-istoj kaj planlingvistoj mem kauzis grandan konfuzon pere de tiuj diversaj terminoj, kvankam ili chiuj signifas la saman aferon.

En interlingvistiko "venkis" la termino "internacia planlingvo", por distingighi de aliaj kategorioj kiel "mondlingvoj" (angla, UN-lingvoj), "programitaj" au "komputilaj lingvoj". Ekzistas ankau t.n. "mortaj (universalaj) lingovj" kiel antikva greka kaj latina, "planitaj etnaj literaturaj lingvoj" (kiel Ivrit, Novgreka, Nynorsk, Bahasa Indonesia k.a.) kaj aliaj Linguae Francae kiel Svahila, pidginoj, kreolaj, ktp. Chio tio estas pli malpli objektoj de interlingvistiko, kvankam kun chefa koncentrigho al "internaciaj planlingvoj".

Fakte ekzistas neniu vera mondlingvo au universala lingvo. La sola lingvo, kiu hodiau plej proksime trovighas che tiu kriterio, estas la angla (chu tio plachas al la e-istoj au ne estas totale sensignife).

Lapenna vivis en aparta mondo kun la terminologio: Ekzemple li nomis la Zamenhof-doktrinon "humanecan internaciismon" au simile (sed tio sonis tro komunismece) kaj utiligis aliajn bizarajn nocion, sed neniu adoptis ilin, do afero por la muzeo.

En mia laboro mi do uzas la terminon "internacia neutrala planlingvo", por ekskludi miskomprenojn, kvankam tio estas iom komplika termino kaj bezonas klarigon por nefakuloj. Prefere oni nomu tion "internacia neetna planlingvo". Sed "neutrala" fakte jam signifas "neetna". SAT-anoj povus nomi ghin "sennacieca planlingvo", ktp.

Shajnas, ke hodiau la e-istoj mem ne scias kiel (science) nomi sian lingvon. Egale kian terminon ili uzas, ili vekas miron kaj ridon flanke de nefakuloj. La problemo ne estas la termino mem, sed la bizaraj klarigoj, pravigoj kaj ambicioj de e-istoj, au pli bone: Eo-propagandistoj.

Licxjo
Licxjo diras:
2012-05-13 17:27
Eble surprizus vin, kara Andy, ke multaj homoj en la mondo tute ne interesiĝas pri via "serioza" literaturo aŭ "seriozaj" eldonistoj. Multe pli da homoj legas Harry Potter, ol legas The Economist.

Kaj kiel montras la reala vivo, multaj homoj kiuj verkas por tiaj seriozaj revuoj estas komplete malsaĝaj, stultaj, sensciaj, kaj senpovaj. Ili havas belajn teoriojn, dum la mondo ĉirkaŭ ili disfalas.

Via ideo pri la "ekstera mondo" estas tre stranga kaj havas malvastajn limojn. Eble vi devus foje eliri el via litoĉambro kaj renkonti verajn homojn sur la strato. Sen malestimo al ili pro manko de okcidenteŭropa universitata kleriĝo.

Lee
esperanto
esperanto diras:
2012-05-13 18:29
Mi chiutage renkontas homojn sur la strato, de kiuj iuj vershajne legas Harry Potter, aliaj The Economist. Mi mem legas BILD, BLICK, Das gelbe Heft, Kronenzeitung, Cosmpolitain, Corriero dello Sport, Pravda kaj Argumenty i fakty kaj studas la Esperantan Vikipedion. Tio sufichas por pliklerigi min. Kaj nokte mi legas librojn de Zinovev, Vaksberg, Volkogonov, Voslensky, biografion pri Eichmann, Himmler, Göring, Heydrich, Stalin, Putin, Medvedev, Mogiljovic kaj Medunov. De tempo al tempo mi legas iun chinajhon kaj vjetnamajhon. Do, vi vidas, ke mi ne legas nur okcidentajn aferojn kaj mi kredas, ke mia horizonto pri la mondo estas sufiche vasta.

Anstatau konstate ribeli kontrau la Okcidento mi konsilas al la rusoj admiri kaj ekami ghin. Char kio estus Ruslando sen la Okcidento? Ruslando ech ne havus la atombombon, kaj nutrajhoj daure mankus en la vendejoj kiel en Sovetunio, pro manko de mono, kiun ili gajnis el la gaso-vendo, por acheti kaj importi ilin el Okcidento, do ili estus vershajne io kiel Burkina Faso, sed nur teritorie iom pli granda (tro granda por vivi normalan vivon), sed same malplena kiel la Saharo. Ech la intelektan potencialon rusoj shtelis de la Okcidento, kiel montris la disertacio de s-ro Putin, via shtatestro, kiu montrighis kiel kruda plagiato. Ktp. En Okcidento oni maldungas tiajn falsajn doktorojn kaj forprenas iliajn titolojn. En Ruslando ili povas chion konservi: kaj oficon, kaj titolon. Tio estas la diferenco.

Mi havas neniujn teoriojn, sed mi sekvas nur la praktikan vivon.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-14 18:33
Ho, mi komprenis, kial s-ro Miller ne shatas "The Economist". Char ghi metis Ruslandon sur la 117an pozicion de sia "Indekso pri Demokratio 2011" (pri kiu rusoj vershajne fajfas). Sur tiu pozicio Ruslando estas en bela kompanio kun Irako, Buruno, Haitio, Egipto, Madagaskaro (kiuj estas antau Ruslando) kaj kun Jordanio, Nigerio, Maroko, Etiopio kaj Burkina Faso (vidu mi ne troigis kiam mi menciis tiun landon), kiuj sekvas pos Ruslando.
http://ru.wikipedia.org/wiki/Индекс_демократии

Interese estas, ke en 2010 Ruslando estis ankorau sur la 107a pozicio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Demokratieca_indekso

La civilizita mondo shatus vidi Ruslandon almenau inter la unua 50 au 20 plej demokratiaj landoj.
Ech Ukrainio estas multe antau Ruslando, do oni povas rekomendi al Ruslando, ke ghi ne enmiksighu en Ukrainio, kvankam en Kievo regas pli malpli la samaj "puraj demkratoj) kiel en Kremlo (lau Gerhard Schröder). Pri la kruda enmiksigho en Estonio, kiu trovighas sur la 34a pozicio, oni tute ne parolu.

Sed rusoj povas esti konsolataj: Vjetnamio, kongreslando 2012, trovighas sur la 143 pozicio. Eble la e-istoj alportos la demokration al Hanojo!

Salutojn de civitano, kies loghlando trovighas nur sur la (seniluziiga) 7a pozicio, malgrau modela demokratio (miru, miru!). :-((
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-05-15 11:41
Andy Küntzli skribis, en fadeno kiu minacis fariĝi nelegeble mallarĝa:

> Kiel vi scias, por atributi Eon "oni" uzas plej
> diversajn nociojn, kiuj lau la senco chiuj signifas
> la samon:
>
> Mondlingvo
> Mondhelplingvo
> Universala Lingvo
> Internacia neutrala (Plan)lingvo
> Internacia (Help)Lingvo
> Neutrala internacia(help) lingvo
> Internacia Pontolingvo
> Internacia (au universala, monda) trafiklingvo
> ktp. ktp. (ofte temas pri traduko el la germana, rusa,
> angla, franca)
> En la (faka, interlingvistika) literaturo estis uzitaj
> chiuj tiuj kaj vershajne ankorau aliaj terminoj.
>
> Chiuj tiuj nocioj sendube kaj nemiskompreneble
> rilatas al Volapük, Esperanto, Latino sine flexione,
> Ido, Occidental, Interlingua, ktp. ktp. ktp.

Ne, la solaj kiuj ne povus karakterizi ekzemple la Anglan estas tiuj kun plan-.

> En la historio estas konataj chirkau 1000 planlingvaj
> projektoj au proponoj, inter kiuj la plimulto estas
> efemeraj kaj sensignifaj, kaj la plej signifaj estas
> tiuj supre menciitaj, inter kiuj nur Esperanto
> reale pluekzistis.
>
> La e-istoj kaj planlingvistoj mem kauzis grandan
> konfuzon pere de tiuj diversaj terminoj, kvankam
> ili chiuj signifas la saman aferon.

Kaj ĉu vi vere kredas ke la stato de lingvistiko ĝenerale estas pli bona? Ĉu vi entute scias ion ajn pri lingvistiko ekster interlingvistiko?
 
> En interlingvistiko "venkis" la termino "internacia
> planlingvo", por distingighi de aliaj kategorioj
> kiel "mondlingvoj" (angla, UN-lingvoj), "programitaj"
> au "komputilaj lingvoj". Ekzistas ankau t.n. "mortaj
> (universalaj) lingovj" kiel antikva greka kaj latina,
> "planitaj etnaj literaturaj lingvoj" (kiel Ivrit,
> Novgreka, Nynorsk, Bahasa Indonesia k.a.) kaj aliaj
> Linguae Francae kiel Svahila, pidginoj, kreolaj,
> ktp. Chio tio estas pli malpli objektoj de
> interlingvistiko, kvankam kun chefa koncentrigho al
> "internaciaj planlingvoj".

Kiuj verkoj pri la klasika aŭ nova Greka karakterizas sin mem kiel interlingvistikon?

 
> Fakte ekzistas neniu vera mondlingvo au universala
> lingvo. La sola lingvo, kiu hodiau plej proksime
> trovighas che tiu kriterio, estas la angla (chu
> tio plachas al la e-istoj au ne estas totale
> sensignife).

Kial mi ne zorgu pri tio ĉu aferoj plaĉas al mi, nur ĉar mi estas Esperantisto?
 
> Lapenna vivis en aparta mondo kun la terminologio:
> Ekzemple li nomis la Zamenhof-doktrinon "humanecan
> internaciismon" au simile (sed tio sonis tro
> komunismece)

Li inventis ĝin kiel respondon al la "proleta internaciismo", kiu laŭ Moskvo estis la ĝusta speco de internaciismo. (Neniu simila Usona doktrino pretendas savi la mondon, do malkiel la praktika politiko ĝi falas ekster teoria kritiko). "Proleta" en tiu esprimo funkciis simile kiel la adjektivoj de "socialisma juro", "popola respubliko" ktp. por indiki ke fakte ne temas pri internaciismo, juro kaj respubliko krom por la inicitoj. Lapenna mem rekte diris ke oni povus paroli pri "internaciismo" tute simple.

> kaj utiligis aliajn bizarajn nocion, sed neniu adoptis
> ilin, do afero por la muzeo.

Kiamaniere tiu argumento ne validas por Esperanto kiel tuto?
 
> En mia laboro mi do uzas la terminon "internacia
> neutrala planlingvo", por ekskludi miskomprenojn,
> kvankam tio estas iom komplika termino kaj bezonas
> klarigon por nefakuloj.
> Prefere oni nomu tion "internacia neetna planlingvo".
> Sed "neutrala" fakte jam signifas "neetna". SAT-anoj
> povus nomi ghin "sennacieca planlingvo", ktp.

Ĉu vi do uzas "universala" simple por havi kompromison inter la "internacia" lingvo de UEA kaj la "sennacia" de SAT? Kial vi ne diris tion tuj, kaj kial vi ne diras tion rekte ĉi tie?
 
> Shajnas, ke hodiau la e-istoj mem ne scias kiel
> (science) nomi sian lingvon.

Tio estas ĉar la kategorio estas geografia, ne lingvistika. Interlingvistoj ne estas aparte lertaj pri geografio (nek, cetere, pri lingvistiko).

> Egale kian terminon ili uzas, ili vekas miron kaj
> ridon flanke de nefakuloj. La problemo ne estas
> la termino mem, sed la bizaraj klarigoj, pravigoj
> kaj ambicioj de e-istoj, au pli bone:
> Eo-propagandistoj.

Kion vi havas kontraŭ propagando? Mi havis la impreson ke vi favoras "racian propagandon" de Esperanto kiel "universala komunikilo". Ĉu tio estas tute malĝusta?