Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / UEA lanĉas filmĵurnalon

UEA lanĉas filmĵurnalon

de Redakcio Laste modifita: 2009-05-15 23:54
La 15-an de majo 1998 estis dissendita la unua numero de Gazetaraj Komunikoj de UEA. Precize 11 jarojn poste la populara novaĵservo ricevis aŭdvidan kunulon, kiu nomiĝas "UEA viva". Temas pri 10-minuta filmĵurnalo en YouTube kun mallongaj raportetoj pri aktualaĵoj en la vivo de UEA kaj TEJO kaj de la Centra Oficejo. Ĉiufoje oni prezentas ankaŭ novaĵon en la Libroservo. Komence oni planas prepari "UEA viva" kun intervaloj de unu-du semajnoj. Gazetaraj Komunikoj plu aperos kiel antaŭe.

La lanĉo de la reta ĵurnalo "UEA viva" estas nova paŝo en la plivastiĝanta utiligo de modernaj komunikrimedoj en la agado de UEA, kiun antaŭvidis la Strategia Laborplano de la Asocio. Komence de majo UEA funkciigis retan kinejon en Ipernity, kie jam estas videblaj ok filmoj pri la programeroj de la aprila Malferma Tago kaj du historiaj dokumentoj pri la unua IJK en 1938 kaj pri IJK kaj UK en 1959. Iom post iom la kolekto de la reta kinejo estos plivastigata per aliaj filmoj.

La ĵurnalo "UEA viva" troviĝas en: http://www.youtube.com/UEAviva

La reta kinejo troviĝas en http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: