Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / UEA gratulis la novan ĉefon de Unesko

UEA gratulis la novan ĉefon de Unesko

de Redakcio Laste modifita: 2009-10-28 10:29
La prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, gratulis la novan ĝeneralan direktoron de Unesko, la bulgaran ambasadorinon Irina Bokova, tuj post ŝia elekto fare de la Ĝenerala Konferenco de la organizaĵo la 15-an de oktobro.

"Ni estas malnovaj amikoj", skribis prof. Dasgupta en sia mesaĝo. Li klarigis, ke jam en 1954 Unesko starigis konsultajn rilatojn kun UEA kaj samjare en Montevideo ĝia Ĝenerala Konferenco akceptis rezolucion favoran al Esperanto. "Sojle de la centjariĝo de Esperanto, la Ĝenerala Konferenco de Unesko akceptis en Sofio en 1985 duan rezolucion, kiu ebligis al ni pli proksiman kunlaboron kun Unesko en la rapide ŝanĝiĝanta tutmonda kunteksto", Dasgupta aldonis altirante la atenton de Bokova al la speciala loko de la bulgara ĉefurbo en la historio de la rilato inter la du mondaj organizaĵoj.

"Nia komuna interesiĝo pri la konservado de lingva kaj kultura diverseco kaj pri la kreado de leĝaj formoj al la ideo de lingvaj homaj rajtoj, faras el tio ĉi gravan rilaton – malmultaj NRO-j estas aktivaj en tiu ĉi kampo", skribis Dasgupta, finante per la certigo de UEA daŭre kunlabori kun Unesko pri komunaj temoj.

Irina Bokova estis investita en sia nova posteno la 23-an de oktobro kiel la unua virino en la historio de Unesko. "En mia laboro gvidos min mia koncepto pri nova humanismo por la 21-a jarcento", ŝi kristaligis sian mision tuj post la elekto.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-10-28 20:55
Hodiaux unu gxojiga sciigo post la alia.
Certe eperantistaro precipe de Euxropo, kaj speciale virina flanko estos kontentaj kaj espereble povos esti fieraj, se ni povos kredi eldiron de la ambasadoro Irina Bokova; "En mia laboro gvidos min nova humanismo por 21-a jarcento."
Ni esperu, ke internacia kompreno ne estos orfe pritraktata.
Ni gxojas, kaj esperas, ke malnova amikeco de nia prezidanto ankoraux ne tute rustis.