Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2009

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2009

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 08:15
Nicola Ruggiero gajnis la unuan premion en la kategorio "poezio" de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Lena Karpunina ricevis unuan premion por sia eseo kun la titolo "Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn". En la kategorio "prozo" unua premio ne estis aljuĝita, kvankam la kategorion partoprenis 24 verkoj de 15 aŭtoroj. La rezultoj estis anoncitaj dum la Universala Kongreso en Bjalistoko.

POEZIO
Unua premio : de tiu ĉi ĝarden’ narnia de Nicola Ruggiero (Italio);
Dua premio : Esja de Nicola Ruggiero;
Tria premio: Tro rapide de Jean-Marie Ries (Luksemburgio).
Partoprenis 34 verkoj de 17 aŭtoroj el 16 landoj.

PROZO
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Viola de Julia Sigmond (Rumanio);
Tria premio: Ranoj de Sten Johansson (Svedio).
Partoprenis 24 verkoj de 15 aŭtoroj el 10 landoj.

ESEO
Premio Luigi Minnaja: Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn de Lena Karpunina (Rusio);
Dua premio: Lingvo kaj dialekto de Geraldo Mattos (Brazilo).
Tria premio: ne aljuĝita.
Partoprenis 9 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj.

TEATRO
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: La papilio de Luiza Carol (Israelo);
Tria premio: La preludo de la milito de Lena Karpunina (Rusio).
Partoprenis 8 verkoj de 7 aŭtoroj el 6 landoj.

INFANLIBRO DE LA JARO
Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj, eldonita de Sezonoj (Rusio).
Partoprenis 6 verkoj de 4 eldonejoj el 4 landoj.

KANTO
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: ne aljuĝita;
Tria premio: Minimuma familio de Geraldo Mattos (Brazilo).
Partoprenis 3 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

FILMO
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: ne aljuĝita;
Tria premio: ne aljuĝita;
Honora mencio: Stelo de Bona Espero de Adarci Sousa (Brazilo).
Partoprenis 1 verko de 1 aŭtoro el 1 lando.

PREMIO "NOVA TALENTO"
Folke Wedlin (Svedio) pro la poemo Ĥodapro en tarda sorpotempo

Gazetara Komuniko de UEA

arkivita en: ,
KaraGu
KaraGu diras:
2009-07-31 22:19
La nomo de la poemo laŭ la Bulteno konfuziĝis nin. Laŭ la bulteno ĝi estas "ĥodapro en tarda sorpo". Je kontrolo kun la aŭtoro li klarigis, ke la ĝusta titolo estas "Ĥodapro en tarda serptempo".
Jorge
Jorge diras:
2009-08-01 12:20
Kion signifas "Ĥodapro"? Ĉu ĝi estas loknomo?
KaraGu
KaraGu diras:
2009-08-01 19:13
Laŭdire estas viro kiu malfrue dum / en rikoltsezono faras ion per serpo. Mi ne legis la poemon nur la mallongan klarigon de la aŭtoro. Do: Ĥodapro estas virnomo.
KaraGu
KaraGu diras:
2009-08-01 19:16
Laŭdire estas viro kiu malfrue dum / en rikoltsezono faras ion per serpo. Mi ne legis la poemon nur la mallongan klarigon de la aŭtoro. Do: Ĥodapro estas virnomo.
pistike65
pistike65 diras:
2009-08-15 08:22
Unuflanke mi gxojas pro la premiigxo de unu el niaj plej bonaj eldonejoj, Sezonoj, kiu eldonis romanon de Jules Verne. Aliflanke absolute ne eblas nomi Julion Verne porinfana verkisto. Laux sama linio, eblus premii samkategorie ankaux tradukojn el Swift aux Cervantes!

Nu, scieblas ke la jxurio mem hezitis:

"La juĝantoj estis Jouko Lindstedt (Finnlando), Kitagawa Hisasi (Japanio) kaj James Rezende Piton (Brazilo). Ili havis iom pli malfacilan taskon ĉi-jare ĉar venis 6 verkoj el 4 eldonejoj en 4 landoj. Pasintjare venis nur du. Du juĝantoj levis la demandon, el kio konsistas infana libro? Ĉu oni povas nomi Jules Verne verkisto por infanoj? Eventuale estas bezonata pli preciza kriterio. Alia juĝanto prave atentigis pri la neceso juĝi la konkursaĵojn kiel tutaĵojn, en kiuj rolas kaj la libro kiel fizika varo kaj la libro kiel kultura varo."
(El la Raporto de la Prezidanto H. Tonkin)

amike
Istvan Ertl
mbavant
mbavant diras:
2009-08-15 11:00
Jes, ankaŭ min tio unue skuis, sed estas vero, ke la romanoj de Verne bone taŭgas ekde la adoleska aĝo. Ĉiuokaze mi ĝojas, ke tiu bonega traduko ricevis premion.
msandelin
msandelin diras:
2009-08-15 19:13
Jes ja mirigas la kategorioj, ĉar ŝajne oni forgesis la porjunulajn librojn. Se difini la ĝenron laŭ la intenco de la verkisto, Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj ja estas plenkreskula libro, ĉar - mi forte supozas - kiel tia ĝi estis siatempe verkita kaj eldonita. Se aliflanke konsideri kiel ĝi funkcias kaj kiel ĝi estas nuntempe komprenata kaj legata, bone eblas difini ĝin kiel junullibron. Mi supozas ke ĉi-kaze temas pri traduko el la originalo, tamen - almenaŭ en la sveda - la eldonoj prilaboritaj por junuloj dominas.

(Paranteze kaj pedante: la demando "Ĉu oni povas nomi Jules Verne verkisto por infanoj?" kompreneble estas neadekvate starigita, ĉar ja necesas priskribi ĉiun unuopan verkon de verkisto, kiu povas verki en plej diversaj ĝenroj.)



pistike65
pistike65 diras:
2009-08-16 08:35
"Se difini la ĝenron laŭ la intenco de la verkisto", tiam ne nur "Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj", sed la tuta verkaro de Jules Verne estas ne kvalifikebla kiel porinfana. Li mem intencis verki por ĉiuj; la surmerkatiga strategio de lia eldonisto Hetzel tamen enfokusigis infanojn, kaj ekde tiam ni vivas kun ĉi tiu miskompreno. Unu el tiuj tri romanoj liaj kiujn mi hungarigis mi eĉ hezitus enmanigi al infanoj.
En aliaj ĝenroj (teatro, poezio) Verne verkis nur sporade, kaj precipe karier-komence.
Amike
Istvan Ertl

P.s. Mi kaptas la okazon memorigi kiel Verne-traduko mia (al Esperanto) estis senhonte piratita:
"Piratoj sur la verda maro"
http://esperanto.org/Ondo/78-lode.htm#78-24
redakcio
redakcio diras:
2009-08-15 11:12
La titolo de la poemo meritinta la Premion Nova Talento nun aperas en Libera Folio kiel "Ĥodapro en tarda sorpotempo", fidele al la submetita manuskripto.