Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Esperanto ricevis pli ol 3.500 voĉojn en Change.org

Esperanto ricevis pli ol 3.500 voĉojn en Change.org

de Redakcio Laste modifita: 2009-01-19 11:35
Iom pli ol 3.500 voĉojn ricevis la propono enkonduki Esperanton kiel studobjekton en la lernejoj de Usono, lanĉita de Oleg Izyumenko en la retejo Change.org. La retejo apartenas al subtenantoj de la sekva usona prezidento Barack Obama, kaj la dek plej popularaj ideoj ricevos grandan publikecon. En la unua voĉdonado la propono dum iom da tempo estis la plej populara en sia kategorio, kaj per intensa reta kampanjo esperantistoj sukcesis doni al ĝi sufiĉe da voĉoj por ke ĝi eniru la finalon. En la dua voĉdonado la ideo tamen ne sukcesis sufiĉe bone por eniri la gajnintan dekon - necesus pli ol duobla kvanto de voĉoj. Laŭ Oleg Izyumenko la reta kampanjo tamen multmaniere estis sukceso. Ni publikigas lian dankmesaĝon al la subtenintoj senŝanĝe.

Karaj esperantistoj, ĉiuj kiuj subtenis, ne subtenis, malsubtenis, indiferentis aŭ nenion aŭdis (feliĉuloj :-)) pri la kampanjo por voĉdonigi popolon por la propono al la estiĝonta prezidento de Usono, Barack Obama, publikigita ĉe change.org!

La kampanjo ĵus finiĝis. Ĝi kaŭzis al mi multajn emociojn (ĝojajn kaj malĝojajn), pensojn (pozitivajn kaj negativajn) kaj agojn (tiujn juĝu vi). Mi volas plej elkore danki vin ĉiujn – apogantojn kaj skeptikulojn – pro tiuj travivaĵoj. Nur antaŭ paro de monatoj mi ne kredus ke tio ankoraŭ eblas en Esperantio, almenaŭ ekster la E@I-fenomeno. :-)

Jam en la frua komenco tiu ĉi ideo kaj tiu kampanjo estis multe diskutataj kaj analizataj (vidu, ekzemple, Reta propono al Obama entuziasmigas esperantistojn). Kiel multaj el vi rimarkis, mi mem ĉiam tenis min ekster tiuj debatoj kaj ne malkovris miajn proprajn analizojn, anstataŭ preferante koncentriĝi je agoj – strategia planado kaj mobilizo. Multaj – vere multaj, precipe por esperantistoj – respondis al mia alvoko kaj helpegis dum la kampanjo. Mi malkovris por mi ekziston de tute surprizaj aktivulaj talentoj en Esperanto-movado, antaŭe al mi nekonataj.

Sed hodiaŭ, je la tago kiam la kampanjo estas finiĝinta, mi permesas al mi dividi kelkajn el miaj finaj analizoj. Mi publikigas parton de ili, sub la temo "Kiu gajnis pro la kampanjo?"

Kiu do gajnis pro la kampanjo?

1. Change.org, kiu varbis milojn da novaj uzantoj kaj registris centojn da organizoj. Jen la plej granda kaj feliĉa gajninto de la tuta afero!!

2. UEA.org (permesu al mi skribi UEA.org anstataŭ simple UEA, kaj vi komprenos je kio mi aludas)

  • kiu subite – kaj 10 jarojn pli malfrue ol necesis, sed pli bone malfrue ol eĉ pli malfrue aŭ tute neniam – ekkonsciis pri neceso komuniki en Interreto per kanaloj, kiuj kuŝas ekster ĝia posedo.
  • kiu simple ekkonsciis pri ebleco kaj neceso denove – post paŭzo kiu daŭris jardekojn – komuniki rekte al individuoj ekster la movado. Ne pensu ke mi kritikas UEA-n – tute male: mi simple vere festas tiun vekiĝon!!
  • kiu ekmalkovris por si novajn interretajn rimedojn – ekster la organizaj hejmpaĝoj, retpoŝto, dissendolistoj kaj retgrupoj – kaj ekparolis lingvon alian ol Esperanto (ĉar se ĝi pluparolus nur Esperanton, neniu krom jam ekzistantaj esperantistoj ĝin aŭdus – kaj eĉ tiuj ne tiom interesiĝis aŭskulti dum la lastaj 8 jaroj).
    Tio ĉi okazis nur – ni ne trompu nin – pro kuraĝo de la plej supraj UEA-oficuloj, instigataj de kelkaj novpensantaj kaj entuziasmaj E-aktivuloj kaj malpli supraj movadanoj. Tiuj lastaj jam konas siajn nomojn, kaj ili estis multaj, do mi ne mencios ilin rekte. Sed UEA-gvidantojn, kiuj havis kuraĝon ĝuste ekgvidi, mi plezure mencias ĉi tie: la ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller kaj la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, ankaŭ estrarano de UEA Ranieri Clerici kaj oficisto Roy McCoy. Ilin, krom la individuaj aktivuloj kaj volontuloj, puŝis desube estroj de la landaj sekcioj, naciaj movadoj (inkluzive junularajn), lokaj E-kluboj...
  • kiu, se ĝi kuraĝos daŭrigi laŭ la sama vojo, baldaŭ malkovros radikale novan – kaj parte novgeneracian, sed ne nepre kaj ne nur – specon de aktivuloj por Esperanto. Antaŭe ĝi konis nur kelkdekon da E@I-anoj kvazaŭ "de ekstere", nun ĝi mem preparas grundon por forta enfluo de amasoj da tiaj freŝe pensantaj kaj efike agantaj personoj en movadajn vicojn. Tiuj personoj konas siajn nomojn, kaj ni ĉiuj ekkonos ilin baldaŭ. Kaj la nova movado ne similos malnovan. Ĝi estos pli kiel reto de agemaj volontuloj ol hierarkio de ambiciaj aktivuloj. Ĝi rigardos eksteren anstataŭ internen. Ĝi parolos Esperanton, la anglan, la hispanan, la francan, la ĉinan, la rusan kaj aliajn lingvojn, anstataŭ nur Esperanton. Ĉu mem UEA restos grava parto de tiu movado, ankoraŭ estas malferma demando. La respondo dependos de sinteno kaj agado de UEA mem.


3. La Esperanto-komunumo

  • kiu subite denove eksentis sin kiel Esperanto-movado, kvankam ne simila al la malnova,
  • kiu subite reinspiriĝis kaj denove kuraĝis esperi je siaj sukcesoj kaj venkoj,
  • kiu ene de unu monato alvenis al dolĉa konkludo: Jes, ni povas!


Bonvolu disvastigi tiun ĉi mesaĝon. Eble ĝi inspiros plurajn samideanojn al la novtipa agado por Esperanto.

Bonvolu dividi viajn analizojn en mesaĝoj titolitaj "Analizo de kampanjo ĉe Change.ORG - via_nomo" (nur sen citiloj). Fine de tiuj mesaĝoj bonvolu konservi tiun ĉi lastan linion kiel ĝi aspektas ĉi tie.

Oleg Izyumenko



arkivita en:
Oleg326756
Oleg326756 diras:
2009-01-16 00:32
Karaj amikoj,

Unue, mi volas kore gratuli vin okaze de la fino de nia kampanjo por Esperanto ĉe Change.org! Aperis, aperas kaj ankoraŭ aperos multaj diversaj pritaksoj kaj analizoj de la okazintaĵo, sed, kiel vi povis legi en la supra artikolo, mi mem opinias ke la kampanjo kaj atingitaj de ĝi rezultoj (kiuj estas multe pli gravaj ol simple la nombro de ricevitaj voĉdonoj) estas nia granda komuna sukceso!! Gratulojn kaj dankon al vi, al ni ĉiuj!!!

Due, post fino de la voĉdono ĉe Change.org kaj precipe post la publikigo de miaj konkludoj ĉe Libera Folio, multaj samideanoj kontaktis min kaj demandis: kio nun? Kion vi, Oleg, planas fari nun? Kion ni ĉiuj faru nun? Kiel pluiri al sekvaj paŝoj, por ne perdi akumuliĝintan energion kaj saĝe uzi novan inspiron/esperon kaj mobilizitan forton de esperantistoj ĉirkaŭ la mondo?

La respondo estas simpla: tio dependas de vi, de viaj ideoj, de via kreemo, energio, pasio kaj idealisma kredo je niaj propraj povoj. Ja ni povas! Mi esperas ke interalie UEA nun gvidos la tutan movadon en tiun novan direkton de pli arda sed malpli "sekteca" ekstera komunikado kaj kunlaboro kun kaj ene de jam ekzistantaj aliancoj kaj platformoj de popolaj organizoj neesperantistaj. Uzo de novaj interretaj rimedoj (de la t.n. Reto 2.0) estos centraj kaj decidaj por tiu ĉi laboro. Vere, estas tre vasta kampo sur Interreto kun multegaj iniciatoj, ideoj kaj agad-ebloj. Simple trovu kaj kuraĝu uzi ilin, kuraĝu eliri el la kutima kaj komforta rondo de nur-esperantistaj paĝaroj kaj retgrupoj! Tio estos konstante lerniga procezo, same kiel kampanjo ĉe Change.org donacis al ni ĉiuj multajn mirindajn malkovrojn. Mi sincere apogos vin je tio kaj deziras multajn kaj grandajn sukcesojn al ni!

Trie, mi mem planas preni la sukcesintan ideon de Change.org-kampanjo kaj levi ĝin al pli supra nivelo. Ĉi-foje temas pri subteno de la sama ideo, nur direktita al la oficiala paĝaro de la teamo de Obama.

Mi klarigu iomete pri tio. Change.org estis neregistara forumo por efika kunlaboro de multaj diversaj neregistaraj organizoj, ĉefe en Usono kaj ĉefe de "liberala" (en la senco kontraŭa al "konservativa") politika flanko. Multaj el vi registriĝis tie kiel individuaj aktivuloj aŭ apogantoj de UEA. UEA mem malkovris por si tiun forumon kaj ĝiajn organizajn rimedojn kaj establis sian oficialan paĝon tie: http://www.change.org/universala_esperanto-asocio
Nia propono pri instruado de Esperanto en usonaj lernejoj neatendite sukcesis tie, trafinte la unuan trionon de la plej popularaj ideoj en diversaj sociaj kaj politikaj kampoj.

Vidinte tian sukceson, mi ekkuraĝis levi la ideon al la oficiala registara nivelo en Usono, kaj ekuzi ĵus lanĉitan similan forumon de ideoj ĉe la oficiala paĝaro de la nova prezidento, Change.gov, por atentigi oficiulojn, sed ankaŭ la ĝeneralan publikon, pri ekzisto kaj valoro de instruado de Esperanto, same kiel ni faris ĉe Change.org

La adreso de la nova forumo estas http://citizensbriefingbook.change.gov/ideas/viewIdea.apexp?id=087800000004mt2 kaj la ideo mem kaj maniero agi (voĉdoni) estas preskaŭ la samaj kiel antaŭe ĉe Change.org, kun nura diferenco ke nun eblas voĉdoni ne nur pozitive (por montri aprobon), sed ankaŭ negative, se oni malŝatas kaj malaprobas iun ideon. Por povi agi ĉe la paĝaro oni unue registriĝu ĉe ĝi. Se oni havos malfacilaĵojn pri tio aŭ bezonos helpon, mi proponas turni vin al s-ro Leo De Cooman <Leo.De.Cooman@pandora.be>, kiu afable helpis centojn da esperantistoj pri iliaj registriĝoj kaj voĉdonoj en la antaŭa kampanjo.

Mi nur volas dekomence atentigi pri du principe gravaj aferoj: 1) oni voĉdonas (pozitive) per klako sur supren-sageto sur la menciita paĝo, 2) ni vere alvokas ĉiujn NE lasi komentojn sur la paĝo ĉi-foje, por ne kaŭzi impreson de deekstera, fremda, kontraŭusona aŭ malkomprenebla (se ne anglalingva) enmiksiĝo de iu stranga sekto en internajn politikajn aferojn de Usono. Ĉu mi rajtas fari tian peton? Ĉu ĝi trovos vian komprenon kaj konsenton?

Se vi interesiĝas pri kunlaboro por tiu ĉi nova kampanjo, bv. viziti http://groups.google.com/group/esperanto-por-obama kaj aliĝi tie, se vi ankoraŭ ne faris. esperanto-por-obama@googlegroups.com estos la sola komuna retpoŝta adreso, uzata por kunlaboro ene de la kampanjo. Tio unuigos kaj simpligos interkomunikon inter diversaj individuoj kaj grupoj laborintaj ĝis nun kadre de kampanjo ĉe Change.org. Kompreneble, ni ankaŭ salutas novajn fortojn, precipe inter jamaj aktivuloj kaj volontuloj de UEA, TEJO, E@I, instruistaj kaj junularaj E-organizoj ĉirkaŭ la mondo.

Bonvolu plusendi tiun ĉi mesaĝon al viaj esperantistaj kolegoj kaj amikoj. Nur indiku klare en la temlinio kaj komence de la mesaĝo ke temas pri la NOVA kampanjo, kaj ne plu pri Change.org
Ĝis revido en Esperantio, en Interreto kaj ĉe http://groups.google.com/group/esperanto-por-obama !!

Kore kaj kunlabore,
Oleg Izyumenko
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-01-16 09:00
De preskaux 50 jaroj mi estas esperantisto kaj ne perdis la esperon, ke iam esperanto estos populara en la tuta mondo.
Mi tamen vidis kiel agdo de UEA pli kaj pli arkaigxis kaj ne modernigxis.Plej bona gxia dvidanto prof.d-ro Humphrey Tonkin ofte batalis kun "ventmuelejoj".
Li ekkonis bezonon de la modernigigxo, sed ankaux li kuris kontraux betona vando.
Devus veni simpla provo de simpla esperantisto por montri kia povo, kia forto kusxas neuzita dum jardekoj.Kiel iam telefono, radio, televido nun interneto faras la mondon malgrandan, proksimigxas homojn.
Uzado de tiu komunikilo salte pligrandigxas kaj gxuste por esperantistoj tre utila, kie ni povas demonstri kiel facile ni povas komunikigxi kun tuta mondo.
Al mi estis klare, ke ni ne povos tuj enkonduki esperanton en usonajn lernejojn, sed certe ni ne malhelpis al multaj doni kuragxon, esperon kaj novan forton por fari duan pasxon.
Ankaux mi kuragxis kaj iris al la loka partia kunveno kaj prelegis pri "Lingva problemo en EU kaj esperanto". Iam ili ne volus auskulti, nun ili tre interese kun kompreno ecx subteno auskultis kaj pozitive diskutis.
Ankaux miaj propraj infanoj, kiuj antauxe preskaux primokis mian agadon, nun komencigxas aprobe esprimigxi kaj ecx emas lerni esperanton.
Do, miaj karaj ni devas semi ecx kiel jam Zamenhof diris ...cent grajnoj perdigxos, mil grajnoj perdigos, ni semas kaj semas konstante..
Certe ankaux nunaj grajnoj ne estos tute perditaj. Jam nun kelkaj gxermas.
Mi esperas, ke multaj partoprenos cxijaran UE-kongreson por festi kaj montri al la mondo nian senliman unulingvan kunfratigxon kaj al Oleg mi kore dankas kaj deziras al li plue novajn bonajn ideojn.
Cindio
Cindio diras:
2009-01-16 13:50
Finfine, Oleg trovas ĝustan retejon. Sed malfeliĉe, mencias nur propran ideon. Oni rajtas voĉdoni por ĉiu ideo, ne nur unu. Jen, aliaj ideoj pri Esperanto: Esperanto for Just International Dialog: http://citizensbriefingbook.change.gov/ideas/viewIdea.apexp?id=087800000004uH1&srPos=1&srKp=087

Esperanto, a peaceful change, an easy language: http://citizensbriefingbook.change.gov/ideas/viewIdea.apexp?id=087800000004qpU&srPos=2&srKp=087

Teach Esperanto to children: http://citizensbriefingbook.change.gov/ideas/viewIdea.apexp?id=087800000004wGe&srPos=4&srKp=087
Oleg326756
Oleg326756 diras:
2009-01-16 15:30
Dankon pro uzo de la vorto "finfine", Cindio, tio varmigas mian koron. Fakte, mi konis la retejon Change.gov de la momento de ĝia ekapero. Kaj komentis pri ĝi sur tiu ĉi retejo jam antaŭ dek tagoj (vidu inter komentoj ĉe http://www.liberafolio.org/2008/retbaloto ) kaj plurfoje en miaj retleteroj.

La kialo ke mi neniam proponis al iu ajn voĉdoni ankaŭ tie estas ke mi ne volis "tro ŝarĝi" homojn, kiuj jam havis tro da malfacilaĵoj registriĝi kaj voĉdoni ĉe Change.org. Oni devis konservi ilian fokuson sur nur unu afero je unu fojo. Nun, kiam tiu alia voĉdono finiĝis, oni ja povas dediĉi iom da atento kaj tempo por la nova.

Kaj fine, pri "mia ideo" ĉe Change.gov. Unue, la ideo ne estas mia — ne estas mi kiu elpensis instrui Esperanton en lernejoj, ĉu? Eble jam s-ro Zamenhof havis tion kiel sian revon, mi ne scias. Due, mi nek iam ajn patentis tiun ideon, do kial nomi ĝin "mia"? Fine, eĉ ne estis mi kiu publikigis ĝin ĉe Change.gov — do mi ne havas iujn personajn kialojn (famo aŭ io tia) promocii ĝin kiel "mian". Mi faras tion nur ĉar mi kredas ke ĝi estas racia kaj bona.

Kompreneble, via propono voĉdoni por ceteraj rilataj al Esperanto ideoj ankaŭ estas bona. Tion mi mem jam faris. Eble estus pli bone sugesti al homoj uzi nur unu ligilon, tiun ĉi — http://citizensbriefingbook.change.gov/search/SearchResults?str=esperanto&search.x=37&search.y=8&search=Submit — por ke ĉiuj ideoj pri Esperanto (ankaŭ kiuj estos publikigitaj estonte) aperu kune en la sama listo.
Oleg326756
Oleg326756 diras:
2009-01-16 19:23
Ĵus mi revizitis paĝaron Change.org kaj unue ne povis kredi miajn okulojn. Jen kio estis skribita sub la listo de la dek gajnintaj – la plej popularaj – ideoj:

"We also want to recognize the additional 25 ideas that received over 2500 votes, each of which attracted an impressive community. We are excited to be able to support these and other ideas as well over the next year as we build out a broader platform for individuals and organizations to promote the changes they seek."

Kio proksimume signifas: "Ni ankaŭ volas rekoni aldonajn 25 ideojn kiuj ricevis po pli ol 2500 voĉdonojn, kaj ĉiu el kiuj altiris impresan komunumon. Ni estas ekscititaj povi subteni tiujn kaj aliajn ideojn dum la jaro dume ke vi konstruas vastan platformon por individuoj kaj organizoj por promocii ŝanĝojn al kiuj ili strebas".

Kaj en la listo de tiuj "aldonaj ideoj" estas la nia, ĝuste sur la 25a loko!!! Tio signifas ke ĉiu strebado plialtigi nian lokon neniam estis vana, kaj ke ĉiu voĉdono vere gravis kaj kontribuis al tiu ĉi mirinda rezulto!

Al mi tio ŝajnas kiel esprimo de subteno de alianco de neregistaraj organizoj kunlaborantoj kadre de Change. Ĉu eble niaj amikoj en Esperanto-USA baldaŭ havos novaĵojn por ni? :-)

Post tio oni povas esti tutcerta ke – jes, ni ja povas!
chielismo
chielismo diras:
2009-01-18 15:19
Gratulon al la brasiva laboro peti favoron el ŝajne venonta favoranto! Sed ankaŭ ne forgesu aliĝi kaj provi al komerca retgrupo ĉe Google, kiu jam favoras al nia Esperanto!
--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
"Komerco", retlisto ĉe Google Groups.komerco@googlegroups.com
Por partopreni, skribu al komerco+subscribe@googlegroups.com
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Esperantejo: http://www.google.com/intl/eo/
-~----------~----~----~----~------~----~------~--~---