Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Propono: ”TEĴA postulu modifojn en Litovia leĝo”

Propono: ”TEĴA postulu modifojn en Litovia leĝo”

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-24 08:28
Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio turnu sin al la prezidento de Litovio por postuli modifojn en nova leĝo, limiganta la liberecon de la amaskomunikiloj. Tiu estis la sola propono, kiun la estraro de TEĴA ricevis por pritrakto en la membrokunsido, aldone al rutinaĵoj. La estraro de TEĴA ne unuanime subtenas la proponon, sed aprobis ĝin por diskuto en la membrokunsido, sub la tagordero "aliaj demandoj".

La 14-an de julio 2009 la majoritato en la Litovia parlamento, spite la kontraŭstaron de la prezidento, multaj sociaj organizaĵoj kaj liberalaj partioj, aprobis novan redakton de leĝo por “protekti infanojn de la malbona influo de publikaj informoj”. Pli frue, la 26-an de junio, la tiama prezidento de Litovio, Valdas Adamkus, provizore haltigis la leĝon per sia vetoo.

La nova leĝo estas kritikata de la ĉefaj internaciaj homrajtaj organizaĵoj, interalie Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch. Aparte forte homrajtaj organizaĵoj kondamnis la malpermeson ”agiti” por samseksamaj rilatoj, sed ankaŭ multaj aliaj eroj de la leĝo facile povas esti interpretataj en maniero, kiu forte limigus la liberecon de esprimado en amaskomunikiloj

Ĉar TEĴA estas oficiale registrita en Litovio, la vicprezidanto de TEĴA proponis ke la membrokunsido diskutu la leĝoproponon. Lia propono aperis en la retejo de TEĴA:

Ĉar la nova leĝo povas rekte limigi la funkciadon de TEĴA, kaj ĉar TEĴA kiel ĵurnalista organizaĵo laboru por la libereco de la amaskomunikiloj, la asocio adresu rezolucion al la laborgrupo starigita de prezidanto Dalia Grybauskaitė, petante, ke la leĝo estu modifita tiel, ke la libereco de la esprimado kaj de la amaskomunikiloj en Litovio restu garantiata, laŭ la internaciaj interkonsentoj al kiuj Litovio aliĝis.

[Noto: La vicprezidanto de TEĴA, Kalle Kniivilä, estas ankaŭ la redaktoro de Libera Folio.]

arkivita en: