Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / La papo pasksalutis esperante

La papo pasksalutis esperante

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-16 21:14
Papo Benedikto la 16-a ankaŭ ĉi-jare daŭrigis la tradicion, kaj inter multaj aliaj lingvoj voĉlegis sian paskan saluton ankaŭ en Esperanto. Kiam li eldiris la vortojn "Feliĉan paskon en Kristo resurektinta", esperantistoj en la placo Sankta Petro en Vatikano levis verdajn ŝildojn por montri la vorton Esperanto.

Ĉi-jare estis pli da esperantistoj ol kutime en Vatikano, ĉar ĉeestis ankaŭ kelkaj eksterlandanoj, kiuj planis partopreni la Internacian Junularan Festivalon de Itala Esperanto-Junularo. La festivalo estis lastmomente nuligita pro detrua tertremo en la regiono, sed ne ĉiuj aliĝintoj povis aŭ volis nuligi sian vojaĝon.

La festivalejo estas uzata por loĝigi senhejmulojn, kaj la organiza teamo anstataŭigis la festivalon per volontula agado de kolektado de rimedoj tra la urbaj vendejoj. Jam dum la 7-a kaj la 8-a de aprilo Itala Esperanto-Junularo kolektis ĉirkaŭ 500 kg da pastaĵo, 80 litrojn da lakto, 100 kilogramojn da tomatsaŭco, 200 kilogramojn da ladskatolaj manĝaĵoj, kaj rimedojn por infanoj.

Itala Esperantista Junularo kaj Itala Esperanto-Federacio aldone starigis monkolekton kiu celas ekonomie helpi la rekonstruadon de la urboj trafitaj de la katastrofo. Pli da informoj pri la monkolekto en la retejo de IEJ.

Foto el la retejo de IKUE.

arkivita en: