Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Historiaj akcentoj en la 30-a Malferma Tago de UEA

Historiaj akcentoj en la 30-a Malferma Tago de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-30 06:35
Anna Löwenstein, verkistino kaj membro de la Akademio de Esperanto, estis la ĉefpreleganto de la 30-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis en sabato, la 25-a de aprilo, kaj allogis 65 vizitantojn. La domo de UEA estis konata al Löwenstein jam el ŝia periodo kiel oficisto de UEA antaŭ trideko da jaroj. Ŝi faris du prelegojn. En la unua ŝi rememoris pri tiu tempo kaj aparte pri la virina agado de UEA, kiu tiam estis tre aktiva. En la alia prelego ŝi parolis pri sia verkista aktivado, prezentante interalie sian novan historian romanon "Morto de artisto".

Kun la movada vivo en la venontjara kongreslando konatigis Juan Besada el Kubo, kiu prelegis pri la historio kaj nuntempaj apartaĵoj de la tiea Esperanto-movado. La nederlanda esperantista paro Johan kaj Svetlana Derks rakontis pri sia jarkomenca instrua aktivado en Afriko, kaj pri interesa projekto realigota en Burundio, pri kiu ili ricevis ideon dum sia vojaĝo. Douwe Beerda el Nederlanda Esperanto-Junularo prezentis la agadon de NEJ kaj la viglan retejon pri homaj rajtoj, www.homajrajtoj.org.

Surpriza programero estis tri filmoj. Unu estis farita en la unua Internacia Junulara Kongreso en la nederlanda vilaĝo Groet en 1938, kie estis fondita Tutmonda Junulara Organizo, la posta TEJO. Du aliaj estis filmitaj de la brita esperantisto John Gobourne en IJK en Gdansko kaj UK en Varsovio en 1959. Gobourne donacis la originalajn 8-milimetrajn bendojn al UEA. La fondaĵo Esperantic Studies Foundation subvenciis kaj organizis ilian kopiadon sur DVD.

La Libroservo vendis librojn k.a. varojn sume por 1307 eŭroj. Plej multnombre (6 ekz.) vendiĝis La Asocio, artikolaro de Ziko van Dijk pri la historio de UEA, sekvata de Morto de artisto de Anna Löwenstein kaj la gvidlibro por KER-ekzamenoj , Esperanto de nivelo al nivelo (po 5 ekz.), kaj la UEA-historio Utila Estas Aliĝo de Ulrich Lins (4 ekz.).

Programeroj de la 30-a Malferma Tago estas spekteblaj rete ĉe Ipernity.

La venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo okazos la 28-an de novembro kaj estos dediĉita al la 100-a datreveno de prof. d-ro Ivo Lapenna.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: