Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Germana Esperanto-Asocio inaŭguris sian oficejon

Germana Esperanto-Asocio inaŭguris sian oficejon

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-14 21:11
Multjara revo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) realiĝis: La 4an de aprilo GEA-prezidanto d-ro Rudolf Fischer povis senvualigi ŝildon, kiu atentigas, ke tie ĉi, en Einbecker Strasse 36, Berlin-Lichtenberg, nun estas la nova tutlanda oficejo de GEA. Samtempe ankaŭ Julia Hell por Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Peter Kühnel por Esperanto-Ligo Berlin senkovrigis pliajn ŝildojn, kiuj montras, ke ankaŭ tiuj du Esperanto-organizoj hejmas en la sama loĝejo.

Per tio finiĝis grava etapo, iom post iom renovigi la sufiĉe kadukan domon, kiun posedas la konata Esperantisto Johano Pachter.

Kiam antaŭ pli ol tri jaroj granda incendio detruis la tegmenton de la konstruata domo, ĉiuj revoj ŝajnis esti vanaj. Sed per obstina laboro Johano Pachter, Peter Kühnel kaj Martin Schäffer, ĝenerala sekretario de GEA, tamen realigis la rekonstruadon, kaj oni eĉ povis alkonstrui plian tegmentan etaĝon.

Ankoraŭ ne ĉio estas preta, sed GEA ne volis pli longe atendi. Manko de tutlanda centro kaŭzis ĝis nun multan laborperdon per la dissemiteco de materialo kaj disdivido de centraj taskoj al aktivuloj dise vivantaj en tuta Germanujo.

Dum 2009 GEA intencas reorganizi sian laboron, helpe de la "Berlina Oficejo" (BerO). Tiu nomo estas jam tradicio, ĉar GEJ ĝin uzis jam antaŭe, kiam BerO servis kiel GEJ-centro en periodo interrompita per la incendio.

La luprenanto de la dusalona loĝejo, kun apartaj kuirejo kaj banoĉambro, estas GEA, sed Esperanto-Ligo Berlin, kiu instalis sian bibliotekon tie, kaj GEJ estas subluprenantoj.

Kune kun la inaŭguro de la Berlina Oficejo GEA ekhavis sian kvaran dungiton. Temas pri Henryk Wenzel, kiu rolos kiel oficejestro kaj transprenis multajn administrajn kaj informajn taskojn.

La financado de tiu kuraĝa elpaŝo de GEA estas sekurigita por iom pli ol unu jaro, danke al donackampanjo "mecenato serĉas mecenatojn", kiu havigis pli ol 14.000 EUR al GEA. Krome la Fondaĵo de Familio Fischer kontribuas jare per ĉirkaŭ 1.200 EUR.

Ĉio tio tamen ne sufiĉos por garantii stabilan ekonomian staton dum pli longa tempodaŭro. GEA imagas al si, altigi la nombron de pagantaj membroj kaj precipe aliri sukcese diversajn subvenciajn potojn, ankaŭ de Eŭropa Unio. Nur tiam la celo, plivastigi Esperanton, povos realiĝi, helpe de la nova oficejo.

Gazetara komuniko de GEA

arkivita en: